Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2007-2008/2

Kategorio:Internacia organizaĵo redakti

Malplena kategorio. Jam ekzistas kategorio:Internaciaj organizaĵoj (plurala laŭkonvencie). -- Robert Weemeyer 06:13, 16. Maj 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 06:46, 16. Maj 2008 (UTC)

La Chapelle redakti

Apartigilo kiu enhavas neniun bluan ligilon. Eb.eric 03:52, 14. Maj 2008 (UTC)

Jen du el ili bluigitaj. --Bea 08:09, 14. Maj 2008 (UTC)
Bone, tio estas pli bona ol forigo. Eb.eric 13:50, 14. Maj 2008 (UTC)

Kavinsky redakti

Nur duone redaktita. Thomas Guibal 05:36, 13. Maj 2008 (UTC)

Iom plilongigita. --Bea 09:21, 15. Maj 2008 (UTC)
Dankon al Bea. Nun la artikolo ne plu estas forigenda. Marcos 14:07, 15. Maj 2008 (UTC)

Guldermont redakti

Maltauĝa titolo kaj malpreciza, mallonga enhavo. Se vere ekzistas neniu plia informo pri ŝi, ni ne faru enciklopedian artikolon pri tiu verkistino. Thomas Guibal 15:26, 11. Maj 2008 (UTC)

Forigita. -- Yekrats 16:55, 11. Maj 2008 (UTC)

Mgimo redakti

Unufraza kaj fuŝa. Thomas Guibal 07:21, 9. Maj 2008 (UTC)

evoluigita al ĝermo Arno Lagrange @ 11:52, 9. Maj 2008 (UTC)
Dankon ! Thomas Guibal 14:16, 9. Maj 2008 (UTC)

RuneScape redakti

Malbonega artikolo kun multaj eraroj kaj multe ne ankoraŭ tradukita. -- Yekrats 00:36, 30. Apr 2008 (UTC)

En la nuna stato certe forigenda (kaj ĉiuokaze malfacile korektebla). Marcos 14:23, 30. Apr 2008 (UTC)
Forigita. Thomas Guibal 14:38, 5. Maj 2008 (UTC)

ĈinojHanoj redakti

Jen du artikoloj, kiuj temas pri precize la sama afero: la plej granda etno en Ĉinio. La artikolo "Hanoj" estas pli longa, sed mi ne scias, ĉu "hanoj" estas ĝusta Esperanta termino por (etnaj) ĉinoj. Sed almenaŭ unu el la du artikoloj estas foriginda. --trojo 19:39, 27. Apr 2008 (UTC)

Mi nun pliampleksigis la artikolon ĉinoj surbaze de informoj el la angla Vikipedio. Kiel vi nun povas legi en tiu artikolo, "ĉinoj" ne estas unu etno, sed nomo de pluretna nacio.
Nun certe neniu el la du artikoloj estas forigenda. Marcos 14:13, 28. Apr 2008 (UTC)
En la nuna formo oni povas fermi la forigan diskuton. Ambaŭ artikoloj devas resti, kaj fakte ambaŭ necesas ampleksigon, ĉar evidente temas almenaŭ laŭ-nombre pri la plej grava popolo kaj etno de la tuta homaro. Ili do laŭ mi estus kandidatoj por venonta Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno. Amike DidiWeidmann 20:43, 12. Maj 2008 (UTC)

Anunciação redakti

Tro mallonga. Petr Tomasovsky@diskkont 19:33, 27. Apr 2008 (UTC)

50 Cent: Blood on the Sand redakti

Tro mallonga. Thomas Guibal 08:05, 27. Apr 2008 (UTC)

Listo de filipinaj esperantistoj redakti

Listo de unu ano. -- Yekrats 00:03, 24. Apr 2008 (UTC)

Kvankam listo kun nur unu ano mi kontraŭstaras forigon, ĉar temas pri objekto, kiu jam pro kialo de analogio ja havas sian ekzisto-rajton. Krome kun certeco estas pli ol nur unu filipina esperantisto, do tiu-ĉi listo dum la historio disvolviĝos. Mi je ĉi-tiu okazo ankaŭ proponas, ke inter la listoj de la esperantistoj laŭ landoj estiĝu navigilo. Mi eventuale dum la venontaj tagoj tian ŝablonon aldonos. Tiam ankaŭ la nur unu-membraj listoj aspektas jam pli allogaj. Amike DidiWeidmann 23:45, 24. Apr 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Yekrats : aŭ ni aldonu pliajn filipinajn esperantistojn, aŭ ni forigu la artikolon, okazeble por rekrei ĝin poste kun pli multaj nomoj. Krome, la nura ano de la listo estas fakte germana esperantisto, nur duone filipina pro sia edzino. Do la listo de "veraj" filipinaj esperantistoj fakte estas malplena.
La kreado de navigil-ŝablono por esperantistoj laŭ landoj aliflanke estas tre bona ideo. Thomas Guibal 06:30, 25. Apr 2008 (UTC)
Mi nun forigis ĝin. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)

Pisti redakti

Simpla vortareca difino. Thomas Guibal 06:16, 22. Apr 2008 (UTC)

Mi kreis la artikolon pistilo kaj pistujo kaj redirektis pisti tien. Bea 08:13, 23. Apr 2008 (UTC)

Anarkiismo kaj Esperanto redakti

Mallongega teksto kun netaŭga enhavo. Tre amuzis min komento en la diskutpaĝo fare de ĉagrenita anonima leganto : "Iomete malmulte por vasta temo".   Thomas Guibal 13:03, 7. Apr 2008 (UTC)

Mi trovis retpaĝon kiu enhavas multon pri la temo. Do eble, espereble, iu vastigos ĉi tiun artiklon baldaŭ.Eb.eric 15:51, 11. Apr 2008 (UTC)
Nun la artikolo jam estis vastigita, do ĝi certe ne plu estas forigenda. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)

Francis Kish redakti

Ŝajne nur reklamo por la ligilo. Almenaŭ la angla (aŭ iu alia) vikipedio ne scias tiun homon. Ankaŭ la artikolo mem ne enhavas iun kialon, ke li gravas. -- 87.161.39.251 01:23, 19. Mar 2008 (UTC)

Jes, mi konsentas kun la anonimulo. Ĝi ŝajnas reklameca, kaj mi ne povas trovi grandan iomon da informo pri ĉi tiu persono. Artikoloj pri li ne ekzistas en aliaj vikipedioj. Ĝi ŝajnas kiel persona reklamo. -- Yekrats 20:24, 19. Mar 2008 (UTC)
Mi nun forigis ĝin. Marcos 16:22, 4. Maj 2008 (UTC)

La artikoleton hodiaŭ rekreis anonimulo. Mi denove forigas ĝin. Thomas Guibal 06:26, 5. Maj 2008 (UTC)

Schleuse Liebenwalde redakti

Kio estas? Neenciklopedia. -- Yekrats 23:33, 12. Mar 2008 (UTC)

Kvankam la verkinto promesis plenigi la artikolojn, mi havas la sekvajn problemojn:

  • la nomo devus esti "Kluzo Liebenwalde", analoge al nomtitoloj de maroj, lagoj, riveroj, kiuj ne estas esperantigeblaj.
  • mi ne rememoras, ĉu oni poste plenumis promesojn pri kompletigo de amaskreitaj malplenaj artikoloj. Ni donu du-tri tagojn por kompletigo, se tio en okazas, forigu ĉiujn kluzojn.
  • la tabelo/ŝablono ne estas komprenebla kaj entenas malĝustaĵojn (ekz. aperas ligilo al germana vikipedio, kiu malĝustas)
  • ĉu oni ne povas krei unu tabelon kun la gravaj datenoj pri ĉiuj malgrandaj kluzetoj de Germanio?
  • mi protestas pro subniveligo de la Vikipedio Narvalo 07:45, 13. Mar 2008 (UTC)
Mi plene konsentas. Ĉiuj artikoloj "Schleuse xxx" de la Kategorio:Kluzo estu unue renomitaj al "Kluzo xxx". Se la artikoloj kaj la fuŝa ŝablono ne pliboniĝas, ni sekve konsideru forigadon. Thomas Guibal 08:13, 13. Mar 2008 (UTC)

Mi timis, ke vi provas fuŝi mian laboron kaj mi ne komprenas kial. La esprimo "Schleuse XXX" estas iusence persona nomo, kiu ne estus esperantigata. Mi foje provis klarigi, ke uzanto volas trovi la nomon en mapoj kaj oficialaj dokumentoj. Tial oni ĉiam uzu la oficialan nomon. Mi ne kontrauas redirekton de "kluzo XX" se iu sentas la bezonon.

La oficiala nomo ankaŭ estas sur la tabulo antau kaj en la kluzo mem. Tio ankaŭ validas por nomoj de kanaloj, akvovojoj kaj teknikaj installaĵoj.

Oni akceptis, ke metrostacioj konservu siajn naciajn nomojn. Tie Görlitzer Bahnhof estas propra nomo kaj ne Stacidomo Görlitz kaj Hallesches Tor ne estas Pordego de Halle. La listo de eblaj strangaĵoj estas plilongebla.

Sed ĝuste ne estas "Liebewalder Schleuse", sed "Schleuse Liebewalde" - se estus "Bahnhof Görlitz" tiam oni fakte devus diri "Stacidomo (de) Görlitz" ..., same pri "Hallesches Tor" ... Estas la finaĵo "er" respektive la kunskribado aŭ la ligostreko, kiu en la germana lingvo indikas, ke elemento estas parto de la nomo. DidiWeidmann 17:21, 19. Mar 2008 (UTC)

La anonco de detruo postulas, ke estu tri frazoj. Sed estas kelkaj kiuj enmetas informojn pri seninteresaj urboj unun ekzakte unu frazo.

La argumento "mi ne, ŝi/li ankaŭ ..." (ich nicht er/sie auch - ich nöd er/si au) ne pravigas ... fakte ankaŭ tiuj urbaj artikoloj estas malekzemplaj kaj plibonigendaj ...DidiWeidmann

Se vi insistas, je "kluzo XXX", mi sentas la bezonon preni mian laboron kaj iri al la german Wikipedia. La rezulto estas, ke vi perdas konsiderandan enhavon pri akvovojoj kaj akvovojaj aferoj. Mi tre bedaurus tion, ĉar mi investis horojn da laboro kaj ĉiam devas defendi min kontaŭ iuj, kiuj argumentas lau certaj principoj, kiuj ne ĉiam estas aplikeblaj. Mi intencis direktoj homojn, kiuj serĉas la konzican informojn pri kluzoj en Germanio, kiun ni kiel uzantoj de akvovojoj ĉiam bezonas, al la esperanto vikipedio. Sed se vi ne volas, mi lasos.

Tio ankaŭ estas atingebla, kiam sub "Schleuse Liebewalde" troviĝas alidirektilo. Memkompreneble estas tre bona afero, ke la esperantlingva vikipedio peru servon al ne-esperantistoj, tamen la Esperanta Vikipedio estu unuavice en Esperanto. Mi esperas, ke tion vi povas kompreni kaj ne foriras, nur ĉar ni en Esperanto-Vikipedio deziras kaj insistas, ke titoloj estu en Esperanto. (Via germanlignva uzanto de via kluzo-katalogo en la Esperanta vikipedio cetere rapide komprenos, ke "kluzo" signifas "Schleuse". Amike DidiWeidmann 17:21, 19. Mar 2008 (UTC)

Permeso plian komenton: Nur iu esperantisto tradukis ekzemple "Canal du Midi" per Suda Kanalo. Ĉi tio pravas el franca vidpunkto, sed por Hispanoj estus "Norda kanalo". Iuj alia Esperantisto uzis Franciska kanalo sen indiko al la naciaj nomoj. Tio estas sensensaĵo, kiu ege malhelpas. --Illuminatus 08:43, 13. Mar 2008 (UTC)

Jes, "Schleuse" estas tradukenda. Ankaŭ, la ŝablono estas malbone okulfrapa, kun multe da malutila informo. Mia okulo perdiĝas kaj ne scias kien rigardi! Kio signifas "UKW 23", "7:00 - 18:00", kaj la ruĝa kaj verda punktegoj? Kio signifas ↕, ↔, kaj ↓? Ĉio ajn en la tabelo devas esti klare signifa, aŭ ĝi malutilas. Ni montru tiun informon en pli mallarĝa tabela formato kun klaraj tabeletikedoj. Mi rigardas la artikolon, kaj mi ne scias kio ĝi estas! La frazo "Schleuse Liebenwalde estas kluzo en Germanio inter Schleuse Bischoffswerder kaj Schleuse Lehnitz." estus tre utila. (Plue, jen aliaj problemoj: la kategorio estu "Kluzoj", kaj la intervikia ligilo ne funkcias.) -- Yekrats 10:09, 13. Mar 2008 (UTC)

Se Illuminatus akceptas 1) alinomi la artikolojn al la formo "Kluzo xxx" (kun alidirekto el la germana nomo) kaj 2) iom klarigi ĉiujn informojn de sia ŝablono (ekz. en Ŝablona diskuto:Kluzo), mi pretas helpi lin verki pli kompreneblan kaj kutiman ŝablonon. Alikaze mi timas, ke liaj kluzo-artikoloj estos nekonserveblaj. Thomas Guibal 10:50, 13. Mar 2008 (UTC)

Bedaurinde iu Vikipedisto en la kutima hasto forviŝis miajn klarigojn. La tabelo (ŝablono) havas la taskon laŭeble plej koncize montri la necesajn datumojn por ŝipestro. Longaj frazoj ne estas utilaj. Krome la tabelo estu laueble sendependa de la lingvo de la leganto. Mi elektis signojn el la "ordinara" litertipo, sed eblas anstataŭigi per konvenaj bildoj.

Estus dezirinda, ke la tabelo estu je la dekstra supra angulo - ne pli larĝa ol 350px! Kaj estu eta piednoto kun klarigo sub ĝi (aŭ aparta paĝo kun la klarigo kaj ligilo al ĝi!) - Kiel kelkaj diras: Vikipediaj artikoloj devas servi al ĉiuj kaj ne nur al ŝipestroj!!! DidiWeidmann 17:21, 19. Mar 2008 (UTC)

En la menciita, sed forviŝita priskribo estas informoj, kiujn apartajn informojn kaj foje privatajn fotojn mi pretas provizi por ĉiu kluzo, nome aĉeteblecoj, vidindaĵoj, restoracioj. Tiuj informoj estas multe serĉataj de ŝipveturantoj kaj vikipedio ebligus, ke ĉiuj povas kontribui per propraj spertoj. Ŝipestro komprenas, ke blua ŝildo UKW signifas la kanalon por kontakti la kluzon. Estas oficiala ŝildo. Tial mi imitis tion. Oni rapide bezonas la informon.

Ĝuste tiuj informoj pravigus la ekziston de viaj kluzo-artikoloj, do mi nur povas kuraĝigi vin, kompletigi la aferon. Rilate UKW devas tamen esti UKO en Esperanto (ankaŭ tion la ne-esperantista ŝipestro rapide komprenos, kaj se estos ligilo al la ankoraŭ verkenda artikolo pri UKO, tiam li/ŝi ankaŭ povas kontroli, ke tio vere estas UKW en la germana. DidiWeidmann 17:21, 19. Mar 2008 (UTC)

Eblas prepari paĝon kun klarigoj, sed tio signifas duoble fari la laboron kaj nur indas, kiam la strukturo de la tabelo estas preta. Se la strukturo ne plaĉas al, evidente ŝanĝoj estas farendaj. ŝipestroj tuj komprenas la tabelon, ĉar ĝi transprenas konataj strukturojn, ekzemple la tabulo en la kluzo ktp.

Mi diris, ke mi akceptus, se iuj insistas pri kompleta esperantigo (kvankam temas pri propra nomo) kaj metas redirekton al la "oficialan nomon" (bedaurinde iu faris tion tute alimaniere per unu el miaj kanaloj)

Ĉiukaze en la tabelo, kiu respegulas la aspekton de la ŝildo en la kluzo mem, aperu la "oficiala nomo". Tio simple povas okazi per pagename -variablo, sed tio kompreneble ne plu funkcias, se estas kluzo XXX.

Ŝajans ke vi tre fiksiĝas sur tio, ke "Schleuse" estas parto de la nomo ... - Tio fakte ne estas la kazo (kiel mi supre jam per lingvaj argumentoj klare montris) - Se vi aldonas foton de la kluzo tiam vi ja havas la germanan vorton, kaj se en la Teksto komenciĝas Kluzo Liebewalde (germane Schleuse Liebewalde) estas kluzo je kilometro X- en la kanalo Y en .... --> eĉ la lasta malesperantisto komprenos, ke "kluzo" signifas en la germana "Schleuse" DidiWeidmann 17:21, 19. Mar 2008 (UTC)

Estas teda diskuto kaj mi ne komprenas, kial oni tiel intense ĵetas ŝtonojn al mia verko. Mi longe pripensis tion kaj investis tempon kaj ŝiton. Estas la ebleco oferti informsistemon, kiu nenie alie ekzistas. Sed se la rezisto estas tiel granda mi tuj lasos.

Mi volonte enigus ĉiujn akvovojon ktp., sed sub la nunaj kondiĉoj perdiĝas mia emo kunlabori.

Mi postulas, ke oni ne daŭre tuŝu kaj malhelpu evoluantan proceson, kiu estas ege temporaba. Certe oni povas diskuti pri la aspekto de tabelo, sed sinple forigi, ĉar ne "plaĉas" aŭ konformas al reguloj, kiuj estis formulita por tute alia situacio ne estas solvo.

En tiu-ĉi lasta afero punkto mi plene konsentas kun vi: Vi ricevu la necesan tempon por povi trankvile evoluigi vian proceson. Tamen marku dum tiu tempo la projekton kun la Ŝablono ŝablono:redaktata - tiel vi ŝparos al vi kaj al ni ĉiuj superfluajn diskutojn, dum via projekto ne estas preta. Do mi esperas, ke vi malgraŭ tiuj intervenoj ne perdos la deziron daŭrigi. Aliflanke vi ankaŭ komprenu, ke ni trovigax en grupdinamika procezo kaj tial kelkfojen diskutoj devas ebli, sen ke iu tuj forkuras, se ne ĉio povas esti, kiel li tion ŝatas havi. Do havu ankaŭ paciencon kun ni, same kiel ni paciencas kun vi. Amike DidiWeidmann 17:21, 19. Mar 2008 (UTC)

--Illuminatus laboreje ĉe 149.234.246.222 10:54, 13. Mar 2008 (UTC)

Artikoloj de la esperanta vikipedio estas unuavice dediĉitaj al esperanto-parolantoj. Mi do opinias, ke kompletaj esperantaj subtitoloj (t.e. "Longeco :", "Antaŭa kluzo :", "Sekva kluzo :", "Hortabelo :", ktp...) estas preferindaj ol simboloj lingvoneŭtralaj sed tre malfacile kompreneblaj por ĉiuj, kiuj ne estas ŝipestroj aŭ fakuloj.
Ĉu vi povas diri, kie troviĝis la klarigoj, kiujn laŭ vi haste forigis iu vikipediisto ? Mi provos retrovi kaj restarigi ilin.
Bonvolu ne ĉagreni pri niaj kritikoj : ni respektas vian laboron, sed ĉiuj artikoloj de nia enciklopedio konformu al minimuma regularo, kiun ĉiu redaktanta uzanto implice akceptu. Thomas Guibal 13:06, 13. Mar 2008 (UTC)
Mi devis rigardi la artikolon por eĉ iom kompreni, pri kio oni ĉi tie diskutas. La ĉefa problemo ne estas la titolo, eĉ ne la mistera tabelo, sed simple tio, ke oni tute ne povas kompreni pri kio temas. La plej primitiva regulo por artikolverkado ja estu tio, ke oni tuj komence diru koncize, pri kio temas. Ĉi tie ne estas ia ajn informo, ĉu "Schleuse Liebenwalde" estas nomo de rokmuzika bando, kolbasfabriko aŭ ĉu eble de fotografisto kiu faras belajn fotojn pri riveroj (la bildo ŝajnas esti pri rivero). Nek la vorto “kluzo” nek “kanalo” troviĝas en la artikolo, eĉ ne Germanujo estas menciita! Pardonu, jes tamen, fine de la paĝo mi legas la indikon “Kategorio: Kluzo” - ĉu tio estas loko por meti la plej gravan dirindaĵon? Eĉ la ligo al germana Vikipedio kondukas nenien. En sia nuna formo la artikolo apenaŭ havas valoron, kaj oni eĉ ne povas nomi ĝin ĝermo, ĉar mankas la plej elementa priskribo pri la priskribenda aĵo. --Surfo 13:32, 13. Mar 2008 (UTC)
Mi ĉi-tie proponas "sivsan kompromison": Schleuse evidente ne estas parto de la nomo sed simpla priskribo, kiu ja tradukendas (same kiel lago) precipe, kiam en la germana estas skribita en du vortoj (se estus elemento de la nomo laŭ germana ortografio necesus skribi per unu vorto aŭ kun ligo-streko, tiam do la nomo fakte estus "Liebenwalderschleuse". Povas ja esti alidirektilo sub "Schleuse Liebenwalde", sed la artioko aperu sub "Kluzo Liebenwalde". Pri la resto mi opinias, ke tri tagoj simple ne sufiĉas por plenumigi ĉiujn redaktajn petojn! La tuta akvovojo-projekto ja estas tre interesa kaj la argumentoj de Illuminatus suriĉe konvinkaj, kaj ni ne mortas, se tio daŭras pli ol tri tagojn, do ni koncedu al Illuminatus la necesan tempon por plenumigi siajn promesojn - mi diru almenaŭ unu monaton. La ne pretajn kluzojn oni tamen marku per la ŝablono ĝermo. Ni tial proponas, ke ni permesu al Illuminatus evoluigi sian projekton kaj post unu monato rediskutu, se tiam ankoraŭ necesos. Amike DidiWeidmann 16:46, 19. Mar 2008 (UTC)

Jam pasis du semajnoj, kaj la "Schleuse-artikoloj" neniel pliboniĝis. Mi do tre baldaŭ forigos ilin. Thomas Guibal 14:35, 24. Mar 2008 (UTC)

Paciencon, paciencon, Thomas! Vere neniu mortos, se eĉ du monatoj pasos. Uzu vian energion por pozitivaj agoj, ne por negativaj. --Hans 15:32, 24. Mar 2008 (UTC)

1) Bonvolu atenti, ke la koncernitaj artikoloj (senfrazaj kaj nekompreneblaj) normale apartenas al la "Trihora tempolimo" difinita malsupre de la paĝo : ĉar ni atendis du semajnojn anstataŭ tri horoj, ni do jam montriĝis precipe indulgemaj. Mi kiel administranto devas kontroli, ke tiaj fuŝaĵoj ne restu tro longe en la artikolspaco kaj ne ridindigu Vikipedion.
2) Ekzamenante la lastajn kontribuojn de Illuminatus, mi plie vidis, ke li ŝajne rezignis sian kluzo-projekton kaj nun kunlaboras pri aliaj temoj. Mi lasis lastan averton sur tiu ĉi paĝo (kaj ne tuj forigis la artikolojn) ĝuste pro tio, ke li eventuale povu kontesti tion.
3) Bonvolu ne admoni min, kvazaŭ mi estus petolema knabo. Se vi interesiĝas pri pozitivaj agoj, vidu miajn kontribuojn, ekz. mian plej lastan tradukon. Kore, Thomas Guibal 16:16, 24. Mar 2008 (UTC)
Certe por tiuj artikoloj ne validas la trihora tempolimo, sed la unusemajna. Tamen nun jam pasis pli ol unu semajno...
Laŭ mi ni ankoraŭfoje atentigu Illuminatus sur lia diskutpaĝo pri tio, ke ni forigos la artikolojn ene de unu semajno, se ili ne pliboniĝos. (En la kazo de Schleuse Liebenwalde Hans jam iom plibonigis ĝin, sed mi dubas ĉu tiu ŝanĝo sufiĉis por ne-forigo.) Marcos 23:29, 24. Mar 2008 (UTC)
Ĉar daŭre tiuj kluzo-artikoloj ne estis plibonigitaj, mi nun forigis du tute sentekstaj kluzo-artikolojn: Schleuse Ruhlsdorf kaj Schleuse Leesenbrück. Antaŭ ol forigi la aliajn, mi ankoraŭ iom atendas por vidi ĉu iu protestas... Marcos 16:50, 6. Apr 2008 (UTC)
Mi nun forigis ĉiujn kluzo-artikolojn, kiuj ne enhavis tekstojn aldone al la ŝablono. Tamen eĉ la aliaj paĝoj troveblaj sur Paĝoj kiuj ligas al Ŝablono:Kluzo (krom Kluzo Liebenwalde) ne havas iun klarigan enkondukon. Se neniu verkas tian enkondukon, ili ankaŭ devos esti forigataj. Aldone konsternas min la "artikolo" Kluzo modelo; ĝi temas pri la ŝablono Kluzo, kaj do ne estu en la artikola nomspaco (nur la lasta alineo entenas informojn menciindsajn en la artikola nomspaco). Marcos 19:43, 11. Apr 2008 (UTC)
Dankon Marcos. Mi plurfoje movis "Kluzo modelo" al "Ŝablono:Kluzo", sed ĉiam Illuminatus malbonintence restarigis la tekston. Thomas Guibal 19:47, 11. Apr 2008 (UTC)

Peristo redakti

Kunigu kun ombudsmano. Thomas Guibal 07:00, 12. Dec 2007 (UTC)

Mi tamen opinias, ke "peristo" estas pli taŭga esprimo ol "ombudsmano" en Esperanto. Ni do konservu la artikolon sub tiu ĉi titolo. Marcos 18:26, 8. Jan 2008 (UTC)
Nepre resti devas la artikolo peristo, ĉar temas pri la korekta kaj ĝenerale uzata esperanta esprimo. Diskutinda do restas ombudsmano. Al mi ne tute klaras, ĉu temas pri simplaj sinonimoj (tiam la ĝerma artikolo ombudsmano estu integrita al peristo kaj anstataŭigita per alidirektilo, aŭ ĉu ombudsmano estas aparta kazo de peristo, tiam la unua frazo en la artikolo estas malkorekta, kaj ombudsmano devas resti kiel aparta teksto al kiu peristo ligas. Mia kompreno fakte estas la dua, nome, ke peristo estas la ĝenerala esprimo, kaj povas esti iu ajn persono aŭ institucio kiun du partioj akceptas, dume ombudsmano estas oficisto. Alia subnocio de peristo estas abitraciisto, kiu estas juĝisto. Disputebla estas, ĉu indas por la tri nocioj propraj artikoloj, aŭ ĉu ĉio estu integrita en peristo. Amike DidiWeidmann 10:13, 9. Jan 2008 (UTC)
Konsentite. Tiukaze, ni konservu la du artikolojn sed nepre redaktu Peristo, por ke ne plu aperu la konfuzo kun ombudsmano (kiu estas laŭ vi aparta ĝenro da peristoj inter multaj aliaj). Thomas Guibal 17:33, 9. Jan 2008 (UTC)
Peristo kaj ombudsmano estas du diversaj personoj. Peristo povas esti eĉ almozpetanto, sed la sama almozpetanto ne povas esti ombudsmano (li devus eble tro lerni...). Do mi kredas, ke restos en vikipedio du malsamaj artikoloj pri ombudsmano kaj peristo. Petro@diskkont 17:49, 9. Jan 2008 (UTC)
Mi do vidas inter ni konsenton, ke fakte ambaŭ artikoloj devas resti kiel sendependaj, sed ke nepre necesas plibonigo. La plej gravan eraron mi tuj korektas, nome ke ombudsmano ne simple estas la sveda vorto por peristo. DidiWeidmann 09:46, 10. Jan 2008 (UTC)
Fakte tiun oferton mi devas tuj repreni, ĉar montriĝas, ke tio ne eblas sen paralela kompleta reverko de la du artikoloj. Necesas meti la elementojn, kiuj apartenas al la artikolo ombudsmano zorge el peristo tien kaj aldoni informojn pri aliaj peristaj institucioj (kiel arbitraciaj tribunaloj - ĉar estas evidenta, ke ombudsmano ankaŭ ne estas arbitracia tribunalo: Dum ombudsmano estas peristo kiu funkcias je pure libervola nivelo kaj liaj decidoj nur morale sed ne nepre jure estas devigaj, decido de arbitracia tribunalo havas jure devigan karakteron. Ankaŭ peristan funkcion havas pacjuĝistoj ... do la afero efektive estas tre ampleksa. Mi fakte estas fake iom kompetenta pri la temo, ĉar en mia profesia vivo ja multe laboras por tiaj institucioj, do mi pretas kunhelpi en la polurado, sed kiel dirita, tio postulas pli da tempo ol unu semajnon, eventuale troviĝas ĉi-tie ankaŭ alia, kiu alprenas tiun-ĉi taskon aŭ almenaŭ kunhelpas). DidiWeidmann 09:52, 10. Jan 2008 (UTC)

Radikoj de pacifismo redakti

Proponita de Ziko.

Mi subtenas forigadon. Thomas Guibal 04:30, 9. Maj 2008 (UTC)
Forigita. -- Yekrats 16:56, 11. Maj 2008 (UTC)

Vikipedio:Loglibro de alŝutaĵoj redakti

Kial ekzistas ĉi tiu malnova kopio de Speciala:Log/upload en la nomspaco "Vikipedio"? Marcos 19:48, 8. Maj 2008 (UTC)

Ĝi estas tute forigenda (kaj antikva). -- Yekrats 20:05, 8. Maj 2008 (UTC)

Bedun E. Kivenić redakti

Memprezento. -- Yekrats 19:17, 7. Maj 2008 (UTC)

Ne estas memprezento sed ies ŝerco. Homo kun tia nomo ne ekzistas en Serba junulara organizo. Eĉ, homo kun tia nomo ne ekzistas en Serbio.--Renato Petrović 06:36, 9. Maj 2008 (UTC)
Tamen aspektas kiel memprezento : la provizitaj ligiloj gvidas al ekzistantaj paĝoj kie aperas iu bildo. Ĉu vere ŝerco ? Ĉu tiu homo ne ekzistas ? tio estus kontrolenda. Kial vi Renato asertas ke neniu en tuta Serbio havas tiun nomon ? Ĉiukaze la artikolo estas forigenda ĉar ne regulkonvena : temas pri ĝerma memprezento tute nesufiĉa por vikipedia artikolo, des pli ke la anoncita IJK ne okazos en Tutin Arno Lagrange @ 10:05, 9. Maj 2008 (UTC)

Mi loĝas en Serbio, mi estis prezidanto de Serba Esperanto-junulara Organizo, mi povas rekoni serbajn nomojn kaj mi bonege konas hodiaŭan staton en serba E-movado. Homo kun tia nomo aperis unuan fojon la 1-an de aprilo ĉi jare en la listo landa agado kun informo ke TEJO decidis organizi IJK 2009 en Serbio kaj ĉeforganizantoj estos serba, montenegra kaj albana junularo. Sciante ke serba E-junularo ne aktivas dum jaroj kaj ke en Montenegro tute ne ekzistas movado dum jardekoj mi tuj sciis ke temas pri unuapria ŝerco. Bedaŭrinde iuj homoj ekkredis al la ŝercemulo kaj li denove anonciĝis la 13-en de aprilo: ... Fine mi ankoraŭ volus danki al Françoise, Pedro, Aleks kaj Farri, kiuj gratulis al ni, helpis, subtenis aŭ eĉ anoncis sian aliĝon. Apartan dankon ni meritas al la Ekzamena Komisiono, kiu tuj post anonco proponis al ni kunlaboron. Koran dankon, karaj! Ni certe ne forgesos tion kaj eble ni sukcesos pri la Tutina IJK en la 2010-a jaro! ...

Do, se iu povas kontroli kiu kaŝas sin malantaŭ tiu ĉi nomo - bonege! Ĉiukaze la artikolo estas forigenda. --Renato Petrović 20:56, 9. Maj 2008 (UTC)

Mi nun forigis ĝin. Marcos 19:44, 14. Maj 2008 (UTC)

Pharmacy-for.us kaj Themovielibrary.net redakti

Spamo.--kani 19:26, 6. Maj 2008 (UTC)

Dankon. Forigita kaj forbarita. -- Yekrats 19:42, 6. Maj 2008 (UTC)

Ŝvlesvigo redakti

Mistajpo. Moldur 08:13, 5. Maj 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 14:37, 5. Maj 2008 (UTC)
Dankon. Moldur 20:02, 6. Maj 2008 (UTC)

Hugo Schuchardt redakti

Unufraza. Thomas Guibal 19:02, 3. Maj 2008 (UTC)

L'Étudiante redakti

Franclingva fuŝaĵo malakceptenda eĉ en la franca versio.--kani 23:10, 1. Maj 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 04:27, 2. Maj 2008 (UTC)

Pierre Soulages redakti

Kiel eble plej konciza artikolo ! Ĉu bonkorulo akceptas plibonigi ĝin ? Thomas Guibal 06:42, 25. Apr 2008 (UTC)

Farite. Bea 07:27, 25. Apr 2008 (UTC)
Denove dankon al vi. Thomas Guibal 07:31, 25. Apr 2008 (UTC)

Societo Sankta Miĥaelo redakti

Tro mallonga. -- Yekrats 04:01, 25. Apr 2008 (UTC)

Ĉu temas pri Ordeno de Sankta Mikaelo? --Bea 07:32, 25. Apr 2008 (UTC)
Farita. UNiesert 09:48, 25. Apr 2008 (UTC)
Dankon! -- Yekrats 10:49, 25. Apr 2008 (UTC)

Versaĵoj redakti

Unufraza sciigo, kio ĝi estis. Petr Tomasovsky@diskkont 06:16, 23. Apr 2008 (UTC)

Mi kontraŭas la forigon. Estas malmultaj informoj, sed tamen estas. Se mi konus la libron, mi pligrandigus la artikoleton. Bea 08:20, 23. Apr 2008 (UTC)

Dum- aŭ postnaskulo redakti

Nur unu frazo, kiu cetere tute kontraŭdiras la anglalingvan artikolon. Thomas Guibal 08:20, 20. Apr 2008 (UTC)

Kial la articlo kontraŭdiras la angllingvan artikolon‽ Kaj mi estiĝigos du pli frazoj. Bonvolu pardoni la mallongecon, mi petas! Mi nur estas komencanto de Esperanto! Novjunulo 15:31, 20. Apr 2008 (UTC)
Ne gravas. Bonvenon al vi. Mi tamen daŭre asertas, ke "Dum- aŭ postnaskulo estas ano de specio, kiu ne jam foriras la utero de ŝ/lia patrino." rekte kontraŭdiras "A prenate is any member of a species that has left, or is leaving the mother's body.". Ĉu vi certas, ke vi ne faris eraron pro malatentemo ? Thomas Guibal 16:16, 20. Apr 2008 (UTC)
La esperanta artikolo estas tute ne komprenebla, sed ankaŭ la angla ŝajnas blago (cetere, ĝi estas titolita "perinate" sed parolas pri "prenate"). Se la vorto "perinate" ion ajn signifu, ĝi celas periodon proksimume unumonatan antaŭ kaj post nasko, kaj neniel povas rilati al “infants, children, adolescents, adults, elders”. "Dum- aŭ postnaskulo" en si mem estus, laŭ la eventuala uzosfero de tia termino, plej stranga kategorio de estuloj. Kaj la angla kaj la esperanta artikoloj ŝajnas celitaj ridindigi Vikipedion. --Surfo 16:36, 20. Apr 2008 (UTC)
Trafan rimarkon. Kaj mi ĵus rimarkis, ke la angla artikolo mem estis kreita hodiaŭ de la sama "Novjunulo" ! Mi subtenas forigadon. Thomas Guibal 17:55, 20. Apr 2008 (UTC)
Mi nun forigis ĝin. Marcos 21:43, 2. Maj 2008 (UTC)

Vojegnigmo redakti

Mistajpita. Moldur 18:26, 16. Apr 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 18:27, 16. Apr 2008 (UTC)

Mun Son Mjong redakti

En sia nuna stato tiu artikolo estas forigenda kaj tute ne enciklopedia:

  • ne havas ligon al alilingva versio, eĉ ne al la korea, kiu povus savi ĝin
  • ne estas enciklopedia, naskiĝis en Koreio (kie?), ne estas konstatebla, ne montras referencojn
  • ŝajnas nur propraganda teksto pri religio
  • malakceptebla lingvonivelo.

--kani 20:59, 13. Apr 2008 (UTC)

Mi resignas pri la antaŭa peto, ĉar jam oni korektis la ĉefajn mankojn.--kani 22:16, 13. Apr 2008 (UTC)

Artikoloj de Lamhongyin redakti

Mi forbaris Lamhongyin dum unu monato pro tio, ke li pluredaktis fuŝegajn artikolojn malgraŭ pluraj avertoj. Li kreis la jenajn artikolojn, kiuj estas miaopinie nepre forigendaj :

Thomas Guibal 10:02, 16. Apr 2008 (UTC)

Mi konsentas kun Thomas pri la forigo de la supre menciitaj artikoloj. Petro@diskkont 10:11, 16. Apr 2008 (UTC)
Ĉar neniu malkonsentis, mi forigis la koncernitajn artikolojn. Thomas Guibal 08:23, 20. Apr 2008 (UTC)

Altaja Regiono redakti

Artikolo estas esence malplena. -- Yekrats 02:59, 16. Apr 2008 (UTC)

Iom plilongigita. --Bea 12:29, 16. Apr 2008 (UTC)
Dankon. Ne plu forigenda. Thomas Guibal 18:31, 16. Apr 2008 (UTC)

Salvelino‎ kaj Clarka truto redakti

Verŝajne vandalismo de uzanto 82.95.9.89 --Bea 09:01, 15. Apr 2008 (UTC)

Forigitaj. Dankon pro la atentigo. Thomas Guibal 09:18, 15. Apr 2008 (UTC)

The Libertines redakti

Unufraza. Se ne ampleksigota, mi baldaŭ forigos ĝin. Thomas Guibal 16:30, 14. Apr 2008 (UTC)

Plilongigita. --Bea 09:57, 15. Apr 2008 (UTC)
Dankon ! Thomas Guibal 11:42, 15. Apr 2008 (UTC)

Joseph Fouché redakti

Ĝi estas nur bildoj. -- Yekrats 02:18, 14. Apr 2008 (UTC)

Iomete plilongigita. --Bea 10:15, 15. Apr 2008 (UTC)
Danke al Bea ĝi nun estas akceptebla ĝermo. Mi do demetis la forig-proponon. Thomas Guibal 11:42, 15. Apr 2008 (UTC)

Antiko redakti

Kiel mi jam skribis sur Diskuto:Antiko, la termino "antiko" (kontraste al "antikvo") ne estas registrita en PIV aŭ ReVo kaj ŝajnas esti apenaŭ uzata. La Vikpedio ne uzu tian apenaŭ uzatan neologismon. Ĉiuokaze la artikolo ne ŝajnas enhavi iujn informojn, kiuj ne jam estas en Antikva epoko. Marcos 10:48, 13. Apr 2008 (UTC)

Mi nun ŝanĝis la titolon al grek-romia antikvo. La artikolo nun ne bezonas esti forigata, kvankam ĝi certe estas ankoraŭ plivastigenda ĝermo. Marcos 10:09, 18. Apr 2008 (UTC)
Tamen daŭre restas la demando, ĉu forigi la plusendilon Antiko, ĉar ĝis nun neniu montris ke ekzistas tiu uzo de tiu vorto ekster la Vikipedio. Mi do estas por forigo de tiu plusendilo. Marcos 15:53, 22. Apr 2008 (UTC)
Mi nun forigis la plusendilon, kaj korektis ĉiujn ligilojn, kiuj ligis al ĝi. Marcos 14:50, 28. Apr 2008 (UTC)

Eŭropon konstrui redakti

Tiaj paĝoj certe ne estas utilaj por enciklopedio. Petr Tomasovsky@diskkont 18:55, 12. Apr 2008 (UTC)

  1.   Por: forigo) certe jes en la nuna formo, ĝi aspektas kiel malbone redaktita varbpaĝo. Tamen povus esti temo de vera artikolo : sed ĝi estas dekomence verkenda. Arno Lagrange @ 19:40, 12. Apr 2008 (UTC)

Murray redakti

Unufraza. Thomas Guibal 07:35, 12. Apr 2008 (UTC)

Iom plilongigita kaj alinomita al Murray (rivero). --Bea 10:25, 15. Apr 2008 (UTC)
Bone, dankon. Thomas Guibal 11:38, 15. Apr 2008 (UTC)

Titolo de verkota artikolo redakti

Ĉu ĉi tiu opiniplena eseo estas enciklopedieca? --trojo 16:02, 2. Apr 2008 (UTC)

Iom nekredeble, tiu "artikolo" ekzistas kaj restis netuŝata depost la 15-a de julio 2003 ! Mi subtenas forigon, ĉar ĝi ne estas enciklopedia artikolo. Thomas Guibal 16:14, 2. Apr 2008 (UTC)
Mi nun forigis ĝin. Marcos 21:35, 8. Apr 2008 (UTC)
Mi restarigis la entenon de la artikolo al Vikipedio:Kio estas lingvo ?, ĉar mi opinias ke povas esti utila materialo por pluredaktado. Kompreneble sub ĝia antaŭa titolo estis absurdaĵo. Arno Lagrange @ 19:59, 12. Apr 2008 (UTC)

Imre Baranyai redakti

Tio nun estas alidirektilo al Imre Baranyai (Emeriko). Emeriko estas alternativa nomformo; sed estas iom strange aldoni ĝin en krampoj post la nomo. Mi proponas forigi la alidirektilon Imre Baranyai kaj poste reŝovi la artikolon tien. -- Robert Weemeyer 15:00, 2. Apr 2008 (UTC)

Farita. -- Yekrats 15:16, 2. Apr 2008 (UTC)

Vegetala karbo redakti

Ege malklara. Se iu komprenas, pri kio la teksto temas, bonvolu reverki la artikolon kaj aldoni kategorio/intervikiajn ligilojn. Thomas Guibal 15:34, 31. Mar 2008 (UTC)

Forigita. Dankon al Lu Wunsch-Rolshoven pro la movo de la teksto al pli taŭga loko. Thomas Guibal 12:08, 1. Apr 2008 (UTC)

Diskuto:Kafeino redakti

Jen hazarde trovita kaj superflua neesperantolingva, nevikipedieca distutero, kiun oni nur povas forigu. Kore --Tlustulimu 22:18, 29. Mar 2008 (UTC)

Evidente ne regulkonforma. Mi forigis ĝin.DidiWeidmann 02:30, 30. Mar 2008 (UTC)

Stephanie Rice redakti

Unufraza. Thomas Guibal 12:21, 28. Mar 2008 (UTC)

Mi ampleksigis ĝin al ĝerma nivelo. -- Yekrats 12:46, 28. Mar 2008 (UTC)
Dankon. Thomas Guibal 14:30, 28. Mar 2008 (UTC)

Mondbildo redakti

La artikolo estas preskaŭ malplena kaj ne klarigas, kio estas mondbildo. -- Robert Weemeyer 13:09, 26. Mar 2008 (UTC)

Malplena artikolo krom la sekcio "Vidu ankaŭ". Forigita. Thomas Guibal 14:35, 26. Mar 2008 (UTC)

Kategorio:Fervoja kompanio redakti

Kutime ni donas al nombreblaj objektoj pluralan kategorion, do mi kreis Kategorio:Fervojaj kompanioj kaj translokis ĉiujn artikolojn. Mi petas forigi la malnovan kategorion. Intervikiaj ligiloj eksteren ankoraŭ ne ekzistis, do verŝajne ankaŭ ne inverse; mi kontrolis kelkajn lingvojn. – Umberto 19:10, 22. Mar 2008 (UTC)

Dankon. Mi forigis la antaŭan kategorion. Thomas Guibal 19:13, 22. Mar 2008 (UTC)

Arnaldo Silveira redakti

Ĝermo pri nekonata (neekzistanta ?) futbalisto. Nur ekzistas alia ĝerma artikolo en la portugala, kiu estis kreita la saman tagon de la sama uzanto. Thomas Guibal 05:43, 22. Mar 2008 (UTC)

Saluton, Thomas.

Kvankam mia teksto estu nur ĝermo, ĝi estas vera.
Mi korektis la tekston, kaj mi raportas samtempe la fontoj de informo, en ĉi tiu Vikipedio kaj el la portugala.
Mi loĝas el Santos kaj mi konas la historio pri tiu klubo. Amike. Vikipediisto:Marcelodesouza 14:59, 22. Mar 2008 (UTC)

Mi iom poluris la artikolon kaj demetis la forigo-averton. Mi tamen opinias, ke la artikolo estas ankoraŭ tro mallonga kaj malpreciza. Ĉu vi almenaŭ povus aldoni naskiĝ- kaj mortdatojn ? Cetere, ĉu tiu futbalisto vere estis sufiĉe grava por meriti enciklopedian artikolon ? Thomas Guibal 18:21, 22. Mar 2008 (UTC)
Ĉar temas pri ludisto de la brazila nacia teamo ne estas dubo, ke li estas sufiĉe signifa futbalisto por meriti propran artikolon. Mi dezirus tamen, ke la nivelo de la artikolo kresku. Krome, se vi jam metas Arnaldon Siveiran, tiam ja la celo devus esti meti artikolon pri ĉiuj gravaj brazilaj ludistoj kaj krei navigilon inter ili. Mi tial konsilus al vi, ke vi eble komencu unue pri listo de la brazilaj naciaj futbalistoj. Se vi pretas okupiĝi pri tia projekto, mi volonte verkos al vi la proponitan ŝablonon. Dezirindaj estus ankaŭ bildoj. (Kvankam eble ne facile trovebla, ĉar oni devas observi kopirajtojn).DidiWeidmann 18:53, 22. Mar 2008 (UTC)
Mi la teksteton lingve korektis: Kaj precipe ankaŭ la frazon de la unua oficiala golo - estis ja ne simple la unua golo de li sed la unua golo de la teamo, kiu ankaŭ ne estis iu ajn teamo, sed la teamo de Pelé ... - eble tio nun montras, ke Silveira efektive ne estis nur iu ajn ludisto. Tamen kiel dirite, al mi mankas materialo por kompletigi la tekston, do mi petas al Marcelodesouza, tion fari. Amike DidiWeidmann 19:08, 22. Mar 2008 (UTC)

Du strangaĵoj redakti

Strangaĵoj aŭ eraroj. Historio de versioj de "Lovzar" kaj Hanno (Saitama).--Kanikanikani 22:19, 21. Mar 2008 (UTC)

Societo de Mongolaj kaj Hispanaj Esperantistoj redakti

Mankas informo. -- Yekrats 19:00, 19. Mar 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 13:01, 29. Mar 2008 (UTC)

Lastatempaj artikoloj de Vikipediisto:Lamhenschel redakti

Ĉiuj artikoloj havas severajn gramatikajn erarojn kaj anglalingvaĵojn:

Vidu multajn avertojn ĉe Vikipediista diskuto:Lamhenschel. -- Yekrats 15:47, 19. Mar 2008 (UTC)

Mi forigas ĉiujn suprajn artikolojn tuj, ĉar ili estas evidente ĉiuj komplete fuŝaj, tiom fuŝaj, ke ĉia provo savi ilin estus nur perdo de tempo. Pluraj titoloj eĉ klare vundas ĉiajn regulojn, do tute sendiskute tuj forigendas. Kaj se troviĝas unu biografia temo, kiun iu emas reverki, tiam ankaŭ tio estus pli facila sen tiel fuŝa ĝermo. Vi baris nun Lamhenschell por unu tago - se poste tamen io simila ripetiĝos, tiam evidente necesus pli longtempa forbaro. Amike DidiWeidmann 15:57, 19. Mar 2008 (UTC)
Jes... la rapida aldono de tiaj fuŝaj artikoloj ŝajnis kiel laboro de roboto al mi. Tamen mi ne volis troforbari lin se la aldonoj ne estis malicaj. -- Yekrats 16:10, 19. Mar 2008 (UTC)
Do la tuta listo estis estingita. Estis en la tuta listo tri artikoltitoloj, kiuj efektive indus bonan artikolon, sed reverki tiom fuŝan lingvaĵon ne estus helpo al iu-ajn redaktisto. Do eĉ en tiuj kazoj kompleta reverko estas pli saĝa. Do mi esperas, ke la mallongtempa forbaro kaj la forigo de tiuj artikoloj estas leciono al Vikipediisto:Lamhenschel. Mi konsentas kun vi, ke ĉiu havu ŝancon, tial mi diris ja, ke pli longa forbaru estu nur en kazo de ripetiĝo. Amike DidiWeidmann 16:19, 19. Mar 2008 (UTC)

1-jara forbaro de Lamhenschel redakti

Lamhenschel bedaŭrinde post fino de la 1-a-taga forbaro daŭrigis sian nun evidente kiel vandalismon klasigeblan aktivecon. La afero nun estas fakte grava vundo de nia regularo, kial necesis preni urĝe drastan mezuron. Mi forbaris Lamhenschel por unu jaro. Vidu mian komenton al li en lia paĝo: Vikipediista diskuto:Lamhenschel. Mi bedaŭras la neceson de tiu mezuro. Sed la kazo estas evidenta. DidiWeidmann 17:56, 20. Mar 2008 (UTC)

Kategorio:Metropoliteno redakti

La kategorio estas malplena, krome ekzistas samcela kategorio:Metrooj. -- Robert Weemeyer 10:29, 12. Mar 2008 (UTC)

Noboribecu-Onsen redakti

Reklamo pri banlokejo en Japanio. Alilingvajn artikolojn mi ne sukcesis trovi. Ĉu forigi ? Thomas Guibal 07:53, 9. Mar 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 14:44, 26. Mar 2008 (UTC)

Stefano la 1-a de Hungario redakti

Estas 2 artikoloj pri li: Stefano la 1-a de Hungario kaj Stefano la 1-a (Hungario). Mi faris el tio 1 artikolon, la parantezan. Kiu estas en la supra titolo, nepre forigu!

Tre bone, dankon, Crosstor! Se nun ĉio konservinda el la artikolo Stefano la 1-a de Hungario estas enigita en la artikolon Stefano la 1-a (Hungario), mi proponas forviŝi la enhavon de la unua kaj lasi nur redirektilon al la dua. Moldur 21:33, 19. Feb 2008 (UTC)
Mi nun kreis plusendilon de Stefano la 1-a de Hungario al Stefano la 1-a (Hungario). Marcos 19:56, 12. Mar 2008 (UTC)

Kategorio:Serĉcentroj redakti

Mistradukita nomo. Krome ja ekzistas Kategorio:Esploraj institutoj. -- Robert Weemeyer 17:19, 8. Mar 2008 (UTC)

Forigita. La Kategorio:Esploraj institutoj mi ne konis. Thomas Guibal 07:53, 9. Mar 2008 (UTC)

Dosiero:Snub dodecahedron ccw.png redakti

Jam en komunejo. Maksim 08:09, 7. Mar 2008 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 15:47, 7. Mar 2008 (UTC)

Retforumo/ redakti

Estis artikolo kun pornaĵoj en la angla. Mi malplenigis ĝin, sed restas forigo.--kani 23:12, 3. Mar 2008 (UTC)

Etnoj en Etiopio redakti

Malplena. -- Yekrats 13:46, 3. Mar 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 21:19, 7. Mar 2008 (UTC)

Arabaj idiotismoj redakti

Laŭ la titolo tio estas fuŝa artikolo kiu devus esti ĉu forigita ĉu ŝanĝita kaj transportita la materialon al ĝeneralaj aŭ francaj idiotismoj, se ili vere estas francaj. La ununura araba ne estas idiotismo, sed ofta frazo, eble frazismo.--kani 19:56, 2. Mar 2008 (UTC)

Mi fakte, kiel multaj scias estas konservisto - sed en ĉi-tiu kazo mi devas duoble voĉdoni por forigo - unu-flanke tiu-ĉi artikolo simple ne temas, kiel Kani tre prave diras, pri arabaj idiotismoj, kaj due eĉ tiam en ĉi-tiu formo tio simple ne estas enciklopedi-taŭga artikolo ankaŭ ne sub titolo francaj idiotismoj. Mi tial pledas por forigo! Se oni deziras konservi la artikolon, tiam devas aperi minimue la arabaj idiotismoj, kaj krome mi tiam ŝatus vidi veran tekston pri la singifo kaj rolo de idiotismoj en la arba lingvo. En la nuna formo la teksto eĉe ne estas ĝermo por leksika teksto. Listo de idiotismoj povus troviĝi eventuale en alia projekto kiel materialoj aŭ fontoj. Nun temas pri vortaraĵo sed ne pri leksika informo. Amike DidiWeidmann 16:51, 7. Mar 2008 (UTC)
Konsentite. Se neniu kontraŭas, mi morgaŭ forigos la artikolon. Thomas Guibal 21:17, 7. Mar 2008 (UTC)

samaj tekstoj ekzistas (jam ekde 2006) en "francaj idiotismoj" La sola araba frazo en tiu listo estas ofenda. Tuj forigu!--Hans 14:56, 8. Mar 2008 (UTC)

Mi forigis : estas neniu dubo pri forigendeco. Tamen mi volus sciigi al Hans ke "inch allah!" neniel estas ofenda, sed ofta araba esprimo signifanta jes "Se Dio volas" "laŭ Dia plaĉo" "se plaĉas al Dio" kio esprimas kredon de islamanoj ke pri la estonto decidas ne la homoj sed Dio AL @ 15:12, 8. Mar 2008 (UTC)

Sankta Luiso redakti

Mi petas forigi la paĝon "Sankta Luiso" (kun spaceto), kiu nun plusendas al "Sankta-Luiso" (kun dividostreko), por ke eblu alinomi la paĝon "Sankta-Luiso" al "Sankta Luiso". La formo "Sankta-Luiso" estas gramatike erara. Estu aŭ "Sankt-Luiso" aŭ (prefere) "Sankta Luiso". La erara formo "Sankta-Luiso" estas miksaĵo, kiu ne sekvas la regulojn de Esperanta vortfarado. Bertilow 03:14, 1. Mar 2008 (UTC)

Mi emas konsenti kun vi, sed la TTT-ejo de la loka esperanto-asocio uzas la formon "Sankta-Luiso" : [1]. Kion do fari ? Thomas Guibal 08:17, 1. Mar 2008 (UTC)
Bertilo, dankon pro la klarigo. Mi ankoraŭ ne estis studinta tiun econ de la vort-farado. Ne necesas forigi la paĝon. Sufiĉas pasigi (ctrl+C/ctrl+V) la enhavon de unu paĝon al la alia. Tio, se la administrantoj konsentos. Mi kredas, ke la loka asocio uzas Sankta-Luiso'n pro influo de la angla originalo Saint-Louis, kun dividostreko, ĉu eble? Taŭgas ankaŭ kontakti la asocion kaj sciiĝi ĉu ili scias pri tiu malgranda eraro. Kore, Fernando Maia Jr. 10:32, 1. Mar 2008 (UTC).
Laŭaserte oni ne simple pasigu la enhavon de unu paĝo al la alia. Fakte mi jam faris tion, sed oni malfaris tiun fuŝon, kaj atentigis min pri la ĝusta maniero, kaj tial mi nun ĉi tie provas anstataŭe en la ĝusta maniero. Bertilow 12:42, 1. Mar 2008 (UTC)
Nu, mi fidas la opinion de Bertilo kaj do renomis la paĝon. Farita. Thomas Guibal 13:14, 1. Mar 2008 (UTC)

Pazigrafio redakti

Mi petas forigi la paĝon Pazigrafio (kun "z") por ke eblu movi tien la nunan paĝon Pasigrafio. La formo kun "z" estas Zamenhofa kaj uzinda. Efektive en la teksto de la paĝo nomata "Pasigrafio" jam uziĝas la ĝusta formo kun "z". Bertilow 01:38, 5. Mar 2008 (UTC)

Farita. Thomas Guibal 07:05, 5. Mar 2008 (UTC)

Vidpunktoj, Dialogo ĉe l' subiranta suno, Unuokula ŝarĝisto redakti

Originalaj literaturaj, neenciklopediaj verkoj fare de Daniel Luez. Ni movu ilin al Vikilibro. Thomas Guibal 06:02, 29. Feb 2008 (UTC)

Movitaj. Thomas Guibal 08:03, 9. Mar 2008 (UTC)

Piszke redakti

Forigu kaj kunigu kun Lábatlan. -- Yekrats 23:38, 27. Feb 2008 (UTC)

Farita. Mi lasis alidirektilon. Thomas Guibal 07:24, 28. Feb 2008 (UTC)

Artikoloj de Aleksandro redakti

Unufrazaj subĝermetaj artikoloj de Aleksandro. La verkitaj artikoloj ne atingas minimuman nivelon. Narvalo 14:18, 26. Feb 2008 (UTC)

Ĉu oni kontaktis lin? -- Yekrats 23:39, 27. Feb 2008 (UTC)

Bonvolu listigi ekzakte tiujn artikolojn, kiujn vi volas forigi. Mi vidis, ke almenaŭ kelkaj artikoloj ja estas malĝermigitaj. -- Robert Weemeyer 10:28, 12. Mar 2008 (UTC)

Vikipediisto:La lengua andaluza debe sè ofiziá'n Andaluzía redakti

Fremdalingvaĵon. -- Yekrats 00:23, 26. Feb 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 16:38, 26. Feb 2008 (UTC)
Restarigita Arno Lagrange  17:45, 26. Feb 2008 (UTC) : ja ne temas pri artikolo sed pri uzula paĝo (ĉi paĝo kolektas forignedajn artikolojn). Vidu la diskutpaĝon
Eraro mia. :=) Thomas Guibal 17:57, 26. Feb 2008 (UTC)

Andaluza lingvo redakti

Krom la malakceptebla lingvonivelo, estas tute erara artikolo ĉar temas pri kvazaŭ politika propono aŭ defendo de faktoj, kiuj ne estas science akceptitaj de lingvistoj en Hispanio. Ĝenerale oni volas akceptigi, ke temas pri lingvo, kiam temas pri dialekto. Mankas kialoj, trajtoj, ekzemploj, ĉio. Pri pli detala pridiskuto mi proponas min mem.--kani 21:27, 25. Feb 2008 (UTC)

Mi komparis la artikolon kun la franclingva kaj anglalingva versioj, kaj ĝia enhavo nun ŝajnas akceptebla kaj sufiĉe neŭtrala post la korektoj de Arno kaj Yekrats. Thomas Guibal 07:50, 26. Feb 2008 (UTC)
La artikolo eble estus alinominda andaluza dialekto kiel en iuj aliaj lingvoj AL @ 17:46, 26. Feb 2008 (UTC)
Mi alinomis ĝin laŭ la indikoj en Diskuto de la artikolo kiel idiomo por ne kolerigi la aŭtoron, sed mi preferas kaj samopinias kun la propono de "andaluza dialekto kiel en iuj aliaj lingvoj". Krome mi aldonis pli da informo pri la temo, sendepende de la kategorio.--kani 19:00, 26. Feb 2008 (UTC)
Al mi certe pli plaĉas "dialekto" ol stranga "idiomo". Ne temas pri la kolerigo de iu ajn uzanto sed pri la plej taŭga esprimo por enciklopedieca artikolo. Thomas Guibal 20:29, 26. Feb 2008 (UTC)

Mansigna lingvo por bebo redakti

Malplena artikolo. Thomas Guibal 07:52, 25. Feb 2008 (UTC)

Kuomintango redakti

La artikolo estis ĝermo en fakte neakceptebla formo aldonita de Vikipediisto:Hans. La temo Kuomintango fakte ja estas sufiĉe grava por ke ĝi havu sian paĝon. Mi tial nun metis ĝin en minimuman akacepteblan ĝermformon aldoninte bildon, kategoriojn kaj ligilojn al la alilingvaj vikiversioj. En ĝi tiu formo la artikolo nun povas resti. Al Hans vere la peto, ke li enemtu la tekstojn kun almenaŭ minimumaj vikipediaj kadrokondiĉoj. DidiWeidmann 11:59, 24. Feb 2008 (UTC)

Dankon pro viaj korektoj kaj pro la atentigo al Hans. Mi esperas, ke li ekde nun verkos pli kvalitajn ĝermojn. Thomas Guibal 12:51, 24. Feb 2008 (UTC)

Philippe Beaudonnet redakti

Tro malgranda. -- Yekrats 23:03, 23. Feb 2008 (UTC)

Ombiliko redakti

Sensencaĵo

Nun ĝi estas ŝanĝita al redirektilo, sed ankaŭ tio estas sensenca. Ni ne bezonas redirektilojn el misskribitaj vortoj. --Surfo 18:49, 18. Feb 2008 (UTC)

Johann Pachter, Karl Vanselow, Vera Tautorat redakti

Neenciklopediaj paĝegoj, kiujn kreis unue neensalutinto 149.234.246.222 kaj poste li ensalutis certe kiel Illuminatus. Bonvolu vidi mem. Petr Tomasovsky@diskkont 17:16, 18. Feb 2008 (UTC)

Mi forigis Karl Vanselow sed iomete plibonigis Johann Pachter kaj Vera Tautorat, kiuj estas miaopinie konserveblaj. Thomas Guibal 08:09, 20. Feb 2008 (UTC)

Kategorio:Polaj reĝistoroj redakti

Mistajpita. Mi kreis Kategorio:Polaj reĝisoroj anstataŭe. Moldur 21:17, 19. Feb 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 08:09, 20. Feb 2008 (UTC)
Dankon. Moldur 08:37, 20. Feb 2008 (UTC)

Kategorio:Montpasejoj de la Alpoj redakti

La forigpeto de kategorio montpasejo de la Alpoj estas problema, ĉar oni efektive diras la Alpoj kun difinita artikolo, kiam oni parolas pri la montaro Alpoj en Eŭropo! Kiam oni parolas pri Alpoj sen artikolo tiam tio ankaŭ povas temi pri unu el la aliaj montaroj, kiuj ankaŭ portas la nomon Alpoj, ekzemple la Japanaj Alpoj. Montpasejo de Alpoj, do povus ankaŭ esti en la japanaj Alpoj. Kiam oni tamen parolas pri la Alpoj, tia konfuzo ne eblas! Mi tial petas, ke oni devas lasi tiun-ĉi kategorion. DidiWeidmann 23:31, 18. Feb 2008 (UTC)

Konsentite, ni konservu tiun kategorion. Thomas Guibal 08:09, 20. Feb 2008 (UTC)
Dankon - mi fakte havas la projekton verki en la venontaj semajnoj la artikolojn pri la plej gravaj svisaj motpasejoj (tiam estos baldaŭ pli ol unu teksto en tiu-ĉi kategorio)DidiWeidmann 09:59, 20. Feb 2008 (UTC)

Ombiliko redakti

Sensencaĵo

Nun ĝi estas ŝanĝita al redirektilo, sed ankaŭ tio estas sensenca. Ni ne bezonas redirektilojn el misskribitaj vortoj. --Surfo 18:49, 18. Feb 2008 (UTC)

Tolima (or-kulturo) redakti

Tro mallonga. -- Yekrats 02:27, 13. Feb 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 08:09, 20. Feb 2008 (UTC)

Aŭstralia malkovro-historio redakti

Stranga "artikolo". -- Yekrats 21:43, 11. Feb 2008 (UTC)

Combino redakti

Tro mallonga kaj dubinda. -- Yekrats 21:39, 11. Feb 2008 (UTC)

Slownik angielsko polski redakti

Tute sensenca. --Surfo 15:26, 31. Jan 2008 (UTC)

Distriktoj de Slovakio redakti

Ĉu iu povas verki bazan informon pri la distriktoj? -- Yekrats 00:45, 31. Jan 2008 (UTC)

Mi tradukis minimuman enkondukan paragrafon el la angla. Thomas Guibal 08:09, 20. Feb 2008 (UTC)

Naruto (Urbo) redakti

Jam de kvar monatoj estas peto de Schuetzm pri forigo; mi subtenas ĝin. – Umberto 22:05, 30. Jan 2008 (UTC)

Occidenta redakti

Mistajpo Roberto 19:54, 30. Jan 2008 (UTC)

Albayzín redakti

Memreklamema + diras nenion pri la temo. Ĉiu iu diligenta uzanto pretas reverki la artikolon, ekz. laŭ la angla en:Albayzín ? Thomas Guibal 12:53, 29. Jan 2008 (UTC)

Mi reverkis ĝin al ĝerma nivelo. -- Yekrats 14:31, 29. Jan 2008 (UTC)
Bonege, dankon ! Thomas Guibal 14:32, 29. Jan 2008 (UTC)