Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2012/Oktobro

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 5 Aŭgusto 2011 10:51
Artikolo
Listo de urboj de Namibio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
jam estas multe pli plena Listo de urboj en Namibio
Uzanto
--RG72 10:29, 29 Jul. 2011 (UTC)
Rezulto
  Forigita
  1.   Por: duobla "de" sonas iomete strange. Krome Listo de urboj en Namibio enhavas pli da urboj. Mi proponas, ke la mapo estu transmetata tien. --Tlustulimu 10:36, 29 Jul. 2011 (UTC)
  Komento: Ĉu ni ne iam voĉdone decidis, ke kategorioj nomiĝu "urboj de..." kaj ne "urboj en..."? Mi tiutempe ne estis certa, sed la decido devus analoge validi ankaŭ por listoj. Pretere, ekzistas jam 10 artikoloj kun la nomo "listo de urboj de...", sed nur 7 kun la nomo "listo de urboj en..." (Malio, Namibio, Pakistano, Somalio [pludirektilo], Svislando, Ukrainio, Vaŝingtonio). – Umbert' 20:16, 3 Aŭg. 2011 (UTC)

Vikipedio:Taksado redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 15 Aŭgusto 2011 18:50
Artikolo
Vikipedio:Taksado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vidu Vikipedio:Babilejo/Arkivo_2010_13#Vikipedio:Taksado
Uzanto
★ → Airon  18:34, 8 Aŭg. 2011 (UTC)!
Rezulto
  Forigita
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 4 Majo 2012 13:55
Artikolo
[[::Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio)]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
jam estas Kategorio:Kantono Pierce kun intervikioj
Uzanto
--RG72 (diskuto) 13:15, 27 Apr. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
  Komento: Jes, ekzistas Kategorio:Kantono Pierce, sed ĝi ne enhavas artikolon, kontraŭe Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) enhavas 28 artikolojn. Krome ekzistas kantonoj nomataj "Pierce" ankaŭ en Viskonsino, Georgio, Nebrasko kaj Norda Dakoto. Se ni ŝanĝos la intervikiaĵojn en nia vikipedio, robotoj facile propagos ilin.
Konsiderante ĉi ĉion povus ŝajni, ke la usonaj esperantaj vikipediistoj ne estas sufiĉe multnombraj por provizi artikolojn pri ĉiuj usonaj kantonoj. Aŭ ĉu necesas roboto por tio? Mi havas la impreson, ke en kelkaj aliaj vikipedioj roboto ekagis pri tiaj temoj. – Umbert' (diskuto) 22:14, 11 Maj. 2012 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Intertempe ekzistas artikolo Kantono Pierce (Georgio) (mi kreis ĝin), do estas konsekvence mencii la subŝtaton ankaŭ ĉe la vaŝingtonia artikolo. Mi transmetis la intervikiaĵojn, robotoj faros tion en aliaj vikipedioj. Do ne plu estas kialo forigi la kategorion. Kontraŭe, eble ni forigu la sen-ŝtatan kategorion. – Umbert' (diskuto) 14:13, 28 Maj. 2012 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Nun nur en Esperanto (kie estas kompare tre malmultaj artikoloj pri usonaj kantonoj kaj urboj) "ekfondiĝis kutimo" nomi kategorion laŭ kantona nomo ("kantono Pierce") kaj alvoki tien enmeti ĉiujn informojn iel rilataj pri ĉiuj kvin kantonoj Pierce de Usono. Tiun kutimon mi trovas en neniu alilingva vikipedio. Tamen la kvin kantonoj neniel rilatas krom ke ili hazarde havas la saman nomon laŭ familiaj nomoj de du personoj. Se estas pli ol unu artikolo po kantono (pri "kantono Pierce (Vaŝingtonio)" estas 28) tiam pravigeblas kategorio, sed ĝenerala "kategorio:kantono Pierce" maksimume enhavu la apartigan listeton "kantono Pierce" kaj kvin artikolojn pri la konkretaj kantonoj, ne miksu ĉiun enhavon kiu iel rilatas al la kvin nur hazarde similnomaj subŝtataj unuoj. Do Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) tute necesas, kaj se ekestus pli ol unu artikolo, ankaŭ pravigeblus Kategorio:Kantono Pierce (Georgio). Mi persone ne vidas sencon de aparta kolekta superkategorio "kantono Pierce" por la nun unu, eble estonte maksimume kvin kantonaj kategorioj hazarde similnomaj. Kaj la intervikiaj robotoj plene nekomprenas la ideon: nun la artikolo "kantono Pierce (Georgio)" estas en kategorio "kantono Pierce" kiu laŭ ĉiuj aliaj lingvoj estas "kantono Pierce (Vaŝingtonio)"! Georgio ne estas en Vaŝingtonio kaj inverse: la forpreno de la Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) nur konfuzigis. Mi forte pledas havi kategogion "Kantono Pierce (Vaŝingtonio)", ligi ĝin al alilingvaj samtemaj artikoloj, kaj forigi la konfuzigan kategorion "kantono Pierce" sen aldono de usona ŝtato... simila sensencaĵo cetere estus la ideo por Germanio krei kategorion "distriktoj Rhein-..." kaj en ĝi grupigi la kategoriojn pri Distrikto Rhein-Neckar, Distrikto Rhein-Erft, Distrikto Rhein-Berg, Distrikto Rhein-Lahn, Distrikto Rhein-Hunsrück, Distrikto Rhein-Pfalz kaj Distrikto Rhein-Sieg: la fakto ke en la administra nomo hazarde enestas la vortero "Rhein" (Rejno) tute ne konsistigas logike pravigeblan grupigon. Ĉar mi timas ke pri tiu jam antaŭlonge komencita (kaj pseŭdofermita) diskuto eble neniu plu atentos, mi indikas ke mi atendos nur kvar tagojn kaj poste, se ne estas fortaj kontraŭargumentoj, restarigas la kategorion Kategorio:Kantono Pierce (Vaŝingtonio) (al kiu, kvankam forigita, ankoraŭ fidele indikas ĉiuj 28 kategoriaj artikoloj...), kaj dum estas tiom malmulte da materialo pri fikcia superkategorio "kantono Pierce", fakte "kategorio:kantonoj Pierce" (nur apartigilo "kantono Pierce", "kategorio Kantono Pierce (Vaŝingtonio)" kaj artikoloĝermo "Kantono Pierce (Georgio)"), mi koresponde kun ĉiuj de mi testitaj alilingvaj vikipedioj forprenos la facile malhaveblan superkategorion "kantono(j) Pierce". Kaj mi malrekomendus inventi novajn kategorionomojn kiel "kategorio:kantonoj Wayne" por la jam pluraj artikoloj pri kantonoj hazarde nomiĝantaj "Wayne". ----ThomasPusch (diskuto) 01:54, 9 Feb. 2013 (UTC)

Metroa vagono redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 Aŭgusto 2012 14:32
Artikolo
Metroa vagono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tute superflua paĝo kun malĝustaj informoj.
Uzanto
Petr Tomasovsky (diskuto) 14:25, 27 Jul. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Neniu kontraŭis forigon; darkweasel94 transmetis la utilan informon al la artikolo metroo.

Miaopinie: Kunigu kun metroo, eble en iun sekcion "vagonoj", la uzeblajn informojn. Se vi ankoraŭ iom atendas, mi faros tion. darkweasel94 (diskuto) 09:26, 3 Aŭg. 2012 (UTC)

Se vi volas, vi povas nun forigi ĝin; la sencohavajn informojn mi enmetis en la artikolon metroo. darkweasel94 (diskuto) 22:25, 11 Aŭg. 2012 (UTC)

RER A + RER B + RER C + RER D + RER E redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je tuje
Artikoloj
RER A (historio · ĉi tien · forigu)
RER B (historio · ĉi tien · forigu)
RER C (historio · ĉi tien · forigu)
RER D (historio · ĉi tien · forigu)
RER E (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alidirektaj paĝoj ne plu necesaj. Poste la aŭtoro ŝanĝis ŝablonon {{Pariza metroo}} (vidu nun {{RER de Francilio}}).
Uzanto
--Dominik (diskuto) 13:50, 8 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Peto de la sola aŭtoro
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 16 septembro 2012 10:47
Artikolo
Hovno (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto
Narvalo (diskuto) 10:07, 9 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
La forig-diskuto finiĝis sen kontraŭvoĉoj.

Tiu artikolo temas pri etimologio de la ĉeĥa vorto Hovno, sed tiu apartenas al vikivortaro.Narvalo (diskuto) 10:07, 9 Sep. 2012 (UTC) #   Kontraŭ: ĉar tio ne estas nur vortara artikolo. Vidu ekzemple en:Fuck - tiajn vortojn oni ja povas enciklopedie trakti. darkweasel94 (diskuto) 10:17, 9 Sep. 2012 (UTC)

  Komento: Ĉu vi akceptus eĉ artikolon en nia vikipedio kun la germana titolo Scheiße, Arschloch ks? Ĉu mi rajtas senfine verki artikolojn pri etimologio de la hungara vorto szar, segglyuk? Vi eble miskomprenas min, mi ne estas kontraŭ vulgaraj vortoj, sed kontraŭ apero de vulgaraj vortoj en iu ajn nacia (neesperanta) lingvo en nia vikipedio. Pri via ekzemplo "Fuck". Tiu iĝis internacie konata vorto, dum hovno estas ligita al naciaj formoj de la merdo. Ni devas verki apartan merdo-artikolon kaj lasi la intervikiajn ligilojn fali. Bedaŭrinde roboto restaigis miajn forigojn.Narvalo (diskuto) 11:54, 9 Sep. 2012 (UTC)
La intervikiaj ligiloj certe ne estu tie. Tamen, laŭ VP:Menciindeco "temo estas supozeble menciinda kiel propra artikolo, se ekzistas pri ĝi gravaj skribitaĵoj en fidindaj fontoj". Ŝajnas, ke ekzistas, do kial ne - kaj jes, kial ne ankaŭ pri alilingvaj fivortoj, se eblas pri ili skribi sufiĉe da bone referencitaj aferoj el fidindaj fontoj?
Post relego de la artikolo mi tamen ja devas diri, ke ĝi estas iom neenciklopedia kaj plej multajn el la tieaj informoj oni povas meti ankaŭ en Vikivortaron. La restaj informoj eble bonas por iu artikolo listo de ĉeĥlingvaj fivortoj aŭ simile. Mi forigis do mian kontraŭon. darkweasel94 (diskuto) 12:22, 9 Sep. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je tuje
Artikoloj
RER A (historio · ĉi tien · forigu)
RER B (historio · ĉi tien · forigu)
RER C (historio · ĉi tien · forigu)
RER D (historio · ĉi tien · forigu)
RER E (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malplenaĵoj. Eraro agnoskita de la aŭtoro
Uzanto
------kani (diskuto) 12:02, 9 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Peto de la sola aŭtoro
  1.   Por: ĉiuj kvin alidirektiloj neniom plu utilas. --Dominik (diskuto) 01:37, 23 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Mi korektis vian peton je forigo. --Tlustulimu (diskuto) 18:30, 9 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Mi nekomprenas. Kian korekton? Mi ĵus vidis, ke iom supre ankaŭ la aŭtoro faris saman forigopeton, sed la falsaj artikoloj ankoraŭ vivas.--kani (diskuto) 00:01, 13 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Mi ilin entombigis. – Umbert' (diskuto) 13:44, 6 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 20 septembro 2012 20:36
Artikolo
Drogo (kuracilo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tute ne enciklopedia
Uzanto
Arno Lagrange @ 20:16, 13 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
interkonsento de ĉiuj diskutantoj
  1.   Por: Yekrats (diskuto) 20:26, 13 Sep. 2012 (UTC)
  2.   Por: Bedaŭrinde ne taŭgas por vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 14 Sep. 2012 (UTC)
  3.   Por: Bedaŭrinde ankaŭ kelkaj aliaj redaktoj de Arseno estas ne tute enciklopediaj. Michał Artur (diskuto) 14:19, 18 Sep. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ?
Artikolo
Loretta Long (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fakte ne temas pri tiu preciza artikolo, kiu povus esti konsiderata ĝermeto. La problemo estas ke uzanto ‎68.3.67.81 metis lavangon de artikoloj unufrazaj ekzemple tiukaze "Loretta Long (n. 1940) estis usona aktoro kaj iama korpogardisto." Kaj en ĉiuj artikoloj same. Nur necesas unu sekundo por artikolo kaj foje eĉ du artikoloj en unu sekundo. Fakte kio estas korpogardisto? Se estas kion mi pensas, strange ĉiuj dekoj da usonaj aktoroj ludintaj en samaj animaciitaj filmoj multaj estis tio. Strange. Fakte en la angla versio koncerna ne aperas tiu mencio laŭ rapida rigardo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:21, 14 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Forigis. -- Yekrats (diskuto) 19:10, 3 Okt. 2012 (UTC)
  Komento: Kiu emas trarigardi la strangajn artikolojn de IPulo, kiuj povus esti savataj kaj kiuj eble ne? --Tlustulimu (diskuto) 15:14, 14 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Tiu IPulo denove lavangis la 20an de spetembro per sama amaso de fuŝaj artikoloj sen la koncernaj ligoj kaj ununura frazo estis usona aktoro kaj iama korpogardisto, kiu "taŭgas" por ĉiuj aktoroj kaj aktorinoj, eĉ ‎Queen Latifah estis ŝajne iama korpogardisto. Tiu IPulo mensogas kaj devas esti forbarita aŭ almenaŭ konsilita (plej verŝajne dum aŭ post forbaro).--kani (diskuto) 18:30, 20 Sep. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 4 oktobro 2012 12:40
Artikolo
Specialaĵo:Kontribuoj/68.3.67.81 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Amasaldono de falsaj ĝermoj
Uzanto
Yekrats (diskuto) 12:14, 27 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Forigis. -- Yekrats (diskuto) 19:10, 3 Okt. 2012 (UTC)
  Komento: Anonimulo kreis pli ol 100 unu-frazajn ĝermo-artikolojn, ĉiuj false notitaj kiel korpo-gardistoj. (Verŝajne anonimulo kopiis kaj engluis el alia artikolo.) Mi petas amasforigadon laŭ ĉi tiu diskuto. -- Yekrats (diskuto) 12:18, 27 Sep. 2012 (UTC)
  1.   Por: Ĉar estas tro multe por korektadi al veraj artikoloj, mi subtenas la amasan forigon. --Tlustulimu (diskuto) 14:19, 29 Sep. 2012 (UTC)
  2.   Por: Ankaŭ mi subtenas la amasan forigon.--kani (diskuto) 21:00, 4 Okt. 2012 (UTC)

Dariani Belle redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 6 oktobro 2012 19:25
Artikolo
Dariani Belle (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Verŝajne ĝi estas hoakso.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:48, 29 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Verŝajna hoakso kaj fuŝaĵo. -- Yekrats (diskuto) 03:00, 10 Okt. 2012 (UTC)
  Komento: Mi supozas, ke temas pri la sama hoakso kiel legeblas en ĉi tiu arkivo. Ĉu hoakso estas traktenda kiel tuj forigenda malartikolo? Se jes, mi proponas aldoni tion al nia regularo pri forigoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 30 Sep. 2012 (UTC)
Aŭ eĉ pli bone ni akceptigu Vikipedio:Regularo pri tuja forigado kaj aldonu ĝin tie ... darkweasel94 (diskuto) 20:17, 30 Sep. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
TPS (Business) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
  • Fuŝa titolo, konsiderebla kiel vandalaĵo
  • La enhavo estas grandparte nekomprenebla.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:03, 4 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
  1.   Por: La artikolo estas fuŝega. Se ĝi nur estus fuŝa maŝintradukaĵo, necesus atendo de unu semajno. Sed ĉar la titolo estas fuŝa (komparu kun la intervikiaĵoj) mi tuj forigas ĝin.


Artikolo
Gastello (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto
Narvalo (diskuto) 20:20, 9 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
vidu la diskuton

Nekredebla artikolaĉo, ne atingas minimuman nivelon.Narvalo (diskuto) 20:20, 9 Okt. 2012 (UTC)

Mia atentigo alportis plibonigon de la artikolo, sed dumtempe komenciĝis redakta milito pri la nomo.Narvalo (diskuto) 21:07, 9 Okt. 2012 (UTC)
  1.   Kontraŭ: La artikolo jam estas pligrandigita al ĝermo (sed informkesto kaj kategorioj vere bonus...). --KuboF (diskuto) 23:59, 9 Okt. 2012 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Mi aldonis informkeston {{informkesto homoj}}, kiu eventuale povus esti anstataŭata per {{informkesto soldato}}. Krome mi iomete plibonigis la lingvan stilon. --Tlustulimu (diskuto) 07:40, 10 Okt. 2012 (UTC)
  3.   Kontraŭ: Mi aldonis kategorion. --Dominik (diskuto) 07:12, 21 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
تعداد ماهیچه های صورت (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vandalaĵo. Arablitera titolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:03, 9 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Vandalaĵo. -- Yekrats (diskuto) 02:56, 10 Okt. 2012 (UTC)
  • Perslingva, signifas: "Nombro de vizaĝaj muskoloj"

Esperantum redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 20 oktobro 2012 12:58
Artikolo
Esperantum (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Senfonta artikolo. Verŝajne inventaĵo de la aŭtoro
Uzanto
Arno Lagrange @ 12:05, 13 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
propra inventaĵo de aŭtoro. -- Yekrats (diskuto) 18:22, 16 Okt. 2012 (UTC)
  1.   Por: Dum preskaŭ unu semajno da avertado la artikolo eĉ ne mencias fonton kaj estas en terura, plene malkutima stato. --KuboF (diskuto) 12:24, 13 Okt. 2012 (UTC)
  2.   Por: VP:Ne faru originalan esploradon, VP:Menciindeco kaj supozeble preskaŭ ĉiu alia regulo devus esti sufiĉe bonaj kialoj forigi tion. darkweasel94 (diskuto) 12:27, 13 Okt. 2012 (UTC)
  3.   Por: Estas neniuj fontoj aŭ intervikiaj ligiloj. Neniu aŭdis pri tiu "Esperantum" antaŭe. Klare temas pri inventaĵo de anonimulo. Alia samtema artikolo Esperantwortares Suplementum aperas tre suspektinda. --Dominik (diskuto) 12:57, 13 Okt. 2012 (UTC)
  4.   Por: La stilo de la artikolo estas sufiĉe malbona. Pliaj kialoj estas jam menciitaj ĉisupre, tiel ke mi ne emas ripeti ilin. --Tlustulimu (diskuto) 13:34, 13 Okt. 2012 (UTC)

6300 Osamo kaj redirektilo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 14 oktobro 2012 20:44
Artikoloj
6300 Osamo (historio · ĉi tien · forigu)
6300 Osamu (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tauga nomo : 6300 Hosamo
Uzanto
Jean-François Clet (diskuto) 20:45, 14 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Mistitolo. -- Yekrats (diskuto) 17:09, 15 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 22 oktobro 2012 10:00
Artikolo
Mary Todd (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Anglelingva spamo
Uzanto
Verdulo (diskuto) 10:00, 15 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Pro spameco mi traktis ĝin kiel tuj forigenda. --Tlustulimu (diskuto) 15:47, 15 Okt. 2012 (UTC)

RrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrR redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
RrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrrR (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vandalaĵo
Uzanto
--Seminario (diskuto) 10:11, 17 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Vandalaĵo kun testo de vikia sintakso. --Tlustulimu (diskuto) 14:08, 17 Okt. 2012 (UTC)

Esperanter Lingwum redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo, la 24-a de oktobro 2012, 14:44
Artikolo
Esperanter Lingwum (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas rekreo de forigita artikolo Esperantum. La fontoj plu mankas.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:03, 17 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
neniu kontraŭis la forigon
  1.   Por: Yekrats (diskuto) 18:51, 22 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 25 oktobro 2012 7:54
Artikolo
Barca (apartigilo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La apartigilo nun troveblas ĉe Barca.
Uzanto
Robert Weemeyer (diskuto) 07:03, 18 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Duplikato. Yekrats (diskuto) 18:56, 22 Okt. 2012 (UTC)


Artikolo
Preĝejoj sub patroneco de Sankta Francisko de Paola (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Erara kreado de artikolo, dum devus esti Kategorio
Uzanto
--Dominik (diskuto) 11:39, 20 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Yekrats (diskuto) 18:54, 22 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
José Vicente Rangel (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Stranga anglalingva vandalaĵo, ĉu eble eraro anstataŭ ĉe angla diskutejo?
Uzanto
--kani (diskuto) 19:23, 22 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Certe estis vandalaĵo; la teksto estis kopiita de tie.

  FariteUmbert' (diskuto) 21:07, 22 Okt. 2012 (UTC)

Ŝablono:Ombox redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 31 oktobro 2012 10:11
Artikoloj
Ŝablono:Ombox (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Ombox/core (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ili estas ne funkcianta kaj ne uzata ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:22, 24 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis la proponon, nek riparis la nefunkciecon de la ŝablonoj, mi ĵus forigis ilin. --Tlustulimu (diskuto) 15:45, 31 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 2 oktobro 2012 18:05
Artikolo
Vikipedio:Atomium (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La paĝo estas ŝajne nur uzata por ĉirkaŭiri leĝojn (bildoj pri Atomium estas aŭtorrajte protektataj)
Uzanto
KuboF (diskuto) 18:21, 1 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
  Farite Yekrats (diskuto) 19:08, 2 Okt. 2012 (UTC)
  Komento: Kvankam la Komunejo ne akceptas tiun bildon, tie ĉi ni ja rajtas havi ĝin (loke). La Komunejo (laŭ mi bedaŭrinde kaj iom stulte) postulas liberecon ne nur en Usono, sed ankaŭ en la fontlando; la bildo estas libere uzebla en Usono, sed ne en Belgujo, kaj por ni tie ĉi ne devas gravi belgaj leĝoj, nur usonaj (kiuj eĉ en okazoj sen libereco de panoramo permesas "justan uzon"). La paĝo mem tamen ŝajnas al mi sensenca. darkweasel94 (diskuto) 19:16, 1 Okt. 2012 (UTC)
  1.   Por: Tio ne estas artikolo, ĉar eĉ unu vorto ne enestas. Krome la titolo maltaŭgas. --Tlustulimu (diskuto) 19:04, 2 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 29 septembro 2012 20:36
Artikolo
Nicolas Boileau/Informkesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la informkesto estas en aparta paĝo por ne plene esti en la artikolo, nun ĝi estis transprenita en la artikolon do la sublapĝo ne plu bezonatas; krome ĝi verŝajne mistifikas nombrilon de artikoloj
Uzanto
KuboF (diskuto) 20:20, 22 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Yekrats (diskuto) 19:32, 2 Okt. 2012 (UTC)

Algia lingvaro redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
Algia lingvaro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne indas ununura frazo fuŝa, erara kaj mensoga. Temas pri komencanto kiu devas unue dokumentiĝi antaŭ frenezigi nin ĉiujn. Li metas en tiu ununura frazo ligon por Algonkena lingvo, kio tute ne ekzistas sed Algonkena lingvaro, kiuj estas pli da 30. Tiu ununura frazo estas krome neenciklopedieca tia kie ĝi estas. Mi petas, ke iu konsili al tiu novulo. Se ne, kompreneble mi pretas fari ĝin.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:11, 26 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Yekrats (diskuto) 19:30, 2 Okt. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 30 aŭgusto 2012 21:23
Artikoloj
Ŝablono:El (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:El2 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Il (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Oni jam interkonsentis (5 voĉoj por, kontraŭis nur DidiWeidmann) ne plu uzadi la ŝablonojn por lastaj sekcioj de artikoloj, tamen ĉu oni ilin uzas por aliaj celoj? Laŭ nuntempaj dokumentadoj ili eĉ ne estu uzataj. La ŝablonoj estas simplege anstataŭigeblaj per roboto.
Uzanto
KuboF (diskuto) 21:15, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Sen komunuma konsento. 19:43, 2 Okt. 2012 (UTC)

Por:

  1.   Por: Ili estas sufiĉe malnovaj, intertempe superfluiĝintaj ŝablonoj. Tiu, kiu volas havi pli belajn listojn je la fino de artikolo, prefere uzu propran CSS-paĝon. --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 24 Aŭg. 2012 (UTC)

Kontraŭ:

  1.   Kontraŭ: Rilata al ŝablono {{el}}, kiu fakte estas vaste uzata ankaŭ en apartigiloj alicele ol supre klarigita. La fakto, ke ĝi ne estas uzata estas malvero. Ĝi estas la 43-a plej uzata ŝablono de nia vikipedio, nome en 12777 dosieroj! Pri la aliaj du ŝablonoj mi estas   por ties forigo, ĉar efektive eksmodaj. Cetere mi volas atenigi, ke en la diksuto supre menciita rilate la ŝablonon {{el}} ne temis modifo aŭ forigo de tiu ŝablono sed pri ties uzo en la supre menciita kunteksto. Forigo de la ŝablono {{el}} fuŝus almenaŭ 10000 alidirektilojn kaj listojn, kaj simpla anstataŭo de tiu ŝablono per * malbeligus tiujn alidirektilojn kaj listojn! Se oni estus honesto oni ankaŭ foje konsultus la diskuton pri la ŝablona diskuto de {{el}} kaj tiam vidus, ke siatempe jam foje protestis krom mi Thomas Pusch rilate saman modifon de la mondosimbolo al asterikso. Post tiu protesto la modifo estis nuligita. Balotoj kaŝitaj, kie nur 5 aŭ 6 personoj esprimiĝis fakte entute ĉiam estas tre dubindaj aferoj, ĉar ne vere temas pri demokrata decido. Fakte rilate la dokumentadon: Fakte tiuj dokumentadoj estas ja farita de iu, kiu volis simple trudi sian opinion - estas maniero de lerta manipulado! Same kiel la kaŝo de la diskuto for de la ĝenerala diskutopaĝo, kie preskaŭ neniu vidas!DidiWeidmann (diskuto) 19:12, 25 Aŭg. 2012 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Mi opinias kiel Didi ĉi-rilate. Apliki koloron kaj blidojn ne estas speco de mortpeko, puninda sur brulŝtparo. Koloro kaj bildoj same ne estas nesciencaj, kiel kelkaj tie ĉi volas konvinki nin. Kaj la rekomendo de Tlustulimu, ke uzulo uzu propran CSS-paĝon estas espereble nur ŝerco. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 26 Aŭg. 2012 (UTC)
  3.   Kontraŭ: Mi konfesu, ke malgraŭ mia intensa kontribuo al tiu-ĉi vikipedio mi tute maltrafis la diskuton de 2010, kiun partoprenis sumeto de 6 homoj - nur nun mi trovis ĝin. Do mi nek esprimis mian opinion tiam, nek maluzis la ŝablonon {{el}} dum la lastaj monatoj. Efektive la ŝablono {{el}} (ekstera ligilo) estas historia dezajna ero de la esperantlingva vikipedio - en ĉiuj grandaj alilingvaj vikipedioj, kiujn mi regule frekventas, ligiloj estas ordigitaj per komenca simpla punkto/bulo aŭ kvarangulo. Havi iajn (tradiciiĝintajn) dezajnajn erojn, kiuj videbligas la esperantlingvan vikipedion kiel apartan eldonon, tamen laŭ mi tute permesatas kaj bonvenigindas. Mi daŭre, kiel mi jam esprimis en 2008, opinias ke la kutimo komenci listojn de eksteraj/retaj ligiloj per terglobeto estas bona tradicio, kaj ke malpermeso de tiu terglobeto, kaj devigo je uzo de simpla punkto komence de tiuj ligiloj estus malprogreso. Do mi kontraŭas la rekomendon de 2010, pri kiu mi ne sciis, kaj tiel esprimiĝintus. Kompreneble, ŝanĝi la ŝablonon "el" tiel ke ĝia sola senco estus fari steleton, kiu laŭ la vikipedia sintakso artikole fariĝas dika punkto/bulo, estus stulte - ŝablono havu pli komplikan taskon ol nur tajpi "*". Sed robote tute neniigi la ŝablonajn signojn {{el}} per signo * kompreneble teknike eblas: Mi tamen pensas ke la uzo de bildeto de terglobo en listoj de ligiloj trafe distingas ilin de iuj ajn aliaj listoj en artikolo kaj ke tiu ebleco restu, eĉ se la ebleco simple tajpi listojn de ligiloj per komenca * same eblas kaj permesatas. Nur mikso de la du sistemoj ("tradicia" kaj "sobre moderna") ene de sama listo laŭ mi aspektas malbele. Se la plimulto de vikipediistoj insistus havi unuecon pri dezajno de ligilaj listoj, mi voĉdonus por la "bilda solvo" uzi la terglobeton komence de la listeroj, kaj petus roboton ŝanĝi "* http:/" per "{{el}} http/", kaj "* [http:/" per "{{el}} [http:/" - teknike same simple kiom neniigi la ŝablonon {{el}}. Sed mi mem povas vivi kun du variaĵoj ĉi-tie. Mi aliĝus al la frazo de Surfo, kiun mi ĵus trovis en la diskuteto de 2010: Strebado kaj devigado al plena unueco, precipe en ĉi tiaj pure formaj aferoj, povas nur malhelpi sanan evoluon de nia Vikipedio. Nia ĉefa zorgo estu la kvalito de la artikolaj enhavo kaj lingvaĵo, ne ties unuformeco, des malpli iuj buloj kaj steloj. -- ThomasPusch (diskuto) 21:10, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
PS: Laŭ mia impreso, la ŝablonoj {{il}} kaj {{el2}} senkompare malpli uzatas, kaj en praktika redaktado mi ĝis nun ne rimarkis ke KuboF jam tordis ilin ke ambaŭ pli-malpli nun nur havas la taskon tajpi steleto-signon. Se estas konsento ke tiel restas, kaj ili ne rericevas sian originan taskon, tiam sencas neniigi ilin per robota anstataŭigo de simpla "*". Mi nur argumentas favore al {{el}}, konsciante ke ĝi estas apartaĵo de tiu-ĉi vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 21:10, 28 Aŭg. 2012 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Kiam mi venis al vikipedio, la ŝablono estis uzata en ĉiuj unuaj paĝoj esperantlingvaj kiujn mi vidis, kaj mi agrable alkutimiĝis ke per ĝi a) la esperantlingaj artikoloj aspektas diskrete iom aliaj ol tiuj de la angla/franca/germana vikipedioj, havas iom da "propra vizaĝo" (tio tute permeseblas, se vi komparas diverslingvajn vikipediojn kun siaj en detaloj malsamaj enpaĝigoj), kaj ke b) la ĉapitro de eksteraj ligiloj distingiĝas de aliaj "simplaj listoj" tekstaj (tia "simpla listo" ankaŭ estas la ĉapitro "Vidu ankaŭ"). Mi ŝatas kaj subtenas la ŝablonon {{el}}. Tamen mi konfesas, ke foje redaktinte novan paĝon surbaze de traduko el alilingva vikipedia artikolo, mi ie-tie forgesis en la listo de eksteraj ligiloj ŝanĝi la simplan stelon liniokomence al la ŝablono {{el}}, kaj mi preskaŭ certas ke tio ankaŭ foje okazis al aliaj subtenantoj de la terglobo antaŭ eksteraj ligiloj. Min persone tio ne ĝenis, sed mi povas konsciiĝi pli atenti pri konsekvenca uzo de la ŝablono en la artikoloj faritaj de mi. Kion mi volas diri: Eĉ se foje mi forgesis apliki la ŝablonon {{el}}, tio ne signifas ke mi kontraŭus ĝin aŭ ke mi estintus konscia pri la supre menciita diskuto de 2010 (ankaŭ mi nur nun vidis ĝin), sed simple ke mi ne atentis pri 100-procenta apliko. Persone mi kontentas kun la ĝisnuna situacio ke eblas apliki la terglobon antaŭ ekstera ligilo eblas meti nuran steleto-signon, kiu artikole iĝas simpla griza bulo. Sed mi tendence favoras uzon de la "specifa" dezajno pri "terglobaj" eksteraj ligiloj, do kontraŭas la interkonsenton de 2010 kaj ankaŭ la forigon de la ŝablono {{el}}. Aidas (diskuto) 09:11, 31 Aŭg. 2012 (UTC)

Komentoj:

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 3 septembro 2012 8:23
Artikolo
Aŭtonoma planeda plansetlejo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Lingve komplete fuŝa, enhave nekomprenebla.
Uzanto
Robert Weemeyer (diskuto) 08:55, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Konsentate. -- 19:39, 2 Okt. 2012 (UTC)
  1.   Por: Propaganda artikolo, eĉ uzitaj bildoj ne mencias kopirajton... --KuboF (diskuto) 14:11, 27 Aŭg. 2012 (UTC)
  2.   Por: Konfuza lingvaĵo de komencanto. Do la temo estas sufiĉe malklare priskribita. --Tlustulimu (diskuto) 11:22, 29 Aŭg. 2012 (UTC)
  Komento: Mi ĵus forigis la tie uzitajn bildojn, ĉar iliaj titoloj maltaŭgis, la kvalito estis parte malbona kaj la licenco mankis. --Tlustulimu (diskuto) 19:52, 2 Okt. 2012 (UTC)

Kabinet III redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je lundo 10 septembro 2012 10:26
Artikoloj
Kabinet III (historio · ĉi tien · forigu)
Kabinett II (historio · ĉi tien · forigu)
Kabinett (historio · ĉi tien · forigu)
Kabinet IV (historio · ĉi tien · forigu)
Kabinet V (historio · ĉi tien · forigu)
Erhard's 1st (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malĝusta lingvo kaj titoloj. En kelkaj mankas eĉ enkonduko pri la temo. Eĉ estas aliaj kvar artikoloj similaj de la sama vandalo. Blokigu la komputilon.--kani (diskuto) 00:39, 4 Sep. 2012 (UTC)
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:03, 3 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉiuj fuŝaj. -- Yekrats (diskuto) 19:38, 2 Okt. 2012 (UTC)

Erhard's 2nd redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je lundo 10 septembro 2012 10:02
Artikoloj
Erhard's 2nd (historio · ĉi tien · forigu)
Kiesinger's 1st (historio · ĉi tien · forigu)
Brandt's 1st (historio · ĉi tien · forigu)
Brandt's 2nd (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malĝusta lingvo kaj titolo. Krome mankas enkonduko pri la temo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:13, 3 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉiuj fuŝaj. -- Yekrats (diskuto) 19:42, 2 Okt. 2012 (UTC)


(5977) 1993 TH1 redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 4 septembro 2012 16:10
Artikolo
(5977) 1993 TH1 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La taŭga numero estu "(5977) 1992 TH1"
Uzanto
Jean-François Clet (diskuto) 16:34, 3 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Mistitolita. Yekrats (diskuto) 19:35, 2 Okt. 2012 (UTC)
  1.   Por: HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 16:43, 3 Sep. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 16 septembro 2012 10:47
Artikolo
Lee Hae-chan (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Manko de kvalito. Mi jam korektis kelkajn artikolojn similajn el tiu anonimulo. Ĉiuj estis neakcepteblaj pro tro da eraroj: tajpaj, livgaj, gramatikaj, vortoj en aliaj lingvoj, manko de vikipedieco ktp. Nun mi jam lacas je tio kaj avertis la aŭtoron. Eble ankaŭ aliulo devus averti (ties diskutpaĝo havas nur saluton) kaj eĉ forbari la vikipediiston se tiu ne reagos.
Uzanto
----kani (diskuto) 11:12, 9 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Artikolo estis plibonigita. -- Yekrats (diskuto) 19:34, 2 Okt. 2012 (UTC)
  1.   Kontraŭ: mankanta kvalito ne estas kialo por forigo, se la artikolo estas plibonigebla, kaj tio estas evidente la kazo tie ĉi. darkweasel94 (diskuto) 11:16, 9 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Ni ne havas iun ajn aktivan vikipediiston el Azio, do ni ne malkuraĝigu tiun koreanon. Ĉar la artikoloj ne estas longaj kaj amase aldonitaj, ankaŭ mi nun promesas korekti ilin.Narvalo (diskuto) 11:19, 9 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Korekti tiun artikolon ne estos tro da problemo. Mi demandas, ĉu iu pretas korekti almenaŭ tiom da venontaj artikoloj kiom mi jam korektis de tiu koreo. --kani (diskuto) 11:27, 9 Sep. 2012 (UTC)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/Almust Mi ne vidas problemon, ĉar li aldonis dum 40 tagoj kvin artikolojn po maks. 5 frazoj...Narvalo (diskuto) 11:46, 9 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Mi ĵus iomete korektis la artikolon. Sed la komencon de la dua alineo mi ne bone komprenas. Kiu eble scias, kion celis la aŭtoro? --Tlustulimu (diskuto) 18:41, 9 Sep. 2012 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je baldaŭ
Artikolo
Bhopal (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi trovis artikolojn Bhopal kaj Bhopalo. Mi ŝutis la necesajn el Bhopal al Bhopalo, sekve Bhopal superfluas.
Uzanto
--Crosstor 14:41, 17 Jan. 2012 (UTC)
  1.   Por: Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:53, 18 Jan. 2012 (UTC)
  1.   Por: Glavkos 11:27, 25 Jan. 2012 (UTC)
  Komento: @Crosstor. Ĉar vi menciis, ke vi transprenis ion el Bhopal al Bhopalo, la unua devus eĉ resti. Alie perdiĝus la historio pri la enhavo de la artikolo. Krome estas problemo pri tio, ke la unua, ne esperantigita titole artikolo estas pli malnova (2004) ol la esperante titolita (2008). Kiel ni traktu tion? --Tlustulimu (diskuto) 16:15, 21 Feb. 2012 (UTC)
  Komento: Mi faris unu kiel alidirektilo. -- Yekrats (diskuto) 20:08, 2 Okt. 2012 (UTC)