Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2013/Decembro

Esperanta Eldonejo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 2 decembro 2013 17:00
Artikolo
Dolmen Editions (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi ne troveblas en la reto, ĉar eĉ la donita ligilo ne funkcias. Krome mankas ĉio, nome fontoj, kategorioj, pli da teksto ktp. Mi eĉ dubas pri la titolo.Tlustulimu (diskuto) 17:53, 25 Nov. 2013 (UTC)

La artikolo estis alinomigita, origine ĝi nomiĝis Esperanta Eldonejo --KuboF (diskuto) 15:30, 26 Nov. 2013 (UTC)

Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:53, 25 Nov. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
plibonigita al ĝermo kun ne tre disputata menciindeco --KuboF (diskuto) 06:13, 3 Dec. 2013 (UTC)
  Komento: La paĝo estis kreita sufiĉe fuŝe sed troveblas io, ekz. oficiala retejo kaj informilo kun informo pri la bildrakonto. Krome mi jam alinomigis ĝin al Dolmen Editions. La demando estas ĉu ĝi estas sufiĉe menciinda kaj ĉu ĝi kreskos elde ĝermeto. Se ambaŭ respondoj estas "jes" ĝi povas resti. --KuboF (diskuto) 21:09, 25 Nov. 2013 (UTC)
  1.   Por: Mi ne kontraŭas al la alinomigo de KuboF. Tamen, eventuale, la redirektilo Esperanta Eldonejo al Dolmen Editions ne estas taŭga, ĉar "Dolmen Editions" ne reprezentas ĉiujn Esperantajn eldonejojn en la mondo. Do, nun almenaŭ la proponita artikolo estas forigenda, kvankam mi ankaŭ dubas la kreskon de Dolmen Editions. Se la ĝermeto neniom estos redaktata dum kelke da tagoj/semajnoj, ĝi ankaŭ estos forigebla. --Salatonbv (diskuto) 23:45, 25 Nov. 2013 (UTC)
Mi jam informis la kreinton en lia diskutpaĝo. Li estas novulo sed espereble li reagos. Cetere, la alidirektilon ni certe forigos. --KuboF (diskuto) 13:01, 26 Nov. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Interesa artikolo por esperanta vikipedio kaj ĉefe ni devu helpi vere novan kontribuanton. --pino (diskuto) 21:16, 26 Nov. 2013 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Iom fuŝe redaktita - tamen entenas interesan informon pri nekonata bildstrio. --Dominik (diskuto) 07:27, 27 Nov. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 30 decembro 2013 11:48
Artikolo
Beelzebufo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Spamo
Uzanto
Verdulo (diskuto) 11:30, 23 Dec. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
unu vorto, de IPulo kiu faris neniun alian redakton, atendanta preskaŭ unu tagon - estas tujforigenda --KuboF (diskuto) 23:50, 23 Dec. 2013 (UTC)
  1.   Por: Tio estu tujforigebla. Tamen, la titolo reuzeblus se la artikolo skribotus.--Salatonbv (diskuto) 11:43, 23 Dec. 2013 (UTC)
  1.   Por: Tio estas eĉ ne ĝermeto, ĉar enestas nur unu vorto. --Tlustulimu (diskuto) 14:13, 23 Dec. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je mardo 3 decembro 2013 12:29
Artikoloj
Kategorio:Diktatoroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Tiranoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kategorioj kolektantaj homojn sen neŭtrala vidpunkto. Ĉi tio estas simila al la kazo de adjektivo en kategorititolo, sed estas pli problema ĉar tiaj kategorioj malhonoras ceterajn homojn. Tial, neniu alilingva vikipedio aprobas tian kategorion.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 12:21, 26 Nov. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Kategorio:Tiranoj jes, Kategorio:Diktatoroj ne: vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 10:09, 11 Jan. 2014 (UTC)
#   Por: Kategorio:Tiranoj estas malneŭtraleca kategorio. Kaj mi proponas restigi Kategorio:Diktatoroj kiel kategorion por Romiaj diktatoroj (oficiala posteno), kiu jam ekzistas en multaj aliaj vikipedioj.--Dima41 (diskuto) 03:01, 27 Nov. 2013 (UTC)
:   Komento: Pri la kategorio por "Romiaj" diktatoroj, mi proponas krei novan kategorion kun la titolo havanta "Romiaj"n laŭ la titoloj de tutaj aliaj vikipedioj (d:Q8251276), kaj ankoraŭ forigi la proponitan kategorion Kategorio:Diktatoroj kiu kolektas ne nur romiajn diktatorojn. Se neniu administranto komentos, mi forigos la ligilojn al la proponitaj kategorioj kaj metos la ŝablonon de {{forigu tuj}}, ĉar la kategorioj estas agresemaj.--Salatonbv (diskuto) 12:44, 8 Dec. 2013 (UTC)
Tiranojn mi ĵus forigis. Pri diktatoroj prefere atendu, tio estas laboro por roboto (kvankam 50 paĝoj ne estas tro multe, la tempon eblas utiligi pli utile ;). --KuboF (diskuto) 19:33, 8 Dec. 2013 (UTC)
Dankon KuboF. Pri la kategorio de diktatoroj, mi trovis ke kelkaj vikipedioj havas tian kategorion (d:Q9008869) al kiu ĝi ne ligas. Samtempe, kelkaj aliaj grandaj vikipedioj kaj komunejo plurfoje forigis tian kategorion (ekz. fr:Catégorie:Dictateur, en:Category:Dictators, de:Kategorie:Diktator, commons:Dictators) Mi ne ŝanĝas mian proponon, sed volas korekti ke mi diris "neniu alilingva vikipedio aprobas tian kategorion".--Salatonbv (diskuto) 00:51, 9 Dec. 2013 (UTC)
Laŭ mi la vorto diktatoro estas klare difinita politika termino, kaj kategorio pri diktatoroj estas tute senca el vidpunkto de politika scienco. Mi do kontraŭas la forigon de tiu kategorio. Salatonbv prave atentigas ke la esperanta kategorio ĝis nun ne estas ligita al la vikidatumo d:Q9008869, kaj do mi ligas ĝin al la alilingvaj artikoloj. Ankaŭ pri kreo de dezirinda kategorio "romiaj dikatoroj" kaj ligo al la vikidatumo d:Q8251276 mi samopinias kun Salatonbv; ankaŭ tion simple necesas realigi (kiel subkategorio de kategorio "diktatoroj"). ThomasPusch (diskuto) 19:49, 29 Dec. 2013 (UTC)
PS: Intertempe mi kreis artikolon "romiaj dikatoroj", movis tien ĉiujn 6 artikolojn kiujn laŭ mi eblus meti tien (tio simple signifas ke ankoraŭ mankas multaj historiaj biografioj pri unuopaj romiaj diktatoroj), kaj ligis ĝin al vikidatumo d:Q8251276. ThomasPusch (diskuto) 17:47, 31 Dec. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 25 decembro 2013 13:24
Artikoloj
Dio - unu por ĉiuj (historio · ĉi tien · forigu)
Esperantaj legaĵoj. J.Rozenberg 1911 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝlosilo al memlernilo "Esperanto en dek lecionoj" (de Devjatnin) (historio · ĉi tien · forigu)
Gvinevero (historio · ĉi tien · forigu)
La Internacia lingvo "ESPERANTO" 1904 (historio · ĉi tien · forigu)
Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro por Rusoj (historio · ĉi tien · forigu)
Memlernilo de internacia lingvo Esperanto (historio · ĉi tien · forigu)
Plena memlernilo de lingvo Esperanto (historio · ĉi tien · forigu)
Rakonto al mia Belulino (historio · ĉi tien · forigu)
Tri angloj alilande (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Neenciklopediaĵoj
Uzanto
--Dima41 (diskuto) 13:56, 18 Dec. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Ĉiuj menciataj artikoloj intertempe estas almenaŭ artikolaj ĝermoj de minimume tri frazoj, parte signife pli longaj artikoloj. Parte en tio kontribuis ankaŭ Dima41 mem, kiu komence kritikis la tro mallongajn tektetojn. En la nuna formo ĉiuj artikoloj senprobleme povas resti. ThomasPusch (diskuto) 08:55, 31 Dec. 2013 (UTC)
  Komento: Tiuj paĝoj ne estas artikoloj: nur la nomoj kaj teknikaj informoj, mankas strukturo de artikolo kaj eĉ unu enkonduka frazo pri la objekto (libro). Antaŭe mi proponis ilin por tuja forigado (A11 Evidenta neenciklopediaĵo), nun almetis ĉi tien pro nekonsento de aliaj uzantoj.--Dima41 (diskuto) 13:56, 18 Dec. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Mi kontraŭas al la forigado ĉar kelke da ili estis kreitaj en 2003 kaj neniu proponis ĝis nun la forigadon. Mi hezitas forigi la informon kaj longajn historiojn de la esperantaj verkoj. Tamen, ili estas ĝerm(et)oj, do, mi konsentas al la kunigo de verkoj al siaj aŭtoroj. Ekz. alidirektigu (ne forigu) Gvinevero al Clarence Bicknell kaj Tri angloj alilande al John Merchant.--Salatonbv (diskuto) 23:35, 18 Dec. 2013 (UTC)
  Komento: Tute ne por tuj forigo - Vikipedio:A11 funkcias por aferoj kiel "Aŭtoro de la libo XY - via libro estas FUŜA". Mi subtenas enkorpigon de ĝermetoj en artikolon pri tie aŭtoro, se neniu pligrandigos ĝin. Cetere, Enciklopedio de Esperanto pli taŭgas por Vikifontaro, ne tiel por Vikipedio. --KuboF (diskuto) 21:26, 19 Dec. 2013 (UTC)
  Komento: Se en la Interreto estas informo (en Esperanto) pri tiuj ĉi libroj, mi povas aldoni ĝin por fari kontentigajn artikolojn. Tamen la ŝablono pri Esperanto-libroj ne bone finkcias:ĝi memstare aldonas kategoriojn; por ĝia uzado endas redakti ĝin (aŭ uzi alian ŝablonon, se ĝi funkcias normale). --Dima41 (diskuto) 19:22, 21 Dec. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Ankaŭ mi kontraŭas la forigon, ĉar relative facile eblas transformi la nunajn informojn al kondiĉoj de vikipedia artikola ĝermo, kaj la informoj mem estas tute enciklopediecaj en la kategorio de frua esperantlingva literaturo. Simple necesas fari la laboron... Por tio la atentiga listigo ĉi-tie estas tute helpa. ThomasPusch (diskuto) 21:43, 29 Dec. 2013 (UTC)
PS: Cetere eblas bone vivi kun la aŭtomateca ŝablono "Informkesto Esperanto-libro", se oni limigas la informojn en la informkesto, kaj pli longajn aldonajn informojn metas al la teksta parto de la artikolo, ne al la informkesto... ThomasPusch (diskuto) 21:45, 29 Dec. 2013 (UTC)
  Komento: Mi redaktis la paĝojn aldoninte formalan frazon ("(Nomo)" estas libro). Nun ili estas ĝermetoj kaj eblas restigi ilin.--Dima41 (diskuto) 05:51, 30 Dec. 2013 (UTC)
  Komento: Ĉiuj menciataj artikoloj intertempe estas almenaŭ artikolaj ĝermoj de minimume tri frazoj, parte signife pli longaj artikoloj. Parte en tio kontribuis ankaŭ Dima41 mem, kiu komence kritikis la tro mallongajn tektetojn. En la nuna formo ĉiuj artikoloj senprobleme povas resti. ThomasPusch (diskuto) 08:55, 31 Dec. 2013 (UTC) > do ne forigitaj