Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2013/Marto

Ŝablono:Tracked redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 25 Februaro 2012 15:17
Artikolo
Ŝablono:Tracked (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
superflua ŝablono kun netaŭga titolo
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:36, 18 Feb. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
ĝusta titolo ankoraŭ ne estis elektita sed ni ne forigos ĝin nur pro tio --KuboF (diskuto) 18:58, 1 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: eble la ŝablono estas savebla, se iu proponas konvenan esperantan titolon. --Tlustulimu (diskuto) 20:32, 25 Feb. 2012 (UTC)
  Komento: mi ĵus tradukis la dokumentadon. Sed mi ne scias, kiel eblus traduki la ŝablonan titolon. Kiu havas ideon? --Tlustulimu (diskuto) 14:36, 15 Mar. 2012 (UTC)

Erinacedoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 29-a de februaro 2012 23:54
Artikolo
Erinacedoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Erinacedo anstataŭe intenas informon. Ligilo al Erinacedoj ne ekzistas.
Uzanto
Hhaglund (diskuto) 23:14, 28 Feb. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
prilaborita per alidirektilo --KuboF (diskuto) 19:03, 1 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Erinacedo nune alidirektilas al Erinacedoj (Antaŭ, Erinacedoj alidirektilis al Erinacedo). Mi solvis problemon. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 22:29, 2 Mar. 2012 (UTC)
  Komento: Saluton, Ĉiuĵaŭde. Ne estas via tasko kiel neadminstranto fini la proponon. Tial mi ŝovis vian tekston en komenton. Krome la maniero trakti la du artikolojn erinacedo kaj erinacedoj parte fuŝis la artikolajn historojn. La dua simple ricevis la enhavon de la unua anstataŭ peti administranton pri alinomigo, se "normala" uzanto ne povas fari tion. Ĉu mi "riparu" la fuŝon de la artikolaj historioj, se eblas? --Tlustulimu (diskuto) 15:34, 6 Mar. 2012 (UTC)

Aleŭta lingvo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je post unu semajno
Artikolo
Aleŭta lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Absolute fuŝa neartikolo kie saveblas nur la listo de alilingvaj vikipedioj
Uzanto
--kani (diskuto) 20:43, 16 Nov. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
fuŝeco forigita, restis ĝermo; lingva diskuto ne minacas la artikolon nur ĝian nomon --KuboF (diskuto) 19:42, 1 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: ... kaj la informkesto. Mi provos fari el ĝi almenaŭ ĝermeton. darkweasel94 (diskuto) 10:40, 17 Nov. 2012 (UTC)
farite; tamen jen demando: ni nun havas aleŭta lingvo, eskim-aleŭta lingvaro, sed Aleutaj Insuloj kaj Aleutoj, sen hoketo; tio ŝajnas al mi unuecigenda, kiun formon elekti? darkweasel94 (diskuto) 10:49, 17 Nov. 2012 (UTC)
  Komento: Ĉar la formo Aleutoj estas en Nova PIV, nome sur paĝo 70 en la senco de insuloj, ne popolo, ni prefere havu unuecon sen supersigno de la radiko. Mi pensas, ke iu fuŝis la unuecon per seninterkonsenta alinomigo de kelkaj artikoloj. Ni malfaru tion. Krome mi proponas, ke poste okazu protekto kontraŭ rea nomŝanĝo. Ĉu bone?
Krome la artikolo Aleutoj, kiu nun temas pri popolo devos ricevi alian titolon, ĉar laŭ PIV la termino rilatas al insuloj, ne al la popolo. Do, kiel ni nomu tion? --Tlustulimu (diskuto) 13:47, 17 Nov. 2012 (UTC)
Aleutanoj certe.
  Komento: Mi ĵus trovis ĉi tiun vian diskuton pri la Aleuta lingvo. Mi pensas ke mi ŝanĝis la nomon Aleuta al Aleŭta, ĉar ekzistas, verŝajne delonge, ŝablono nome: {{Eskim-aleŭta lingvaro/klasifiko}}. Laŭ PIV la lingvonomo estu: Aleuta lingvo. Tial mi proponas ŝanĝi la nomon de la lingvo kaj la nomon de la Eskim-aleuta lingvaro (en Vikipedio kaj en Vikivortaro). Kion vi trovas pri ĉi tiu propono? --Piet-c (diskuto) 21:03, 24 Nov. 2012 (UTC)
  Komento: Ŝajnas, ke ĉiuj interkonsentas, ke (1) la u-hoketo estu forigita kaj (2) la insuloj nomiĝas "aleutoj" kaj (3) la loĝantoj "aleutanoj". La tria ne estas vere bonega, ĉar etno ne nomiĝu laŭ lando (inverse eble jes), sed PIV vere diras, ke aleutoj estas insuloj. Do povas esti, ke etna aleutano vivas en Afriko kaj etna ĉino vivas sur la Aleutoj, sed ne estas (etna) "aleutano". Nu, bone. Eble je jarfino mi trovos tempo por ordigi la aferon ĉi-tiusence. – Umbert' (diskuto) 20:17, 23 Dec. 2012 (UTC)
  Komento: En la Vikivortaro mi ŝanĝis Aleŭta en Aleuta.--Piet-c (diskuto) 10:45, 2 Jan. 2013 (UTC)
  Komento: Mi trovis malnovan diskuton, kiu proponas, ke la praloĝantoj kaj ilia lingvo nomiĝu laŭ ilia propra nomo (Unanga), do estu unangoj resp. unanga lingvo. Vidu tie: [1]. Tamen laŭ serĉiloj tiuj vortoj ĝis nun ne estas uzataj. – Umbert' (diskuto) 16:29, 3 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: Mi pensas, ke diskutoj pri terminoj devas okazi en la vikipedio mem, ĉar eksteraj paĝoj povos poste malaperi. Krome mi neniam legis la nomitajn terminojn ie ajn. --Tlustulimu (diskuto) 16:48, 3 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: Certe. Mi ja prezentis la proponon ĉi tie, kaj la argumento estas klara: Nova nomo evitas la ne tre kontentigan situacion de aleutoj/aleutanoj. Ke la vorto unangoj ŝajnas esti preskaŭ neuzata, mi jam skribis. Kaj jes, Vikipedio ne estas lingva akademio. Tamen laŭ mi ne malutilas mencii tiun proponon. — Umbert' (diskuto) 17:20, 3 Feb. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ?
Artikolo
0x10c (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
En ties nuna stato, temas pri tute neakceptebla lingvonivelo: mi ne plibonigos ĝin.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:19, 14 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
neplibonigita --KuboF (diskuto) 18:50, 1 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Ankaŭ, mi ne jam vidis artikolon pri videoludo, do mi ne pensas ke ni okupiĝu pri ĉi tiu artikola genro nun. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 23:51, 14 Feb. 2013 (UTC)
Kategorio:Videoludoj? Cetere vi ja ne bezonas okupiĝi pri tio. ;) darkweasel94 (diskuto) 09:36, 15 Feb. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 4 marto 2013 13:44
Artikolo
Roskilde-festivalo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne atingis la minimuma nivelo de ĝermo.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 13:20, 25 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
pligrandigita al ĝermo --KuboF (diskuto) 12:10, 1 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Pligrandigita al ĝermo. Krome, ŝanĝita el artikolo pri Esperanta volontulado al artikolo pri la festivalo. --KuboF (diskuto) 17:19, 25 Feb. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
Ne cedi leĝo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
En la diskutpaĝo estas kelkaj tialoj, ekzemple la fuŝa titolo. Resume temas pri ege fuŝa artikolo. Aperas dekomence kelkaj senkulpigaj vortoj kaj promeso reveni ripari. Sed la fakto estas ke kvar horojn poste la sama "aŭtoro" metis novan fuŝegan artikolon, praktike 0'01 por cento esperante kaj 99'99 % en la germana. Tio estas lasi fuŝaĵojn post si. Mi ne avertis la aŭtoron: se vere li tuj revenos ripari la fusaĵon, li vidos la averton kaj reagos.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:28, 26 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
plibonigita kvankam polurinda; fuŝtitolaj alidirrektiloj forigitaj --KuboF (diskuto) 18:41, 1 Mar. 2013 (UTC)
Bedaŭrinde restis nur manpleno da homoj, kiuj povas, volas, kapablas aktive korekti fuŝaĵojn de aliaj. Do, por ili ne estas tempo por tute - dum horoj - ripari la artikolon, ĉefe, se la temo ne interesas ilin. Do, forigu!Narvalo (diskuto) 11:16, 28 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: mi alinomis la artikolon al "leĝo de necedado" kaj iomete gramatike poluris almenaŭ la komencon - miaopinie eble povos resti tiuj partoj jam tradukitaj? darkweasel94 (diskuto) 11:36, 28 Feb. 2013 (UTC)

Dankon Darkweasel! Intertempe mi preterprilaboris la artikolon. Plia plibonigo sekvas. --Hans Eo (diskuto) 13:02, 28 Feb. 2013 (UTC)

  Komento: Nun la stato de la artikolo estas tute alia kaj pro tio mi petas permeson forigi la markon por forigo kaj anstataŭi ĝin ĉiukaze per polurinda. Same oni povus nuligi tiun debato, kiu komencis per mia forigopeto.--kani (diskuto) 17:56, 28 Feb. 2013 (UTC)
Mi jam forigis la forig-ŝablonon, forigis alidirektilojn kaj fermas ĉi proponon. --KuboF (diskuto) 18:41, 1 Mar. 2013 (UTC)

Diskutpaĝoj sen paĝoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 14 Aŭgusto 2011 10:40
Artikolo
Diskuto:Arno Lagrange (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Diskutpaĝoj aŭ subpaĝoj sen ĉefa paĝo
Uzanto
★ → Airon 
Rezulto
  Ne forigita
La koncerna artikolo restarigita do forigo nun sensencas. --KuboF (diskuto) 11:56, 3 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: eble ni demandu Arnon, ĉu la artikolo pri li reaperu. Se li neus, forigo de la diskuto estus en ordo. --Tlustulimu 15:01, 15 Aŭg. 2011 (UTC)
  Komento: Mi pensas ke nun ni ja povas forigi kaj la diskuton kaj la alidirektilon... --KuboF (diskuto) 21:06, 28 Feb. 2013 (UTC)


Artikolo
Joseph Pace (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malpleno da korektindaĵoj. Konservebla artikolo nur se iu korektegas.
Uzanto
--kani (diskuto) 00:03, 13 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
post forigo de lingve neakceptebla teksto restis unufraza ĝermeto; "aŭtoro" daŭre enmetadis fuŝegajn tekstojn kaj neniu alia prilaboris --KuboF (diskuto) 10:52, 4 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: multo da lingvaj eraroj estu kialo por forigo nur, se vere maleblas eĉ kompreni la sencon de io ajn en la artikolo. Tio ĉi ŝajnas maŝintraduko (enhavas strangajn hispanlingvajn vortojn kiel universalización) kaj estas eble tamen korektebla. Ni donu al ĝi kelkajn tagojn por pliboniĝi lingve, sed tio ja ŝajnas al mi ebla. darkweasel94 (diskuto) 14:36, 13 Sep. 2012 (UTC)
  Komento: Fuŝa maŝintradukaĵo estas io alia ol erara teksto de homo. Por maŝintradukaĵoj ni havas WikiTrans. Krome la angla, franca kaj hispana artikoloj pri li portas markojn, kiuj dubindigas almenaŭ partojn de la artikolo. Mi do provizore forigis ĉion escepte de la unua frazo, kiu estas lingve en ordo. – Umbert' (diskuto) 20:15, 31 Jan. 2013 (UTC)
  1.   Por: La aŭtoro daŭre enmetas fuŝegajn tekstaĵojn. Sen polur(eg)o ĝi ne povas resti. Aliokaze nur ĝermeto. --KuboF (diskuto) 19:33, 1 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 21 februaro 2013 17:01
Artikolo
Nesukcesaj naziistaj teknikaj ideoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo ne estas skribita laŭ enciklopedia stilo. La aŭtoro prezentas siajn opiniojn, eĉ en titolo. Ŝajnas pli facila verki novan artikolon pri Wunderwaffe ol korekti tiun-ĉi.
Uzanto
Michał Artur (diskuto) 17:09, 14 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
artikolo ne plibonigita; forigon subtenis 3 homoj --KuboF (diskuto) 10:48, 4 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: mi pensas, ke la temo - eĉ kun tiu ĉi titolo - povas taŭgi por enciklopedia artikolo, sed plene mankas iuj ajn fontoj aŭ intervikiaj ligiloj - ili estus nepre aldonendaj. Kelkaj frazoj ja pli ŝajnas opinioj ol faktoj, kaj speciale tiuj estas citendaj. darkweasel94 (diskuto) 17:17, 14 Feb. 2013 (UTC)
  1.   Por: La stilo ne estas enciklopedia. Krome mankas fontoj kaj almenaŭ unu kategorio estas maltaŭga, nome tiu pri la tiama diktatoro. Reskribi sub pli taŭga titolo verŝajne havas pli da senco. --Tlustulimu (diskuto) 17:25, 14 Feb. 2013 (UTC)
  2.   Por: Mi konsentas kun Michał Artur, Darkweasel94 kaj Tlustulimu. En pluraj vikipedioj ekzistas artikolo pri "Wunderwaffe(n)", kian ankaŭ ni povus havi; mi tamen proponas traduki al "Miraklaj bataliloj (Germanio)" aŭ io simila. La temo ne ŝajnas al mi sufiĉe grava por enkonduki novismon kia "vundervafeo", kaj nia vikipedio preskaŭ ne uzas alilingvajn vortojn kiel titolojn de artikoloj. – Umbert' (diskuto) 22:52, 15 Feb. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 4 marto 2013 15:31
Artikolo
Rajimbek batir (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne havas informon ekster ĝermo Metroo de Almato.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 15:03, 25 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
pligrandigita al sufiĉe bona ĝermo, dankon Dominik! --KuboF (diskuto) 12:21, 2 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Mi laŭpove prizorgos la artikolon. --Dominik (diskuto) 11:20, 1 Mar. 2013 (UTC) = mi aldonis eksterajn ligilojn, koordinatojn, informkeston kun foto. --Dominik (diskuto) 02:16, 2 Mar. 2013 (UTC) = mi aldonis sekcion pri "Konstruado de la stacio". La artikolo nun ampleksas 2 597 bitokojn. --Dominik (diskuto) 10:22, 2 Mar. 2013 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Se vi ankoraŭ aldonus iomete pli da informoj pri la historio kaj eble ion pri la konstrustilo ktp., la artikolo certe estus interesa. --Tlustulimu (diskuto) 08:55, 2 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 4 marto 2013 16:24
Artikolo
Agregaĵo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne atingis minimuma nivelo de ĝermo.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 16:00, 25 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
la nura voĉo estis por forigo; la ĝermeto dum ok jaroj ne kreskis – Umbert' (diskuto) 21:41, 4 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Vere nur ĝermeto. Krome, intervikioj temis pri io tute alia do nun pli malfacilas pligrandigo per tradukado. --KuboF (diskuto) 17:30, 25 Feb. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
Aliaj aferoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Strangaĵo, en stranga esperanto
Uzanto
--Seminario (diskuto) 11:16, 6 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
neniel enciklopedieca kaj nekomprenebla PaulP@diskkont 13:39, 6 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: La aŭtoro enmetis jam pliajn maŝintradukaĵojn pri programado en C#, vidu Uzanto-Diskuto:200.55.139.212. Por estonteco: sufiĉas enmeti la ŝablonon {{Forigu tuj|kialo}}, en tiu ĉi kazo {{Forigu tuj|A11}} laŭ Vikipedio:TUJ#A11 - tio plifaciligos kaj plirapidigos forigon. Almenaŭ ni ne bezonos arkivigi tiun ĉi peton. --KuboF (diskuto) 16:52, 6 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Ĉu administranto prefere ankaŭ uzu tiun ŝablonon kaj lasu la "honoron" viŝi la artikolon al alia administranto? Aŭ ĉu en tiaj klaraj kazoj mi simple viŝu kaj informu la verkinton prie? PaulP@diskkont 16:58, 6 Mar. 2013 (UTC)
Miaopinie, se la paĝon trafas la regularon pri tuja forigado, eblas ĝin tuj forigi. darkweasel94 (diskuto) 17:08, 6 Mar. 2013 (UTC)
Darkweasel pravas - ju pli rapide kaj simple des pli bone. Ĉiuokaze, iuj administrantoj kontrolas la protokolon de forigado por kontroli. --KuboF (diskuto) 15:33, 7 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 13 marto 2013 14:59
Artikolo
Bersée (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Unufrazaĵo
Uzanto
PaulP@diskkont 14:01, 6 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
plibonigita --KuboF (diskuto) 16:45, 6 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Mi ĵus aldonis informkeston kun mapo, iom pli da teksto laŭ la germana vikipedio kaj intervikiajn ligilon. Do, la artikolo nun ne plu estas foriginda. --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 6 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Perfekte, dankon! PaulP@diskkont 16:42, 6 Mar. 2013 (UTC)

Kaj mi forigis forigŝablonoj, aldonis informon al Vikidatumoj (mi ne forgesadu tion, post kelkaj horoj ĝi funkcios ankaŭ ĉe ni!) kaj fermas tiun ĉi proponon. --KuboF (diskuto) 16:45, 6 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:DE ad3 t2 redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 21 februaro 2013 21:21
Artikolo
Ŝablono:DE ad3 t2 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen denove hazarde trovita malnova, ne plu uzata, nekutime strukturita ŝablono. Eĉ ĝia titolo estas sufiĉe enigma.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 21:19, 14 Feb. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
malnoviĝinta; aŭtoro ne reagis al forigpropono --KuboF (diskuto) 15:39, 7 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: mi ne certas pri "ne plu uzata" - ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi estu uzata kun subst:, kaj tiam evidente oni ne vidas, kiu ĝin uzas. Eble iu ja fakte uzas/uzis tion por ŝablonece krei artikolojn pri germanujaj distriktoj? Mi ne scias, mi nek poras nek kontraŭas forigon. darkweasel94 (diskuto) 21:26, 14 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: Laŭ mia kompreno la forigo de ŝablono ne influas artikolojn, kiuj antaŭe uzis ĝin per la prefikso "subst", ĉar la transpreno (kopiado) de la ŝablonteksto okazas, kiam redaktanto konservas paĝon. Tiaj artikoloj ne plu havas referencon al la ŝablono. – Umbert' (diskuto) 22:36, 15 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: prave, kaj mi ne asertis ion malan. ;) Tamen eble tion ankoraŭ uzos iu ... atendu ni iom. darkweasel94 (diskuto) 22:44, 15 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: Mi la ŝablonon forigis kaj al la aŭtoro skribis ke mi povas ĝin restarigi se li (plu ?) povos utiligi ĝin. --KuboF (diskuto) 15:39, 7 Mar. 2013 (UTC)

Ekspresstrato-ŝablonoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 8 marto 2013 14:02
Artikoloj
Ŝablono:Ekspresstrato titolo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Ekspresstrato pagstacio (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Ekspresstrato numero (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Ekspresstrato mapo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Ekspresstrato limkontrolo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Ekspresstrato eliro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neuzataj ŝablonoj sen klara uzo aŭ dokumentado; ekde ~2006 neredaktitaj
Uzanto
KuboF (diskuto) 14:00, 1 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis kaj la ŝablonoj restas ne uzataj kaj superfluaj, mi ĵus forigis ilin. --Tlustulimu (diskuto) 16:45, 9 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Neuzatajn kaj sendokumentadajn ŝablonojn ni jam havas sufiĉe. Do, ili malaperu. Krome la kreinto apenaŭ aktivas nun. --Tlustulimu (diskuto) 14:05, 1 Mar. 2013 (UTC)
  2.   Por: Mi konsentas al Tlustulimu; krome ŝajne temas ne pri stratoj, sed pri vojoj. Kaj mi supozas, ke ili estas prefere por "rapida" ol "ekspresa" trafiko. – Umbert' (diskuto) 21:51, 4 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 8 marto 2013 20:21
Artikolo
Ŝablono:StatusZorgiga (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neuzata nedokumentita ŝablono
Uzanto
KuboF (diskuto) 20:52, 1 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis la proponon kaj la kialoj restis, mi ĵus forigis la ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 16:47, 9 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Jam estas pli la taŭga parametro statuso en {{taksonomio}}, kiu aperigas la koncernan informon. --Tlustulimu (diskuto) 08:46, 2 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 8 marto 2013 21:01
Artikoloj
Ŝablono:RenkontiAliajnVikipediistojn (historio · ĉi tien · forigu)
MediaWiki:RenkontiAliajnVikipediistojn (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
la ŝablono ne plu uzata, la sistemmesaĝo nur alidirektilo (dume mi ne komprenas ties utilon)
Uzanto
KuboF (diskuto) 21:31, 1 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis kaj la utileco estis sufiĉe malklara kaj duba, mi forigis la ŝablonon kaj la strangan vikian mesaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 16:53, 9 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Ni ne bezonas ŝablonojn, kiuj restis el la fazo de vikipedio, kiam la nomspaco ŝablono estis ankoraŭ nova. --Tlustulimu (diskuto) 08:49, 2 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:Usona Ŝtato redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 9 marto 2013 13:18
Artikolo
Ŝablono:Usona Ŝtato (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas ne uzata ŝablono kun anglaj parametroj, kies titolo ne sekvas iun ajn nomskemon. Krome ni jam havas Ŝablono:Informkesto Usona ŝtato kun esperantaj parametroj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 13:03, 2 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis la proponon, mi ĵus plenumis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 9 Mar. 2013 (UTC)

Jes se oni anstataŭigas per la pli taŭga Ŝablono:Informkesto Usona ŝtato aŭ {{geokesto}}.--pino (diskuto) 15:10, 7 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:Qif redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 10 marto 2013 5:03
Artikolo
Ŝablono:Qif (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas ne plu uzata, malnoviĝinta ŝablono. Ni prefere uzu {{#if:.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 05:36, 3 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis kaj ni kutime ne konservas malnoviĝintajn ŝablonoj, mi ĵus forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 16:58, 9 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Malnoviĝinta kaj ne plu bezonata. En la angla Vikipedio oni ĝin lasis pro "historia intereso" sed (same kiel mi) multaj tiun ĉi historian intereson taksas sufiĉe malgranda. --KuboF (diskuto) 11:54, 3 Mar. 2013 (UTC)

Zono-ŝablonoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 10 marto 2013 14:57
Artikoloj
Ŝablono:Zono-1 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Zono-2 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Zono-3 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Zono-4 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Zono-x (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
(Dum jaroj) Neuzataj ŝablonoj sen dokumentado kun malfacile divenebla funkcio.
Uzanto
KuboF (diskuto) 14:10, 3 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis, mi ĵus plenumis la proponon, kvankam la limdato estos nur morgaŭ. Sed mi dubas, ke iu el la ŝablonoj poste povus fariĝi utila. --Tlustulimu (diskuto) 17:02, 9 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:20, 3 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:Biologia sistematiko animaloj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 10 marto 2013 16:29
Artikolo
Ŝablono:Biologia sistematiko animaloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas ne uzata kaj tro simpla ŝablono. Ni prefere uzu {{taksonomio}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:36, 3 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis, la forigo estas farita --pino (diskuto) 11:18, 10 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Jes ĝi ne estas uzata. --pino (diskuto) 16:34, 5 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 16 marto 2013 16:55
Artikolo
[[::Kategorio:Kolombiaj partioj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas pli unueca Kategorio:Politikaj partioj de Kolombio
Uzanto
--RG72 (diskuto) 16:22, 9 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
malplena, malĝusttilota kategorio taŭgas por tuja forigo --KuboF (diskuto) 19:03, 10 Mar. 2013 (UTC)

Jes --pino (diskuto) 16:31, 9 Mar. 2013 (UTC)

Cirila transliterumo de Esperanto redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 26 novembro 2012 13:27
Artikolo
Cirila transliterumo de Esperanto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mankas fontoj kaj evidente temas pri inventaĵo de la aŭtoro(j).
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 13:49, 19 Nov. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
inventiteco de la aŭtoro dubindigita, pliaj kialoj ne donitaj --KuboF (diskuto) 09:14, 13 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Ĉu tio estas inventaĵo de la aŭtoro(j), mi ne certas - mi pensas, ke mi jam aliloke legis ion pri tio ĉi, do ne nepre. Tamen fontoj mankas. darkweasel94 (diskuto) 15:14, 19 Nov. 2012 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Mi pensas ke la artikolo eble ne estas inventaĵo, mankas fontojn sed ja ekzistas ŝablono por tiaj artikoloj, sufiĉus enmeti la ŝablonon pri manko de fontoj. (Komento sensubskriba de Remux)
  Komento: Laŭ NPIV estu ne "transliterumado", sed "transliterado". La hispana artikolo ekestis en aprilo 2009 kaj enhavas la komenton "komplete tradukita de fr:Translittération cyrillique de l'espéranto". Tie la artikolo estis forigita, restaŭrita kaj reforigita en decembro 2009. La ekstera ligilo en la hispana versio ne (plu) funkcias. La tri ligiloj en la esperanta artikolo funkcias, sed ne indikas, ke la metodo devenas el "la sovetia erao". Krome la Manifesto de Prago tro longas kiel ekzemplo. Eble la artikolo povas resti, sed ne en la nuna formo. – Umbert' (diskuto) 20:02, 23 Dec. 2012 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Interesa artikolo, kiu ne devus havi. Nur ni bezonas ke oni traduku la artikolon Esperanten. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 20:14, 23 Dec. 2012 (UTC)

Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 11 januaro 2013 10:00
Artikolo
Projekto por diskonigi Ĝemelajn Urbojn (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La temo de la artikolo ne estas enciklopedieca, la prezentado ankaŭ ne; ĝi esence estas reklamteksto por la projekto kaj gvidilo por aktivuloj. Vikipedio ne estas reklamejo. Kvankam la normala diskuttempo por neenciklopediecaj artikoloj estas nur unu tago, mi proponas diskuti unu semajnon, ĉar sendube la aŭtoro investis seriozan laboron. Eble la artikolo taŭgas por Vikifontaro.
Uzanto
Umbert' (diskuto) 10:30, 4 Jan. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
neenciklopedieca/reklama teksto, enhavo transigita al http://uea.org/vikio/Projekto_por_diskonigi_%C4%9Cemelajn_Urbojn --KuboF (diskuto) 14:57, 13 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Ege interesa kaj ebleco neŭtraligi. --pino (diskuto) 13:18, 4 Jan. 2013 (UTC)
  • Mi ne tre serĉis informojn sed se la projekto estas sufiĉe menciinda tial povas la enciklopedieca parto resti. Resto povas esti migrita al Vikilibroj (por lernmaterialoj, manlibroj, ks.) --KuboF (diskuto) 14:19, 4 Jan. 2013 (UTC)
  • Kial ne, sed la artikolo ampleksas 20 kB, kaj la (sola?) aŭtoro tute ne reagis al mia forigpropono (mi metis ne nur ŝildon al la artikolo, sed ankaŭ mesaĝon – miaopinie afablan – al lia diskutpaĝo), sed li simple verkis plu. Kiu do okupiĝos pri la disigo inter enciklopedia kaj varba informoj? – Umbert' (diskuto) 20:35, 11 Jan. 2013 (UTC)
  • La tuta enhavo estis transigita al b:Ĝemelaj urboj, kie mi reprilaboros ĝin (por ke ĝi taŭgu por Vikilibroj, ne por Vikipedio). --KuboF (diskuto) 12:22, 4 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: Pardonu ke vi atendis longtempe. Mi estas la aŭtoro kaj ne havas sufiĉe da sperton por scii kion fari. Mi diskutis kun diversaj samideanoj por trovi solvon kaj hieraŭ kun Osmo Buller-ĝenerala direktoro de UEA- ni trovis solvon kiu baldaŭ efektiviĝos. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pietermeneer‎ (diskuto • kontribuoj)
  Komento: Saluton, Pieter. Pri kia solvo temas? - Mi metis vian komenton al la fino, ĉar vi redaktis kiel lasta. --Tlustulimu (diskuto) 10:15, 20 Feb. 2013 (UTC)

La plano estas tranloki ĝin al uea.org/vikio en kiu estas diversaj projektoj de uea. La translokiĝo faros la retestron de tiu retejo,laŭ mia kompreno, sur demando de Osmo Buller-ĝenerala direktoro de UEA. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pietermeneer (diskuto • kontribuoj) 18:30, 20 Feb. 2013

La solvo estas vere bona; la vikio de UEA servas por aliaj celoj ol Vikipedio kaj por tiu ĉi estas oble pli taŭga. Bonvolu informi nin post kiam okazos la tranlokigo por ke ni sciu ke ni povas fine prizorgi la artikolon. Amike. --KuboF (diskuto) 18:31, 20 Feb. 2013 (UTC)

La enhavo estis transigita al la vikio de UEA do mi forigis la tekston ĉi-vikian. Bezonatas ankoraŭ prilabori Ĝemelaj urboj. --KuboF (diskuto) 14:57, 13 Mar. 2013 (UTC)

Post rapida (kaj impresa) serĉado mi trovis ke la revizio [2] (08:02, 19 Jun. 2012) estas la lasta, kiu ne estas "influita" de Pietermeneer, la sekvaj estas iom ĥaosaj. Se neniu aliopinias mi ĝin restarigos. Tamen, ĉu iu atentis la aferon pli bone por scii kio konserveblas kaj konservindas? --KuboF (diskuto) 15:16, 13 Mar. 2013 (UTC)
Vi povos reaperigi la malnovan version [3], ĉar la nuna enhavas sufiĉe da superfluaj listoj. Eble ja povos esti aldonata ligilo al ekstera listo. --Tlustulimu (diskuto) 22:30, 17 Mar. 2013 (UTC)
  Farite Tamen, bv. iu kontroli ĉu nun taŭgas artikolonomoj, la ĉefa nun estas Ĝemelurbo sed laŭ tempo tio ŝanĝiĝis. Okaze ke estus bezonata alia nomo mi aranĝos tion tiel ke konserviĝu historio (bezonta pro kopirajtaj kialoj...). --KuboF (diskuto) 10:40, 18 Mar. 2013 (UTC)

Listo de pedofiloj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 8 marto 2013 15:39
Artikolo
Listo de pedofiloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen plia neenciklopedia listo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:37, 1 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
temo tikla, uzebla por kalumniado, problemoj pri kriterioj por listigo, vidu diskuton dube --KuboF (diskuto) 22:06, 17 Mar. 2013 (UTC)

Por redakti

  1.   Por: almenaŭ en la nuna formo, ĝi estus eble konservebla kiel "listo de personoj kondamnitaj pro pedofilaj agoj" aŭ io simila. Miascie ekzemple Michael Jackson neniam estis kondamnita, ĉu ja? Listigi lin sur tiu listo ŝajnas al mi do kalumnio de mortinto. Ankaŭ alie mankas objektiva kriterio, laŭ kiu homoj estas listigitaj tie. Tia ĉi la listo certe ne povas resti. darkweasel94 (diskuto) 21:08, 1 Mar. 2013 (UTC)
  2.   Por: Senbaza kalumnio ne pravigas artikolon. Similas al listo de famaj hungaraj framasonoj, eĉ pli malbona, senbaza. Seksa interkonsento inter neplenaĝaj junuloj kaj plenaĝuloj ofte okazas ĉe minoritatoj (ekz. romaoj), certaj etnoj. Ĉu ili estas ĉiuj pedofiloj? En la 19-a jarcento, oni ofte gravedis en aĝo de 16 jaroj aŭ malpli. Narvalo (diskuto) 21:43, 6 Mar. 2013 (UTC)
  3.   Por: Ne konservebla en nuna stato. Kiel skribis darkweasel, eblus "listo de personoj kondamnitaj pro pedofilaj agoj" aŭ mi aldonas similan "listo de pedofiliaj aktivistoj". Troa vasteco, vageco kaj negativa konteksto de la esprimo "pedofilo" malplifaciligas kreon de tia listo, ĝis la grado de neebleco. --KuboF (diskuto) 12:57, 7 Mar. 2013 (UTC)
  4.   Por: Mi aliĝas al la opinio de KuboF kaj Darkweasel: en ĝia nuna formo ne akceptebla. PaulP@diskkont 13:24, 7 Mar. 2013 (UTC)
  5.   Por: Mi ne scias multe pri la subjekto, sed la fontoj ŝajnas dubindaj. Por ĉi tiaj gravaj akuzoj, la informofontoj nepre esti sen duboj. Vikipedio ne estas forumo por klaĉo. -- Yekrats (diskuto) 13:59, 7 Mar. 2013 (UTC)

Kontraŭ redakti

  1.   Kontraŭ: Mi humile kontraŭas, ĉar konsideras, ke la listo ja estas enciklopedieca kaj krome la aspekto de la artikolo estas tute vikipedieca. Alia afero estas ĉu oni ŝatas tiun temon. Mi ne ŝatas, kvankam ja estas kultura intereso ĉe kelkaj konataj famuloj de tiu listo. Mi serĉis alilingvan version, sed ne trovis ĝin.--kani (diskuto) 20:08, 1 Mar. 2013 (UTC)
  2.   Kontraŭ: utila listo, kiu listigas konatajn pedofilojn - temas pri faktoj, ne pri valor-juĝo, nek pri kondamno. --Dominik (diskuto) 02:39, 2 Mar. 2013 (UTC)
  3.   Kontraŭ: Estas danĝera temo kun riskoj sed vikipedieca. --pino (diskuto) 16:54, 5 Mar. 2013 (UTC)
  4.   Kontraŭ: Sen konsideri la etikan flankon de la artikolo, ĝi ja entute estas sufiĉe bona artikolo kun pluraj fontoj (kies dubindeco ni ne povas pritaksi, almenaŭ mi ne estas sufiĉe edukita por tio). Eble ni iom mildigu la titolon de la artikolo? Alaŭdo ۩ 09:34, 13 Mar. 2013 (UTC)

Komentoj redakti

  Komento: Kiel kreinto de la artikolo (ankoraŭ ne finita) mi volas komenti kelkajn punktojn. Mi kreis la artikolon ĉar mi ja konsideras interesa, enciklopedia kaj de kultura intereso tian liston de (nur) notindaj pedofiloj, laŭ la maniero de aliaj similaj pri gejaj/lesbaj/ambaŭseksemaj gravuloj entenataj en kelkaj vikipedioj (entenate tiu ĉi). Estas centoj da historiaj gravuloj (verkistoj, imperiestroj, politikistoj, aktoroj...) kiuj estis pedofiloj. La sola problemo kiun mi vidas estas la sekvenda kriterio por listigi ilin: Ĉu inkludi nur la mortintojn por eviti eblajn problemojn pri eblaj personaj ofendoj (mia intenco estis kaj estas ja inkludi nur la mortintojn pro tiu kialo, mi neniel konsideras inkludi vivantojn)? Ĉu nur tiujn, kiuj memdifinis sin kiel pedofiloj aŭ estis pruvite pedofiloj (ekzemple Tony Duvert, kiu sin difinis mem kiel pedofilo, Edgar Allan Poe, kiu edziĝis kun lia kuzino 13-jara aŭ Antonio Machado, kiu edziĝis kun 14-jara knabino; sed ĉi-okaze la listo multe limiĝus)? Inkludi ankaŭ tiujn pri kiuj ekzistas seriozaj kialoj por konsideri ilin kiel pedofiloj kaj tiel estas konsideritaj de diversaj studoj kaj aŭtoroj, eĉ se ili neniam sin difinis tiaj (kiaj Lewis Carroll, Michael Jackson...)? Aliflanke, ne forgesu, ke ne estas la samo pedofilio ol pederastio: ne necesas esti kondamnita pro pederastio por esti pedofilo. Resume: Mi konsideras enciklopedia liston de (notindaj) pedofiloj, same kiel listojn de samseksemaj/ambaŭseksemaj gravuloj; mi kredas, ke la sola problemo eble ekzistanta rilatas al la kriterio por listigi ilin (pro la kialoj supre menciitaj). Ĉiaokaze mi akceptos la decidon de la vikipedia komunumo pri la restado aŭ ne de la artikolo.--Pangea (diskuto) 02:04, 2 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Unue ŝajnas al mi grava la rimarkigo, ke pedofilo laŭ mia impreso ne estas NPIV-a vorto; mi supozas, ke la aŭtoro volis diri pederasto ("homo, kies seksimpulso direktiĝas al homoj nepuberaj..."). Se tiel, kondamno ne povas esti kriterio, ĉar certe iuj pederastoj ne sekvas siajn impulsojn. Por enkonduki ne-NPIV-an vorton mi petus detalan pravigon; vikipedio ne estas vortaro. Kaj, se tia artikolo estas enciklopedia, ĉu ne aliaj vikipedioj devus havi similan? Aŭ ĉu ni ankoraŭ ne trovis ilin? – Umbert' (diskuto) 22:01, 4 Mar. 2013 (UTC)
Nu, se oni sekvus tiun argumenton, necesus forigi la plimulton de la artikoloj en Kategorio:Artikoloj aperintaj en Vikipedio unue en Esperanto. Tamen la listo ŝajnas al mi neenciklopedieca, ĉar simple mankas objektiva kriterio (ŝajne nun sufiĉas, ke unu aŭtoro iam skribis libron, kie ies pederasteco estas implicata), sekve la listo povas facile uziĝi por kalumniado. Ankaŭ pri neŭtraleco mi ne certas, ĉar tio ĉi donas pli da atento al ies pederasteco, ol ekzistantaj fidindaj fontoj. Interalie rigardu: en:List of pedophiles estis tujforigita en 2012. darkweasel94 (diskuto) 06:08, 5 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Kiel drite, mi mem agnoskas tiun problemon: kiujn personojn listigi, kiujn ne? Kelkaj personoj ja povas esti inkluditaj senprobleme ĉar ili sin difinis mem aperte kiel pedofiloj (David Thorstad, Tom O'Carroll, Ad van den Berg... -eĉ se ili vivas oni povas sentime listigi ilin, ĉar ĉiuj estas pedofiliaj aktivistoj) aŭ ekzistas fidindaj fontoj, eĉ oficialaj dokumentoj, kiuj pruvas, ke ili havis seksajn aŭ geedzajn rilatojn kun tre junaj partneroj, kaj sekve ili ja estis sen ia dubo pedofiloj (Poe, Machado, Rulfo, Chaplin, Antoine La Sale...), aŭ en aliaj kazoj ili estis kondamnitaj pro deliktoj rilatantaj al pederastio (Gilles de Rais, Edward Brongersma, Jérôme Duquesnoy, Rafael Medina...). Pri aliaj tamen nur ekzistas ĝeneralaj suspektoj, foje tre seriozaj kaj ebligantaj konkludi preskaŭ sendube, kion multaj aŭtoroj faras, ke ili ja estis pedofiloj aŭ eĉ seksrilatis al neplenaĝuloj (Lewis Carroll, Hans Christian Andersen, Gustavo la 5-a...). Ni analizu aliajn kazojn: Kenneth Searight, kreinto de la planlingvo sona. Li verkis membiografian mansukripton titolita Paidikion en kiu li rakontas pri siaj seksrilatoj kun adoleskantoj. Ĉu tio ne sufiĉas kiel pruvo pri lia pedofilio kaj ebligas listigi lin senprobleme? John Henry Mackay, kiu sin rekonis kiel pedofilo kaj kaŝe publikigis plurajn verkojn defende de pederastio. Mark Twain, kiu verkis pri siaj revoj pri virgaj knabinoj, publikigis gazetaran artikolon favora al la abolo de la aĝo de konsento kaj eĉ fondis personan klubon por knabinoj (Angel Fish Girls). Laŭ mia opinio nur bezonas bone elekti la inkludindajn personojn por ke la artikolo estu enciklopedieca, kaj tion mi ja klopodas bone analizante la fontojn, dokumentojn kaj biografiajn verkojn pri la personoj kiujn mi inkludas en la liston (iuj nur provizore).--Pangea (diskuto) 17:45, 5 Mar. 2013 (UTC)
Kun adoleskantoj? Pedofilio estas seksa emo al antaŭpubertuloj (t.e. ĉirkaŭ ĝis la aĝo de 11 aŭ 12 jaroj). La seksa emo al pubertuloj havas alian nomon, sed mi ilin nun ne scias. Jen plia problemo fakte. darkweasel94 (diskuto) 20:19, 5 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Fakte ne estas limoj sufiĉe difinitaj kaj la termino pedofilio povas esti kaj fakte estas ordinare uzata laŭ vasta signifo: la aĝo de konsento varias laŭ landoj (de 9 la plej malalta ĝis 21 la plej alta), t.e. konsente seksrilati al adoleskant(in)o 15-jara povas esti laŭleĝa en multaj landoj kaj tute kontraŭleĝa en aliaj pro esti rigardata kiel pederast-krimo. Laŭ kriterioj de UNESKO infano estas ĉiu homo malpli ol 18-jara. En Antikva Grekio, kie pederastio estis instituciigita kaj reguligita kaj el kie devenas la vorto, la efeboj estis kutime inter 12- kaj 16-jaraj.--Pangea (diskuto) 21:24, 5 Mar. 2013 (UTC)
Miaopinie vi konfuzas du aferojn - la aĝon de konsento kaj pedofilion. Pedofilio estas konsiderata mensa malsano, kiu ja specife temas pri antaŭpubertuloj. Seksaj rilatoj kun pli aĝaj junuloj povas esti kontraŭleĝaj depende de la lando, sed ili ne estas pedofiliaj. La aĝo de konsento estas jura afero; pedofilio estas medicina afero. darkweasel94 (diskuto) 21:31, 5 Mar. 2013 (UTC)
Vi trafis la esencopn, dankon!Narvalo (diskuto) 21:43, 6 Mar. 2013 (UTC)
Do, eble ni re-vortumu la artikolon por respeguli tiun diferencon? En la nuna formo la artikolo estas sendube tro provoka, sed la info povas esti interesa! Alaŭdo ۩ 09:36, 13 Mar. 2013 (UTC)

Rezulto redakti

Forigpropono ne estas baloto sed diskuto dum kiu ni serĉas interkonsenton. En tiu ĉi gokazo eĉ ĉefaŭtoro esprimis dubojn pri kriterioj por listigi personojn al al listo. Aldone montriĝis problemoj pri terminologio kaj diversa uzado de la vorto "pedofilo", pro kio aparte povas la artikolo servi por kalumniado. Pro ĉio tio la artikolo ne povas resti en nuntempa formo. Estas proponoj por ŝanĝi ĝin al listo de kondamnitoj pro pedofiliaj agoj aŭ listo de pedofilaj aktivuloj. Iu bonvolu transformi la artikolon tien (aŭ al alia, simila formo), aliokaze estos la artikolo forigita post du tagoj. --KuboF (diskuto) 09:05, 13 Mar. 2013 (UTC)

Vikipedio:Lingvolisto ks. redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 8 marto 2013 21:04
Artikoloj
Ŝablono:Ĉefpaĝo lingvolistoj (historio · ĉi tien · forigu)
Vikipedio:Lingvolisto1 (historio · ĉi tien · forigu)
Vikipedio:Lingvolisto2 (historio · ĉi tien · forigu)
Vikipedio:Lingvolisto3 (historio · ĉi tien · forigu)
Vikipedio:Lingvolisto4 (historio · ĉi tien · forigu)
Vikipedio:Lingvolisto5 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
preskaŭ malplenaj, anstataŭigitaj per m:List of Wikipedias (kiu estas ĝisdatigata); evidente rilataj al Vikipedio:Pri ĉi tiu paĝo kaj propono por ĉefpaĝo fare de Lupiro
Uzanto
KuboF (diskuto) 21:08, 1 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--KuboF (diskuto) 08:55, 13 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Ni jam havas sufiĉe da neuzataj kaj superfluaj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 08:51, 2 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:Usona urbo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 9 marto 2013 14:04
Artikolo
Ŝablono:Usona urbo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas malofte uzata ŝablono kun anglaj parametroj, kiu devus esti anstataŭigata per la pli taŭga {{informkesto urbo}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:20, 2 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis kaj la ŝablona uzado estis anstataŭigita, mi ĵus forigis la ŝablonon, kelkajn alidirektilojn kaj la koncernan diskutopaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 19:55, 11 Mar. 2013 (UTC)

Jes se oni anstataŭigas per la pli taŭga {{informkesto urbo}} aŭ {{geokesto}}.--pino (diskuto) 15:08, 7 Mar. 2013 (UTC)

  Komento: Nun kvar artikoloj uzas la ŝablonon; sed ĝi ja konsideras la aparte usonan kutimon mencii la akvan parton de la areo. Eble ĝi restu. – Umbert' (diskuto) 19:49, 10 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Certe eblas aldoni la menciitan trajton al {{Informkesto urbo}}, tiel ke la areo povas esti enmetata pli detale. Ĉu mi aranĝu tion? Se jes, ĉi tiu stranga ŝablono {{Usona urbo}} kun esperanta titolo, sed anglaj parametroj, finfine povos esti anstataŭigata kaj poste forigata. --Tlustulimu (diskuto) 08:54, 11 Mar. 2013 (UTC)
Certe vi povas aranĝi tion kaj forigi la superfluan ŝablonon. --pino (diskuto) 10:21, 11 Mar. 2013 (UTC)
Mi anstataŭigis la kvar uzojn de la ŝablono per {{ informkesto urbo}}. – Umbert' (diskuto) 18:19, 11 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:Usona urbo 2 redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 9 marto 2013 14:15
Artikolo
Ŝablono:Usona urbo 2 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas malofte uzata ŝablono kun anglaj parametroj, kiu devus esti anstataŭigata per la pli taŭga {{informkesto urbo}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:22, 2 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Mi anstataŭigis ĝin per {{informkesto urbo}} kaj forigis ĝin. {{geokesto}} estas por mi monstro, kiun mi ne kapablas superrigardi. – Umbert' (diskuto) 15:08, 16 Mar. 2013 (UTC)

Jes se oni anstataŭigas per la pli taŭga {{informkesto urbo}} aŭ {{geokesto}}.--pino (diskuto) 15:09, 7 Mar. 2013 (UTC)

  Komento: Nun tri artikoloj uzas la ŝablonon; kiam mi trovos tempon, mi provos anstataŭigi ĝin. – Umbert' (diskuto) 19:46, 10 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
Popola artiko asocio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tiu aŭtoro metas multajn mallongajn artikolojn aŭtomate sen ŝanĝi eĉ minimumajn necesajn ŝanĝojn ĉiuj kiel ĝermo pri Koreio kaj politikisto eĉ se ne temas pri politikisto, sen distingo el Koreio de koreo ktp. Krome tiu artiko estas absurdaĵo kaj montro ke oni uzas aŭtomatan tradukilon kiu kondukas al absurdaĵoj kaj al nescio. Oni petu, ke la aŭtoro lernu esperanton. Fakte ankaŭ la anglalingva versio enhavas partojn ege fuŝajn.
Uzanto
--kani (diskuto) 16:31, 7 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
la artikolo estis plibonigita al akceptebla, kvankam nur baza nivelo; estas propono por kunigo kun alia artikolo sed tio nun ne minacas ekziston de la artikolo --KuboF (diskuto) 08:51, 13 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Mi supozas, ke la aŭtoro eĉ ne regas esperanton. --Tlustulimu (diskuto) 16:41, 9 Mar. 2013 (UTC)
  2.   Por: La traduko "artiko" por la angla joint (kiu ĉi tie signifas: "kunigita") montras la uzon de aŭtomata aŭ vortara traduko. – Umbert' (diskuto) 19:43, 10 Mar. 2013 (UTC)


Artikolo
Uzanto:Marek Mazurkiewicz/Taksonomia rango (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne nur la titolo estas fuŝa, sed ankaŭ la informo estas en aliaj artikoloj pri taksonomio. Eble oni povas rekuperi nur la bibliografion.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:00, 17 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
konvena en uzanto-nomspaco --KuboF (diskuto) 21:48, 17 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Ĝi estas en la uzanto-nomspaco, kaj ĝi ŝajnas akceptebla uzo de tiu nomspaco (eble por testi ion, aŭ kiel malneto de io alia?). Do nenia kialo forigi, ja ĝuste por tio ĉi ekzistas la uzanto-nomspaco. darkweasel94 (diskuto) 19:39, 17 Mar. 2013 (UTC)

Partio de Laboristoj de Koreio redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 24 marto 2013 22:29
Artikolo
Partio de Laboristoj de Koreio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝia lingvaĵo estas sufiĉe fuŝa kaj parte aspektas kiel aŭtomata tradukaĵo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 22:00, 17 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
dankon pr poluro darkweasel, sed duobla..., eble estontece :( --KuboF (diskuto) 22:55, 17 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Fuŝa, ŝajne maŝina, tradukaĵo. Tiaj tekstoj laborigas komunumon, kiu ne dediĉas sin al siaj ŝatataj temoj... --KuboF (diskuto) 22:24, 17 Mar. 2013 (UTC)

#   Kontraŭ: bona ekzemplo por paĝo listigita tie ĉi ne pro forigendeco, sed pro polurendeco ... mi ĝin nun poluris kaj espereble malvalidigis la forigkialon. darkweasel94 (diskuto) 22:37, 17 Mar. 2013 (UTC)

  Komento: Mi pensas, ke la artikolo estas eĉ superflua, ĉar jam ekzistas la pli bona Korea Laborista Partio, kiu estas jam ligata al alilingvaj versioj. --Tlustulimu (diskuto) 22:46, 17 Mar. 2013 (UTC)
Ha. Nu tio ŝanĝas evidente multon - do ankaŭ mi subtenas forigon, eĉ tujan (Ĝ13). darkweasel94 (diskuto) 22:49, 17 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 25 marto 2013 13:01
Artikolo
Lidija Ruslanova (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Spamaĵo
Uzanto
Verdulo (diskuto) 13:04, 18 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar ĝi ne nur estis spamaĵo, sed eĉ vandalaĵo, mi traktis ĝin kiel tuj forigenda. --Tlustulimu (diskuto) 13:49, 18 Mar. 2013 (UTC)

GVBFV YDCHGDFGU VB KNHUJFGBGJKGNJJUHGJTR redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je plej eble kiel rapide
Artikolo
GVBFV YDCHGDFGU VB KNHUJFGBGJKGNJJUHGJTR (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu ekdormis sur sian klavaron kaj stokaste premis klavojn...
Uzanto
--Jean-François Clet (diskuto) 17:41, 19 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
forigis Pino --KuboF (diskuto) 17:19, 21 Mar. 2013 (UTC)
Dankon por via atentigo. --pino (diskuto) 17:48, 19 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
Malatebenaĵo de Supra Rejno (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tajperaro en la titolo kaj konflikto kun jam ekzistinta artikolo Malaltebenaĵo de Supra Rejno farita de la sama aŭtoro; la malmulta informo de la fuŝa artikolo povas esti enmetita en la iama
Uzanto
--kani (diskuto) 22:57, 19 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar jam ekzistas la ĝuste skribita artikolo Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj la tiea bildo nun troviĝas en la ĝusta artikolo, mi jam forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 08:22, 20 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
Epoko Nara (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malplenaĵo fare de anonimulo
Uzanto
--kani (diskuto) 23:06, 19 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
kvankam Uzanto:Flipbako ne estas anonimulo, la paĝo estis tuj forigenda ĉar ĝi estis duobla al Nara-epoko --KuboF (diskuto) 17:18, 21 Mar. 2013 (UTC)

Ŝablono:Verkisto redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 27 marto 2013 21:02
Artikoloj
Ŝablono:Verkisto (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Homo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ili estas ne uzataj, ne funkciantaj ŝablonoj kreitaj de novulo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 21:19, 20 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
forigis Pino kaj KuboF --KuboF (diskuto) 17:13, 21 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Eble ili estas eĉ tuj forigendaj. - Krome mi supozas, ke la kreinto ne sukcesis krei vere uzeblan ŝablonon kaj tial malplenigis la paĝon. --Tlustulimu (diskuto) 21:19, 20 Mar. 2013 (UTC)

Personaj dosieroj de Viktor Medrano redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je vendredo 6 Julio 2012 15:08
Artikoloj
Dosiero:Oktogrok Spesikifeishon.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Spécification du Langue-des-bois.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Ondeari Spesifikeishon.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Blueberries.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:M17 Description.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:M17 Lexicon.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Jasminese.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Kwaadakw.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Vling.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Miksrasaj Prauloj.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Personaj kaj ne-enciklopediaj verkoj. Ĉi tiaj dokumentoj estus pli taŭgaj ĉe la persona retejo de Viktor Medrano.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 15:15, 29 Jun. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
personaj dosieroj maltaŭgaj por Vikipedio, Viktoro prefere ilin publikigu en persona retejo; se li forte volus ilin alŝuti al vikio li tion faru en Komunejo ĉar ĉiuokaze la dosieroj estas liberaj --KuboF (diskuto) 10:58, 25 Mar. 2013 (UTC) Lasita nur Dosiero:Vling.pdf ĉar ĝi estas almenaŭ en artikolo (kvankam pri inventaĵo de Viktoro mem, do necesas priesplori Vikipedio:Menciindecon kaj propran esploron...)

Viktoro: Kara Yekrats, mi konstatas, ke la dosieroj havas enciklopedian valoron. Temas pri lingvistiko, antropologio, kaj tiel plu. Mi preferas, ke Vikipedio gardu ilin. Bonan tagon.

Kara Viktoro - Dosieroj havas enciklopedian valoran nur se ili estas referencitaj en iu ajn enciklopedia artikolo. Kore salutas, Yekrats (diskuto) 15:39, 10 Jul. 2012 (UTC)
  1.   Kontraŭ: Ĉi tiuj dosieroj estas en sia uzanto-paĝo. Li montras siajn laborojn, mi kredas ke tio estas insulto por li forigadi siajn dosierojn kiujn temas pri sia grandega laboro kaj siaj horoj uzitaj por tio. Mi forte kuraĝiĝas Viktoron pro siaj laboroj. Eble ke siaj pdf-oj havos utilon en la kreontaj artikoloj pri siaj verkoj. Mi konsentas kun li, ke siaj dosieroj havas enciklopedian valoron. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 11:06, 30 Jun. 2012 (UTC)
  2.   Kontraŭ: Mi samagumente kiel Ĉiuĵaŭde kontraŭas. -- PEJNO Simono Diskuto  14:08, 9 Jul. 2012 (UTC)
  3.   Por: Vikipedio ne estas interreta provizanto por privatuloj. --Tlustulimu (diskuto) 19:36, 2 Jul. 2012 (UTC)
  4.   Por: Mi samargumente kiel Tlustulimu subtenas forigon. Ekzistas retejoj, kie eblas konservi kaj eĉ ekspozicii siajn dokumentojn. Vikipedio ne estas tia. – Umbert' (diskuto) 19:29, 14 Aŭg. 2012 (UTC)
  5.   Por: Kiel Tlustulimu kaj Umbert'. Viktoro petas ke Vikipedio gardu ilin sed Vikipedio gardas alian specon de dosieroj. Viktor preferu uzu alian servon por dosieroj. --KuboF (diskuto) 12:12, 3 Mar. 2013 (UTC)
  6.   Kontraŭ: Ni ne nepre bezonas tro rapide forigi.--pino (diskuto) 13:52, 7 Mar. 2013 (UTC)
Ĉu tro rapide? La propono estas ĉi tie jam pli ol duonjaro! --KuboF (diskuto) 15:27, 7 Mar. 2013 (UTC)

Aldonaj dosieroj de Viktor Medrano redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je lundo 13 Aŭgusto 2012 15:24
Artikoloj
Dosiero:Tatoeba.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Tutubi.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Hajkoj de Viktoro.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Lijda sezbanzu.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Blueberries.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Vikipedio ne estas taŭga deponujo por personaj dosieroj. Ĝenerale estas permesitaj nur dosieroj kiuj rekte subtenas enciklopedian artikolon.
Uzanto
Yekrats (diskuto) 15:33, 6 Aŭg. 2012 (UTC)
Rezulto
  Forigita
personaj dosieroj maltaŭgaj por Vikipedio, Viktoro prefere ilin publikigu en persona retejo; se li forte volus ilin alŝuti al vikio li tion faru en Komunejo ĉar ĉiuokaze la dosieroj estas liberaj --KuboF (diskuto) 10:58, 25 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 30 aŭgusto 2012 17:30
Artikolo
Top Gear (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Top Gear, jam de duonjara estas sen polurado. Ĝi estas maŝintradukaĵo el la angla, pli bone forigi ol unu horon ripari.
Uzanto
Narvalo (diskuto) 17:30, 23 Aŭg. 2012 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
almenaŭ bazo estis polurita, resto forkomentita, bezonatas multa plia polurado, nun ĝermo --KuboF (diskuto) 10:34, 25 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Lasu la artikolon. Mi okupiĝos pri ĝi, kiam mi estos fininta la artikolon Nicolas Boileau. Mi volis jam okupiĝi pri ĝi, sed forgesis tion. Mi tre ofte spektas la programon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pejno Simono (diskuto • kontribuoj) la 23-an de aŭgusto 2012
  Komento: Ĝis nun Pejno Simono ankoraŭ ne okupiĝis pri la artikolo, malgraŭ la promeso. Mi ĵus rememorigis lin. ThomasPusch (diskuto) 02:34, 9 Feb. 2013 (UTC)
  Komento: Nu, Pejno rezignis pri la artikolo kaj tiu daŭre bezonas lingvan poluron. Ĉu iu volontulo poluros almenaŭ parton? --KuboF (diskuto) 12:30, 2 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 23 marto 2013 15:40
Artikolo
Ŝablono:Urbokadro bela (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La ŝablono estas malnova kaj ne uzata; la aŭtoro ne plu estas aktiva.
Uzanto
Umbert' (diskuto) 15:37, 16 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--KuboF (diskuto) 22:28, 24 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Ĝi ne nur estas ne uzata, sed eĉ ne sekvas iun ajn nomskemon por informkestoj. Krome ĝi ne havas fonan bildeton en la kaplinio kaj staras maldekstre anstataŭ dekstre. --Tlustulimu (diskuto) 15:41, 16 Mar. 2013 (UTC)
  2.   Por: Ne uzata. --pino (diskuto) 16:29, 16 Mar. 2013 (UTC)


Artikolo
Aerkamera ŝtonbloko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nesufiĉa informo kaj eĉ apenaŭ kompreneble pro neflua lingvaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 20:03, 17 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
ŝanĝita al alidirektilo --KuboF (diskuto) 17:58, 22 Mar. 2013 (UTC)
  1.   Por: Mi volis iom poluri kaj pliampleksigi la artikolon, sed mankas intervikiojn -- pro tio mi eĉ ne scias, kion la aŭtoro origine celis. Tial mi subtenas forigon ankaŭ. Alaŭdo ۩ 10:46, 18 Mar. 2013 (UTC)
  2.   Por: Mi ĵus atentigis la kreinton sur lia diskutopaĝo. Eble li ja ĉifoje reagos, kvankam li kutime ignoras diskutojn. Sed mi dubas, ke li konvene reagos. --Tlustulimu (diskuto) 10:59, 18 Mar. 2013 (UTC)
  3.   Por: PaulP@diskkont 11:57, 18 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: La sama aŭtoro intertempe jam kreis la pli detalan artikolon Aerkamerbloko, kiu nun estas eĉ vikie ligata per Vikipedio:VD. Do, ni povos trakti la tro malgrandan, strange titolitan artikolon kiel tuj forigenda. Krome mi supozas, ke la ulo ne scias ion pri alinomigo de artikoloj. Kiu emas informi lin? --Tlustulimu (diskuto) 19:25, 21 Mar. 2013 (UTC)

Geraud redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 29 marto 2013 19:31
Artikolo
Géraud (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Senenhava artikolo, kiu antaŭe nur enhavis la ŝablonon {{apartigilo}} kaj malĝustan intervikiajn ligilon.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:38, 22 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
enhavo aldonita --KuboF (diskuto) 22:30, 24 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: La kreinto ĵus aldonis enhavon. Tamen mi proponas ŝanĝi la titolon al "Géraud", ĉar la listigitaj nomoj enhavas la literon é. Krome li denove enmetis la malĝustan intervikian ligilon. --Tlustulimu (diskuto) 19:53, 22 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Mi plu poluris, sed kredas, ke tiaj apartigiloj kun nur ruĝaj ligiloj, havas sencon nur, se la aŭtoto planas verki ankaŭ la koncernajn artikolojn. Se ne, tajpi "Géraud" en la serĉilo estas pli senchave. PaulP@diskkont 09:46, 23 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Mi kreos La Chapelle-Saint-Géraud.--pino (diskuto) 11:24, 23 Mar. 2013 (UTC)
  Komento: Eĉ se ĉiuj ligiloj en apartigilo estus ruĝaj mi pledus por ĝi, ja ruĝaj ligiloj estas ankaŭ por estoneco. --KuboF (diskuto) 22:30, 24 Mar. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuje
Artikolo
Historio de Eklezio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Malplenaĵo, kaj jam la titotlo estas fuŝa: de kiu eklezio?
Uzanto
--kani (diskuto) 23:44, 26 Mar. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Vikipedio:A1 --KuboF (diskuto) 13:18, 27 Mar. 2013 (UTC)