Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015-2019

Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Arkivo de ne plu aktivaj diskutoj, jaroj 2015-2019

Ne plu aktivaj (2015-2019) redakti

Studentoj, poste profesoroj en Universitato de Budapeŝto redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 21 aprilo 2016 12:27
Artikolo
Studentoj, poste profesoroj en Universitato de Budapeŝto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
  • Ne temas pri artikolo, sed listo, kies enhavo povas aperi en kategorio.
  • La titolo mem estas malĝusta, misgvida. Iu Universitato de Budapeŝto nun ne ekzistas en Hungario, nur diversaj universitatoj de Budapeŝto. Similnoma ekzistis nur en 1873-1921, sed ŝajnas ke eĉ tiam aperis en la nomo la vorto Scienca.
  • La titolo mem estas ridinda ("studentoj, poste profesoroj"), kiu ne havas iun ajn analogion en aliaj lingvoj. Mi neniam legis simil-strukturan, -enhavan titolon de artikolo aŭ kategorio en aliaj lingvoj. *Eble sola akceptebla nomo estus "Listo de profesoroj de ELTE" kaj oni skribus unu frazon komence, ke tiu ĉi listo temas pri iamaj studentoj de ELTE, kiuj poste tiu instruis kiel profesoroj.
  • Sed preferinde, mi plu proponas la forigon de tiu "artikolo" kaj oni kreu kategorion "Profesoroj de ELTE" aŭ similan.
Uzanto
Narvalo (diskuto) 12:54, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ:
  • Temas pri listo, pri kio aparta kategorio ne ekzistas, supozeble ne estos, ĉar post forigo de la listo Narvalo ne kreos tiun kategorion (la supozata kvanto estus mil, ja la listo daŭre dikiĝas). Cetere mi jam vidis liston, poste ankaŭ kategorion en la sama temo.
  • Se la titolo mem estas malĝusta, oni alinomas ĝin kaj ne forstrekas la tutan liston. Universitato de Budapeŝto estas komprenebla (similaj nomoj estas oftaj), ELTE-n nur la hungaroj komprenas, se oni aldonas Scienca (Ĉu estas nescienca universitato?), tio faras pli longa la titolon.
  • Se la titolo mem estas ridinda, oni alinomas ĝin, se iu scias pli koncizan titolon. Tie estas tiuj, kiuj ĉi tie lernis, poste instruis ĉi tie. Estas multaj, kiuj lernis en alia univer., poste ili lernis ĉi tie - aŭ ili lernis ĉi tie, sed poste ili instruas en alia univ.

--Crosstor (diskuto) 13:50, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

  Por: Viaj argumentoj ne estas konvinkaj, bazitaj je fakto. Sufiĉas kategorio por tiu. Ridinde, ke iu volas listigi, kategoriigi homojn samtempe, samliste laŭ ilia studejo kaj instruadejo. Ne ekzistas simila kategoriigo, listigo en alia lingvo. Laŭ simila logiko oni povus krei milojn de simile sencencaj kategorioj.Narvalo (diskuto) 18:13, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
  Por: Listo sen iu ajn klarigo ne estas artikolo. Krome ni kreas enciklopedion, ne listopedion. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 24 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Diskutoj

Pri la sama nocio ofte estas listo kaj kategorio, ekzemple pri ĉiuj municipoj de Brazilo:

Vp en ĉiuj lingvoj evoluas, mi ne traserĉis la lingvojn, sed povas okazi, ke tia paro jam ekzistas alie. Se ne estas, supozeble estos. Bedaŭrinde la centra Vp-a statistiko (ĉe mi) nun ne funkcias, tial mi ne scias citi statistikon de vizitantoj. Supozeble estas iu, kion interesas mia kategorio. La gustoj estas diversaj. Por mi estas sensenca kategorio: Viroj.--Crosstor (diskuto) 13:31, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kial simple ne alinomigi tion al "Listo de studentoj de ELTE kiuj poste iĝis profesoroj en la sama universitato" aŭ io simila? Mi konsentas ke tio ĉi ne estas artikolo, sed listo ja povas ekzisti en vikipedio senrigarde de kiom arbitra kaj strange difinita estas ĝia kategorio. Estiel listo ĝi ĝenos al neniu, kaj se la aŭtoro trovas ĝin utila, do ĝi restu.--Goren (diskuto) 23:42, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ:   Komento: Mi samopinias kun Goren. Listo ĝenos al neniu, kaj se la aŭtoro trovas ĝin utila, do ĝi restu. Alinomigo utilos. --kani (diskuto) 09:22, 17 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

  Komento: Kial ne alinomi ĝin al "Listo de profesoroj el Universitato de Budapeŝto"? Oni povus detale klarigi en la artikolo por kio estas la listo: ekz "Ĉi tio estas la listo de personoj kiuj estis studentoj kaj poste iĝis profesoroj en Universitato de Budapeŝto".--Salatonbv (diskuto) 05:16, 18 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

  Por:   Komento: Vere la listo en sia nuna formo estas neniu pli ol estus kategorio pri la sama temo. Avantaĝo de kategorio fakte estas ke ĝi memstare aktualiĝas, se en iu artikolo aldoniĝas la kategoria nomo, dum listo tre facile malaktualiĝas. Tial mi lasus iom da tempo, por krei novan kategorion "Studentoj kaj poste profesoroj en la Universitato de Budapeŝto" (mi petas pri difinita artikolo "la"), kaj nur post tio proponus forigi la nunan liston. Cetere Crosstor pravas ke tiu ekzemplo ne solas, kaj ke ekzemple estas listo Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio plus Kategorio:Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio. Ankaŭ tiu listo en la nuna formo laŭ mi klare ne utilas. Sola problemo estas, ke nun la listo indikas 92 municipojn, kaj la kategorio listigas nur 90 municipojn: En du paĝoj do forgesiĝis la kategorio. Indus trovi kaj ripari tiun fuŝon, kaj sekve ankaŭ la listo de municipoj povus malaperi. Diferenco estus, se la listo estus tabelo kun pluraj parametroj, kaj eblus ordigi la tabelajn erojn laŭ diversaj kriterioj, ekzemple laŭ nombro de loĝantoj, laŭ areo, laŭ mezoregionoj kaj laŭ mikroregionoj. Tamen ankaŭ pri tia tabela listo restas la demando kiu atentos zorgi pri tio ke la nombroj de loĝantoj poste ĉiam restos aktualaj. Tolerebla la listo ankaŭ estus, se estus neordigebla listo kun mezo- kaj mikroregionoj, kiel en la angla kaj hispana vikipedioj. Sed devus esti pli da informo ol en la kategoria listigo, aŭ listo ne havas sencon. Plie laŭ mi Crosstor ankaŭ pravas pridubi la sencon meti ĉiujn artikolojn pri homoj en kategoriojn "viroj" kaj "virinoj": se oni konsekvence farus tion, ambaŭ kategorioj estus nesuperrigardeble plenegaj, kaj laŭ la nuna stato estas nura kaprico ĉu artikolo pri homo estas en tiu kategorio aŭ ne. Cetere ankaŭ en aliaj lingvoj estas tia kaprico. Sed pridubi la kategoriojn "viroj" kaj "virinoj" jam estas alia temo. ThomasPusch (diskuto) 12:59, 26 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉar ŝajne egalas la poraj kaj kontraŭaj opinioj, mi proponas alinomigon al Listo de profesoroj de budapeŝtaj universitatoj.

  1. Oni povas skribi unu frazon, ke temas nur pri profesoroj, kiuj studis same en Budapeŝto en antaŭuloj de universitato ELTE.
  2. Kiel mi jam skribis, la nomo "Universitato de Budapeŝto" oficiale neniam ekzistis.Narvalo (diskuto) 18:35, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Denove redakti

La diskuto ne estas finita. Mi ne tute kontraŭas listajn artikolojn se ili estas utilaj, sed kiel Tlustulimu diras, Vikipedio ne estas listopedio. Crosstor kreadas siajn hobiajn listojn.

Havi du similajn listojn estas troe. Se vi uzus butonon en tablo, vi povas listigi nur profesorojn aŭ studentojn en alfabeta ordo.

Ĉi tiuj du ankaŭ estas kunigendaj. Vi antaŭe (ekz ĉi tie) kontraŭis al la Vikipedia politiko ne aldoni adjektivon kiel "fama" en lista kaj kategoria titoloj, kaj daŭris la listojn kiel "Listo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-K)". La listo de Studentoj de Teknikuniversitato de Budapeŝto estas nur de menciindaj famaj studentoj. Nun vi povas esti kohera kiel "Listo de mortintoj en Budapeŝto (A-K)".--Salatonbv (diskuto) 03:35, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri listopedio:kiom da artikoloj mi kreis kaj kiom da listoj mi kreis? Pri Universitato de Budapeŝto: fakte tiu nomo neniam estis, sed
  • similaj nomoj ekzistas, ekzemple Univ. de Vieno
  • tio ne estas mia inventaĵo, nur laŭ Narvalo
  • ekde 1873 ĝis 1920 la oficiala nomo estis Reĝa Univ. de Budap.

Se iu estas scivolema, kiuj lernis/instruis en la definita univ., konkrete oni povas orientiĝi. Se iu kreos grandan unuigitan liston, tio perdiĝas.--Crosstor (diskuto) 03:56, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Halo Crosstor, mi hontas jam, ki ni estas samlandanoj kaj vi eterne p(r)ovas altrudi viajn ŝatatajn lingve dubindajn ĉevalojn (naskita, kirko, Universitato de Budapeŝto, idiotaj listoj anstataŭ kategorioj ktp.). FAKTOJ: Universitato de Vieno estas traduko de la nuna originala, oficiala nomo (Universität Wien). Via favorita versio Universitato de Budapeŝto neniam estis oficiala nomo (la simila formo de Reĝa Universitato de Budapeŝto ekzistis antaŭ 100 jaroj, kies publikuzita nomo estis universitato de Budapeŝto). Kiomfoje devas mi mem ripeti, por ke vi ekkomprenu tion?Narvalo (diskuto) 16:10, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Corinne Mamane Muzeo de Filiŝtoj Kulturo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 5 oktobro 2016 18:40
Artikoloj
Corinne Mamane Muzeo de Filiŝtoj Kulturo (historio · ĉi tien · forigu)
Neot Kedumim‎ (historio · ĉi tien · forigu)
Ariel Ŝaron Parko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen denove fuŝe titolitaj kaj fuŝe skribitaj artikoloj. Ĉe la dua mankas klarigo pri la titolo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
  Komento: La kreinto supozeble nenion faris pri sia lingva nivelo. Tial mi inklinas al ĉiama forbaro. Ne estas tasko de la lingvaj lertuloj korektadi nur fuŝajn artikolojn de ĉiamaj komencantoj aŭ uzantoj, kiuj uzadas aŭtomatan tradukilon sen iu ajn kompreno pri la lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
  Por: --Salatonbv (diskuto) 21:47, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Li nur respondis "jes dankon", kaj mi forte suspektas ke tio ĉi estas pli malpli la limo de lia rego de Esperanto.--Goren (diskuto) 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
  •   Kontraŭ:   Por: Mi iomete plibonigis la proponitajn artikolojn, do mi akceptus ties restadon, sed mi tute apogas la porĉiaman forbaron de tiu vikipediisto kiu tiom laborigas nin.--kani (diskuto) 13:52, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Frank Christoph Schnitzler redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je atendanta inter 2017 kaj 2023
Artikolo
Frank Christoph Schnitzler (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La persono estas konata ĉefe pro sia mem-portreto. Liaj paperoj en televido estis tute negrava. Lia organizo rekonstrui la ruinojn de Achalm mankas financo. La statuson kiel kultura ambasadoro ne estas pruvita. Vidu ankaŭ germana fervorulo-paĝo. diskutoj forviŝi, en germana
Uzanto
Enyavar (diskuto) 11:19, 11 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 15:45, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: La menciindeco estas sufiĉe duba. Krome forestas alilingvaj versioj. - Eble finfine ni decidu post preskaŭ 5 jaroj. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:47, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Eĉ la germana Vikipedio ne havas artikolon pri li. Fakte, NENIU alia Vikipedio havas, nur ni. Do, finfine for. - Moldur (diskuto) 21:06, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: La artikolo el BILD, kiu nomas lin milionulo, ŝajnas al mi tre sensacia kaj malbonkvalita ĵurnalismo, ne inda listiĝi kiel referenco de enciklopedio. Tial mi elprenis tion. Krome mi ĵus elprenis ĉion, kiu estas kritikata kiel senreferenca pompo en vikidatumoj, de tie, ĉar ĝi ĉiukaze nur afektas tiun ĉi artikolon. Sed daŭre mi pensas ke la resto estas sufiĉe sobra por ke ĝi povas resti. Min ne konvinkas ke se germanaj vikipedianoj nepre volas la artikolon senspure vidi forigita, ke aliaj vikipedioj devas sekvi. Tial mi formale voĉdonas   Kontraŭ: Sed mi konsentas ke la menciindeco estas malforta. Tial se ni "aŭtonome" kaj plimulte decidas ne voli la artikolon, mi povas vivi kun tio. ThomasPusch (diskuto) 22:35, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Indiko en * Frank Christoph Schnitzler en BMLO (Bayerisches Musiker-Lexikon Online) ne plu ekzistas, for ĉi tie! Kaj ĉiuj kvar retejoj en la informkesto ankaŭ ne plu atingeblas: for el vikidatumoj! La trovita facebook-paĝo pri la "kavalira asocio" kun lasta ŝanĝo el 2020 pruvas ke iu klubo ekzistas aŭ ekzistis kaj sendis mem-anoncajn komunikaĵojn al la loka gazetaro, kaj klaras ke la ruina burgo Achalm ekzistas, sed tie ŝajne nenio ŝanĝiĝas, ne estas signoj pri grandaj investoj de la iam antaŭe festema "kavalira asocio" en la burgoruinon. Jes, la teksto estas ekde 2017 sufiĉe sobra, kaj jes estas fidindaj referencoj ke li estis flanka rolulo en du televidaj filmoj. Sed ĉu lingve multfoje ĝustigita teksto pri pruvite fanfaronema flanka rolulo en du televidaj filmoj povas konvinki? Mi ne plu defendos la tekston, despli ke ni kune voĉdonas por ĝia forigo - ne iu fremdulo ne parolanta Esperanton. Mi ĝenerale tre skeptikas pri la argumento de "manka menciindeco": estas germanaj redaktantoj en vikipedio kiuj certegas ke la lingvo Esperanto entute ne estas menciinda, kaj konsekvence ĉio rilata devas esti forigita el nacilingvaj vikipedioj, el la komunejo, el vikidatumoj... Sed tamen la kialoj mencii s-ron Schnitzler estas tiom minimumaj, ke forpreno de la paĝo vere ne estos manko. Al mi li aspektas kiel filo de riĉulo, kiu en sia vivo ne faris multan saĝan - mi konas pli multajn malsaĝulojn, kiuj tamen ricevis vikipedian mencion, se ili elvivis sian malsaĝon sufiĉe publike, se la gazetaro, televido, se bibliotekaj datumaroj atentas pri ili. Mi ankaŭ havas eron en vikidatumoj, kaj mi ne ne certas ĉu ĉiuj eksaj pacientoj, eksaj najbaroj, eksaj esperantistoj aŭ eksaj vikipediistoj konvinkiĝas ke mi faris ion saĝan en la vivo. Probable ne ĉiuj. Sed ĉi tie, kontraste al multaj aliaj vikipediaj paĝoj, la deziro nepre pluesti en bibliotekaj datumaroj kaj tiu de vikipedio ŝajnas esti la sola ĉefa celo de agado - kaj tiu vanteco tamen pravigas esceptokaze uzi la subjektivan juĝon de "manka menciindeco" kaj forbalai la tekston ankaŭ el la esperanta vikipedio. Sume mi ankaŭ ŝanĝas mian voĉon kaj nun voĉdonas   por forigo de la teksto, kiu sen apogo de lasta hezitanto certe baldaŭ estos for. ThomasPusch (diskuto) 09:13, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Societo de Mongolaj kaj Koreaj Esperantistoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 16 aprilo 2018 17:41
Artikolo
Societo de Mongolaj kaj Koreaj Esperantistoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
  • Ne ekzistas fontoj pri la "societo";
  • La "societo" ne estas trovebla en la reto.
Uzanto
Warddekock (diskuto) 17:38, 9 apr. 2018 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ankaŭ mi trovis neniun fonton pri ĝi. Krome, Vikipedio ne estas Jarlibro de UEA. Gamliel Fiŝkin 00:58, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

  Por: --RG72 (diskuto) 09:33, 10 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Ĉiuj dosieroj en Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono redakti

Ŝablono:Bildo de vikipediisto kaj ĉiuj dosieroj kiuj uzas tiun permesilon

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 29 julio 2018 16:32
Artikolo
Ŝablono:Bildo de vikipediisto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mallibera permesilo en la esperanta Vikipedio Mankas libera permesilo al ĉiuj tiuj dosieroj
Uzanto
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:57, 22 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ankaŭ komencis diskuton pri ĉi tiu permesilo ĉe ĉi tiu paĝo, kie mi klarigas kial ĉi tiu ŝablono estas kontraŭ la reguloj de la Fondaĵo Vikimedio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:57, 22 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

  •   Kontraŭ: Ĉu iu plendis pri la afero? Temas pri propono forigi utilan enhavon, kies esto en Vikipedio rompas nenies rajtojn. La sola motivo estas iu formalaĵo. Forigi la ŝablonon, tio estas en ordo, sed forigi la bildojn estas rigida burokratismo. --Surfo 20:59, 22 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
    • @Surfo: Mi bedaŭrinde ne povas akcepti tiun argumenton. Ĝi rompas la rajton de ĉiuj uzantoj uzi la enhavon de Vikipedio en libera maniero. Vikipedio estu libera enciklopedio sekvante la regulojn de la fondaĵo, kiu fondis ĝin. Se esperantistoj ĉi tie ne sukcesas baldaŭ atingi forigon de ĉi tiu ŝablono kaj forigon aŭ permesilŝanĝon de ĉiuj tiuj dosieroj, mi sendus klarigojn kaj formalan peton al la Fondaĵo Vikimedio kaj petus ilin kiel eble plej rapide agi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:12, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
    • Mi povas nur bedaŭri vian sintenon kaj ĝeneralan detruemon. Mi rimarkis, ke vi eĉ ne provas serĉi solvojn aliajn ol forigo de enhavo.--Surfo 11:01, 25 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
      • @Surfo: Ne temas pri detruemo, temas pri baza respekto kaj dececo al la fondaĵo, kiu bonvole kaj senpage gastigas nian enciklopedion. La estraro de tiu fondaĵo faris striktan regularon, kiu ordonas, ke ĉiuj projektoj nepre nur gastigu liberan enhavon, kaj vi provas unuope kontraŭstari tiun decidon. Mi opinias, ke tiu sinteno estas tute malrespekta. Mi jam proponis alian solvon, la alŝutintoj de ĉi tiuj kelketaj dosieroj ankoraŭ havas iom da tempo por ŝanĝi la permesilon por eviti forigon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:21, 26 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
    • @Robin van der Vliet: Detruemo estas la ĝusta vorto, eble pli ĝusta estus vandalismo, t.e. konscia detruado de kulturaj valoroj. Vi kamuflas vian intencon per jurecaj argumentoj, kiuj validus en neniu tribunalo de nediktatura lando.
La fotoj estas alŝutitaj de Vikipediistoj, kiuj bone konas la regulojn de Vikipedio. Pri la reguloj kaj kondiĉoj estas memorigo ĉe ĉiu alŝuto, kaj, ekzemple, kreante artikolon oni vidas la tekston
Konservante, vi konsentas senlime doni vian kontribuon laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL.
Estas evidente al ĉiu senpartia observanto, ke la koncernaj vikipediistoj jam per la alŝuto, ipso facto, implicite permesis la uzon laŭ la postuloj de Vikipedio kaj ankaŭ havigis al si (implicite aŭ eksplicite) permeson de la fotinto, se tiu estas alia persono.
La ŝablonon Ŝablono:Bildo de vikipediisto verŝajne neniu el la portretitaj vikipediistoj mem aldonis al sia foto, ĉar ili evidente opiniis tion nenecesa aŭ ne sciis pri tia ŝablono. (Laŭ kiu regulo iu alia ol la alŝutinto povas post la alŝuto aldoni tian permesilo-ŝəblonon?) Kiu ajn kortumo interpretas ĉi tiajn permesojn kaj kontraktojn laŭ la intenco de la permesinto, eĉ se la intenco ne estis skribe dokumentita, sed nur evidentiĝas el la cirkonstancoj kaj aliaj faktoj.
Mi rimarkis, ke ankaŭ alia lastatempa agado de vi ŝajnas celi malpliigi la valoron de Vikipedio kiel ĝenerala konsult-enciklopedio en Esperantujo. Se vi volas esti regulisto, estu almenaŭ prudenta regulisto.
Estas tamen dankinde, ke vi "proponis alian solvon", sed ĝi estas nesufiĉa.
Mi jam diris ĉion pri la afero kaj ne revenos al ĝi. --Surfo 08:49, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
@Surfo: Denove, neniel temas pri detruemo, kaj certe neniel temas pri vandalismo. ("Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Vikipedion ne estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon.") Krome ankaŭ estas tre klare videbla, ke ne ĉiuj koncernaj vikipediistoj permesas uzadon de siaj bildoj ekster Vikipedio. Vidu ekzemple la priskribon sub Dosiero:Izabl.jpg ("persona foto uzebla NUR por mia vikipedia paĝo") aŭ sub Dosiero:Internaciulo.jpg ("Estas propra laboro NUR por bildigi mian personan paĝon! NE UZU TIUN BILDON SEN AVERTO, DANKON!"). Tiuj avertoj eksplicite indikas, ke ili ne estas eldonitaj laŭ la ĝusta permesilo. Mi opinias vian sintenon kaj rezonmanieron maltaŭga kaj malrespekta. Ni vidu ĉu niaj administrantoj kapablas bone sekvi kaj respekti la decidon de la estraro de Fondaĵo Vikimedio, kiun vi klare neglektas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:02, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
Pardonu, ke mi ankoraŭ aldonas noton, malgraŭ mia ĵusa promeso. Kial vi punas multajn vikipediistojn kaj legantojn de Vikipedio pro tio, ke Yekrats iam, antaŭ jaroj, sen demandi la originan alŝutinton, aldonis la strangan ŝablonon (kun la teksto "verŝajne la bildo estas uzebla de Vikipedio libere") al la bildoj, eĉ al tiuj, kiuj tuj post la ŝablono klare videble havas tian malpermesantan tekston? Vi estas elefanto en vendejo de porcelanaĵoj. Forigu la strangan ŝablonon el tiuj bildoj kaj poste rekonsideru la aferon. Vikipediisto servu la legantaron. Pri forigoproponoj respondecu la alŝutintoj, kiujn vi ja rajtas konsili pri la konsekvencoj de libera uzo. – Nun mi certe finas. Ĝuu la baldaŭan eklipson, se vi loĝas en lando de videbleco. --Surfo 17:27, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
@RG72 kaj Surfo: Intertempe la stranga kaj mallibera permesilo estas forigita. Nun la kategorio Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono plenas je dosieroj al kiuj mankas libera permesilo. Ili havu kiel eble plej rapide taŭgan permesilon aŭ ili estu forigitaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:08, 29 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
  •   Por: Se Vikipedio estas libera, do sensencas havi malliberan enhavon. Ne endus forviŝi la dosierojn se oni donus al ili alian permesilon, tamen. Se ili verŝajne ne faros tion, do forigendas. ~nmaia d 15:17, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi komprenas bedaŭron de Surfo pri la forigotaj dosieroj, sed temas pri la baza principo de la projekto — ĉiu libere kontribui per libera enhavo. Dura lex, sed lex. Des pli ke temas pri la enhavo, kies malapero apenaŭ rimarkinde influos Vikipedion, ja ĝi estas uzata ĉefe en uzanto-paĝoj. Iuj fotoj povas esti memfotoj, do supozeble kongruas al la postulo esti propraj verkoj de la alŝutinto. Aliaj certe estis faritaj de aliaj personoj, do necesas pruvo ke ili permesis liberan uzadon. La triaj klare montras ke iliaj aŭtoroj kontraŭas la liberan uzadon.

Resume. Mi proponas kontakti la alŝutintojn kaj proponi al ili elekteblon: aldoni kongruan ŝablonon (do indiki kiun) al la dosiero aŭ alfronti ĝian baldaŭan forigon. Evidente Robin van der Vliet bone orientiĝas en ŝablonoj kaj uzorajtoj, do estus bone se li surŝultrigus tiun taskon. Poste mi forigos la malliberajn dosierojn, se tiaj restos.--RG72 (diskuto) 08:38, 19 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi kontaktis ĉiujn alŝutintojn (krom la forpasinta Uzanto:Rick MILLER kaj la malliberigita Uzanto:ArnoLagrange) kaj proponis al ili du eblojn. Mi donis al ili du semajnojn por plenumi la peton. Je la 6-a de oktobro 2018 ni finfine forigu la dosierojn, kiuj daŭre estas malliberaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:33, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Akceptite.--RG72 (diskuto) 14:54, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
@RG72: La du semajnoj rapide pasis kaj neniu el la kontaktitaj personoj respondis al mia peto. Laŭ la interkonsento, vi nun povas forigi ĉiujn dosierojn en la kategorio Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono kaj fermi ĉi tiun diskuton. Mi jam forigis la koncernajn dosierojn de ĉiuj paĝoj (krom Uzanto:Rick MILLER, ĉar la paĝo estas protektita).
Estonte kiam denove aperos dosiero en ĉi tiu kategorio, oni forigu ĝin post sep tagoj, kiel nia ŝablono jam klarigas. Neniam denove ni akceptu tiom da malliberaj dosieroj dum tiom longega tempo! Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:23, 6 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 17:07, 6 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Dankon! Intertempe du el tiuj dosieroj estas jam realŝutitaj al Vikimedia Komunejo per liberaj permesiloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:12, 8 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Cars care redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Cars care (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
alilingva, dubinda enciklopedieco
Uzanto
--kani (diskuto) 09:14, 17 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita

-1992 redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 28 oktobro 2019 9:26
Artikolo
-1992 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malplena
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:21, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Nun ĝi alidirektas al artikolo pri jarcento kaj en tia formo povas ekzisti. Gamliel Fiŝkin 01:02, 17 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

  Komento: Anonimulo kreas dekojn da artikoloj, kiuj enhavas nur ŝablonon. Ĉu ni vere bezonas tion? RG72 (diskuto) 09:21, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

  Komento: Eble tiaj ĝermetoj estus utilaj por subteni kronologian strukturon kaj referencoj el artikoloj pri historio. Kvankam mi mem neniam referencis datojn tiom antaŭlongajn, tio ĉi ne signifas ke neniu alia bezonos ilin.--Goren (diskuto) 13:42, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Speech recognition redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 22 novembro 2019 16:35
Artikolo
Speech recognition (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen duoblaĵo de la jam ĝuste ligita artikolo Parol-rekonado.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:39, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

  Komento: Estis jam alidirektilo.

  Komento: La aldirektilon eble indas konservi, eble ĝi estos utila por iu artikolo pri programaraj teknologioj kun anglaj nomoj.--Goren (diskuto) 00:02, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

  Por: Mi riparis duoblan alidirektilon, sed plu dubas pri neceso havi anglalingvan tradukon, ja tiaĵoj abundas kaj tio signifus ke ni devas krei anglalingvajn tradukojn ankaŭ por aliaj terminoj. Ĉu tio estas vere necesa? RG72 (diskuto) 07:04, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Geokesto lokumiloj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 7 septembro 2019 5:59
Artikolo
Ŝablono:Geokesto lokumilo Karpatoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉu tiu kaj aliaj ŝablonoj en tiu ĉi kategorio estas plu necesaj kaj uzataj?
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:42, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 00:03, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tiu ŝablono kaj ĉiuj de tia speco ankoraŭ estas uzataj de la informkesto {{geokesto}}. La sufiĉe simila ŝablono {{geokesto2}} jam povas uzi la lokumilojn de {{situo sur mapo}}. Vidu ankaŭ Uzanto:Tlustulimu/geokesto kaj Uzanto:Tlustulimu/laborejo. Ĉar tia ŝanĝo estas sufiĉe kompleksa, mi foje emas aranĝi ĝin? Sed pro laboro tio iomete povos daŭri. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 06:28, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Certe, senprobleme. Mi nur vidis ke forigopeto haveblas en pluraj el tiuj ŝablonoj, do supozis ke temas pri la afero simple forgesita. Sukceson! RG72 (diskuto) 07:41, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Kial oni deziras forigi tiun ĉi ŝablonon? Kial ĝi estas ne plu necesa? Ĉu ĝi ĝenas iun? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:58, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Kiel mi jam diris, mi ne scias kial iu metis forigajn ŝablonojn en pluraj el ili. Do mi propmis pridiskuti la aferon ĉi-tie kaj poste forigi ilin aŭ forigopetojn. RG72 (diskuto) 08:33, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Se mi bone komprenas, RG72 nur konstatis ke iu metis ŝablonon por propono de forigo al pluraj geokestaj ŝablonoj, ke ili ne plu nepre necesas, ĉar estas alternativaj, pli simplaj ŝablonoj nun, kaj ke Ŝablono:Geokesto lokumilo Karpatoj krom en diskutoj nur uzatas en unu artikolo, sed ke Petr Tomasovsky pledas ne forigi ilin. Kvankam li ne metis la vorton "kontraŭ" kompreneblas ke li pensis tiun voĉdonon, aliflanke neniu ĉi tie en 3 jaroj kaj 3 monatoj esprimis sin por forigo. Do mi proponas fini la diskuton kaj ne forigi ion ĉi tie - ĉar, responde al Petro, ĝi vere ne ĝenas - se restas la rozkolora indiko pri la tendence preferinda alternativo. ThomasPusch (diskuto) 00:03, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]