Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Marto

Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 13 junio 2014 6:46
Artikolo
Ŝablono:Apartigila sekcia paĝo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne utila nek uzata en artikoloj. Estas aliaj similaj ŝablonoj. La neutileco de la kategorio generita de ĉi tiu ŝablono ankaŭ estas diskutata ĉe Projekta diskuto:Ŝablonoj#Apartigilaj ŝablonoj.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 06:24, 6 Jun. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ne estis kontraŭaĵo kelkajn monatojn nek uzata.--Salatonbv (diskuto) 09:55, 8 Mar. 2015 (UTC)

  Por: Ni ne bezonas tiajn ŝablonojn kun tre malnova maniero de ŝablona kodigo. Krome ĝi jam sufiĉe superfluas manke de uzado. --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 6 Nov. 2014 (UTC)

Listo de lumturoj en Bretonio redakti


Artikolo
Listo de lumturoj en Bretonio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĝi estas malplena je enhavo
Uzanto
--kani (diskuto) 22:45, 6 Mar. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
la artikolo estis proponita pro mallongtempa eraro en la artikolo, kiu nun estas korektita --KuboF (diskuto) 20:52, 14 Mar. 2015 (UTC)
  Kontraŭ: @Kani: Ĝi ne estas malplena. Ĝi enhavas kvar mapojn kun ligiloj al la artikoloj de ĉiuj lumturoj en Bretonio, kiel ĝi estas en la franca lingvo. Kial ne proponi forigon de la franclingva artikolo?
Ĉu vere necesas krei aldonan tekstan liston de la lumturoj de Bretonio kiam tiu listo aperas rekte sur la mapoj. Tio certe utilus sed ĝi ne estas la sola farinda vikipedia laboro.--Xian-eo (diskuto) 09:49, 7 Mar. 2015 (UTC)
  Kontraŭ: Se la kreinto vere planas verki artikolojn pritemajn, bluigonte la nun ruĝajn ligilojn, do kial ne?--RG72 (diskuto) 12:58, 7 Mar. 2015 (UTC)
  Kontraŭ: Bonus (indus) aldoni navigilon per ŝablono, sed la artikolo estas laŭ mi tute akceptebla. --KuboF (diskuto) 13:23, 7 Mar. 2015 (UTC)
  Kontraŭ: Ĉu vi povus aldoni iom da klariga teksto je la komenco de la paĝo, ekzemple kiam oni konstruis en la regiono la unuan lumturon kaj kioma da lumturoj nun ekzistas tie?--Tlustulimu (diskuto) 13:39, 7 Mar. 2015 (UTC)
  Kontraŭ: Kiam mi metis la proponon, pro ia kialo la mapoj ne videblis, nur fuŝa idiko ke estis ŝablono; nun jes videblas la enhavo. Mi mem retiros la proponon el la artikolo, sed apogas la proponon de Tlustulimu, ke la teksto havu almenaŭ iom da klariga teksto je la komenco de la paĝo, ekzemple tri frazojn, kio estas la regulo.--kani (diskuto) 18:20, 7 Mar. 2015 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 majo 2014 21:14
Artikolo
Kategorio:Enciklopedio de Esperanto A (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La enkategoriigo preskaŭ ĉiam estas aŭtomate aldonata de la Ŝablono:EdE; kiam la artikoloj priboniĝas, oni forigas la ŝablonojn el ili, aldonante ligilojn al multaj fontoj. Sufiĉas jam informlistoj Enciklopedio de Esperanto - A kaj similaj.
Uzanto
Dima41 (diskuto) 21:08, 28 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ne estis kontraŭvoĉoj kaj mi mem jam antaŭ pluraj tagoj deklaris en la diskutejo mian intencon fari ion similan. La artikolojn mi transportis al alinomita kategorio Vikipedio:Enciklopedio de Esperanto, ĉar ja tiu kategorio ne rilatas al la temo de la artikolo, sed al la enciklopedia prilaboro de la artikolo mem. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:19, 22 Mar. 2015 (UTC)
  • {por} interkonsentas Narvalo (diskuto) 13:59, 29 Apr. 2014 (UTC)
  •   Por: sed unue necesas ĉiujn artikolojn, kiuj enestas en tiaj kategorioj, transporti al la Kategorio:Enciklopedio de Esperanto; ekzemple, en Perl ŝajnas esti tiel s/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto [A-Z]\]\]/\[\[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto\]\]/ (mi ne kontrolis, ĉu tiu ĉi kodo funkcias). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 04:19, 22 Jun. 2014 (UTC)

Kategorio:Rusa literaturo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 14 julio 2014 13:52
Artikolo
[[::Kategorio:Rusa literaturo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
duobliga por Kategorio:Ruslingva literaturo. Oni forigu unu el ili.
Uzanto
Dima41 (diskuto) 13:34, 7 Jul. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
alidirektita.--Salatonbv (diskuto) 23:34, 27 Mar. 2015 (UTC)
Kontraŭ.- Kial nuligi unu?: eblus trafi artikolon, kiu estus nur en unu el ili ekzemple traduko kiu ne plu estas jam Ruslingva sed ja temas pri Rusa literaturo, aŭ inverse Ruslingva literaturo sed temante pri absolute aparta nerusa temo, ekzemple pri Kiĥoto aŭ teknike pri goriloj. Mi komprenas, ke estas preskaŭ esceptaj kazoj, sed povas okazi.--kani (diskuto) 09:12, 9 Jul. 2014 (UTC)
Por mi la vortoj "rusa" kaj "ruslingva" rilate al literaturo estas plene samsignifaj. Se oni vidas diferencon, bonvolu montri ĝin. (Kaj mi tute ne komprenas, kiel iu temo povas esti "rusa" aŭ "ne-rusa".) --Dima41 (diskuto) 16:28, 9 Jul. 2014 (UTC)
  Kontraŭ: --Surfo 18:34, 9 Jul. 2014 (UTC)
Surfo, sur ĉi tiu paĝo mi skribis, ke la du kategorioj por mi estas samsignifaj, kaj pro tio mi deziras forigon de unu el ili kaj restigon de la alia. Mi eĉ speciale aldonis la saman priskribon en la du kategoriojn. Se vi sen iuj klarigoj voĉdonas "kontraŭ" dufoje, do vi rompadas regulojn (prezentis neniun argumenton) kaj sensence malhelpas fini la diskuton. --Dima41 (diskuto) 20:04, 9 Jul. 2014 (UTC)
  Komento: Mi ne komprenas, kial vi, Dima41, opinias la vortojn "Rusa" kaj "Ruslingva" samsignifaj. Ili ja ne estas, kaj povas esti, ke por iuj ili donas utilan eblon precizigi la klason de artikolo. Eĉ se la vortoj praktike estus multe aplikataj al samaj artikoloj, mi ne vidas ian ajn malutilon en kunekzistado de la du kategorioj. – Fine, neniu regularo devigas voĉdonanton prezenti argumentojn por sia voĉo. Sufiĉas voĉdoni post prezento de argumentoj. Estis tie viaj argumentoj, kiuj ne konvinkis min. Cetere, bonvolu ne prezenti por voĉdonado du apartajn proponojn, kiujn vi opinias tiel ligitajn, ke eventualaj respondoj dependu unu de la alia. --Surfo 13:43, 19 Jul. 2014 (UTC)
La vortoj "rusa" kaj "ruslingva" estas samsignifaj, ĉar ili ambaŭ signifas "ia en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 11:13, 20 Jul. 2014 (UTC)
Mi ne povas malpermesi al vi havi tian kuriozan opinion. --Surfo 14:57, 20 Jul. 2014 (UTC)
Se vi havas alian opinion, bonvolu esprimi ĝin almenaŭ en la paĝoj, kiujn mi proponis por forigo. Tamen en la rusa Vikipedio mia opinio estis jam delonge konfesita por ĉiuj similaj okazaĵoj. --Dima41 (diskuto) 16:45, 20 Jul. 2014 (UTC)
Interese. Eblas do konjekti, ke vi uzas en la Rusa Vikipedio Esperantajn vortojn ("rusa", "ruslingva"). Eĉ se jes, mi ne komprenas, kiel opinio de ruslingvaj vikipediistoj pri pure Esperantaj vortoj povus difini ties signifojn. Eble via propono forigi la kategorion estas bona, sed "rusa" ne egalas al "ruslingva", kaj via argumento pri ilia egaleco ne sufiĉas por decidi pri forigo. --Surfo 07:19, 21 Jul. 2014 (UTC)

Kategorio:Ruslingva literaturo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 14 julio 2014 13:03
Artikolo
[[::Kategorio:Ruslingva literaturo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
duobliga por Kategorio:Rusa literaturo. Oni forigu unu el ili.
Uzanto
Dima41 (diskuto) 13:36, 7 Jul. 2014 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
laŭ la rezulto de diskuto.--Salatonbv (diskuto) 23:35, 27 Mar. 2015 (UTC)
Kontraŭ.- Kial nuligi unu?: eblus trafi artikolon, kiu estus nur en unu el ili ekzemple traduko kiu ne plu estas jam Ruslingva sed ja temas pri Rusa literaturo, aŭ inverse Ruslingva literaturo sed temante pri absolute aparta nerusa temo, ekzemple pri Kiĥoto aŭ teknike pri goriloj. Mi komprenas, ke estas preskaŭ esceptaj kazoj, sed povas okazi.--kani (diskuto) 09:12, 9 Jul. 2014 (UTC)

  Kontraŭ: --Surfo 18:34, 9 Jul. 2014 (UTC)

Surfo, sur ĉi tiu paĝo mi skribis, ke la du kategorioj por mi estas samsignifaj, kaj pro tio mi deziras forigon de unu el ili kaj restigon de la alia. Mi eĉ speciale aldonis la saman priskribon en la du kategoriojn. Se vi sen iuj klarigoj voĉdonas "kontraŭ" dufoje, do vi rompadas regulojn (prezentis neniun argumenton) kaj sensence malhelpas fini la diskuton. --Dima41 (diskuto) 20:05, 9 Jul. 2014 (UTC)
  Komento: Mi komentis sub "Rusa literaturo". --Surfo 13:46, 19 Jul. 2014 (UTC)
  Por: Kategorio:Latvolingva literaturo ankaŭ estis forigita pro la sama principo. Strikte estus rusa literaturo, kiu ne estas ruslingva. Tamen, havi du preskaŭ samajn kategoriojn en vikipedio konfuzas uzantojn.--Salatonbv (diskuto) 07:55, 21 Jul. 2014 (UTC)
Salatonbv, kion signifas por vi "rusa literaturo"? Por mi "rusa literaturo" = "literaturo en la rusa lingvo". --Dima41 (diskuto) 08:41, 21 Jul. 2014 (UTC)
@Dima41: "Rusa literaturo" estus literaturo de rusoj aŭ Rusio, skribata de rusoj aŭ en la ruslingvo. Preskaŭ ĉiu literaturo estu en la ruslingva. Do, oni nur per "rusa literaturo" (sen aldoni "-lingva") povas signifi ruslingvan literaturon. Estas kelkaj situacioj kiam oni ne volas glui la vorton "lingvo": Ruslingva literaturo en Esperanto - mi volas proponi alinomigon al Rusa literaturo en Esperanto. Ĉar la literaturo jam ne plu estas en la "ruslingva" sed tradukita al "Esperanto"; sed la enhavo ankoraŭ estas "rusa" (kulture, etne, etose, aŭ pri Rusio). Ĉiuokaze ne forgesu ke mi estas por via forigpropono.--Salatonbv (diskuto) 09:13, 21 Jul. 2014 (UTC)

Kategorio:Rusa literaturo kaj Kategorio:Ruslingva literaturo (denove) redakti

  Komento: Ĉar ne estas konkludo pri tiuj kategorioj, mi petas denove por komentoj. "Rusa" kaj "Ruslingva" ŝajnas esti samaj ĉi tie. Tamen, oni ankaŭ povas trovi "de Rusio" kaj "Rusa" samaj. Sub la Kategorio:Literaturo laŭ lingvoj oni plejmulte uzas formon "x-lingva". Do, mi aliĝas al la uzo de Kategorio:Ruslingva literaturo (d:Q9596853). Kiam oni havas kategorion de literaturo de Rusio, oni povas uzi Kategorio:Literaturo de Rusio (d:Q6769691) aŭ Kategorio:Rusa literaturo, ĉu ne? Por havi unuecon, ni devas elekti unu el janaj manieroj.

sub Kategorio:Literaturo laŭ nacieco
Maniero 1 Maniero 2 (ŝanĝi unu) Maniero 3 (ŝanĝi plejmulte)

--Salatonbv (diskuto) 01:03, 7 Mar. 2015 (UTC)

Jen estas unu el multaj eraroj: kategorio pri francia literaturo estis nomita Kategorio:Franca literaturo (Francio ne estas nur franca). Do:

  • "franca" = "franclingva" (aŭ iam "de etnaj francoj") ktp;
  • maniero 2 estas evidente malvera kaj ne konsiderinda;
  • ambaŭ ebloj 1 kaj 3 estas ĝustaj, oni elektu unu (plej facile komprenebla verŝajne estas 3a). Indas ankaŭ aldoni priskribon por legantoj saman kiel en Kategorio:Literaturo de Rusio:
 Ĉi tiu kategorio enhavas informon pri literaturo verkita de rusiaj aŭtoroj. Vidu ankaŭ: Kategorio:Literaturo pri Rusio.
  Komento: Mi ne volas ĉi tie juĝi se estas erare aŭ ne uzi la A-vorton "Franca" por signifi landon Francio. Tamen, mi komprenas ke la vorto estas ne tre klara ĉe ĉi tiu kazo. Kaj mi tute aliĝas al la opinio ke oni skribu la priskribon en ĉiu kategorio. Ni atendu pliajn voĉojn de aliuj enhavante Surfo, Umbert', KuboF, ThomasPusch, RG72, pino, Moldur, Dominik, kiuj komentis ĉe la relativaj diskutoj. Kiu maniero 1, 2, aŭ 3?--Salatonbv (diskuto) 08:54, 7 Mar. 2015 (UTC)
  Komento: Mi preferas manieron 3, kvankam ĝi signifas plej da ŝanĝoj; ĝi estas la plej preciza kaj ebligas, en okazo de bezono, la enkondukon de analogaj kategorioj "literaturo pri <lando>". Sed mi povas akcepti ankaŭ manieron 1. Ŝanĝi "nacieco" al "lando" ŝajnas al mi bona, sed ne necesa ĉi tie. – Umbert' (diskuto) 09:18, 7 Mar. 2015 (UTC)
  Komento: Ankaŭ mi subtenas la trian varianton. Eble tio ne ege gravas por Usono aŭ Francio, sed en Rusio loĝas dekoj da lingvokomunumoj kiuj aktive uzas siajn lingvojn, inkluzive de literatura kampo. Do oni prefere diferencigu la nociojn Literaturo de Rusio (do tiu en la rusa, ĉeĉena, tatara, oseta ktp lingvoj), Rusa literaturo (do tiu en la rusa lingvo, verkita de rusaj verkistoj) kaj Ruslingva literaturo (verkita de alinaciaj verkistoj de aliaj landoj).--RG72 (diskuto) 12:52, 7 Mar. 2015 (UTC)
@RG72: Tria varianto ne intencas uzi la kategorion "Rusa literaturo". Nur "Ruslingva literaturo" (sub Kategorio:Literaturo laŭ lingvoj) kaj "Literaturo de Rusio" (sub Kategorio:Literaturo laŭ nacieco). Ĉu vi ne pensas havi tri kategoriojn estas troa kategoriigo (d:Q8646596)?--Salatonbv (diskuto) 13:15, 7 Mar. 2015 (UTC)
Bone, mi konsentas. Lando kaj lingvo estas objektivaj kriterioj, do nedisputeblaj kaj nekonfuzeblaj — malkiel nacieco kiu estas afero de sinidentigo.--RG72 (diskuto) 14:12, 7 Mar. 2015 (UTC)

  Komento: El antaŭaj diskutoj klaras ke ne temas pri lingvaj eraroj: en multaj kazoj etnonoma adjektivo same rilatas al lingvo kaj al ŝtato, do laŭ la gramatiko de Esperanto, ĉi-tie du-signifa, ĉio facile povas resti kiel estas. Klaras ke temas nur pri teknika demando ĉu aŭ kiel reorganizi la koncernajn vikipediajn kategorionomojn. En tiu senco, fakte la maniero 3 estus la plej draste unusignifa. Mi ne volus mem plenumi la gigantan ŝanĝolaboron, kaj tial el sobra prijuĝo de la propra laborforto lasus la sistemon kiel ĝi estus nun (kun kategorionomoj de Rusio, kiuj ne ekzakte sekvas la modelon de aliaj landoj), kaj krome mi konscias, ke en kazoj de pli detalaj kategorioj la ŝanĝo al maniero 3, se aplikata ĉie, povas signifi pli longajn kategorionomojn (ekz. kiam "francaj ministroj pri eksteraj rilatoj" iĝos "ministroj de Francio pri eksteraj rilatoj" aŭ eĉ "ministroj pri eksteraj rilatoj de Francio", kio ne estas tute la samo, se "germanaj ministroj pri sano" iĝos "ministroj de Germanio pri sano" ... certe ne "ministroj pri sano de Germanio"). Sed bone: Se iu pretas ŝanĝi ĉiujn kategoriojn, mi ne kontraŭas aplikon de maniero 3.

Pri la demando ĉu estu "literaturo laŭ nacieco" aŭ "...laŭ landoj": Nun en la kategorio ĉiuj subkategorioj krom du ankaŭ povus esti sub kategorio "literaturo laŭ landoj" - restas "araba literaturo" kaj "juda literaturo". Pri la unua (= "literaturo verkita en la Araba Mondo") oni eble povas rezigni en tiu-ĉi supera kategorio, nur meti ĝin sub supera kategorio "araba mondo" - ja ankaŭ ekzistas "arablingva literaturo", kiu signas la arablingvan literaturon verkitan ĉie sur la tero, en kaj ekster la araba ŝtataro. Sed "juda literaturo" estas verkita en pluraj lingvoj (la hebrea, jida, sefarda, aramea, eĉ en pliaj antikvaj lingvoj kiel la malnovgreka kaj latina, kaj en iuj modernaj lingvoj kiel la rusa, angla aŭ germana - vidu la verkaĵojn de Efraim Kiŝon, kiuj estas germanlingvaj sed laŭ enhavo tre judaj). Antaŭ 30 jaroj, en 1985, ankoraŭ estintus multe pli forta polemiko, ĉu permeseblas kategorioj "literaturo de Kroatio" (iuj krius ke devas esti "... de Jugoslavio"!) aŭ "literaturo de Litovio" (laŭ iuj "...de Sovetunio"!). Sed ankoraŭ nun estas la demando, ĉu en supera kategorio "literaturo laŭ landoj" rajtus ekesti novaj kategorioj "literaturo de Katalunio" (grandparte verkita en la kataluna, hispana kaj franca lingvoj), aŭ "literaturo de Tibeto" (certe almenaŭ la registaro de PRĈ ne ŝatus tian kategorion). Tial mi preferas la malpli ekzaktan superan kategorion "literaturo laŭ nacieco" kun araboj, judoj, katalunianoj kaj tibetanoj, ol la pli ekzaktan, sed pli limigan kategoion "literaturo laŭ landoj", sen araboj kaj judoj, kaj diskutinde ĉu kun aŭ sen katalunianoj kaj tibetanoj. ThomasPusch (diskuto) 14:50, 7 Mar. 2015 (UTC)

El la diskutoj klaras ke uzado de etnonomo por lando estas ofta eraro kaŭzita de eŭropa rasismo kaj ne estas akceptinda por neŭtrala enciklopedio. Pri "araba" kaj "juda" literaturo estas evidente: "araba" apartenas nur al divido laŭ lingvoj, "juda" tute ne estas konsiderinda aparte. --Dima41 (diskuto) 18:51, 7 Mar. 2015 (UTC)
Laŭ mi Kategorio:Juda literaturo‎ (eble ankaŭ Kategorio:Araba literaturo‎) apartenu al Kategorio:Literaturo laŭ ĝenroj (d:Q6813345), kaj gramatika eraro aŭ rasismo apartenas al ne ĉi tiu diskuto.--Salatonbv (diskuto) 05:43, 8 Mar. 2015 (UTC)
Permane alinomotaj kategorioj sub Kategorio:Literaturo laŭ nacieco (aŭ -> Kategorio:Literaturo laŭ landoj)
ŝovo ĉi tien
ŝovo alien
aliaj ŝanĝoj (sub Kategorio:Literaturo laŭ lingvoj)

Supre estas listo per Maniero 3. Bv kolekti se vi trovas erarojn. Post interkonsento mi petos al robotisto bona ol mia, por fari ne nur alinomon de kategoriojn sed ankaŭ redakton de kategoriojn de enhavitaj artikoloj.--Salatonbv (diskuto) 06:48, 8 Mar. 2015 (UTC)

Mi restigis komentojn. Oni kontrolu. --Dima41 (diskuto) 11:07, 8 Mar. 2015 (UTC)
Dankon Dima41. Mi forigis per linioj miajn erarojn. kelkajn regiojn oni povus lasi ne ŝanĝitaj, kaj ŝovitaj al taŭga kategorio. Demando: Mi ne komprenas kial vi volas forigi kategorio:Juda literaturo‎, kiu estas en d:Q6813888?--Salatonbv (diskuto) 11:34, 8 Mar. 2015 (UTC)
Juda literaturo devas esti en Kategorio:Jidlingva literaturo kaj Kategorio:Hebrelingva literaturo (divido laŭ lingvoj). Ĝi povas samtempe esti trovita en Kategorio:Literaturo de Israelo kaj similaj (divido laŭ landoj). Laŭ antaŭaj diskutoj en Vikipedio ne bezonataj iu alia divido. --Dima41 (diskuto) 11:44, 8 Mar. 2015 (UTC)
Mi ĵus ŝovis liston de kategorioj sen kontraŭaĵo al Vikipedio:Roboto/Laboroj. Miaopinie, kategorio:Juda literaturo‎ ne estas tujforigenda kaj Juda literaturo ne facile estas disigitaj al la du lingvoj. Ni povos permane ŝanĝi la resto de kategorioj dum roboto laboras. Ĉu estas iu alia opinio pri la superaj kategorioj?--Salatonbv (diskuto) 05:51, 14 Mar. 2015 (UTC)
Mi apartenigis Kategorio:Juda literaturo rekte al Kategorio:Literaturo. Ĉu tia stato (aparte) estas plej bona? --Dima41 (diskuto) 10:53, 14 Mar. 2015 (UTC)
  Komento: La plejmulto de la kategorioj estis ŝanĝata perrobote (el Kategorio:Usona literaturo‎ al Kategorio:Literaturo de Usono‎) laŭ la maniero 3. Ĉu iu havas aliajn komentojn (ekz Kategorio:Literaturo laŭ nacieco iĝu Kategorio:Literaturo laŭ landoj? Ĉu estas interkonsento)? @Dima41: bona ideo ke ni metu la malfacilan kategorion sur superan kategorion (kategorio:Juda literaturo‎ al Kategorio:Literaturo).--Salatonbv (diskuto) 22:57, 14 Mar. 2015 (UTC)
  Farite. Ĉi tiu diskuto finiĝis.--Salatonbv (diskuto) 23:37, 27 Mar. 2015 (UTC)

Babol Noshirvani Universitato de Teknologio redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 22 marto 2015 16:32
Artikolo
Babol Noshirvani Universitato de Teknologio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝermeto kun nur unu frazo kaj lingvaj eraroj en la titolo kaj enhavo. Sen kategorio. Forigu, aŭ tre multaj laboroj necesas.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 16:04, 15 Mar. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
pligrandigita al ĝermo --KuboF (diskuto) 10:20, 25 Mar. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: Estas ebloj evoluigi ĝin --pino (diskuto) 21:54, 15 Mar. 2015 (UTC)

Esperanto-ŝercoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 23 marto 2015 12:17
Artikolo
Esperanto-ŝercoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neenciklopedieca enhavo; Blahma proponis transigon al Vikilibroj sed mi konsideras la enhavon ne taŭga por Vikilibroj (kie estu lernolibroj), sed pli taŭga por ekstera retejo, kiel http://ridejo.ikso.net/ (kien la enhavon transigos mi mem)
Uzanto
KuboF (diskuto) 12:24, 22 Mar. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
neneciklopedieca enhavo; la enhavo estis migrita al http://ridejo.ikso.net/kategorio/esperantaj-vortoj --KuboF (diskuto) 19:15, 24 Mar. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: KuboF, mi ankaŭ unue opiniis ĝin plene originala kolekto, sed baldaŭ konstatis, ke ja temas pri kolekto de iuj el la plej tradiciaj ŝercoj Esperantlingvaj, laŭ mia propra sperto ĝenerale konataj kaj iuj eble ankaŭ kun longa historio (mi povas imagi, ke iuj aperis jam en la unuaj numero de La Esperantisto – mi vidis tiajn tie). Se en Vikilibroj oni kreas ekz. kuirlibrojn aŭ kolektas proverbojn, kial oni ne faru tie ŝerckolektojn (ekz. laŭtemajn). Ja eĉ jam la ĉefpaĝo parolas pri "liberaj libroj por distriĝi, […]". Ĉiukaze mi ĝojos, se vi prizorgos transigon de tiuj ĉi ŝercoj al Ridejo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:34, 22 Mar. 2015 (UTC)

Temas pri precipe Esperantaj kaj precipe lingvaj ŝercoj, kaj tia ĝenro meritas esti pritraktata en nia Vikipedio. Mi kontraŭas la proponon, se la forigonto ne vere deponos la kolekton en alia loko kaj aldonos mencion pri la temo kaj referencon al tiu deponejo almenaŭ en la artikoloj Vortludo kaj Vortludoj aŭ kalemburoj (kiuj estas kunigindaj), eble ankaŭ al aliaj taŭgaj lokoj. Sen tia aldono, la forigo estos simpla vandalismo, t.e. sencela detruado de kultura valoraĵo. --Surfo 12:55, 22 Mar. 2015 (UTC)
Surfo, tiu ĉi enhavo estas klare neenciklopedieca. Ĝi devis neniam aperi en Vikipedio. Ĉu vi vere kondiĉas ĝian forigon per republikigo aliloke? Se iu publikigus plenajn parolojn de Angoroj en Vikipedio (mi esperas, ke ĉiuj akceptas, ke tio estas maltaŭga...), ĉu vi la "artikolon" lasus nur pro tio, ke temas pri Esperanta valoraĵo? --KuboF (diskuto) 22:45, 22 Mar. 2015 (UTC)
Jes, mi lasus ĝin resti ĝis mi estus certa, ke ĝi estas ie deponita kaj, se necese, taŭge utiligita en Vikipedio, ekzemple per referenco aŭ parta aŭ tuta cito en aliaj artikoloj. Mi scias, ke vi malsamopinias kaj konsideras nur iujn Vikipediajn formalaĵojn kaj eĉ tiujn nur laŭ via persona interpreto. Via tuj-en-rubujon-politiko klare malutilas al la Esperanta kulturo. Cetere, en la nuna okazo, tute ne estas evidente, ke la kritikata artikolo ne estas siaspeca ĝermo kaj utiligebla. --Surfo 09:40, 23 Mar. 2015 (UTC)
Laŭ meta:Wikibooks, Vikilibroj estas "kolekto de liberaj lernolibroj kaj manlibroj" ("a collection of free textbooks and manuals"). Mi povas tute bone imagi ŝercojn en Vikilibroj, se ili helpas al lernado de iu afero, ekz. kunmetado de Esperantaj vortojn aŭ komprenlegado de literaturo. Tamen, nura kolekto de ŝercoj sen aldona instrua materialo (laŭ mi) ne provizas specife grandan instruvaloron. Pro tio vere pli bonus, jam menciita, Ridejo. --KuboF (diskuto) 22:42, 22 Mar. 2015 (UTC)
Tamen rigardu Vikilibroj:Librobretaro:Lingvoj ~ Landoj por konstati, ke tie jam troviĝas ankaŭ diversaj kolektoj de sugestitaj terminoj aŭ rimaro. Kial do ne kolekto de ŝercoj? Krome, mi trovis humuron ankaŭ en la anglaj Vikilibroj, kiel subĉapitron de lernolibro: wikibooks:en:Electronics/Humor, wikibooks:en:Hungarian/Lesson_3#Some_jokes_which_cannot_be_translated_to_Hungarian: – mi povas imagi, ke tiuj ĉi ŝercoj bone taŭgus en iu lernolibro de Esperanto por komencantoj aŭ en iu trarigardo de la formoj uzi Esperanton en literaturo. Mi tamen ne pretas nun eki tiajn verkojn, sed mi simple preferas savi la jam unufoje komencitan laboron por iu tia estonta uzo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 14:53, 24 Mar. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: Interesa por nia vikipedio kun enciklopedia valoro. --pino (diskuto) 14:18, 22 Mar. 2015 (UTC)

  Por: Forigu kiel neenciklopedieca; tamen sekcio pri vortŝercoj estas forportinda al artikolo Vortŝerco. --Dima41 (diskuto) 15:03, 22 Mar. 2015 (UTC)

  •   Komento: Mi ĵus aldonis ĉiujn menciitajn ŝercojn (enkalkulante ankaŭ unu en la diskuto) al Ridejo. Pri aldonado de ekzemploj al Vikipedio mi iom hezitas, ĉar kolegoj supre menciis pluraj paĝojn kaj mi dume ne certas pri ilia temodivido (aldone, Kalemburo estis ĵus alinomita al Vortŝerco). Tamen mi aldonis informon pri Ridejo al Vortŝerco.—La komenton aldonis, sen subskribo, KuboF (diskuto • kontribuoj) 22:42, 22 Mar. 2015
Dankon, tio certe estas bona faro, tamen nur aldonaĵo kiu ne malgravigas la originan demandon. Ni ja konsciu, ke malkiel la liberpermesilaj fondaĵe-posedataj retejoj de Vikimedio, la retejo Ridejo de E@I povas malgraŭ ĉiu bonkoreco de tiu organizo (kiun mi mem kunestras) pli verŝajne iam malaperi senspure ol la Vikimediaj retejoj, priatentataj de la tuta mondo. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 14:53, 24 Mar. 2015 (UTC)

  Por: Kiam mi kreis tiun ĉi artikolon, al mi mankis spertoj pri enciklopedia verkado. Do, forigu ĝin! --Unukorno (diskuto) 11:45, 24 Mar. 2015 (UTC)

  Komento: La ĉi-supra rimarko de Blahma estas grava. KuboF povus ankaŭ foje sobre kaj prudente konsideri la utilon de sufiĉe stabila retejo por la neforta Esperanta kulturo. --Surfo 17:17, 24 Mar. 2015 (UTC)

Nur por via informo, Surfo, mi prelegas pri Vikipedio por esperantistoj, propagandas ĝian uzadon kaj kontribuadon al ĝi kaj nun mi kunlaboras kun UEA kaj TEJO rilate al Vikipedio. Problemo aperas, kiam en loko por "A" estas metata "B". Konsideru ankaŭ, ke vikipediistoj havus pli multan tempon por evoluigi Vikipedion, se ni ne bezonus dis(k|p)uti pri tiaĵoj... --KuboF (diskuto) 19:55, 24 Mar. 2015 (UTC)
Neneciklopedieca enhavo estas ne matematika. Tie estas ne interkonsento 3 por 3 kontraŭ. Mi certe ne insistos kaj grava vidpunkto estas ankaŭ tio de kolego Unukorno sed por eviti disputojn kaj ŝpari tempon estus ankaŭ bone ne multobligi procedurojn por forigo. Ni gajnos nenion se ni volas fondi rigidajn limojn por nia esperanta Vikipedio. --pino (diskuto) 20:59, 24 Mar. 2015 (UTC)
Nur por via informo, KuboF, la vikipediistoj pli utilus al la enciklopedio, kaj tiu povus esti pli abunda fonto de libera scio, se vi vidus kaj interpretus ankaŭ la mondon kaj ne devigus la aliajn reagi al viaj personaj ekzegezoj pri la etlitere presitaj aŭ mem elpensitaj regularoj. Tiel vi ankaŭ povus pliigi vian pozitivan aktivecon por Vikipedio per viaj prelegoj kaj alio. --Surfo 15:53, 25 Mar. 2015 (UTC)