Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Oktobro

Na (prepozicio) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 23 aprilo 2015 9:21
Artikolo
Na (prepozicio) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Plene neenciklopedia. Parto eble transmetebla al vortaro, sed en la nuna stato la artikolo eĉ ne taŭgas por vortaro. Ĝi estas nur kolekto, daŭre ŝvelanta, de opiniesprimoj. La aferon oni povus mencii en la artikolo Proponitaj reformoj de Esperanto. Por forigo sufiĉus unutaga diskuta tempo, sed mi metas 7-tagan.
Uzanto
--09:03, 16 Apr. 2015 (UTC)Surfo
Rezulto
  Ne forigita
ne uzantoj kontraŭas.
  •   Malforte kontraŭ: La prepozicio meritas artikolon (estas detaloj kiujn oni povus trovi ekster vortaro aŭ gramatika libro), sed eble ĝi bezonas poluradon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 23:25, 18 Apr. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: Laŭ mi tiu ĉi artikolo estas nepre havenda kaj neforigebla. Certe, ne ĉiuj esperantistoj estas naistoj (nur la plej saĝaj, hehe), sed la vorteto ekzistas kiel fakto de nia lingvo kiun ne eblas ignori, nek eblas ignori polemikon ĉirkaŭ ĝi. Kaj, honeste, la lingvo de la artikolo ne estas malbona; eble iom neakademia, sed tio ja neniam estis kialo por forigo. Eble indas "enciklopediigi" la artikolon kaj aldoni fontojn el diversaj priesperantaj diskutiloj, sed forigi ĝin tute ne eblas.--Goren (diskuto) 18:04, 8 Jun. 2015 (UTC)
  • Eblas konservo de kelkaj partoj (ekz. la enkonduko). Laŭnecese povas esti neenciklopediecaj partoj forigitaj (prefere poluritaj) sen forigo de la tuta artikolo. --KuboF (diskuto) 12:55, 17 Okt. 2015 (UTC)

:Kategorio:Ŝpuro redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 6 junio 2015 15:50
Artikolo
[[::Kategorio:Ŝpuro]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen superflua kategorio, ĉar ni jam pli longe havas kategorio:Traklarĝo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:44, 30 Maj. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Mi retiras la proponon, ĉar mi ne sciis, ke fakte estas faktermino. Vidu malsupre. --Tlustulimu (diskuto) 09:42, 17 Okt. 2015 (UTC)
  Komento: Mi pensas, ke foje jam okazis diskuto pri la termino, sed ne memoras kie. --Tlustulimu (diskuto) 15:44, 30 Maj. 2015 (UTC)
  Komento: Pri la termino, en la originala artikolo estas deklaro de ĝi estas oficiale difinita en IFEF, sed neniu ligo al fonto estas donita subtene de tiu ĉi deklaro. Do oni pli bone petu komenton el IFEF kiel la faka organizaĵo. Se vere ŝpuro estas ĝusta termino kaj traklarĝo misgvida, tiam pli bonas ke Kategorio:Ŝpuro estu la kategorio kaj Kategorio:Traklarĝo nerekomendinda aldirektilo.--Goren (diskuto) 22:31, 31 Maj. 2015 (UTC)
  Komento: Ĉu la alidirektilo kategorio:Traklarĝo estu forigata? --Tlustulimu (diskuto) 09:42, 17 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:DE ad 3, Ŝablono:DE ad 3 t1 redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 4 oktobro 2015 15:38
Artikoloj
Ŝablono:DE ad 3 (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:DE ad 3 t1 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen malnoviĝintaj kaj ne plu uzataj kaj tial superfluaj ŝablonoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:58, 27 Sep. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
Ĉar neniu kontraŭis mian proponon, mi ĵus forigis la ŝablonojn kaj iliajn dokumentadojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 6 Okt. 2015 (UTC)

Holyland Modelo de Jerusalemo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 6 oktobro 2015 15:38
Artikolo
Holyland Modelo de Jerusalemo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar tiu uzanto sisteme kreas artikolojn sen regado de la lingvo kaj tiele estas proponita por forigo en aliaj vikioj, kion oni povas konstati rigardante la hispanlingvan version de ĉi artikolo
Uzanto
--kani (diskuto) 18:12, 6 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
--pino (diskuto) 14:19, 14 Okt. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: nun oni certe povas sufiĉe ĝin plibonigi. --pino (diskuto) 22:26, 6 Okt. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: post kelkaj ŝanĝoj, la artikolo ŝajnas al mi sufiĉe bona. --Dominik (diskuto) 01:12, 7 Okt. 2015 (UTC)
  •   Komento: Mi konsentas kun la antaŭaj kontraŭantoj, sed la problemo estas scii kiu faros tiujn korektojn en tiu kaj en la venontaj artikoloj de tiu aŭtoro. Kani jam faris multajn el tiuj. Ĉu kontraŭantoj faros ĉiujn venontajn?--Seminario (diskuto) 08:59, 7 Okt. 2015 (UTC)
Jes estas vera problemo. Ni vidos se li daŭre tiel laboras. --pino (diskuto) 09:10, 7 Okt. 2015 (UTC)
Mi ankaŭ konsentas, ke tiaj fuŝaj tradukoj estas problemo. La franca traduko estas ankaŭ tre malbona, sed ŝajne neniu rimarkis tion ĝis nun (!) --Dominik (diskuto) 03:50, 8 Okt. 2015 (UTC)
Alia fuŝa artikolo de tiu uzanto estas Juda Tombejo de la Olivarba Monto. Kiu riparas ĝin? Evidente tiu ne estas esperantisto, ne kapablas esprimiĝi en Esperanto kaj metas la saman artikolon fuŝe en diversaj lingvoj.--kani (diskuto) 19:57, 9 Okt. 2015 (UTC)
Juda Tombejo de la Olivarba Monto jam estas riparita. --Dominik (diskuto) 15:16, 13 Okt. 2015 (UTC)

Sanktejo de la Libro redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 6 oktobro 2015 15:38
Artikolo
Sanktejo de la Libro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar tiu uzanto sisteme kreas artikolojn sen regado de la lingvo kaj tiele estas proponita por forigo en aliaj vikioj, kion oni povas konstati rigardante la hispanlingvan version de ĉi artikolo. Mi proponas tion post esti korektinta multajn dekojn da artikoloj de tiu fuŝulo. Tio faris po kvin minutoj, eble jam kelkajn horojn de ne tre utila laboro. Se mi aŭ alia ne estus farinta tion, Vikipedio estus jam ege granda kaĉo, multe pli ol nun.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:12, 6 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
--pino (diskuto) 14:20, 14 Okt. 2015 (UTC)
  •   Kontraŭ: mi faris kelkajn ŝanĝojn, kaj la artikolo ŝajnas al mi sufiĉe bona. --Dominik (diskuto) 00:45, 7 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:Echo, Ŝablono:Echo switch redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 15 oktobro 2015 10:22
Artikoloj
Ŝablono:Echo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Echo switch (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen tre malnovaj kaj ne pluj uzata ŝablonoj. Ni jam ekde 2006 uzas {{#if: anstataŭ tiaj ŝablonoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:19, 8 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--KuboF (diskuto) 17:45, 15 Okt. 2015 (UTC)
  •   Por: Neuzataj, sen dokumentado kaj ne tuj klara uzado. --KuboF (diskuto) 19:15, 8 Okt. 2015 (UTC)
  •   Por: Ne plu uzata. --pino (diskuto) 14:23, 14 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:Userbox-level redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 22 oktobro 2015 17:51
Artikolo
Ŝablono:Userbox-level (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen denove hazarde trovita, ne uzata ŝablono kun kaj angla titolo kaj anglaj parametroj. Ĝi estas eĉ superflua, ĉar por la diversaj lingvaj niveloj de babelaj ŝablonoj ni jam delonge havas {{Babel kadro}} ĝis {{Babel kadro 5}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:31, 15 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--KuboF (diskuto) 17:39, 26 Okt. 2015 (UTC)

  Por: Ne uzata. --pino (diskuto) 08:56, 17 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:Barra kaj Ŝablono:Baro redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 22 oktobro 2015 17:23
Artikoloj
Ŝablono:Barra (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Baro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen superfluaj kaj nur unufoje uzataj ŝablonoj, el kiuj la titolo de la unua estas eĉ alilingva. Krome ne ekzistas dokumentado.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:54, 15 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
VP:Ĝ13 - duobla paĝo de {{!}} --KuboF (diskuto) 12:30, 16 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:Tabeleto redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 22 oktobro 2015 17:14
Artikolo
Ŝablono:Tabeleto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen plia ne uzata ŝablono sen dokumentado. Ni ja povas uzi class="wikitable" dum kreado de tabelo. Do, ĝi pli malpli superfluas.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:58, 15 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
--KuboF (diskuto) 17:36, 26 Okt. 2015 (UTC)

  Por: Ne uzata. --pino (diskuto) 08:50, 17 Okt. 2015 (UTC)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 23 oktobro 2015 17:52
Artikolo
Sola? (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĝermeto sen mencio pri specifa menciindeco kun 3-monata, neprizorgita, avero pri dubinda menciindeco; noto: la muzika grupo Persone estas klare menciinda, mi supozas, ke ankaŭ pri la albumo ...sed estas ne ne estus problemo, sed la kanto mem ne ŝajnas esti Vikipedie menciinda
Uzanto
KuboF (diskuto) 17:32, 16 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
menciindeco ne pruvita --KuboF (diskuto) 17:34, 26 Okt. 2015 (UTC)

  Kontraŭ: Relative grava por Esperantio.--pino (diskuto) 08:55, 17 Okt. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Se ĝi estas sufiĉe grava, bonvolu aldoni referencojn, kiuj tion pruvus. --KuboF (diskuto) 11:42, 17 Okt. 2015 (UTC)

Щенячий. потруль redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 29 oktobro 2015 15:44
Artikolo
Щенячий. потруль (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝ10 Misinforma, aĉiga aŭ ofenda enhavo, A2 Alilingva enhavo.
Uzanto
Ochilov (diskuto) 15:27, 22 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
forigis Tlustulimu je 15:46, 22 Okt. 2015 --KuboF (diskuto) 16:24, 22 Okt. 2015 (UTC)

Ŝablono:Bildoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 4 novembro 2015 14:00
Artikolo
Ŝablono:Bildoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne uzata kaj senfunkcia ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 14:41, 28 Okt. 2015 (UTC)
Rezulto
  Forigita
duoblaĵo de Ŝablono:Pluraj bildoj (Ĝ6 / Ĝ13) --KuboF (diskuto) 00:36, 30 Okt. 2015 (UTC)

  Por: --pino (diskuto) 07:32, 29 Okt. 2015 (UTC)