Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2019/Aprilo


Artikolo
Macabi HaTzair (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas masintradukaĵo sen posta redaktado, kun terura lingvaĵo, jam oni avertis la aŭtoron al lernado de Esperanto, kion tiu ne faris.
Uzanto
--kani (diskuto) 00:06, 17 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Polurita ĝis kaceptebla stato.RG72 (diskuto)

  Por: Vikiano (diskuto) 23:04, 18 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Ŝajnas ke dum la pasintaj du jaroj oni poiome poluris la artikolon kaj nun ĝi estas preskaŭ plene riparita (krom kelkaj lastaj linioj). Mi proponas rerigardi ĝin kaj repripensi, ĉu la lingvo daŭre estas de neakceptebla kvalito.--Goren (diskuto) 21:01, 17 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Eternaj membroj de la Nacia Teatro (Budapeŝto) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 1 julio 2017 4:59
Artikolo
Eternaj membroj de la Nacia Teatro (Budapeŝto) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
duobla paĝo
Uzanto
Crosstor (diskuto) 04:59, 24 jun. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Duoblaĵo ne trovita.RG72 (diskuto)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 5-an de julio 2017 (UTC)
Artikolo
Dwumiasto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Hello! Dwumiasto is not one city, this is partnership two cities, Słupsk and Ustka since 2003. However this partnership is not very activity and we (in Polish Wikipedia) are considering deleting this article. Please consider deleting this article also on the Esperanto Wikipedia.
Uzanto
--Maattik (diskuto)
Rezulto
  Forigita
Ne ekzistas eĉ en la pola vikio.RG72 (diskuto)

Ni atendu du semajnojn kaj poste analizu la decidon de la pola vikipedio.Narvalo (diskuto) 07:31, 20 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

@Narvalo: Saluton! Mi kontrolis, kaj verŝajne la artikolo ne plu ekzistas tie. Ĉu ni do forbalau ĝin el nia Vikipedio? Vikiano (diskuto) 11:06, 6 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
https://pl.wikipedia.org/wiki/Dwumiasto, do artikolo ekzistas en la pola vikipedio kaj prezentas duopon de urboj.Narvalo (diskuto) 12:51, 6 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon! Miskontrolo mia, do. Vikiano (diskuto) 14:05, 6 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi proponas forigi tiun ĉi artikolon kaj krei apartan artikolon duurbo (anstataŭ sekcio en kunurbaĵo), kie skribi pri ĉiuj la konataj ekzemploj de duurboj, inkluzive Słupsk kaj Ustka, sed ne nur (eble ankaŭ eĉ Budapeŝto?). Mi fakte faros ĝermeton ĵus tuj.--Goren (diskuto) 14:19, 8 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 12 oktobro 2018 19:52
Artikolo
Gravaj esperantistoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo kaj la rilata kategorio ne estas neŭtralaj kaj objektivaj. Graveco estas subjektiva afero, do ĉi tiuj paĝoj kontraŭas nian regularon pri neŭtraleco.
Uzanto
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:57, 5 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
6 por kaj nur 2 kontraŭ.RG72 (diskuto)
Nature mi akceptas! Same kiel vitro ne havas fandopunkton.--Crosstor (diskuto) 03:38, 29 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Se mankas videbla diferenco inter gravuloj kaj negravuloj, ni povas meti ajnajn esperantistojn en ĉi tiun liston, kaj neniu povas plendi pri tio. Ĉu eble pli taŭga titolo ne estus "Listo de esperantistoj"? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
La listo estu pluradektebla, sed tute ne forigita.--Crosstor (diskuto) 05:59, 2 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Alternativa propono:

  • La kategorio "Gravaj esperantistoj" restu.
  • En ĝi ne estu unuopaj artikoloj, sed nur subkategorioj.
  • La subkategorioj povas esti, ekz-e: Esperanto-verkistoj, Akademianoj, UEA-estraranoj, Familio de Zamenhof, kaj simile. Nur tiaj kategorioj kie ekzistas objektivaj kriterioj por inkluzivi aŭ ne.
  • Eble oni kreu aldonan subkategorion "Esperanto-pioniroj" se oni sukcesas difini iujn objektivajn kriteriojn por inkluzivado.

Sincere, Moldur (diskuto) 08:26, 29 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ne akceptas tiun alternativan proponon. Ĉu vi havas fonton pri tio, ke AdE-ano aŭ UEA-estrarano nepre estas fama esperantisto? Kaj ĉu ĉiuj familianoj de Zamenhof eĉ estis esperantistoj? La kategorion pri pioniroj oni forigis ĝuste antaŭ kelkaj monatoj pro la sama kialo. La vorto "fama" ne taŭgas en titolo de artikolo ĉe Vikipedio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:00, 1 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

  Por: Mi ne vidas min en la listo de gravaj esperantistoj kaj trovas tion ĉi maljusta. Por mi ne ekzistas pli grava esperantisto ol mi. Ĉu tio ĉi bone ilustras kiom subjektiva estas la ideo de grava aŭ negrava esperantisto? Oni povas havi kategoriojn kiel "Famaj esperantistoj", "Influaj esperantistoj", "Riĉaj esperantistoj" ktp kaj inventi pli malpli objektivajn kriteriojn por aparteno al tiuj kategorioj. Sed por "Gravaj esperantistoj" tiaj kriterioj principe ne eblas.--Goren (diskuto) 14:27, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]


Artikolo
BIOTTI Card Clothing (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝa memreklamado, ne ekzistas en itala aŭ angla versioj, kaj estas fuŝa traduko kaj verkado, oni ne scias ĉu temas pri vesto, aŭto aŭ karto.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:10, 27 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
laŭ VP:FARG72 (diskuto)

  Por: RG72 (diskuto)


Artikolo
Cesa 1882 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar aspektas fuŝa memreklamado, ne ekzistas en itala aŭ angla versioj, kaj estas fuŝa traduko kaj verkado. En angla vikipedio tio estas modelo de aŭtoj kaj en itala estas nur simpla aludo.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:45, 8 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Semajno pasis, neniu kontraŭis.RG72 (diskuto)

  Por: RG72 (diskuto)

  Komento: Kiel trakti la remetitan artikolon? Ĉu denove forigi aŭ plibonigi? --Tlustulimu (diskuto) 08:39, 27 dec. 2019 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Levata del Sole (Bazzi) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar aspektas fuŝa aŭtomata traduko, ekzistas nur en tri aliaj versioj, kaj en ĉiuj intervenis la sama anonima vikipediisto, pro kio mi petas ankaŭ forbari lin ĝis oni povos kontakti kun li.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:45, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
semajno pasis, neniu kontraŭis.RG72 (diskuto)

  Por: RG72 (diskuto)


Artikolo
Fuckme you (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo, kurioze en preskaŭ perfekta Esperanto, tamen vandalaĵo, pro kio mi petas forbari la anoniman komputilon, kies posedanto fakte estis ankaŭ ĉikanante ĵusan artikolon.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:45, 9 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tujforigenda vandalaĵo.RG72 (diskuto)

Malnovaj informkestoj pri urboj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 28 aprilo 2019 8:16
Artikoloj
Ŝablono:Rusia urbo gm (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Rusurbo (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Informkesto rusia urbo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne plu uzataj malnovaj informkestoj. Pli moderna Ŝablono:Informkesto urbo uzas informon el Vikidatumoj.
Uzanto
Yurij Karcev (diskuto) 08:22, 21 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Teknika forigo.RG72 (diskuto) 09:18, 21 apr. 2019 (UTC)[Respondi]