Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2020/Junio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Usb bombo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:53, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:34, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Kampo (algebro) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena. Mi nuligis ties ligon al ekzemple anglalingva Field (mathematics) sed tio povas esti uzata de iu por almenaŭ plenigi ĝermon kaj eviti la forigon. Mi ne kapablas.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:39, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
Estas jam taŭga enhavo. --Tlustulimu (diskuto) 09:59, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Batalo de Irlanda Flesko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri fuŝa aŭtomata traduko. Eĉ la titolo fuŝas. Tiu anonimulo kreis tri artikolojn per aŭtomata tradukilo kun multaj misoj. Mi korektis duonon de la unua, markis la duan kiel polurinda kaj tiu ĉi estas eĉ ne konservenda, se neniu pretas refari ĝin. Oni riskas, ke la fuŝulo reataku: temas pri usona enlanda milito.
Uzanto
--kani (diskuto) 13:33, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:39, 29 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: La sama "vikipediisto", inter aliaj laboroj, konvertis la artikolon pri Benjamin Franklin el 10 000 ĝis preskaŭ 60 000 bitokoj kaj tiun pri Emma Watson el 2 000 ĝis 25 000. Mi nun ne volas rigardi tien. Eble indas malfari ĉion, sed mi ne certas pri tio.--kani (diskuto) 13:42, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 06:01, 23 jun. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Voranaro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri fuŝa aŭtomata traduko. Tiu anonimulo kreis jam tiun artikolon per aŭtomata tradukilo kun multaj misoj. Oni translokiĝis ĝin al Uzanto:Eaterjolly/Voranaro, kaj la fuŝulo reatakis: temas pri ankoraŭ neakceptebla lingvonivelo.
Uzanto
--kani (diskuto) 13:04, 29 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi pensis ke mi korektis ĉiun mison. Tiu artikolo ne estas aŭtomatan tradukon. Dankon por rigardanta ĝin. Mi movis ĝin ree al uzanto-spaco. Mi tre ŝatus pli kritikon pri semantikoj de la lingvo. Pardonu mian tro fervoron. Eaterjolly (diskuto) 11:43, 4 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi komentis tion al Eaterjolly: Meti angulan krampon por posta korekto ne estas akceptebla en Vikipedio, kio ne estas loko por ekzerci, lerni kaj korekti. Tio devas esti farita ekstere. Mi faros alian taskon. Mi metos la simbolon, kiu malaperigas la korektotan parton, kiu plu restos en la redaktopaĝo; tiel vi povos korekti ĝin, se oni ne simple forigas la artikolon, kiu restos kripla post la malvidebligo.--kani (diskuto) 10:09, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Krome en via komento estas ses frazoj, el kiuj kvin kun erara gramatiko kaj unu plibonigenda. Tio montras, ke vi devas iom lerni kaj ekzerci Esperanton antaŭ enmeti artikolon en Vikipedion. Mi pardonpetas pri mia eble sentota malafableco, sed mi agadas pensante en la legantoj kaj uzantoj kiuj rajtas je pli ĝusta lingvonivelo.--kani (diskuto) 10:17, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi kredas ke la gramatiko estas riparite nun. Dankon al Kani. Eaterjolly (diskuto) 19:49, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉu la lingve fuŝa alidirektilo estu forigata? --Tlustulimu (diskuto) 10:01, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Wwwerowwwromanman (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:23, 30 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 09:29, 4 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi forigis denove kaj forbaris la fuŝulon. RG72 (diskuto) 16:05, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  •   Komento: La stultulo insistis. Mi supozas, ke per alia komputilo. Do endas denove forigi la artikolon kaj forbari la komputilon. Krome, ĉu estas teknika eble forbari la titolon kaj eblajn titolojn kiuj enhavu www plus romanman?--kani (diskuto) 22:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  •   Komento: Kurioze mi klopodis rigardi de kie venas tio kaj vidis, ke de Britio, sed rigardis tiun lastan kaj tiu venis de Sudafriko. Do, ĉu temas pri robota viruso kiu uzas dormantajn komputilojn aŭ io tia? Tiuokaze utilos al nenio forbari komputilon ĉar la stultulo uzos alian.--kani (diskuto) 23:59, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  •   Komento: Mi ĵus protektis la paĝon kontraŭ rekreo fare de IPuloj. Espereble tio iomete bremsas la aĉulon. --Tlustulimu (diskuto) 12:44, 2 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]