Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2022/Decembro

Ne plu aktivaj (2022-12) redakti

Deji (YouTuber) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 4 decembro 2022 8:54
Artikolo
Deji (YouTuber) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas neakceptebla lingvonivelo, plej verŝajne el aŭtomata tradukilo: neakceptebla ekde la titolo YouTuber anstataŭ jutubisto ĝis la lasta neenciklopedieca frazo. Se iu volas aranĝi ĝin, mi rekomendas forigi la tuton kaj reverki ĝin el nulo. Tiel ni estu sklavoj de kapricaj neesperantistoj. Esperanto je la servo de la tuta mondo.
Uzanto
--kani (diskuto) 08:30, 25 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poro haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 06:58, 7 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: ThomasPusch (diskuto) 18:49, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

iam komencitaj kaj neniam prizorgitaj listoj de urbestroj de francaj komunumoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 4 decembro 2022 8:00
Artikolo
Listo de urbestroj de Essonne (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kaj pliajn:
Listo de urbestroj de Eure-et-Loir
Listo de urbestroj de Vendée
Listo de urbestroj de Loiret
Listo de urbestroj de Gard
Listo de urbestroj de Doubs
Listo de urbestroj de Ain
Listo de urbestroj de Meurthe-et-Moselle
Listo de urbestroj de Moselle
Listo de urbestroj de Vosges
Listo de urbestroj de Meuse
Listo de urbestroj de grandaj urboj de Francio
Listo de urbestroj de Haut-Rhin

Mi proponas forigi ĉiujn ĉi listojn, kiuj laŭ mi havas neniun utilon. Ĉiujn ses jarojn preskaŭ ĉiuj urbestroj de francaj komunumoj ŝanĝiĝas, kaj ĉi tie ankoraŭ indikiĝas nomoj de 1995, kiuj jam ekde ol ol 20 jaroj eksdatiĝis! Nur la listo de "grandaj urboj de Francio" ekzistas franclingve, tie iuj redaktantoj zorgas pri ĝi, ne ĉi tie, sed krome eĉ la franca vikipedio ne havas tiajn listojn, kaj estas saĝe ne havi ion tian.

Uzanto
--ThomasPusch (diskuto) 19:18, 26 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 17:24, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 20:23, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 11:36, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Cetere eble ili povus esti utilaj se iu aktualigos ilin? Mi trovis similajn listojn pri senatanoj ks kaj iom domaĝas laboron de la aŭtoro, certe bonintenca, sed eble miskalkulinta siajn fortojn por tiom ambicia tasko. RG72 (diskuto) 06:46, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Jes, la fama kolego "iu", kiu ĉi tie havas tiom da taskoj! Se vikidatumoj estas bone flegitaj, de tie eblas al individua artikolo pri urbo enporti informon pri urbestro. Sed pri tiaj nerealisme super-ambiciaj listoj tio ne eblas. Ne forgesu ke ĉi tie ankoraŭ indikiĝas nomoj de 1995, kiuj jam ekde ol ol 20 jaroj eksdatiĝis: la domaĝo forpurigi tiom eksdatajn informojn estas limigita. ThomasPusch (diskuto) 17:24, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Flanke kompreneble necesas bedaŭri, ke pri du trionoj de la komunumoj laŭ la stato fine de 2022 eĉ komunuma artikolo ankoraŭ ne sukcesis kreiĝi - Havi ĝerman artikolon pri urbo ŝajnas al mi multe pli dezirinda ol per ruĝa ligilo signi ke tre necesus havi biografian artikolon pri homo, kiu hazarde antaŭ multe pli ol 10 jaroj dum iom da tempo estis komunumestro de tiu loĝloko !!! ThomasPusch (diskuto) 17:33, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Rifuĝejo Riva (Komo) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Rifuĝejo Riva (Komo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
simpla fuŝa frazo sen utila ligilo, nova "kontribuo" de konata fuŝulo
Uzanto
--kani (diskuto) 20:25, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, neniu kontraŭis. RG72 (diskuto) 11:35, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Caserta del chengdu lago de como redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 4 decembro 2022 20:34
Artikolo
Caserta del chengdu lago de como (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝa artikolo, kun ligo nur al Simple English, kie estas markita kiel forigenda; la titolo estas fuŝega; en itala ankaŭ ne ekzistas tia artikolo kaj nur iom da informo en artikolo pri Abbadia Lariana; temas pri nova "kontribuo" de konata fuŝulo.
Uzanto
--kani (diskuto) 20:29, 27 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, neniu kontraŭis. RG72 (diskuto) 11:34, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Grotta di Laorca (Lago de Como) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 5 decembro 2022 11:04
Artikolo
Grotta di Laorca (Lago de Como) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
de la sama fuŝulo artikolo plejparte en la angla kun fuŝa titolo kiu ne kongruas kun la enhavo pri Leonardo da Vinci
Uzanto
--kani (diskuto) 11:18, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, neniu kontraŭis. RG72 (diskuto) 11:32, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Kaj forbaro de granda fuŝulo.--kani (diskuto) 11:18, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi blokis lin. RG72 (diskuto) 11:32, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Sononda Subtere redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuj
Artikolo
Sononda Subtere (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absolute neakceptebla lingvonivelo: la plej malbonkvalita aŭtomata tradukilo farus tion multe pli bone
Uzanto
--kani (diskuto) 10:46, 1 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 17:17, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi forigis la enhavon kaj konvertis ĝin en alidirektilo, ĉar la novul-fuŝulo jam metis alian samenhavan fuŝan artikolon. Mi iom plibonigis ĝin, kaj plej bone lasi tiun fuŝan titolon (ankaŭ la alia estas fuŝa) por eviti ripeton fare de la anonimulo.--kani (diskuto) 12:58, 5 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Ne farite--kani (diskuto) 12:58, 5 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Helpinver redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 14 decembro 2022 14:08
Artikolo
Helpinver (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Cross-wiki spam of a non-notable company. Created in 19 languages, most of them, including on the Russian Wikipedia, are deleted. Article creator globally locked as a long term abuser.
Uzanto
~Styyx (tc) 14:30, 7 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 17:17, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Elangligo: Intervikia spamaĵo de ne-notinda kompanio. Kreita en 19 lingvoj; en plej multaj – inkluzive la rusa – jam forigita. Kreinto tutvikie forbarita kiel longtempa misuzanto. - Moldur (diskuto) 18:42, 7 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: , far LTA Obsd4 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Taylor 49 (diskuto) 21:02, 7 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: La propono venas de ne esperantisto. La tutvikia forigo aspektas pli en la kadro de internacia kontraŭrusia agado ol en la kadro de manko de enciklopedieco. Alia afero estas ĉu la redakto ne estas tiom objektiva kaj oni povus klarigi tion.--kani (diskuto) 16:57, 8 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
You got me laughing hard, Kani. I guess global sysops doing their job is now called being "anti-Russian"? Perhaps the Russian admin who deleted ru:Хелпинвер is also anti-Russian. ~Styyx (tc) 20:43, 8 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi diris "aspektas"; mi ne scias ĉu vi regas la lingvon de tiu ĉi vikipedio. Mi respektas agadojn de aliuloj. Se mi ridegigis vin, ĉu tio signifas, ke mi estas ridinda? En Esperanto ni facile distingas inter rusa kaj rusia. Bonvolu respekti opiniojn de aliuloj. Eĉ se ili ne parolas la grandan lingvon. kani (diskuto) 21:05, 8 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
That's not much different. If I say "Kani looks like an editor that is paid by Helpinver because he wants to keep the article", that would be quite ridiculous, right? So, please do a bit more searching before saying things like that.
I don't know Esperanto and have little to no insterest in learning it. I made only 30 edits here. However, I do know what spamming is. This article was created in many languages in a short time by the same user and his sockpuppets. Many of these articles have been deleted as non-notable spam and all the accounts have been globally locked.
If you are willing to keep such obvious spam then that's out of my reach. ~Styyx (tc) 10:52, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: La propono ne aspektas kiel speciala kontraŭrusia agado, sed kiel normala kontraŭspama agado. En Vikipedio ni ne havu artikolojn kiuj nur estas memreklamo de ne-notindaj kompanioj. La laboro de sistemadministrantoj, esperantolingvaj kaj ne esperantolingvaj, estas grava kontribuo por teni la kvaliton de nia Vikipedio. - Sincere, Moldur (diskuto) 06:43, 12 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Povas esti. Mi malfermis la rusan retejon kaj mi ne vidis ion nenormalan, nur ke mi ne komprenas la rusan. Mi estus dezirante, ke iu ruslingvano povus opinii ĉu temas pri notinda aŭ nenotinda afero. Dume aperas la anglalingva forbalaisto kiu arogante asertas, ke tio okazu out of my reach. Ĉu vi povas imagi, ke ni esperantistoj iru al la anglalingva vikio por forigi eblajn spamaĵojn uzante Esperanton? Ĉu la kriterioj por forbalaado estu samaj por ĉiu lingvokomunumoj? Ĉiuokaze absolute mi ne malakceptas la forigon de tiu artikolo; mi deziris nur ke tio okazu per kolektiva decido de esperantistoj. Eble ankoraŭ iu kiu scipovas rusan povas eniri en tiu retejo kaj iom esploru ĉu temas pri nenotinda.--kani (diskuto) 17:39, 12 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Someone seeing cross-wiki spam and notifying the community where it happend isn't dark magic... In fact, it happens very often. Me and another global sysop noticed this particular article being created in a lot of languages by the same set of users likely by using machine translation. Seeing the Russian article already deleted meant that it was open to be deleted by global sysops on small wikis without an active community. On larger wikis where we can't delete pages, such as eowiki, we tag them for deletion and respond to questions of local admins if needed. This is how it's done for every single spam article. You want Esperanto users to discuss it, what is this discussion then? Don't eowiki users comment here? You want input from a Russian user; that is already done. ~Styyx (tc) 21:27, 12 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Aroganta estas agado de uzanto "Kani", ne de "Styyx". Taylor 49 (diskuto) 19:36, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi simple donis mian opinion. Trudadon de alia lingvo en esperantlingva debato mi konsideras aroganta, tute same kiel trudado de ajna lingvo en alilingva diskutado. Mi donis mian opinion, kaj oni respondis al mi, ke tiu opinio ridindigas, ke tiu, kiu respondas, absolute ne interesiĝas pri nia lingvo kaj ke tio, kion ni faru, okazu ekster ties atingo. Kie estas aroganteco? Mi esperas, ke ankaŭ mia reago ne estu aroganta kaj mi preferas resti ekster tiu diskuto. Amike. kani (diskuto) 21:33, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Ni en Esperanto-Vikipedio estas malgranda komunumo, kaj estas parto de du pli grandaj: la Esperanto-komunumo kaj la Vikipedio-komunumo, kun kiuj ni havas multajn komunajn celojn. Estas normala afero ke esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboras por komuna celo, ĉi tie la celo: kvalito de Vikipedio. Mi vidas la agon de Styyx neniel arogantan, sed ja helpeman: Administrantoj detektis iun fuŝon kaj forigis ĝin plurloke, kaj afable sciigis al ni, por ke ni ankaŭ povu decidi pri ĝi kaj reagi. Eble vi Kani miskomprenis ion, sed ne estas iu kialo respondi al Styyx malrespekte. Unue: Styyx sciigis al ni pri fuŝa evento por ke ni povu reagi. Due: Styyx ne parolas Esperanton, sed tamen faras al si mem la penon partopreni en tiu ĉi konversacio (eble per Google Translate aŭ simile). Trie: Styyx kalkulas la esperantan Vikipedion inter la "grandaj" Vikipedioj, kontraste al la "malgrandaj". "Grandaj" Vikipedioj decidas mem pri forigoj - kaj ĝuste tio estas nun okazanta en tiu ĉi diskuto. Styyx mem agnoskas ke la decidon faras ni mem - ĝuste tion signifas lia "out of my reach", jen denove estas nenio aroganta en tio.

Pri la forigpropono mem: Mi iom rigardis la rusan retejon (jes, ankaŭ per maŝintraduko). Aspektas kiel tute normala firmao, nenio speciale bona aŭ malbona, sed ankaŭ nenio notinda por Vikipedio.

La "kolektiva decido de esperantistoj" ĝis nun estas: Taylor kaj mi: Por, Kani: ne malakceptas. Ĉu sufiĉe kolektiva? - Sincere, Moldur (diskuto) 08:02, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: La retejo estas pure komerca, havas etan popularecon (po 480 vizitoj tage kaj certe ne havas enciklopedian signifon. Ĝia posedanto simple klopodas altigi nombron de eksteraj referencoj por alitigi ĝian pozicion en retserĉiloj kaj pruvi ĝian fidindecon al iliaj robotoj. Apenaŭ tio estas tasko de nia Vikipedio. RG72 (diskuto) 06:43, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon RG72 por esplori pri tio kaj informi nin! - Sincere, Moldur (diskuto) 21:02, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
> "kolektiva decido de esperantistoj"
@User:Sj1mor @User:Claudio Pistilli @User:Giorno2 @User:Dominik eble pluraj baldaŭ respondos. Taylor 49 (diskuto) 19:42, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi jesus forigon simple pro la fakto ke ĝi eĉ forigitis en la ruslingva Vikipedio (i.a.!). Koncerne gastigon de ŝajne "ne-enciklopediaj" artikoloj en nia Vikipedio (ekz. el la kampo de regionhistoriaĵoj kiuj en aliaj Vikipedioj tuj proponatas por transmeto en iun urban/regionan vikipedisimilan projekton) mi ĝenerale TRE ŜATAS la malfermitecon de multaj esperantistoj interesiĝi ankaŭ pri etaj aferoj kiujn aliaj Vikipedioj konsiderus tro sensignifaj ... - Giorno2 (diskuto) 20:17, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas kun la rezonado de RG72 kaj Giorno2. Sj1mor (diskuto) 20:47, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi antaŭtimas la tagon kiam energiplena grupo da junaj inspektistoj forviŝos dekojn da miloj da artikoloj (el ili multajn de miaj) kun la argumento ke ne temas pri centprocente altkvalitaj kaj mondskale sufiĉe gravaj aĵoj detruante la laboron de multaj. Mi observas kiel tio damaĝas la etoson ekz. en la germanlingva Vikipedio jam nun. Riproĉi arogantecon al uzanto Kani ne decas. Sen li la Esperanto-Vikipedio estus multe pri magra. Se la koncernita artikolo estus plilongigita kaj plibonigita kaj restus iam orfaĵo esperantvikipedia - kial ne? Ĉu ne ekzistas multaj orfaĵoj utilaj en la Eo-Vikipedio jam nun? Inter ili multaj utilaj! - Giorno2 (diskuto) 04:21, 15 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Estimata Giorno2, mi plene samopinias kun vi ke Kani faras multajn ege valorajn kontribuojn al nia Vikipedio kaj ne meritas malrespekton.
Mi komprenas vian zorgon pri fervoruloj. Jen kaj jen venas al nia Vikipedio iu juna nova entuziasmulo (kutime vira, ĉiam sola, ne grupo) kiu komencas amase renversi ekzistantajn artikolojn kaj adapti ilin al iu imagita universala korekteco. Tio kutime vekas iritiĝon kaj kontraŭstaron ĉe ni veteranoj, kaj multan argumentadon. Post kelkaj semajnoj da konflikto la novulo ekkonscias ke ni ne intencas sekvi lian karisman gvidadon, kaj li tedite forlasas Vikipedion, dum ni trankvile riparadas la damaĝojn. - Do, kion ni faros kiam venos fervoraj forviŝuloj kaj amase forigos artikolojn? Ni ja malforigos la trafitaĵojn kaj atentigas pri niaj regulaj proceduroj por forigo: Propono en VP:FA, komuna diskuto, kaj forigo nur post interkonsento. Finfine la forviŝemuloj tediĝos kaj foriros.
Kiel Styyx menciis, pri forigoj en Esperanto-Vikipedio decidas ni ĉi-tieaj anoj mem. Kaj tion ni faras laŭ niaj propraj kriterioj. - Germana Vikipedio havas tre striktajn regulojn: Artikolo estu en senerara lingvo, asertoj havu fidindajn fontojn, kaj la artikola temo devas nepre esti sufiĉe notinda. Ĉe ni la kutimoj estas iom malsamaj. Rigardante kiam ni forigas artikolojn el esperanta Vikipedio kaj kiam ne, mi konstatas jenon: La artikoloj kiujn ni forigas kutime estas: 1) Vandalaĵoj, kaj 2) Reklamaj paĝoj kiujn iuj ne-esperantistoj enmetas plurvikie, per maŝintradukado, sen intereso pri Esperanto (t.e. spamo). Aliflanke, la artikoloj kiujn ni kutime lasas pluekzisti ja estas: 1) Artikoloj kun mizere malbona lingvaĵo verkitaj de komencantoj. (Kutime ni plendas ke necesas plibonigi la lingvon, ofte - ne ĉiam - ni fakte poluras la katastrofon, sed preskaŭ ĉiam la artikolo rajtas resti.) 2) Artikoloj kun malneŭtrala vidpunkto aŭ kontroversaj asertoj. (Se estas ekz-e, personaj atakoj, senfontaj kontroversaj asertoj, aŭ simile, tiam normale ni forigas, mildigas aŭ neŭtraligas la riproĉindaĵojn, sed lasas la artikolon pluekzisti en polurita formo.) 3) Artikoloj pri ne notindaj temoj. Se entute iu ajn esperantisto inter ni interesiĝas pri la temo kaj volas plu havi la artikolon, tiam plej ofte ni lasas ĝin vivi, kiom ajn bagatela ĝi povas aperi. - Do jes, niaj kriterioj estas TRE malsamaj ol tiuj en germana Vivipedio, kaj mi ne vidas riskon ke iu provos altrudi al ni iun ŝanĝon kontraŭ nia volo. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:02, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ne konsideris maltaŭga la proponon, sed la reagon. kani (diskuto) 21:36, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Dubinda menciindeco por mi ne gravas se temas pri iomete universala kaj longdaŭre valida temo (rivereto, vilaĝeto, monteto). Ekzemple en la sveda vikipedio, oni nenecese multe amasforigas kun pravigo "ne menciinda". Sed "Helpinver" estas evidenta spamaĵo kaj memreklamo, do forigenda. Taylor 49 (diskuto) 15:45, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch @User:Tlustulimu Bonvole efektivigu. Taylor 49 (diskuto) 16:48, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Bone,   Farite ThomasPusch (diskuto) 16:35, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

@User:Styyx: The page is deleted now. La paĝo nun estas forigita. Taylor 49 (diskuto) 11:22, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Thanks all. Have a good day and a happy new year! :) ~Styyx (tc) 11:32, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Styyx - Thank you for your help, and happy holiday for you too! Dankon por via helpo, kaj feliĉan feston por vi ankaŭ! Moldur (diskuto) 12:26, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Paco interna redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Paco interna (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:28, 11 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:59, 12 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Merken0 redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 23 decembro 2022 17:00
Artikolo
Merken0 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi kreis tiun paĝon pro eraro; la vera artikolo estas «Merkeno» (kun 'o', ne kun nulo)
Uzanto
Super nabla (diskuto) 17:22, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Teknika forigo. RG72 (diskuto) 11:36, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Evidente.--kani (diskuto) 21:34, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Klare. - Moldur (diskuto) 21:41, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]


Sculture dietro le nuvole (Garau), Ruscelli verticali (Garau), Due Fiumi (Garau) kaj Disegno (Garau) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 23 decembro 2022 21:51
Artikolo
Sculture dietro le nuvole (Garau) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝa artikolo, kun multaj eraroj, partoj en angla lingvo ktp.
Uzanto
kani (diskuto) 21:45, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
fakte parte jes, parte ne, konsiderante ĉiujn kvin aŭ ses artikolojn diskutitajn - vidu sube ThomasPusch (diskuto) 15:15, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ne certas ĉu indas la forigo de la artikolo aŭ la (mi ne scias kiel) trudo por ke tiu kontaktu kaj fariĝu bona kontribuanto. En Vidu ankaŭ oni povas vidi aliajn artikolojn simile fuŝajn ĵus kreitajn. Se oni faras nenion, venos lavango. Sed mi ne certas pri la solvo.--kani (diskuto) 21:45, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Temas pri 5 paĝoj. Taylor 49 (diskuto) 15:52, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Certe la kvinopo meritas forigon. Se oni lasas mesaĝon en la nun malplena diskutpaĝo de tiu anonimulo, ĉu ĝi ricevos la mesaĝon?--kani (diskuto) 23:06, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ri vidos atentigon pri kreo de la diskutapaĝo, sed nur se ri realvenos per sama IP-adreso. Mi ne certas ĉu tio funkcias ankaŭ transvikie. Taylor 49 (diskuto) 16:45, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La artikolo Salvatore Garau en sia reviziita versio de 03:07, 10 nov. 2021‎ ŝajnas al mi tute esti en ordo. Nur la ok intertempe alvenitaj aldonoj estas problemaj. Laŭ mi sufiĉas ne aprobi tiujn lastajn ŝanĝojn kaj restarigi la reviziitan version de 03:07, 10 nov. 2021. Pri Io sono (Garau) estas simile: la reviziita versio patrolita je 14 jun. 2021 jam pro diligenta tralaboro de Kani ne plu nomeblas "fuŝa artikolo, kun multaj eraroj, partoj en angla lingvo" - ankaŭ tie sufiĉus malaprobi la lastajn aldonojn, kvankam mi persone ne certas ke tekstoj pri unuopaj verkaĵoj vere nomeblus menciindaj - lau mi persone sufiĉus havi mallongan tekston pri la artisto mem kaj fino. Ankoraŭ min ĝenas la vortumo "ciferecaj artaĵoj de NFT". Ĉu la leganto vere devas aŭtomate scii kio estas "N F T"?? Artikolo NFT ne ekzistas, kaj la frazo laŭ mi nekompreneblas. Plia minuso. Sed plej facilas decidi pri forigo, se oni ne komence bonvole ĝustigas antaŭe konfuzan artikolon... Se teksto vere ankoraŭ estas "fuŝa artikolo, kun multaj eraroj, partoj en angla lingvo", tiam forigo facilos. Mi ankoraŭ ne scias kiel statas pri la aliaj kvar aldonitaj tekstoj, eble la stato estos simila kiel la teksto "io sono". ThomasPusch (diskuto) 17:09, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite: Sculture dietro le nuvole (Garau) estas tiom fuŝa, ke tujforigo laŭ mi eblas. Unu malpli sur la listo...ThomasPusch (diskuto) 20:50, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Post spurado ke la redaktinto evidente kopiis el la koncerna franca artikolo, klaras ke la tekste nekomprenebla mallongigo NFT gvidas al vikidatuma koncepto Q55648452. Krome Io sono (Garau) lingve akcepteblas, nur la demando estas ĉu tia fanfaronado pri ekzakte nenio estas iel menciinda.
La restaj tri tekstoj estas
  • Ruscelli verticali (Garau) kaj Due Fiumi (Garau) estas tre fuŝaj kaj nur ektradukitaj.   Por: Mi pledas favore al forĵeto.
  • Disegno (Garau) male estas en Esperanto, nur estas fuŝaj kategorioj kaj unu klare fuŝa interna ligilo. Kaj klaras ke, se mi ĝuste vidas, neniu alia vikipedio juĝas la temon tiom signifa ke en iu branĉo estus artikolo pri la "Disegno", kaj la referenco"j", kiuj konsistas el unu minimuma retpaĝo sen frazo, iom kontrastas kun la pompa esperantlingva aserto ke la artaĵo "estas inter la tre famaj nuntempartaj pentraĵoj de vivantaj artistoj".   Por: Tial mi malgraŭ la esperanteco de la teksto, tradukita el nekonata fonto, pro la fortaj kontraŭdiroj inter fanfaronado kaj nula resono en aliaj vikipedioj kaj pro la dubokaze malsufiĉaj referencoj, kiuj necesus por forblovi la fortajn duboj, pledas por forigo. Tio signifus ke nur Io sono (Garau) restos, kaj la teksto pri la homo mem.
ThomasPusch (diskuto) 17:22, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por:   Por:   Por: Ne venis kontraŭo al mia propono de antaŭ ses tagoj, kaj almenaŭ estas du klaraj voĉo por forigo de la tri tekstoj Ruscelli verticali (Garau), Due Fiumi (Garau), Disegno (Garau). Tial mi nun forigas tiujn tri, por kiuj la limdato finiĝis kaj neniu eĉ nur tendence defendis ilin.   Kontraŭ: Kontraste, mi proponas ne forstreki la tekston pri la artisto Salvatore Garau en sia reviziita versio de 03:07, 10 nov. 2021.   Kontraŭ: Kaj kiel notite Io sono (Garau) lingve akcepteblas, nur la demando estas ĉu tia fanfaronado pri ekzakte nenio estas sufiĉe menciinda (tiu dubo validas por granda parto de nuntempa arto). Mi dubokaze pledas por teno de la teksto, ankaŭ ekzistanta en 4-5 aliaj lingvoj (mi komprenas la anglan kaj simplan anglan esti fakte sama lingvo, tial 4). Nur mi forstrekus la tre pompan frazon pri la strangetaj ĵetonoj NFT,d:Q55648452, kaj kritikas ke la dua ekstera ligilo ĉe mi ĵus estis venenita per ĝena varbaĵo, tial mi tendence ankaŭ strekus ĝin.* ThomasPusch (diskuto) 00:33, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

* sed 13 horojn poste aliro denove eblas, kun ne ĝena varbaĵo, kiu ne trude ŝovas sin antaŭ la artikolon - se restas tiel, la ligilo tamen povas resti. ThomasPusch (diskuto) 12:35, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Retired redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 31 decembro 2022 9:57
Artikolo
Ŝablono:Retired (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malplena
Uzanto
Thomas Guibal (diskuto) 09:02, 24 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 16:38, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Styyx redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-01-02 12:20
Artikolo
Uzanto:Styyx (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kreita far forbarita fuŝulo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 11:22, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 08:30, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 22:22, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Sendiskute, plenumas kondiĉojn de tujforigo, kaj la enhavo estas tiom minimuma, ke neniu sentos mankon kiam la noto estos for - eĉ ne la forbarito. Mi lasos 2 horojn da tempo por lastaj komentoj kaj tiam forigos la fuŝaĵon ankoraŭ hodiaŭ. ThomasPusch (diskuto) 16:41, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Aaron carter redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 2 januaro 2023 22:26
Artikolo
Aaron carter (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:26, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 21:11, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Forte   Por: Fakte la usonano meritus artikolon, jam pro lia publikeco en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, kiam multaj samaĝaj knabinoj tre interesiĝis pri lia kantado. Sed nepre ne daŭrigi redaktadon sur bazo de tiu ege fuŝa teksto: Unue la fuŝega teksto devas senspure esti for. Se mi estus parenco de la ĵus-mortinto, mi volus la nunan ofendan tekston laŭeble tuj vidi en rubujo. Tial mi proponas redukti la pripensotempon kompromise al tri tagoj, tio signifas ke la teksto estos for je 22:26, 29 dec. 2022. Se oni faros neŭtralan ĝerman artikolon pri li, supozeble necesos protekti ĝin kontraŭ plej agresemaj vandaloj. Sed pri tio eblas tiam pensi, kiam entute estas tolerebla teksto. Mi havos tempon je la 30-a de decembro fari ĝerman artikolon, de nulo. Eble estas pli bone ne havi vakuon pri tia publike ŝajne tre atentata nomo: eble la vakuo simple invitas fari sian propran vandalaĵon "se neniu alia interesiĝas pri la nom-spaco"... Ĉu konsentite redukti la atendadon? Se neniu ĉi-tie draste protestos, la nova limo validos (laŭ mi la teksto ankaŭ plenumus kondiĉojn de tujforigo, tial mi nomis mian proponon diplomata "kompromiso"). ThomasPusch (diskuto) 16:34, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kiel proponite, mi hodiaŭ kreis decan artikolon, kiun ankaŭ aprobus ĉiuj familianoj, pri Aaron kaj ankaŭ la pli aĝa frato Nick Carter. Necesas atenti, ĉu nun revenos iuj perversaj fuŝuloj, kiuj revolos noti falsajn "informojn" pri laŭdiraj gejaj pornografiaj filmaĉoj de li (aŭ de ambaŭ). Sed kontraŭ vandaloj oni jes povas protekti paĝojn. ThomasPusch (diskuto) 21:11, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

blokado de la Arcaĥa Respubliko en 2022 redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 2 januaro 2023 22:26
Artikolo
blokado de la Arcaĥa Respubliko en 2022 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neakceptebla lingvonivelo
Uzanto
--kani (diskuto) 22:27, 26 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 00:05, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento:   Kontraŭ: Mi praktike novkreis ĝerman artikolon uzante la referencojn de la unuaj frazoj el la angla teksto, kiun ankaŭ uzis la mallerta unua provo, evidente farita de neesperantisto kun uzo de aŭtomata traduko. Mi ne scias: se mi ŝajnigas ke mi ne komprenas Esperanton kaj uzas google translate, la rezultoj kiun la tradukilo elŝutas al mi ne tiom mizeras kiom la teksto kiun Kani prave juĝis neakceptebla lingvonivelo. Kompreneble ĉiu ebla estonta aldono al la teksto same devas esti en komprenebla Esperanto kiel ĉiuj tekstoj de Vikipedio. Sed pri la temo laŭ mi pli bonas havi miniaturan, gramatike ĝustan tekston, ol tute forigi la temon. ThomasPusch (diskuto) 16:03, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Nun ĝi povas resti. kani (diskuto) 21:35, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

La Chippendales redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 3 januaro 2023 0:48
Artikolo
La Chippendales (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Neakceptebla lingva kaj vikipedia niveloj; la fuŝulo informis, ke abandonis vikipedion, do li ne plibonigos siajn artikolojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 00:29, 27 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 00:39, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: (tendence   Por: forigo) Klaras ke la nivelo de la artikolo estas tre manka, kaj ĉar la tuto ŝajnas provoko (kial krome oni en enciklopedio elstarigus operaciojn de la penisoj de iuj scenejaj aktivuloj, se ne estus pro ĝuo transpasi certan tabuon), dubindas ĉu la verkinto havos ajnan intereson eciklopedigi la teksteton. Tamen la uzanto kiu anoncis definitivan adiaŭon tagmeze la 26-a de decembro, ankoraŭ kreis ses tute novajn artikolojn ĝis vespero de la 27-a de decembro, kaj prilaboris plurajn aliajn. Tio ne estas problemo, li aŭ ŝi estas bonvena, dum atentiĝas la bazaj reguloj de redaktado! Sed la definitiva adiaŭo ĝis nun ne estas definitiva. Laŭ mi, estas en ordo malgraŭ ĉiu skeptikemo atendi la malmultajn tagojn ĝis la tempolimo, ĉu io pliboniĝos. ThomasPusch (diskuto) 14:18, 28 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

  Por: La limdato pasis, la fuŝa kaj provoka teksto neniel redaktiĝis, daŭre estas senespera. Tial mi forigas ĝin. ThomasPusch (diskuto) 00:39, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Super nabla/Budho predikanta sian unuan predikon (Sarnato) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 7 januaro 2023 18:17
Artikolo
Uzanto:Super nabla/Budho predikanta sian unuan predikon (Sarnato) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
mi ne plu bezonas tiun personan paĝon.
Uzanto
Super nabla (diskuto) 18:55, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 00:48, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Evidente. Taylor 49 (diskuto) 20:54, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Evidente.--kani (diskuto) 15:12, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Kompreneble. Mi forigos, kaj pensas ke tiaj petoj estas kazo por tujforigo: do mi proponas por tiaj tekstoj, al kiuj nur li kontribuis kaj nun simple ŝovis al oficiala loko, uzi la ŝablonon {{forigu tuj}}. ThomasPusch (diskuto) 00:48, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]