Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2022/Marto


Ne plu aktivaj (2022-03) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 1 marto 2022 13:40
Artikolo
Milo Goj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Estis fuŝa artikolo, kiun mi iom plibonigis, fare de anonimulo, kaj aspektas mempropagando kaj suspektinda. Mi serĉis en Universitato de Bolonjo kaj trovis nenion. Same en Il Giornale. En Universitato Bocconi mi ne scipovis serĉi. Ankaŭ ne estas simila artikolo en aliaj lingvoj kaj ankaŭ ne en la itala. Aspektas fripona spamaĵo. Eble li verkis tiujn tri librojn, sed poste strange li publikigis nenion iĝinte profesoro.
Uzanto
--kani (diskuto) 13:16, 22 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estas poroj, neniu kontraŭo kaj ne okazis sufiĉa plibonigo de la artikolo, mi ĵus forigis ĝin. Krome mi protektis la titolon kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Almenaŭ la magazino L'Incontro rete ekzistas kaj homo de tiu nomo kontribuis al ĝi en la lastaj tagoj kaj semajnoj, kaj la du libroj kun ISBN-numero ankaŭ konfirmeblas per WorldCat (la aliaj du ankaŭ troveblas rete, ekzemple la kvara per amazon). Sed vere: ankaŭ mi rete serĉis en la Universitato de Bolonjo kaj trovis nenion pri li, same en Il Giornale kaj pri lia diplomo en Universitato Bocconi (kvankam retejo de universitato ne nepre devas provizi informojn pri ĉiu diplomo) - sed ke profesoro kaj eksa vicdirektoro de konata gazeto nenie troveblas aspektas dubinda. ThomasPusch (diskuto) 02:42, 27 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Menciindeco estas duba. Krome strangas, ke eĉ iu ajn alia Vikipedio ne havas artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 09:29, 1 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 2 marto 2022 23:42
Artikolo
Gianni Polli (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo pri supozita militheroo kun multaj medaloj kiu havas artikolon nek en la itala (kie estas nur iu atleto Gianni Poli) nek en aliaj lingvoj. Ĝi jam estis forigita el nia Vikipedio, sed la nepo insistas.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:01, 23 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estas poroj, mankas kontraŭoj kaj menciindeco, mi forigis ĝin. Krome mi protektis la titolon kontraŭ rekreo, ĉar iu foje rekreis tian artikolon post unua forigo. --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Jam estis debato supre.--kani (diskuto) 23:06, 23 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Jen rekreita jam foje forigita artikolo, kies menciindeco estas sufiĉe duba. Post la forigo ni protektu kontraŭ rekreo. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 08:32, 24 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Jes, ni protektu kontraŭ rekreo.--kani (diskuto) 10:58, 24 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: En kiu lingvo cetere estas la frazo "militisto, Generale kaj itala hero sum la unua mondmilito"? Ne temas pri Esperanto... Kaj mi proponas ankaŭ forigi la ĝermeton pri laŭdira parenco Pietro Polli. ThomasPusch (diskuto) 00:43, 27 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Farite Mi ankaŭ forĵetis Pietro Polli. --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

YEFRI ZUÑIGA redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 3 marto 2022 8:20
Artikolo
YEFRI ZUÑIGA (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen fuŝe titolita artikolo, de kies temulo la menciindeco estas sufiĉe duba.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 08:36, 24 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar IP-ulo ial ĵus aldonis amason de tekston en la hispana, menciindeco tamen ne aperis kaj Vikipedio ne estas traduka servo, mi ĵus forigis la artikolon ne atendante la limdaton. --Tlustulimu (diskuto) 08:51, 28 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Sen atendo, tuje.--kani (diskuto) 10:57, 24 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: ThomasPusch (diskuto) 23:48, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La IP-ulon mi forbaris por semajno. --Tlustulimu (diskuto) 08:51, 28 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 9 marto 2022 10:58
Artikolo
Mariela Anchipi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Menciindeco estas duba. Krome strangas, ke nur unu alia Vikipedio havas prian artikolon kaj estas la indonezia, kaj tute ne la hispana. Aspektas artikolo pri banala figuro de skandalema klaĉtelevido, tute ne grava enciklopedie. Krome la artikolo estas iom fuŝe kaj postulus plibonigon.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:45, 2 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poro, mankis kontraŭo, referencoj, fontoj kaj estis duba menciindeco, mi forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 20:27, 30 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 10:47, 2 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Villa Aurelia redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 10 marto 2022 17:00
Artikolo
Villa Aurelia (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen lingve sufiĉe fuŝa artikolon, ĵus kreita de IPulo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:24, 3 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
22:29, 8 jan. 2023 (UTC)

  Kontraŭ: Se mi legas frazon ke la vilao "havas senbridan eklektikan stilon, plenan de interkovritaj citaĵoj kaj temoj. La liberecaj elementoj interplektiĝas kun la mezepoka aranĝo kun intensa interkovro kaj kromataj kontrastoj", mi havas la impreson ke sufiĉe neenciklopedia poeto, eble post konsumo de signifa kvanto da ruĝa vino, jen vortumis frazojn, sed ili (almenaŭ nun) estas en perfekta esperanto, kaj la intereso pri la nekutima vilao superas la ridetojn pri la stilo. Mi estus kontraŭ forigo. ThomasPusch (diskuto) 18:50, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Laŭ intertempaj sondadoj pri aliaj paĝoj, kies fakteco pridubatas, mi ankaŭ esploris pri tiu ĉi domo kaj certas ke ĝi ekzistas. Ĝi estas en guglo mapoj, en interretaj serĉoj, en fotoj kaj en alilingvaj versioj de vikipedio. Do la eventuala dubo, ĉu ĝi povus esti blufo, ankaŭ estas forigita. Mi tute ne konciis ke en somero 2022 ni ne fermis la diskuton kaj nun postokaze ankoraŭ nomas la tekston ne forigita. Li la lingvaĵo de tiu ĉi teksto mi hieraŭ ankoraŭ komentis en diskuto pri aliaj forigoj: "La teksto pri ĝi esperantlingve ankaŭ komenciĝis kiel senespera balbutaĵo, sed en printempo 2022 Kani kaj mi sukcesis traduki la balbutaĵon al Esperanto kaj nun la lingvaĵo estas tute en ordo." --ThomasPusch (diskuto) 22:29, 8 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ŝajnas, ke mi tro rapide arkivigis tiun diskuton. Mi petas vian pardonon! - Sincere, Moldur (diskuto) 07:10, 9 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je Ne atendante
Artikolo
Super Animal Royale (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Volapukaĵo kreita de aŭtomata tradukilo sen ajna polurado.
Uzanto
--kani (diskuto) 01:16, 8 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poro, neniu kontraŭo kaj neniu uzanto provis plibonigi la lingve fuŝan artikolon, mi ĵus forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 08:50, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Se dum la sekvaj tagoj neniu poluros ĝin, ĝi estu forigata. --Tlustulimu (diskuto) 08:04, 8 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 20 marto 2022 9:37
Artikolo
Provinco Vestfalio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
por ebligi alinomadon de Provinco Vestfalujo al Provinco Vestfalio, vidu VP:AA
Uzanto
Moldur (diskuto) 09:42, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Alinomita laŭ decido de VP:AA RG72 (diskuto) 04:40, 16 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Villa Mercedes (Lierna Lago di Como) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 20 marto 2022 21:39
Artikolo
Villa Mercedes (Lierna Lago di Como) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen supozebla falsaĵo de IPulo 2001:b07:646a:e886:b40d:890f:928c:9d6c (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois).
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 21:59, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poro, neniu kontraŭo kaj la artikolo ne enhavis sufiĉe da referencoj resp. fontoj kaj duboj pri falsaĵo ne estis kontraŭargumentitaj, mi ĵus plenumis la peton je forigo. Ĉar aperas variaj IPuloj kun samtemaj artikoloj, mi ĵus protektis la titolon kontraŭ rekreo kaj rekomendas la samon por similaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĵus iu komentis sur la diskutopaĝo de la artikolo, ke la referenco estas forloga paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 21:59, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Indas forbari la konstantan IPulon Lierna ktp.--kani (diskuto) 10:10, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: @Kani: Forbaro bedaŭrinde apenaŭ efikas, se la IP-adresoj ĉiam varias. Alia ideo estu serĉata por eviti tiajn sufiĉe ĝenajn kreadojn de pli malpli dubaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: @Tlustulimu: Eble la ŝlosilo estas en la artikolo Lierna. Ankoraŭ estas tie tri internaj ligiloj al artikoloj faritaj de la IPulo kiuj laborigis nin kaj ekzistas en neniu lingvo aŭ nur en vietnama aŭ nur en baz-angla. Almenaŭ oni devus forbari tiajn artikolojn ĵus post ties kreado, ĝuste post ties apero kaj konstato, ke estas la vorto Lierna. Dekomence forigi la tri menciitajn artikolojn kaj mi pretas reredakti la artikolon el alilingvaj versioj kiel klopodo eviti lian agadon.--kani (diskuto) 20:20, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: @Tlustulimu: Alia ideo venas al mia kapo, sed mi dubas ĉe farinda kaj teknike kaj vikipediregule. Ĉu eblus forbari are ĉiujn IPulojn el difinita urbo, se ne estas aliaj aktivaj vikipediistoj tie?--kani (diskuto) 20:24, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Piazza Castiglioni (Lierna) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 20 marto 2022 22:04
Artikolo
Piazza Castiglioni (Lierna) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto ĵus informis en la artikola diskutopaĝo, ke la placo supozeble ne ekzistas.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 22:05, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estas poro, mankas kontraŭo kaj sufiĉaj referencoj resp. fontoj, mi ĵus forigis la tuton. Krome mi protektis la titolon kontraŭ rekreo, same kiel ĉe la antaŭe menciita, samtema artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 17:54, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Krome la artikolo nek havas referencojn nek fontojn. --Tlustulimu (diskuto) 22:05, 13 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Endas forbari la konstantan IPulon Lierna ktp.--kani (diskuto) 11:20, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 21 marto 2022 10:48
Artikolo
József Kardos Kolozsvári (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Post iom plibonigi fuŝan artikolon, mi konstatis, ke fakte ĝi estis forigita aŭ neniam kreita en la aliaj lingvoj kaj ekzistas nur en la albana.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:27, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poro, mankas kontraŭoj kaj la menciindeco (r)estis duba, mi ĵus forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 10:51, 30 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Strangas, ke ne ekzistas artikolo en la rumana nek en la hungara lingvoj. Do, tre verŝajne menciindeco estas duba. --Tlustulimu (diskuto) 18:05, 28 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Lampadario Cielo Stellato (Galmanini) redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 21 marto 2022 18:14
Artikolo
Lampadario Cielo Stellato (Galmanini) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen denove strangaĵo de itala IPulo, pri kiu ne ekzistas itala artikolo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:42, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poro, mankis kontraŭo, fontoj kaj referencoj kaj la duboj pri menciindeco ne povis esti kontraŭargumentataj, mi ĵus forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 07:54, 5 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉu eble temas pri hoakso? --Tlustulimu (diskuto) 18:42, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La itala artikolo it:Gualtiero Galmanini listigas tiun verkon, tamen kun malsama dato. --Dominik (diskuto) 09:50, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: La kataluna kaj franca versioj avertas pri fontomanko. La artikolo aspektas kiel propaganda katalogo. Estas neniu interna ligilo. La aŭtoro jam delonge klopodas trudi artikolojn pri itala dezajno de 1950-aj jaroj, sed kio havas nenion en la itala versio.--kani (diskuto) 11:19, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 25 marto 2022 12:21
Artikolo
Quadronno District (Milano) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ege fuŝa. Parte angla titolo. Konfuza enhavo - ĉu kvartalo en Novjorko aŭ en Milano? Gramatikaj eraroj. Nekompreneblaj frazoj. Apenaŭ iuj intervikiaj ligoj. Dubinda aserto pri legindeco.
Uzanto
Moldur (diskuto) 12:50, 18 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Ĉar estis poroj, mankis kontraŭoj kaj la "artikolo" ne estis taŭge strukturita, nek enhavis fontojn nek referencojn, mi ĵus forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 07:56, 5 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: Ŝajnas esti la sama IPulo kiel ĉe mia antaŭ propono je forigo. Mi ege dubas, ke la ulo scias nian lingvon. --Tlustulimu (diskuto) 14:47, 18 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 11:17, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La itala vikipedio havas nek tian artikolon nek eĉ mencion en la ampleksa artikolo pri Milano. Ŝajne temas pri propagando de iu kiu volas enŝovi sian straton kiel negoca supozebla distrikto. Forigenda tuj, senatende.--kani (diskuto) 17:42, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Montru redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 28 marto 2022 10:43
Artikolo
Ŝablono:Montru (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen evitinda kaj ne uzata kaj tial superflua ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:31, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 18:34, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: bone... ThomasPusch (diskuto) 18:33, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:NovajMesaĝoj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je lundo 28 marto 2022 10:27
Artikoloj
Ŝablono:NovajMesaĝoj (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Nova! (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen du sufiĉe superfluaj ŝablonoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:37, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
parte
--ThomasPusch (diskuto) 18:31, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: La unua ŝablono aperas nur tre malofte, dum ke la dua ŝablono aperas en diversaj diskutopaĝoj kaj tial devus esti forigata tie per roboto. Kiu povus aranĝi tion? --Tlustulimu (diskuto) 10:37, 21 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Jen du eble utilaj ŝablonoj, se oni volas uzi ilin. Sed almenaŭ la unuan "NovajMesaĝoj" oni nur uzis en 2007, la unu redaktanto teste revivigis ĝin por tri uzoj en 2012. Nun nur proponoj pri forigoj ankoraxu ligas al ili, kaj du redaktantoj, Tlustilimu kaj KuboF mencias ilin komence de siaj diskutpaĝoj kun averto ke oni ĉe ili nepre ne uzu ilin! Ili do ne protestos se oni forigos ilin. La unua, "NovajMesaĝoj", jam pretas por forigo: mi do forigas ĝin, ĉar se dum pli ol 9 jaroj neniu ajn uzis ĝin, tio estas pruvo ke ĝi plene neuzatas! Pri la dua mi fidas la juĝon de Tlustulimu, ke estas tro multaj uzoj. Tamen la ŝablono "Nova!" havas daton kiu ŝajne aŭtomate nevidigas averton se la dato pasis. Do demando estas, ĉu forigo entute ĝenas malnovajn uzojn. Sed mi vidis ĝin ankoraŭ uzita en 2014: necesus sondi, kiu kaj kiam lastfoje uzis ĝin. Se iu ankoraŭ volus uzi ĝin, tiam eble la ŝablono ankaŭ povas resti, eĉ se Tlustulimu ne ŝatas ĝin. Mi mem ekde multaj jaroj ne vidis ĝin en uzo, tial mi ne ĝeniĝas pro ĝi, sed dubas ke ankoraŭ iu fervoras uzi ĝin. Do, la unua estas for, pri la dua ankoraŭ necesas pli kontroli. ThomasPusch (diskuto) 18:31, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Switch redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 29 marto 2022 9:27
Artikolo
Ŝablono:Switch (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen sufiĉe malnova kaj evitinda, sed ankoraŭ iomete uzata ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 09:42, 22 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 01:39, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus ŝanĝis multajn uzojn al la {{#switch:-kodo. Sed ĉe kelkaj ŝablonoj mi ne scias, kiel rearanĝi ilin, ĉar ili uzas du parametrojn, kvankam {{Switch}} fakte nur devus trakti unu. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:42, 22 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: !!   Komento:

La "ankoraŭ iomete uzata ŝablono" uzatas nur de:

{{DuLiteroKomencA}}
{{DuLiteroKomencB}}
{{DuLiteroKomencH}}
{{DuLiteroKomencJ}}
{{DuLiteroKomencK}}
{{DuLiteroKomencL}}
{{DuLiteroKomencP}}
{{DuLiteroKomencQ}}
{{DuLiteroKomencR}}
{{DuLiteroKomencS}}
{{DuLiteroKomencV}}
{{EblaDuLitero}}
{{DuLiteroKomenc}} (mi ne scias kio okazis al ŝablonoj pri aliaj literoj de la alfabeto, probable ili jam forĵetiĝis)

sed tiuj ligiĝas al tute nenio, krom al la pri-problema listo Projekto:Korektado de parametroj de ŝablonoj/63, kiu tute pravas, ĉar vere temas pri problemo!

La verkinto Arno mem skribis en 2006 en Ŝablono-Diskuto:EnhavTabeloLauDuaLitero:

[La ŝablonoj] "ne funkcias ĉar mi provas uzi la ŝablonon Ŝablono:Switch kun du variabloj kaj tio ne funkcias tiamaniere. Mi plu esploras por trovi solvon. La projekto estas krei enhavotabelojn duliterajn kun nur eblaj duli[t]eraj vortkomencoj (AB BR estas eblaj sed ne QĈ VP ktp). Tabelon mi pretigis kaj mi klopodas krei taŭgajn ŝablonojn."

Li pravas. La tuta sistemo ne funkcias. Ekde pli ol 16 jaroj. Ŝajnas ke la tuto nur estas por la 35 listoj pri biografioj en la Kategorio:Biografiaj listoj, kiun ekde pli ol 10 jaroj nur flegas Dominik (dankon al li). Mi certas, ke ankaŭ sen la komplika ideo de Arno, kiu ĉiukaze neniam funkciis, la listoj bone uzeblas. Do mia propone estsa entombigo ĉion, ankaŭ la ŝablonojn listigitajn de mi, kaj {{swich}}. Arno mem ne protestus, ĉar li samopiniis ke la tuto ne funkcias. ThomasPusch (diskuto) 17:57, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

  Komento: Ankaŭ mi subtenas etendon de la propono al la listigitaj ŝablonoj. Ili ja tute ne utilas, se ili ne funkcias laŭdezire. --Tlustulimu (diskuto) 18:35, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Saluton, Thomas. Ĉu vi forprenis la ŝablonojn el ĉiuj paĝoj, kie ili estis uzataj? Alie nun devus esti kelkaj pli malpli difektaj paĝoj. "Switch" ja estis nur en la listigitaj ŝablonoj. Sed certe la listigitaj ŝablonoj ie enestis aŭ eble eĉ ankoraŭ enestas. --Tlustulimu (diskuto) 05:18, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi kontrolis per la ilo "ligiloj ĉi tien", kaj ĉie la ŝablono ligiĝis al nenio krom al la pri-problema listo Projekto:Korektado de parametroj de ŝablonoj/63, respektive al aliaj, samspecaj pri-problemaj listoj (ekzemple {{DuLiteroKomencA}} ligiĝis al "16"), kaj kompreneble ĉio ligiĝas al "Vikipedio:Forigendaj artikoloj", ĉar ĉi-tie la dokumentado ja restu. Mi ne povas imagi ke ŝablono povus tiom sekrete enplektita ke oni neniel povus ion dedukti per la ilo "ligiloj ĉi tien", sed kompreneble mi ne centprocente scias kiajn vojojn trikis Arno. Ĉiukaze la temo tiom longe kuŝis, pli ol 16 jarojn, ke indis ne plu atendi pliajn 16 jarojn. Kaj se io neatentata misfunkcio okazas, oni ĉiukaze povas malfari ĉiujn agojn kaj tiam pluenketi. Laŭ mi ĉi-kaze la laika principo de "prov-eraro" permeseblas. Aŭ ĉu vi ankoraŭ havas plian ideon, kion eblus fari, krom patroli per la ilo "ligiloj ĉi tien"? ThomasPusch (diskuto) 06:00, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Tamen, mi trovis ankoraŭ ligilon al Ŝablono-Diskuto:EnhavTabeloLauDuaLitero, pri tio mi ĉi-nokte ne aparte atentis, ĉar en diskutpaĝo unufoje uzita antaŭ pli ol 16 jaroj ne povas multo fuŝiĝi, sed klare ke al la paĝo ankoraŭ konektatas {{EnhavTabeloLauDuaLitero}}, kiun mi rekte ne trovis per la ilo "ligiloj ĉi tien", kaj kio ankoraŭ gvidas al {{biografioj}}. Sed la tuta sistemo ja nur estis por servi al la subpaĝoj de Listo de biografioj, kaj tie laŭ mia impreso ankoraŭ ĉio funkcias (Arno dirus, ke ankoraŭ ĉio maltro funkcias) kiel ankaŭ en 2020 kaj en 2010. Mia supra listo ne estis kompleta, ekzistas ankoraŭ {{LastaDuLitero}}, {{EblaDulitero}}, {{DuaLitero}} kaj multaj pliaj subŝablonoj komenciĝantaj per "DuaLitero...", poste sekvas elektitaj 1-3 majuskloj. Sed ĉio uzatas nur ene de la malnova prova reto de februaro 2006, ĉio nur por servi al {{biografioj}} kaj al la subpaĝoj de Listo de biografioj, kaj tie laŭ mia percepto nenio mankas, se ekmankas la vasta reto de subŝablonoj - ĉar la de Arno dezirata sistemo neniam efikis. ThomasPusch (diskuto) 06:12, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi dirus ke la senkulpan ŝablonon {{biografioj}} ni facile povas lasi, kvankam ĝi esence nur estas {{KompaktaEnhavTabelo}} kun iom pli larĝaj literoj kaj kun bele helflava fono. Tiel en la listoj pri biografioj nenio ŝanĝiĝos laŭaspekte. Se oni volus oni povus ene de unuopa listo per tutsimpla enmeto de ĉapitroj krei similajn listodividilojn kiujn volis Arno. La listoj "A", "B", "C", "D" jam havas tiajn ĉapitrojn, "Ĉ" ne bezonas ĉar estas kompare malmultaj eroj, kaj oni povus facile enmeti tiajn dividilojn ankaŭ pri la restaj listoj. Tion povu decidi Dominik, kiu dum pli ol 8 jaroj estis la sola kiu flegis tiujn listojn. ThomasPusch (diskuto) 06:39, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉio estas farita, kaj mi dirus ke ĉio ankoraŭ funkcias kiel antaŭe. Mi fine komprenis ke tamen estis iuj parencaj ligoj al iuj tute alispecaj ŝablonoj, ekzemple {{koloro}}. Sed ankaŭ tio daŭre senriproĉe funkcias. Mi juĝas ke tio kion Arno volis provi per sia eksperimento, neniam funkciis, kiel li mem skribis, kaj tial nun ne senteblas iu perdo. ThomasPusch (diskuto) 12:11, 4 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Zh-cp, Ŝablono:Zh-c redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 30 marto 2022 11:54
Artikoloj
Ŝablono:Zh-cp (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Zh-c (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen du evitindaj ŝablonoj, el kiuj mi ĵus la duan eligis el artikoloj. La unua jam ne plu estis en artikoloj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 11:43, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
--ThomasPusch (diskuto) 18:01, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: eble ankaŭ: {{L-zh}}, {{L-ĉine}}? - Sincere, Moldur (diskuto) 12:02, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Kial la du alidirektiloj al {{Lang-zh}} estu forigataj, kvankam ili eĉ sekvas tiurilatan nomskemon? --Tlustulimu (diskuto) 12:10, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tio ne estis propono, nur demando, ĉar mi ne sciis tion. Do bone, ili restu. Pardonu! - Moldur (diskuto) 12:13, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: ThomasPusch (diskuto) 18:07, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Uzanto:CONMEBOLStek/provejo redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 30 marto 2022 16:36
Artikoloj
Uzanto:CONMEBOLStek/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Uzanto:CONCACAFStek/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Uzanto:UEFAStek/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Uzanto:CAFStek/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Uzanto:AFCStek/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Uzanto:STCMRC/provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen subpaĝo de apenaŭ aktiva uzanto, foje kreita de IPulo kaj poste prilaborita de tute aliaj uzantoj, foje nomitaj, foje IP-aj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:30, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Sufiĉe senutilaj, plejparte alilingvaj paĝoj. Estis poro, sed ne kontraŭo. - La titolojn de la artikoloj laŭ mia listo mi protektis eĉ kontraŭ rekreo. --Tlustulimu (diskuto) 09:12, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tiajn paĝojn mi jam foje trovis. Ili estas en itala lingvo kaj tute ne utilaj por nia Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:30, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉu eble ekzistas pliaj tiaj subpaĝoj de uzantoj? Se jes, bonvolu listigi ilin ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Kiuj estas la reguloj pri uzantpaĝoj kaj subpaĝoj? Ĉu ni entute devas zorgi kio okazas ene de ies uzantspaco?--Goren (diskuto) 19:57, 23 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Por: --kani (diskuto) 21:50, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Krome tiuj paĝoj estas kun la plej granda enhavo, ekzemple Uzanto:STCMRC/provejo enhavas 2 096 898 bitokojn, pli ol 2 milionojn! Forigu tuj.--kani (diskuto) 00:33, 30 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Alia stultaĵo kun nur 0 kaj 1: Uzantino:OIa.orozko, Uzanto:Khgdh/provejo kaŝita anglalingva teksto pri malario metita en 2021 kaj tute netuŝita kun 198 770 bitokoj, Uzanto:Skulleeman/provejo metis 79 527 bitokojn en 2014 kaj malaperis el Vikipedio post ŝanĝi nur unu bitokon unu jaron antaŭe kiel nura kontribuo.--kani (diskuto) 00:54, 30 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ĉu la pluvivo de provejoj estas diskutinda? Se ili ŝargas la datumaron, ili estu forigendaj post certa periodo sen diskutoj.--Salatonbv (diskuto) 09:09, 30 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
  Komento: @Kani: Dankon pro via aldona listo. Ankaŭ tiujn artikolojn mi ĵus forĵetis. --Tlustulimu (diskuto) 09:12, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]