Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Januaro

Ne plu aktivaj (proponita en 2018, diskutita en 2023)

Angelo Polli, Gino Polli, Amedeo Natoli, Aldo Natoli, Antonino Natoli, Palazzo Achille Castiglioni (Lierna), Villa Plinii (Lierna)

origine nur temis pri Angelo Polli:

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 27 jan. 2018, ne: ĵaŭdo 12 januaro 2023 12:00 - Vidu sube
Artikolo
Angelo Polli (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
maŝintradukaĵo ne polurita, do preskaŭ nekomprenebla
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:54, 20 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Rezulto
ankoraŭ ne, sed ŝanĝita al nova propono de forigo, laŭ alia argumentado - vidu sube !!
ThomasPusch (diskuto) 10:26, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi ekkorektis kaj konstatis ties malfacilon sed ankaŭ ties eblon. Mi iom esploris kaj estas kurioza artikolo, korektebla kaj retenebla, sed ja en sia nuna situacio neakceptebla. Krome jam oni enmetis artikolon pri la frato Gino Polli, nune bonega artikolo, sed ligo nur al unu alilingva vikipedio. Same Angelo Polli estas nur kun unu ligo al ajna alilingva vikipedio. Aspektas kvazaŭ iu volas meti artikolojn pri siaj familianoj. Domaĝe, ĉar temas pri interesaj historioj vikipediecaj aŭ vikipedieblaj. Sed kurioze... [forgesiĝis subskribo...]

  Kontraŭ: Kontraŭ forigo baze de la supra akuzo esti lingve fuŝa teksto. RG72 pravis en 2018, sed intertempe la teksto delonge ne plu estas maŝintradukado, sed plurfoje traredaktiĝis, reviziiĝis kaj nun estas lingve tute komprenebla. Mi hodiaŭ ankoraŭ malplipatosigis la vortumon kaj esperantigis multajn italajn notojn, kiuj antaŭe simple metiĝis sen tradukoj. Laŭ mi el ideologie neŭtrala pozicio la lingve bona teksto havas rajton resti en Vikipedio, kvankam en la esperanta branĉo ne estas tre multaj tekstoj pri soldatoj (ankaŭ mi mem estas militserva rifuzanto, tre kritikema pri soldatoj kaj armeoj, sed tio ne signifas ke mi ĉasus ĉiujn tekstojn pri soldatoj kaj armeoj). Resume: La kritiko de 2018 simple ne plu validas. ThomasPusch (diskuto) 11:46, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Laŭ mia "stomaksento" - jen estas io stranga pri tiu kaj rilataj artikoloj. Mi ankoraŭ ne estas konvinkita ke ili vere estas seriozaj kaj ne iaspeca blufo. Se mi ĝuste komprenas, do:

  • Antaŭ kelkaj jaroj aperis anonime artikoloj pri iuj italoj, familianoj de Polli kaj Natoli, interalie Angelo Polli, Gino Polli, Amedeo Natoli, en aĉaj maŝintradukaĵoj, en Esperanta kaj (mi kredas) pluraj alilingvaj Vikipedioj.
  • La itala kaj aliaj "grandaj" kaj "eŭropaj" Vikipedioj, kie oni atendus la artikolojn se ili estas seriozaj forigis (aŭ neniam havis) ilin, sed iuj malgrandaj / malproksimaj ja havas.
  • La itala Vikipedio priskribas multajn notindajn familianojn Polli kaj Natoli, sed ne tiujn.
  • Per Guglo mi trovas neniujn aliajn fontojn pri tiuj uloj ol tiuj kiuj kopias el Vikipedio.
  • Intertempe bonintencaj vikipedianoj poluris la artikolojn kaj plenigis Vikidatumojn, kio pliigas la ŝajnon de seriozeco, sed nenion pruvas pri la baza aŭtentikeco.

Mi ŝatus scii:

  1. Ĉu tiuj italoj estas sufiĉe notindaj, aŭ ĉu tiuj paĝoj estas fanfarona troreklamo?
  2. Pli grava demando: Ĉu la faritaj asertoj estas veraj, aŭ ĉu tiuj paĝoj mensogas?
  3. Kaj jen la plej serioza: Ĉu tiuj menciitaj homoj entute eĉ ekzistas, aŭ ĉu ĉio nur estas iu fikciaĵo, ia "hoax"?

Sincere, Moldur (diskuto) 18:36, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Post skribado de la supra komento, mi iom pli esploris kaj mi fakte trovis historion pli nekredeblan ol mi povis suspekti: Jen iama vikipediano (nun globe forbarita porĉiame), kiu - rekte aŭ per gantopupoj - kreis detalajn kaj kredindajn, tamen blufajn artikolojn pri fikciaj homoj, lokoj kaj konstruaĵoj, ĉefe rilate al familioj Polli, Natoli, Biotti, aŭ urbo Milano.
Nepre legu:
Sincere, Moldur (diskuto) 19:44, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: La sola konkreta pruvo pri ekzisto de tiu Angelo Polli laŭ la referencoj donitaj en la esperanta teksto estas ja jena verkaĵo, paĝo 149, tri tekstolinioj. Mi ne havas kialon suspekti ke la tuta retejo pri la koncerna milita muzeo estus blufo, do sekve mi konvinkiĝas ke iu itala kolonelo Angelo Polli malliberigita en 1943 en Sud-Tirolo vere ekzistis. Ĉio alia principe povus esti blufo. Konsentite ke mi jam forĵetis el la teksto maltaŭgajn referencojn kaj eksterajn ligilojn, sed tie estis nenio utila, kaj la eksteraj ligiloj kiuj restis kredinde kaj serioze ĝenerale priskribas iujn detalojn pri la dua mondmilito de kiu neniu dubas ke ĝi okazis, sed neniu el ili specife aldonas informojn pri tiu Angelo Polli. Kompreneble, la konstato ke pri okazaĵoj de antaŭ 80 jaroj ne facile troveblas informoj alŝutitaj al la interreto de 2023 ne signifas ke io ne okazis. Sed mi ekster Italio ne povas trovi pruvojn ke iu ekzistinta itala soldato Angelo Polli vere suferis en naziaj koncentrejoj de Pollando, Germanio kaj Nederlando aŭ ricevis iajn honorigojn. Eĉ se iu trovos kaj fotos lian tomboŝtonon en la milana tombejo, tio nur konfirmos la naskiĝ- kaj mortodaton, kaj la fakton ke tomboŝtono ekzistas. Sed ĉar ne ĉiu tomboŝtono ricevas vikipedian artikolon nur pro sia ekzisto, tio ne igas la soldaton aparte notinda. Kompreneble ege domaĝas ke artikoloj kiuj de komence estis fuŝaj tekstoj, fine iros al rubujo, malgraŭ ke ili per penaj redaktoj transformiĝis al lingve bonaj artikoloj. Sed mi baze kredas nur la tri tekstoliniojn el la citita papero disponigita per itala muzeo. Do, resume mi certas ke iu itala kolonelo Angelo Polli vere ekzistis, malliberiĝis en 1943 en Sud-Tirolo kaj malbone traktiĝis. Sed tio sole ne pravigas propran artikolon en vikipedio, kiu en pluraj lingvoj ekestis per strangaj agoj kaj poste defendiĝis per eĉ pli strangaj agoj. Laŭ tiu argumento mi konsentas pri fermo de la supra akuzo pri lingve fuŝa maŝintradukaĵo, kaj pri malfermo de

nova bloka propono:

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 12 januaro 2023 12:00
Artikolo
Angelo Polli, Gino Polli, Amedeo Natoli, Aldo Natoli, Antonino Natoli, Palazzo Achille Castiglioni (Lierna), Villa Plinii (Lierna) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
fortaj indikoj, ke la supraj tekstoj havas je granda parto falsajn informojn, kaj ke tio kio restas se oni forstrekas ĉion dubindan ne plu klarigas menciindecon en enciklopedio
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 10:14, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 14:53, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

La ruĝa ligilo pro meto de pluraj nomoj aspektas iom neperfekta, sed tio tolereblas.

Mi petas listigon de laŭeble ĉiuj nun kolekteblaj samspecaj artikoloj:

Se ne venas protesto de iu vikipediano kiu kredinde argumentus ke iun el tiuj kazoj necesas individue trakti, mi pensas ke tolereblas grupe decidi pri tiuj tekstoj, kiuj ĉiuj akuziĝas esti enhave dubindaj, ne konvinke referencitaj kaj suspektiĝas esti falsaĵoj. Se estas dubo ĉu bonas grupe trakti artikolon en tiu listo, ĝi prefere havu propran proponon de ebla forigo - tion mi ekzemple proponas por la teksto pri loko ĉi tie nomata "Palaco de la Princoj Natoli" (palaco Vigo).

  Por: ThomasPusch (diskuto) 10:14, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Forigo de:
ĉar ne troveblas fidindaj fontoj kiuj montras ke ili eĉ ekzistas kaj/aŭ estas sufiĉe notindaj. - Moldur (diskuto) 14:17, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
(Eble notu ke en itala Vikipedio ekzistas alia it:Aldo Natoli (1913-2010). Laŭ mia impreso la samnomulo kun naskiĝjaro 1913 estas reala persono, kaj se li iam ricevus artikolon en nia Vikipedio, mi ne kontraŭus. Sed tiu kun naskiĝjaro 1906 apartenas al la sama grupo de blufaĵoj/fanfaronaĵoj kaj estas forigenda.) - Sincere, Moldur (diskuto) 20:17, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Parolante pri realaj aŭ imagitaj vilaoj en Lierna, ankoraŭ estas plia strangeta teksto de nomo Villa Plinii (Lierna), kiu ankaŭ ne ekzistas en aliaj lingvoj kaj estas suspektige aktive prilaborata fare de anonimuloj. Konkreta konstruaĵo identigebla ne troveblas en google maps kaj ankaŭ ĝenerale nenio fikseblas en interreta serĉo, kaj strangas ke tute mankas fotoj, sed nur la teksto estas bildigita per pentraĵoj, el kiuj du certe estas de la Lago de Como (sed tio pruvas nenion), kaj unu plia estas de norda Norvegio (!). La teksto tute ne ligatas al d:Q29431803, kie en la romanidaj lingvoj diskutatas unu supozebla vilao de Plinio la pli juna, en la angla kaj germana eĉ pluraj antikve konataj, pri kiuj oni nun ne plu vere certas kie ili povus esti. Kaj krome en Torno, ĉe tute alia brako de la lago, estas it:Villa Pliniana kaj it:Villa Plinianina unu apud la alia. Sed Villa Plinii (Lierna) laŭ mia supozo same estas blufo kiel Palazzo Achille Castiglioni (Lierna). Groteske estas ke mi mem iam kun mia familio estis en Lierna kaj tie vidis plurajn imponajn vilaojn, kiuj tamen aspektis 100 ĝis 200 jarojn aĝaj. La fakto ke en la loĝloko estas pluraj multekostaj domoj, ne signifas ke ĉiu teksto pri laŭdira vilao tie ĝustus. Kaj en nia vikipedio estas plia teksto pri vilao en la vilaĝo Lierna, Villa Aurelia, pri kiu mi certas ke ĝi ekzistas. Ĝi estas en guglo mapoj, en interretaj serĉoj, en fotoj kaj en alilingvaj versioj de vikipedio. La teksto pri ĝi esperantlingve ankaŭ komenciĝis kiel senespera balbutaĵo, sed en printempo 2022 Kani kaj mi sukcesis traduki la balbutaĵon al Esperanto kaj nun la lingvaĵo estas tute en ordo. Do la grado de lingva konfuziĝo en nova teksto tute ne estas indikilo ĉu teksto estas farita kiel blufo aŭ ĉu ĝi priskribas realon. Pri la fidindeco de la teksto Villa Plinii (Lierna) mi tamen pli ol dubas! ThomasPusch (diskuto) 00:50, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite ThomasPusch (diskuto) 14:56, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne plu aktivaj (2023)

Kategorio:Eksaj deputitoj de Aube

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 9 januaro 2023 19:05
Artikolo
Kategorio:Eksaj deputitoj de Aube (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tiu ĉi, kaj kvardeko da similaj kategorioj sub Kategorio:Malnovaj francaj deputitoj. Kialo: Ni normale ne uzas kategoriojn por homoj kun eksaj oficoj. Kategorioj por homoj kun iuj oficoj ĉiam enhavas homojn kiuj havas la oficon nun aŭ iam havis la oficon en pasinteco. Do, eksaj deputitoj de Aube simple estu en la kategorio "deputitoj de Aube". La kategorio "eksaj deputitoj de Aube" estas forigenda, kaj sama ĉiuj similaj.
Uzanto
Moldur (diskuto) 19:33, 2 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 08:44, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Estos iom da laboro malplenigi ĉiujn eksdeputitajn kategoriojn laŭ departementoj, sed la propono ĝustas. ThomasPusch (diskuto) 01:05, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: RG72 (diskuto) 09:14, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite por ĉiuj menciitaj kategorioj. RG72 (diskuto) 09:14, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Koran dankon, RG72, por la plenumita laboro! Mi dume eltrovis iom pli pri la afero. Ekzistas ankaŭ kategorioj pri "Eksaj ministroj ...", "Eksaj senatanoj ..." ktp. de Francio. Ŝajne tiuj kategorioj ekzistis en la franca Vikipedio (kiam iu tro-ambicia kontribuanto provis paŭsi la strukturon de la franca Vikipedio pri francaj aferoj plendetale al la esperanta en 2014), sed poste oni forigis tiujn kategoriojn tie (en 2016). Ĉiuj tiuj "Eksaj ..." kategorioj estas forigendaj. Ankaŭ ekzistas multegaj francaj kategorioj kiuj estas tro ambiciaj por nia Vikipedio - vidu ekzemple kiom multajn kategoriojn Jacques Chirac havas - sed, nu, ili ekzistas nun, eble ili restu. Mi nun ne lanĉos laboron amase forigi francajn kategoriojn aliajn ol tiuj "Eksaj ...", kiujn oni forigis jam en la franca Vp. mem. Jen kelkaj kiujn mi trovis:

kaj aldone unu plia, tute superflua, sen-intervikia kaj orfa:

  Farite RG72 (diskuto) 07:41, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: ... kaj plue restas senfine multaj Listoj kaj "Ligiltabeloj", ekz-e "Ŝablono:Ligiltabelo Nunaj deputitoj de ... (departemento)" kiuj ĉiuj estas misnomitaj ĉar ili ne havas la nunajn deputitojn sed tiujn de 2014, neniam aktualigite, nuraj amasiĝoj de ruĝegaj ligiloj... kia fatraso ... Eble mi iam faros pli detalajn/formalajn forigproponojn... - Sincere - kaj iom senespere - Moldur (diskuto) 11:17, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Ne dankinde, kara, ni faras komunan laboron kaj ĉiu kontribuas laŭeble. Mi samopinias pri neceso likvidi troajn kategoriojn al kiuj sendube apartenas eksaj..., ĉar ili malkongruas al kategoria logiko de nia Vikipedio kaj ŝajne al tiu de la aliaj vikioj. Iuj aliaj, eĉ se nun ne grave evoluintaj, sed ekzistantaj almenaŭ en la franca vikio, eble konservindas, ĉar kiu scias — eble poste aperos alia fervorulo kiu plenigos ilin. Mi estas optimisto)). RG72 (diskuto) 12:36, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon, mi plene konsentas! - Moldur (diskuto) 14:15, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon ankaŭ de mi al RG72. Vi eble ekvidis ke mi jam la 8-an de januaro malplenigis iujn kategoriojn, kiujn mi ankaŭ povintus tuj forĵeti, ĉar ĉe malplenaj kategorioj tio ja permesatas - sed mi ne volis truki. Restas ankoraŭ multegaj kategorioj, iuj postulataj ankaŭ mankas (ekz. estas kat Listo_de_deputitoj_de_Korsiko sed mankas postulata kat deputitoj_de_Korsiko), plej multaj servas nur por po unu listo, kaj tiuj listoj estas ĉiuj por fetiŝistoj de ruĝaj ligiloj - senespere ĉio. Tamen RG72 pravas, ke bonas restas optimisto :) Dankon jam pro tiu saĝa paŝo antaŭen. ThomasPusch (diskuto) 08:36, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

palaco de la Princoj Natoli > novkreita je nomo: palaco Vigo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 12 januaro 2023 10:32
Artikolo
palaco Vigo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
laŭ meto de ŝablono al la paĝo mem, kiun je 2023 01 03 metis Moldur, estas suspekto ke ankaŭ tiu paĝo povas esti falsaĵo
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 10:33, 5 jan. 2023 (UTC) ... nome de Moldur[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 14:57, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Do temas pri la demando ĉu historia konstruaĵo Palazzo dei Principi NatoliPalazzo Vigo ekzistas, aŭ ĉu la asertoj pri ĝi estas falsaĵo.

  Komento: Mi (ankoraŭ) dubas ĉu temas pri falsaĵo. Kompreneble mi ĝis nun ne trovis indikon kiu pravigus meton de la teksto en kategorion "Mondaj heredaĵoj en Italio", kaj entute la kategorioj estas fuŝe notitaj, sed fuŝaj indikoj pri maltaŭgaj kategorioj ne signifas ke palaco verdire tute ne ekzistus. La jena referenco aspektas al mi tute kredinda, kaj la jena, malnova indiko el reta taglibro de 2009 aldonas kredindon, kvankam pro la malnoveco jam ja du fotoj ne plu bildiĝas. Klare, la du referencoj ĝis nun estas nur en alilingvaj tekstoj, esperantlingve ili ankoraŭ ne notiĝis, sed malgraŭ tio ili ekzistas. Estas du vikipediaj fotoj pri historia konstruaĵo en la indikita loko de la municipo Riposto (la foto Torre_Archirafi_01.jpg pli bonas ol la bildo uzita en la teksto nun), kaj Google Maps klare konfirmas palacon kaj muzeon nomatan Palazzo Vigo (plus-kodo P669+69) kun simila vidaĵo, evidente temas pri la sama konstruaĵo. Kaj en bildo el marto 2022 el Google Street View klare vidas tabulo pri kunfinancado de la konstruaĵo, sur kiu konfirmiĝas ke la domo vere nomiĝas Palazzo Vigo kaj trakonstruiĝas al spaco soci-kultura. Do necesos pli specifigi, el kio konsistu la falsaj informoj. ThomasPusch (diskuto) 10:44, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: La kategoriojn mi ĵus ordigis, kaj mi kritikas ke la vikidatumaj koordinatoj ne tute ĝustas, sed tio ripareblos.ThomasPusch (diskuto) 11:10, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
PPS: Krome mi ne konvinkiĝas ĉu la vasta bibliografio konkrete rilatas al la konstruaĵo, aŭ ĉu ĝi nur pompe plenigas la paĝon, kiu antaŭe havis unu, nun du frazojn. Mi metis indikon pri ĝermeco kaj fidas ke vastigo al almenaŭ tri frazoj fareblos (speciale detalaj estas la kataluna kaj hispana tekstoj, malgraŭ lingvaj mallertecoj, kvankam la detaligoj tie ne estas unuope pruvitaj per eksteraj referencoj - bone dokumentiĝas la pli koncizaj tekstoj en la simpla angla kaj en la germana). Sed ankaŭ tiu kritiko ne signifus ke la tuta miniatura paĝo estus falsaĵo. Cetere, kvankam la itala vikipedio ne havas detalan tekston pri tiu domo, ĝi traktas ĝin en teksto pri la tre malgranda minicipoparto Torre Archirafi, kie la palaco situas - tiel oni ankaŭ povas fari. ThomasPusch (diskuto) 13:52, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite La koordinatoj ĝustigitaj loke kaj en vikidatumoj. ThomasPusch (diskuto) 14:20, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Estas diversaj tialoj kiuj indikas, ke la artikolo aŭ estas falsaĵo aŭ enhavas falsaĵojn. Unue, ne estas tiu artikolo en la itala eĉ ne estas mencio en Torre Archirafi dum estas de aliaj monumentoj kaj la nura mencio estas de Turo sen klarigo ke temas pri la sama konstruaĵo: ja turo ne estas palaco. Due, post multa helpo la artikolo enhavas nur du frazojn. Trie, kiel diris ThomasPusch, la bibliografio ne aspektas rilata al la temo, sed nur plenigaĵo. Kvare, la artikolo estis enmetita de anonimulo, same en la hispana kie la traduko ankoraŭ estas fuŝa, same en la portugala kie la teksto estas simila al la esperanta kaj ankaŭ fuŝa ktp.--kani (diskuto) 21:34, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Homoj, mi pensas ke ni iĝas iom paranojaj. Jes, ne estas propra teksto en la itala, sed tio ne estas pruvo ke konstruaĵo ne ekzistas. En la itala teksto pri Torre Archirafi, mi komprenas ke la konstruaĵo, kerno de la loĝloko, aludiĝas per la vorto "il borgo" (vidu la esperantajn tekstojn burgus kaj burgo). Ne, malprobablas ke la malnova "turo" kaj la "palaco" estas sama konstruaĵo: almenaŭ la itala teksto pri la turo asertas - La torre di Archirafi, oggi non più esistente - ke ĝi jam ne plu ekzistas. Kaj pri iuspeca palaco estas sendependa referenco de 2016 (la retan taglibron de 2009 ni pli bone ne kalkulu), google maps klare konfirmas la konstruaĵon (kio estas pruvo ke la bildoj en la komunejo, ankaŭ ne falsaĵoj, montras la ĝustan domon) kaj en google street view estas detala bildigo, en kiu oni povas legi eĉ la tabulon ĉe la enirejo. La fakto ke anonimulo kreis paĝojn kaj ke hispana teksto estas lingve fuŝe verkita ne estas pruvoj ke konstruaĵo ne ekzistas. Kaj la fakto ke iuj homoj el la familio "Natoli" ligiĝis al la konstruaĵo kaj ni ĵus ĉasas paĝojn pri falsaj biografioj de tiu nomo ankaŭ ne signifas ke ĉiuj artikoloj pri homoj "Natoli" transvikipedie estas blufoj, kaj ke la "malpurigo per nomo Natoli" estus pruvo ke la konstruaĵo en Riposto estus blufo! Se iu idioto nun komencus transvikipedie krei fuŝajn paĝojn pri imagitaj homoj de nomo "Zamenhof", tute mensogajn, ĉu ni tiam forigus ĉiujn paĝojn pri ĉiuj homoj de la nomo, kaj rilatajn paĝojn? Laŭ mi estas klaraj indikoj ke historia konstruaĵo de tiu nomo vere ekzistas, mi certas ke neniu spamulo falsigis google maps kaj google street view, kaj ke la temo laŭ mi estas ne-prioritata por esperanta enciklopedio, tial artikola ĝermo de tri frazoj tute sufiĉas al mi. Ni povas forpreni la tekston kaj tujposte mi aŭ kani aŭ alia "fidinda vikipediano" povas verki tute novan ĝerman artikolon pri la temo, sed laŭ mi tiu kromvojo ne necesas, ĉar male al la fuŝega teksto "Aaron carter" antaŭ semajno neniu vivanto aŭ mortinto estas ofendita - ke mi persone dubas ĉu la bibliografio vere rilatas al la temo ne signifus ke la meto de la senkulpa bibliografio estis krimo. Ni klare kaj energie forigu ĉiujn paĝojn pri kiuj ne troveblas pruvoj pri ekzisto, sed ĉi-tie mi hodiaŭ vidis pruvojn de ekzisto. Do mi proponas viŝi la bibliografion kaj vastigi la tekston al kvar aŭ kvin frazoj, kaj sufiĉas pri tiu ĉi teksto. Mi konvinkiĝas ke la problemoj de vikipedio situas aliloke. ThomasPusch (diskuto) 23:06, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite La teksto nun estas komplete reverkita, havas nun 10 mallongajn frazojn kaj kvar funkciantajn, sendependajn eksterajn referencojn (kun la ligilo en la bibliografio estas kvin) kaj kun aldona taŭga foto kaj ĝustaj koordinatoj vere plenumas la minimumajn kondiĉojn de artikola ĝermo. De la antaŭa, dubinde ampleksa bibliografio restas nur unu ero. Plej multaj retejoj kaj ankaŭ la mapa servo guglo nun nomas la konstruaĵon unuavice itale "palazzo Vigo", tial mi proponas ŝovi la esperantan tekston al titolo "palaco Vigo", simile kiel ankaŭ faras la paĝo de simpla angla. ThomasPusch (diskuto) 11:55, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Bone, en la nuna stato ĝi restu. - Moldur (diskuto) 12:02, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Jafar Frotan

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 12 januaro 2023 21:27
Artikolo
Jafar Frotan (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝajna mempropagando.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:17, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 15:16, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ne estis mi kiu unue proponis la forigon. Mi nur konstatis, ke okazas redaktobatalo: iu metas forigproponon kaj anonimulo rekte forigas ĝin kaj tio estas ripetita. Krome mi vidas, ke la artikolo estas akceptita nur en iu barata lingvo, nek en pli gravaj vikipedioj nek en afgana nek en persa nek en itala ktp. Kiel la forigpropono sugestas, la referencoj estas nek fidindaj nek sendependaj: ili ŝajnas retejoj kien la propagandanto mem metis sian informon aŭ ion ajn. Eĉ en iu li diras, ke oni povas trovi pli da informo en Wikipedia, kio tute ne veras.--kani (diskuto) 21:17, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: La homo kiu atakas la paĝon estas konata: temas pri Uzanto:Styyx, turko kiu laŭ propra aserto redaktas en neniu projekto sed havas kiel nura tasko la ĉason de laŭ li tujforigendaj paĝoj en malsamaj vikipediaj projektoj. Li komunikas angle kaj laŭ propra informo tute ne parolas Esperanton nek intencas interesiĝi pri ĝi - temas nur pri la forigo de dubindaj tekstoj. Li argumentis sian akuzon pri la paĝo en "bona Esperanto" jene "Cross-wiki spam. None of the sources are reliable and independent." Oni povus investi sekundon da tempo kaj de google translate ricevi bonan tradukon "Krucvikia spamo. Neniu el la fontoj estas fidindaj kaj sendependaj", sed uzanto Styxx ne malŝparas tiun sekundon. Laŭ mi, la akuzo ne ĝustas. Estas referencoj 3/11, kiu estas montro de propra retejo de la temulo, do ne sendependa, sed estas klare indikita kio kaj kial ĝi montriĝas. Kaj pluraj aliaj simple estas liaj spacoj en sociaj retejoj. Sed almenaŭ referencoj 4, 8 kaj 10 ŝajnas al mi esti tute sendependaj kaj fidindaj. Kompreneble la tuta historio estas strangega: "afgana knabo, kiu en aĝo de 11/12 jaroj komencis karieron kiel grafikisto, en aĝo de 12/13 jaroj kreis la markon Zeytoon kaj en aĝo de 15/16 jaroj post enmigrado al Italio, komencis karieron kiel muzika artisto". Pri lia "kariero kiel muzika artisto" efektive estas neniu pruvo, nur senfontaj asertoj en la eksteraj tekstoj. Sed videblas fotoj, kaj retpaĝo - do kredeble la knabo vere scipovas foti kaj krei retpaĝon ... samkiel multaj junuloj. Kvankam min ĝenas la trudo de "Styxx" (kiu eble/kredeble simple jam sukcesis per samaj metodoj elpuŝi similan paĝon el la angla aŭ itala vikipedioj kaj tial ili nun ne estas, mi ne emas detale kontroli tion nun, mankas tempo al mi) kaj kvankam ne ĝustas ke "None of the sources are reliable and independent", tamen mi samopinias ke iel la tuto aspektas kiel "ŝajna mempropagando", kiel skribis Kani supre. Kaj dum mankas iu rilato al Esperanto, mi ne kontraŭas forigi la paĝon kiu tiom aspektas kiel "ŝajna mempropagando", post konsidero dum semajno, ne kiel "tujforigo", ĉar la enhavo tute ne tiom danĝeras ke oni bezonus "task force" por tujbuĉado. Do   Por: ThomasPusch (diskuto) 22:20, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

I can use Google Translate, but there is always the chance that it translates things wrong.
At the bottom of Ref 4, you can read "designboom has received this project from our DIY submissions feature, where we welcome our readers to submit their own work for publication", so this is just submitted by Frotan himself. Ref 8 of the Bamiyan Municipality is a short "thanks" for designing their website, which means that this also isn't independent. Ref 10 (awjnews24) is a scam site. Google Chrome prevents you from opening the entire website, which is why this is on web.archive. ~Styyx (tc) 05:19, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Jen kaj jen aperas iuj kontribuantoj en Vikipedio kiuj kreas paĝojn pri sia ŝatata temo (plej ofte pri si mem) en multaj lingvoj samtempe, kvankam ili ne konas tiujn lingvojn, uzante maŝintradukaĵojn. Ankaŭ en Esperanto aperas tiuj artikoloj. Kutime estas tiel ke:

  • la temo mem apenaŭ estas sufiĉe notinda por aperi en Vikipedio,
  • la paĝoj havas tre malbonan lingvan kvaliton,
  • la kontribuanto havas neniun intereson pri Esperanto, kaj nek volas nek povas plibonigi la paĝon,
  • la kontribuanto al demandoj nur respondas en la angla, aŭ - plej ofte - tute ne reagas,
  • la paĝo ofte havas iujn eksterajn ligilojn kiuj montras ke la temo fakte ekzistas, sed ne, ke ĝi estas sufiĉe grava,
  • la paĝo propagandas por la priparolata temo kaj pli utilas por tiu temo ol ĝi utilas por nia Vikipedio.

Tiaj paĝoj estas "cross-wiki spam", en Esperanto: 'intervikia spamo'. Tiu ĉi afgana junulo estas ekzemplo por tio, la ĵusa pri rusia kompanio estis alia ekzemplo. Laŭ niaj propraj kriterioj por kvalito en Vikipedio, ni normale ja forigas tiujn spamaĵojn. Malsamaj Vikipedioj povas decidi ĉiu por si mem, sed pri spamaĵoj ili kutime reagas simile kaj forigas. La grandaj Vikipedioj kutime forigas pli rapide, ĉar ili havas pli da kontribuantoj kiuj reagas; en malgrandaj Vikipedioj iuj spamaĵoj ofte restas plu pli longe, pro manko de homfortoj kiuj aktive purigas.

Kvankam ja estas bone se oni konsideras ĉiun proponon por forigo individue, tamen la fakto ke io estas "intervikia spamo" en multaj Vikipedioj jam estas tre forta indiko ke la paĝo tre probable estas foriginda. Tamen mi konsentas kun ThomasPusch ke ankaŭ por intervikia spamo ni lasu normalan diskutoperiodon de pluraj tagoj, kaj ke intervikia spamo ne necese bezonas estis forigata TUJ.

Konklude mi voĉdonas   Por: La junulo eble estas simpatia, sed oni ne meritas vikipedian paĝon nur pro tio ke oni "scipovas foti kaj krei retpaĝon". - Sincere, Moldur (diskuto) 14:02, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la aldonaj komentoj de Styxx kaj de Moldur. Malgraŭ la iritiĝoj pri fremdlingvaj kontribuoj en la esperantlingva vikipedio, kaj de malelegantaj redaktantoj kaj de enhave kompetentaj kritikaj ĉasantoj de spamo, tamen ĝis nun ĉiuj venas al sama konkludo... ThomasPusch (diskuto) 15:27, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
... kio tradukeblus al la angla pli malpli jene / which could be translated into English more or less as follows: "Thanks for the additional comments from Styxx and Moldur. Despite the irritations about foreign language contributions in the Esperanto language wikipedia, both by clumsy editors and content-competent critical spam hunters, however, so far everyone comes to the same conclusion". TP
  Komento: La juna temulo mem, ensalutinte, jam la 4-an de januaro aldonis en la diskutpaĝo humilan peton: This topic translation was so hard, please let this topic remain here. Sed ĉar ripete simple forpreniĝis la ŝablono pri tuja forigo, iusence ĝuste, ĉar pri tuja forigo jam ne plu temas, mi nun metis taŭgan ŝablonon pri diskuto de ebla forigo kaj protektis la paĝon, por ke la ŝablono ne simple forviŝiĝu. En la teksta diskutpaĝo aŭ ĉi tie oni daŭre libere povas komenti. ThomasPusch (diskuto) 20:23, 8 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ni tre bedaŭras, estimata Jafar, sed fine ni ne estas konvinkitaj, ke la paĝo restu ĉi tie. Vi certe komprenis, ke Vikipedio ne estas socia amaskomunikila platformo por mempromocio. Se post kelkaj jaroj estos vere fidindaj eksteraj referencoj pri via profesia sukceso, la kazo povus esti reekzamenita. Dezirante al vi bonŝancon por via estonta vivo, -- We are very sorry, dear Jafar, but in the end we are not convinced that the page should remain here. You surely understood that Wikipedia is no social media platform for self promotion. If in some years there will be truely reliable external references about your professional success, the case could be re-examined. Wishing you luck for your future life, -- ThomasPusch (diskuto) 15:14, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite ThomasPusch (diskuto) 15:14, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Natolio Dinastio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 14 januaro 2023 0:46
Artikolo
Natolio Dinastio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
pri tiu artikolo mi ne havas akuzon ke ĝi estus falsaĵo, ĉar certaj menciindaj homoj de nomo Natoli certe ekzistis, kvankam tekstoj pri unuopaj veraj aŭ fikciaj homoj de tiu nomo estas sub kritika observo nun en supra forigodiskuto - sed tiu ĉi teksto simple estas lingve kaj strukture tiom fuŝa, ke ĝis nun neniu kuraĝis ektuŝi kaj ĝustigi ĝin. Aparte de tio la franca teksto krome estas atakata jes ja esti falsaĵo. Mi ne scias: mi tiom ne komprenas tiun lingvaĵon, kiu ĉiukaze ne estas komprenebla Esperanto, ke mi ne pretas deĉifri kaj diveni kio povus esti la signifo de unuopaj frazoj - nur tiam eblus juĝi ĉu aldone ankaŭ validus la akuzo ke ĝi estus falsaĵo. Mi pledas por forigo nur pro manka lingva kaj struktura kvalito. La teksto ne mankos: se iam ekzistos bonaj kaj fidinda unuopaj artikoloj, ili povas vivi sen kroma teksto pri familia dinastio, kaj se necese, oni povas aldoni etan apartigan paĝon.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 00:09, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 11:39, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Por: Plia kreaĵo de la sama Natoli-Polli-entuziasmulo, kiu volas "pruvi" ian ligon inter la (sia?) familio Natoli kaj la francaj nobeloj de Nanteuil. Supozeble iuj eroj en la teksto estas veraj (eble iuj eĉ havas fontojn), sed ne indas esplori tion. La tuta teksto, kiu eĉ havas lingve fuŝan titolon, estas forĵetebla. Se iu tamen poste volos verki artikolon pri la vere ekzistanta familio Natoli kaj ĝiaj realaj membroj, ekz-e surbaze de la itala Vikipedio, tiam prefere tiu kreu tute novan artikolon de nulo, kaj ne ion surbaze de la nuna fuŝaĵo. - Moldur (diskuto) 10:21, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Farite ThomasPusch (diskuto) 11:39, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Roland Dumas

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 17 januaro 2023 11:49
Artikolo
Kategorio:Roland Dumas (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉu ni bezonas kategorion kies sola enhavo estas ĝia ĉefartikolo?
Uzanto
Moldur (diskuto) 11:47, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita

  Por: Respondo kompreneble estas, ne. Mi iom purigis la artikolon mem, transformis multajn de ekde ok jaroj ruĝaj ligiloj en normalan tekston, vortumis en pli kompreneblaj vortoj kion mi mem sukcesis kompreni (la verkinto estis iom naiva ekzemple kredi ke ĉiu ne-franco aŭtomate scias kion signifas la du literoj FN), kaj elkomentis unu frazon kio laŭ me tute ne kompreneblas se oni ne ĉiukaze estas fakuloj pri francaj politikaj skandaloj - se iu sentas emon, tiu ja povas nove vortumi la frazon tiel ke ĉiu pensiulo en Barato kaj lernejano en Argentino komprenas ĝin. Se mi kadre de tiu redaktado jam forprenas la tekston el la dubinda artikolo, la tuta kategorio jam estas malplena kaj povas teorie tuj forpreniĝi. Sed ne estas problemo ankoraŭ atendi ĝis la 17-a de januaro. ThomasPusch (diskuto) 15:47, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Cetere: la indikoj pri kvar portaloj {{Portalo|Limoges|franca politiko|franca rezistado|franca juro}} ankaŭ estas blufo - neniu el tiuj portaloj kreiĝis en la lastaj 20 jaroj, kaj supozeble en la sekvaj 20 jaroj tio ne ŝanĝiĝos - se tamen jes, sencas unue starigi konvinkan portalon kaj poste meti indikojn pri ĝi al unuopaj paĝoj, ne inverse. ThomasPusch (diskuto) 15:55, 13 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Farite fare de RG72 10:32, 16 jan. 2023

Listo de usonaj inaj aktoroj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 24 januaro 2023 12:07
Artikolo
Listo de usonaj inaj aktoroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda utileco. RG72 (diskuto) 12:58, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 12:58, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 06:09, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Fakte la demando en multaj listoj en la Kategorio:Listoj de homoj estas, ĉu ili nur ne ĝenas aŭ ĉu ili havas veran utilon. Estas listoj modele faritaj sen ruĝaj ligiloj, kiel Nobel-premiitinoj, kaj estas listoj kun multaj ruĝaj ligiloj, kiel Listo de aŭtoroj malpermesataj en Nazia Germanio, kiujn mi ambaŭ juĝus valoraj kaj nepre tenindaj, sed estas aliaj listoj, kiuj nur aspektas listigoj de la enhavo de koncerna kategorio, kun la malavantaĝo, ke ne sufiĉas meti novan tekston en kategorion, sed ke ĝi en la listo nur aperas se oni permane enskribis ĝin tie - do estas relative granda laboro teni la liston aktuala. Tamen,
  Komento: estas unu argumento kontraŭ forigo: ni prenu la hazarde unuan nomon de la listo, Louise Brooks. Gravas ke ĉiu artikolo estas bone trovebla ekde pluraj aliaj paĝoj, kaj ke ĝi ne estu "orfa". Tiu ĉi teksto ligiĝas al listoj pri naskiĝdatoj kaj mortodatoj, al "Listo de biografioj - B" kies utilo ankaŭ estas limigebla, al plia listo de seksosimboloj, kaj krome al unu ĵurnalistino kiu iam intervjuis s-inon Brooks kaj unu muzika revuo en kiu foje aperis s-ino Brooks. Se oni buĉus ĉiujn dubindajn listojn, restus nur du "veraj" artikoloj, kiuj gvidas al la biografia teksto, kaj tiam ekestas diskuto ĉu artikolo kun nur du ligoj nomendas "orfa", do nur ligita al "malmultaj artikoloj" - laŭ mia kompreno, la cifero "du" egalas al "malmultaj". Do, se ni tro fervore forĵetas listojn, ni kreas al ni problemojn krei orfajn artikolojn, kiuj antaŭe ne estis orfaj... La tasko igi ke tekstoj ne atakiĝas esti "orfaj" estas pozitiva efiko ankaŭ de tiu ĉi tre pala "Listo de usonaj inaj aktoroj", kaj ni devas kalkuli tiun efikon kiu probable estas kaŭzo ke kvar aliaj lingvoj daŭre havas tian liston, kaj se mi ĝuste komprenas ne konsideras forigi ĝin. Sed malgraŭ tiu pezado de argumento por teno de la tre modesta listo, kaj de defensiva porparolado ke "la listo ekzistis tiom longe, ne havas ion malveran aŭ ion probleman en ĝi kaj ne ĝenas", mi tamen restas ĉe mia voĉdono por forigo, pro tamen tro malmulta enhavo. ThomasPusch (diskuto) 14:16, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Taylor 49 (diskuto) 21:53, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Moldur (diskuto) 21:58, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Bertrand Menciassi

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 26 januaro 2023 11:38
Artikolo
Bertrand Menciassi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia graveco. RG72 (diskuto) 11:24, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 11:24, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 17:32, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: La komencan dubon de RG72 pri enciklopedia graveco mi komprenas, ĉar lia laborloko, la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj estis malfondita en 2010, la retejo ne plu atingeblas, nur eroj ankoraŭ spekteblas en archive.org, kaj la homo neniel prezentas sin en la reto de 2023. Krome la teksto havis ridindajn kategoriojn, tute mankis informkesto kaj ajna referenco, kaj oni entute ne elstarigis kion la homo ĝenerale faris en la mondo, sed nur kion li faris por la (je tutmonda skalo malgranda) junulara Esperanto-asocio en Ĉuvaŝio. Tamen la frazoj pri Ĉeboksaro kaj Ĉuvaŝio rajtas bonvole resti, ĉar ili montras kial en Esperanto oni havis apartan intereson pri la homo antaŭ dudek jaroj, nur ke tio devas esti aldonaĵo, ne la tuta informo. Mi aldonis pli saĝajn kategoriojn, informkeston kaj trovis unu referencon pri li (fine ankoraŭ duan), kiu pruvas ke la homo vere ekzistas kaj havis tiun funkcion en 2000-2002 kiun la artikolo asertas ke li havis. Kompreneble necesas ankaŭ formale nomi la tekston artikola ĝermo, kaj mi estis devigita ankoraŭ krei komencan tekston pri la gazeto International Herald Tribune, kiu ĝis nun mankis. Sed mi pledas esti grandanimaj rilate la juĝon ĉu homo estas "mondvaste grava", ĉar kio gravas en Ĉuvaŝio, Bretonio aŭ Irlando povas esti plene neinteresa en Kalifornio aŭ okcidenta Aŭstralio (kaj la internacia vikipedio, tre dominita de la anglalingva branĉo, je granda parto estas verkita laŭ tio kion homoj en Kalifornio aŭ okcidenta Aŭstralio opinias gravaj). Kaj ni ĉiuj dorlotiĝas per la abundaj informoj de la interreto de 2023 - kion guglo ne tuj trovas, tio supozeble tute ne ekzistas aŭ almenaŭ ne menciindas. Esperantistaj gazetoj de antaŭ 50 jaroj, libroj, teatraj kompanioj, bardoj, aŭ armenaj, kurdaj, tibetaj, osetaj, albanaj, islandaj - se ili ne hazarde eterniĝis per artikolo en vikipedio, alikaze guglo ilin neniam trovos, do ili neniam ekzistis. Mi, kaj ni ĉiuj havas tro malmultan tempon kaj ne povas intense serĉi en bibliotekoj pri ekster-guglaj fidindaj fontoj kaj konvinkaj referencoj. Sed la forigo de la paĝo forŝiros informeron el la kolektiva memoro de la Esperanto-mondo, kiu eble nur gravas al ĉuvaŝoj aŭ al interesatoj pri la Lingva Festivalo en Ĉeboksaro aŭ pri politiko de EU rilate al malpli uzataj lingvoj - sed ni ĉiuj rapide forgesos la nomon kaj se iu iam bezonos informon pri li li/ŝi maksimume memoros ke iam estis iu forigo de dubinda bretono kun stranga franca persona kaj itala familia nomo, sen ke eĉ la artikoleto donis la necesajn biografiajn informojn kial estis kiu lingva malunueco en la nomo... Tiel kiel ĝi estas nun, la teksto facile plenumas la kondiĉojn de artikola ĝermo, kaj forviŝi tian informon pli domaĝas ol lasi ĝin. Sed la komencan dubon de RG72, vidante tiom mallerte faritan teksteton, mi bone komprenas. Ja la senco de tiu ĉi diskutejo ankaŭ estas altiri atenton al iuj malatentataj tekstoj, kaj vidi ĉu oni povas plikonvinkigi ilin - se iu kompatas ilin. Tiu ĉi temo laŭ mi estas super la sojlo de enciklopedia graveco, kvankam ankaŭ mi ne investis multan tempon en esplorado - sed se tia artikola ĝermo restas, ĝi havas la ŝancon poste kreski. Tiun ŝancon ĝi forigite ne havas... ThomasPusch (diskuto) 00:37, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: Mi konsentas, do   Kontraŭ: Verŝajne tiu ĉi ĝermo havas certan potencialon, speciale se iam iu trovos pliajn fontojn el EU-eldonaĵoj aŭ tiuj de Ĉuvaŝio kie li eble estis intervjuata kaj priraportata. RG72 (diskuto) 04:21, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Konvinkita de Pusch.--kani (diskuto) 21:04, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
@Kani: Se vi volas koncize tajpi mian nomon, vi povas skribi Thomas. Nur la familia nomo aspektas laŭ mia persona juĝo iom kiel stilo soldata, kaj mi estas konvinkita rifuzanto de militservo. Sed tio kompreneble estas nur detalo.   ThomasPusch (diskuto) 17:29, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon, Tommy. ;-) kani (diskuto) 19:36, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Eŭropa lingvo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 30 januaro 2023 9:25
Artikolo
Eŭropa lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia graveco. RG72 (diskuto) 09:24, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:24, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
> alidirektilo al Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo ThomasPusch (diskuto) 11:59, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Ankaŭ mi dubas, ĉefe ĉar la bazo de la artikolo estas "Gvidantoj de la UŜE-movado (v.) proponis...", sed kiuj estas tiuj gvidantoj? Aparte la temo kun alia redakto povus esti interesa, kiel unu el multaj reformoproponoj.--kani (diskuto) 21:18, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi pensas ke la multaj eroj de la Enciklopedio de Esperanto enportitaj kiel kruda materialo en la esperantan vikipedion estas valora trezoro... Ni ne nun buĉu tiajn artikolojn el EdE amase, kritikante ke ili telegramstilas, do ne havas eĉ unu plenan frazon, eĉ ne estas artikola ĝermo kaj ĝenerale traktas subjektive neinteresan temon. Sed la propono ja nun ne estas amasforĵeti: Kaj tiu ĉi temo vere rajtas eniri kiel ĉapitreto en la paĝon laŭ EdE nomata nur "UŜE" (mallongigo kiun - almenaŭ en la 21-a jarcento - pli-malpli neniu tuj komprenos), tial mi pensas ke longa titolo "Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo" pli saĝas (kiel faras ĉiuj aliaj 31 lingvoj kiuj havas tekston pri la temo). Alidirektilo de la nomo "Eŭropa lingvo" tien restu, kaj la teksto "Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo" ankoraŭ bezonas fortan prilaboron, sed kun ideoj de iuj el la aliaj 31 lingvoversioj tio fareblu! Do   Por: movo al la "tegmenta temo". ThomasPusch (diskuto) 22:06, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Movo al la "tegmenta temo".--kani (diskuto) 19:38, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi jam sukcesis transformi la tekstojn UŜE-eĥo kaj Josef Zauner al normalaj, decaj vikipediaj artikoloj, kaj ankaŭ kontentige movis la blokon de "Eŭropa lingvo" al la teksto nun nomata "Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo". Pri la tuta teksto "Uniĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo" mi tamen ankoraŭ ne kontentas, ĝi devos ankoraŭ maturiĝi kaj pliproksimiĝi al la alilingvaj tekstoj, kiuj bedaŭrinde tute ne atentas pri la poresperanta movado "UŜE" de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, sed atentas tre pri eŭropaj politikistoj, filozofoj kaj partiaj programoj, kiuj kundiskutis pri la temo. Cetere menciindas ke en 1915 ankaŭ Lenin kundiskutis, do la gamo de diskutantoj estis sufiĉe varia. Malgraŭ tiu ne-jam-maturiĝo de la "tegmenta temo", laŭ mi da ĝisnuna teksto "eŭropa lingvo" jam pretas transformiĝi al alidirektilo je la 30-a de januaro. Cetere atentu ke ne temis pri propono de lingva reformopropono, sed nur pri propono de 1933 en ekstera informado prefere nomi Esperanton per varba markonomo "Eŭropa lingvo", propono pri kiu la japanaj esperantistoj samjare forte protestis. Tio nur estas detalo en la historio de ekstera informado pri Esperanto, detalo menciinda, sed ne mondskua. Por la tekstoj pri UŜE, UŜE-eĥo kaj Josef Zauner en la eksteraj, germanlingvaj referencaj ligiloj ankoraŭ estus valoraj aldonaj informoj, inter alie de la vikipediisto Ulrich Matthias, sed laŭ mi tolereblas ke tiuj aldonaj informoj ankoraŭ kaŝiĝas en aldonaj referencoj menciataj. Do principe jam   Farite. ThomasPusch (diskuto) 08:58, 25 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Forigo. Dubinda kaj senenhava. Taylor 49 (diskuto) 22:39, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Origino de la sorĉistinpersekuto

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 30 januaro 2023 10:13
Artikolo
Origino de la sorĉistinpersekuto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia graveco — almenaŭ forme de aparta artikolo. RG72 (diskuto) 10:23, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:23, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ThomasPusch (diskuto) 12:03, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: La temo povus esti interesa, sed en la nuna stato mankas neŭtraleco kaj vikipedia eĉ enciklopedia stilo, ĉar la celo aspektas kvazaŭ polemika defendo de la katolika eklezio pri historiaj misfaroj. Ĝia loko estus pridebata forumo kaj ne ĉi tie. Bedaŭrinde la iama aŭtoro mortis antaŭ longe kaj ne povas partopreni en la diskuto.--kani (diskuto) 21:36, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Kani tute pravas, kiu verkis sian juĝon ekzakte samtempe kiom mi, tial pardonu se mi juĝas simile: Tio ne ŝajnas esti komuna laboraĵo pri difinita temo, kun bazo de bonaj referencoj el kiuj pluraj redaktantoj ĉerpas kaj resumas la esencon, kaj ŝajnas esti lingve konfuza kaj parte malfacile komprenebla elpensaĵo de unusolulo. La angla vikipedio tion nomus almenaŭ "originala esplorado nur por vikipedio", sed esplorado estus multe tro ambicia vorto. Nur unu artikolo ligas al la teksto, la paĝo Canon Episcopi de sama aŭtoro, tamen pri pli limigita temo, kun signife pli bona lingvaĵo (i.a. pro ĝustigoj de kani) kaj kun alilingvaj paĝoj, el kiuj dubokaze eblus nov-enpreni pli saĝajn teksterojn. La aliaj ligiloj nur temas pri la problemeco de la teksto, ĉu ĝi ankoraŭ devas havi ŝablonon "polurinda" (laŭ mi ĝi devus) ... tiajn teknikajn ligilojn pri problemeco de teksto ne celas la postulo de la ŝablono "orfa" ke artikolo estu trovebla el pluraj aliaj enhavaj artikoloj. Do mi aldonas ŝablonojn {{polurinda}}{{orfa}}{{forigu}} (cetere: ŝablonon "forigu" vi hodiaŭ matene forgesis meti, RG72!). Unu ŝablono "orfa" ne tuj signifas nomumon pri forigo, sed ĉio kune estas simple tro.   pri tiu bedaŭrinda teksto. ThomasPusch (diskuto) 21:42, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Thomas kaj amikoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 30 januaro 2023 21:44
Artikolo
Thomas kaj amikoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
fuŝaĵo de anonimulo, estas eĉ ne unu frazo
Uzanto
--kani (diskuto) 21:38, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Ne forigita
ThomasPusch (diskuto) 22:00, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Forte por: Tiu "paĝo" estas nur bildo de ludlokomotivo el infana filmeto, kaj iuj balbutaj senkoheraj anglaj vortoj. Laŭ mi eblus tuj-forigi ĝin pro altranga stulteco, sed ĉar neniu ofendiĝas en la "paĝo" mi proponas lasi ĝin duonan tagon kaj forigi ĝin morgaŭ post la 11-a horo matene. Ĉu iu draste malkonsentas pri tia pli mallonga daŭro de diskuto??? ThomasPusch (diskuto) 21:51, 23 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Se ĝi estus konservinda, ĝi enhavus almenaŭ jenan informon:
((Informkesto televida serio))
Thomas & Friends ("Thomas kaj liaj amikoj") estas brita porinfana televida serio, bazita sur la infanlibra serio The Railway Series skribita de la angla pastro kaj fervoja entuziasmulo Rev. Wilbert Awdry. La televida serio estis elsendita dum 24 sezonoj de 1984 ĝis 2021. Roluloj de la serio estas Thomas, antropomorfa blua fervoja vaporlokomotivo, kaj aliaj antropomorfaj veturiloj sur la fikcia insulo Sodor en la Irlanda Maro.
((ĝermo|televida serio))
Moldur (diskuto) 06:46, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Forte por: Mi konsentas kun ThomasPusch. Jes, la infana televidserio evidente havas menciindecon, sed nuntempe tiu paĝo fakte eĉ ne estas ĝermo. La originala anonima aŭtoro ĉesis okupiĝi pri tiu ĝermeto (eĉ ne evidentas, ĉu oni iam planis okupiĝi pri ĝi). Se neniu ĝin plibonigos (tiu artikolo enhavu almenaŭ minimumajn informojn pri la televidserio kaj almenaŭ unu fidindan fonton por esti kontrolebla), tiu paĝo jam estas tuj forigenda laŭ VP:Ĝ1. --Hibirina (diskuto) 07:35, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

  Kontraŭ: Mi pliigis ĝin al nivelo de ĝermo. - Moldur (diskuto) 08:08, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Konsentite,   Kontraŭ: Dankon pro la ampleksigo de la teksto pri la lokomotiveto samnoma al mi ĝis artikola ĝermo. Mi ankoraŭ iom subenŝovas la ŝablonon pri ĝermeco, aldonas oficialan retejon kaj vikidatuman priskribon. Tiel ĉi ĝi kompreneble povas resti. @Kani: Mi tamen proponas ne atendi ankoraŭ ses tagojn kaj proponas jam fermi la diskuton, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 17:10, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Konsentite. kani (diskuto) 19:42, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: Grandan dankon por la plibonigo! Nun la artikolo enhavas minimumajn informojn kaj povas esti restita. --Hibirina (diskuto) 21:37, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Historio de Karaĉio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 31 januaro 2023 20:54
Artikolo
Historio de Karaĉio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉi tiu paĝo estas tradukita per aŭtomata tradukilo kaj havas neniujn fontojn. Mi opinias, ke estus pli facile reskribi ĝin denove (post forigo), ol klopodi savi la paĝon, ĉar mi eĉ ne kapablas kompreni la tekston en pluraj partoj. Vere, mi povus komenti pli-mapli same pri la paĝo Karaĉio (tie mi jam reskribis la enkondukon).
Uzanto
Super nabla (diskuto) 20:31, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 09:33, 1 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

  Komento: kaj en tiu ĉi kazo tendence   Por: Sencas diskuti ĉu entute forigi la paĝon, por havi "malplenan folion" por kiu oni povas "komenci duan provon". Forigo de malnova versio nepras, se tie estas notoj persone ofendaj, aŭ ĝenerale neakcepteblaj, egale en kiu ajn lingvo. Se "nur" temas pri teksto malkompetente skribita en fuŝa kaj malbone komprenebla pseŭdoesperanto (tio laŭ mi validas ĉi tie), laŭ mi ĉiu kompetenta redaktanto havas la rajton antataŭigi la fuŝan tekston per pli bona, sen antaŭa forigo de plena paĝo. Eblas komplete reverki ĉapitron, kaj ankaŭ eblas reverki plenan artikolon, kaj havi la pli-malpli fuŝan malnovan version ankoraŭ alirebla en la paĝa historio. Do estas la rajto komplete reverki fuŝan tekston, sen ke oni kiel restaŭristo devas peni kompreni ĉiun nekompreneblan pseŭdoesperantan frazon kaj fidinde traduki ĝin al vera Esperanto! Ĝustas ke la paĝo estas lingve fuŝa, mistradukita per aŭtomata tradukilo. Kaj pri tio kritika ŝablono jam protestis en 2008. Tial mi ne kontraŭas kompletan forigon kaj postan rekreon de nova versio. Sed la forigo ne nepras. Ekzemple en la teksto Karaĉio almenaŭ la informkesto, kaj la nun reverkita enkonduko kompreneble konserveblas kaj -indas. Oni rajtas viŝi plenajn ĉapitrojn, se ili klare estas lingve fuŝaj (notante kritikan noton en la resuma linio), kaj povas alternative pli singarde unue malvidigi ilin per la funkcio <!-- ... -->, se oni ne volas arogi al si tuj forĵeti plenan blokon sen ke iu alia vikipediano havus ŝancon sekvi la kritikon kaj eventuale komenti. ThomasPusch (diskuto) 23:46, 24 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Intertempe tute   Por: Mi konas la uzantinon, kiu unue metis tiun evidente aŭtomate tradukitan krudan tekston, kaj centprocente garantias ke ŝi povas verki tute bonkvalitajn esperantajn tekstojn. Nur tiun ĉi ŝi ŝajne perdis el la okuloj, kaj tial ĝi restis tiom nematura dum pli ol 14 jaroj. Paneo kio povas okazi. Mi tial metis noton ankaŭ al ŝia diskutpaĝo (kion ĉiukaze oni faru kiam oni ekproponas artikolon por ebla forigo). Sed ĉar nun jam la duona semajno pasis, mi supozas ke ŝi ne havos la tempon kaj forton mem savi la nematuran duontradukaĵon. Kaj estas tute en orde forigi la paĝon, kiu certe ne jam kostis multan tempon, kaj lasi la fervorulon Super nabla fari tute novan tekston. ThomasPusch (diskuto) 19:08, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Pulkkila, Kestilä, Piippola kaj Rantsila

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 2 februaro 2023 1:50
Artikolo
Pulkkila (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
... kaj same pri same magraj tekstoj Kestilä, Piippola kaj Rantsila: Dubindas ĉu tia teksto de nur 2-3 linioj donas ian utilon, kvankam formale temas pri 5 frazetoj, super la sojlo de artikola ĝermo, kaj kvankam ekzistas alilingvaj artikoloj pli informriĉaj, sed tio nur helpus se iu engaĝiĝus por tradukado cele al plivastigo de la artikoloj de tiuj finnaj vilaĝoj sub la nivelo de komunumo. La kvar nomoj povas iĝi alidirektiloj al la paĝo Siikalatva, la nuna komunumo, kiu jam estas kontentiga artikola ĝermo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 01:08, 26 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Kestilä, Piippola kaj Rantsila > alidirektiloj al Siikalatva ThomasPusch (diskuto) 11:53, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
  Kontraŭ: forigo de Pulkkila kiun mi nun plibonigis. Taylor 49 (diskuto) 22:55, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Konverto de Kestilä, Piippola kaj Rantsila en alidirektiloj al Siikalatva.--kani (diskuto) 01:18, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Nenio kontraŭ savo de Pukkila, se la teksto jam estas deca artikola ĝermo. Mi ĵus tie ankoraŭ aldonis informkeston. Kaj @Taylor 49: ĉu vi emas en Pukkila ankoraŭ mencii Pentti Haanpää (eblas eĉ meti lian foton) kaj meti la preĝejan bildon el teksto Siikalatva? Kaj mencii la batalon kaj meti ligilon al Pukkila en Siikalatva? ThomasPusch (diskuto) 19:24, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Pri Pukkila ankoraŭ necesas fari la suprajn adaptojn, kaj kompreneble eblus fari ankoraŭ ion pli... ThomasPusch (diskuto) 11:53, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Veikko Siltavuori

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 februaro 2023 17:25
Artikolo
Veikko Siltavuori (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La temo (farita de la multe kritikata finna kontribuanto) estas daŭre en nebona lingvaĵo, havas kritikan ŝablonon "polurinda" jam ekde la komenco, prave, kaj malfacilus reverki ĝin komplete, kiel prave proponis Tlustulimu (en la artikola diskutpaĝo): teksto sobre medicina aŭ krimologia, sen sensacieco de bulvarda gazeto, estus en ordo ĉi tie, sed pri tion krei probable haveblos neniu esperantista volontulo. La esperanta vikipedio laŭ mi ankaŭ povas vivi sen tiu teksto, kiu mankas en la franca, hispana, itala, germana kaj en preskaŭ aliaj lingvoj krom kvar. Enciklopedio ne estas sensacieca bulvarda gazeto, kaj por kompleta lernolibro pri krimologio la materialo en la esperantlingva vikipedio ĉiukaze ne sufiĉos...
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 17:47, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ne estis ajna kontraŭa voĉo ThomasPusch (diskuto) 11:46, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Mi zorge evitis dum la meto de la ŝablono "forigu" en la paĝon ankaŭ revizie aprobi la lastajn 62 ŝanĝojn ne la teksto, ĉar kiel dirite mi ne nomus ilin aprobindaj. Tial probable la ŝablono kaj la "vera" artikolo nur videblas, klikante la vortojn [rigardi malneton] supre dekstre. Tio tolereblas, dum sep tagoj. ThomasPusch (diskuto) 17:56, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

‎Somera trufo kaj pliaj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-02-04
Artikolo
‎Somera trufo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu novulo kreis serion da malplenaj artikoloj pri fungoj, nome ankaŭ Buterfungo (flava boleto), ‎Rusulo verda, ‎Laktario sangosuka, ‎Boleto bruna, ‎Armilario miela, ‎Morkelo manĝebla, kaj ‎Folioto.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:13, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
ŝanĝitaj al alidirektiloj, nur ‎Laktario sangosuka, Armilario miela kaj ‎Folioto vere forigitaj (noton vidu sube) ThomasPusch (diskuto) 10:46, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: forigo de malplenaj paĝoj. Oni sentu sin libera aldoni enhavon por eviti forigon. Taylor 49 (diskuto) 21:28, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: forigo de malplenaj paĝoj, kompreneble!! Kreo de komplete malplenaj paĝoj estas drasta stultaĵo, kiun oni senprobleme povas tuj forigi! Se ni lasas la peton ĉi tie dum iom da tagoj, tiam evidente nur por varbi ke iu kompatus la povrajn fungojn kaj tamen komencas krei artikolajn ĝermojn. Sed mi tute ne certas ke ni bezonas apartajn artikolojn por flavaj kaj brunaj boletoj, kiam teksto pri boleto ja ekzistas, kaj aldone ankoraŭ pliaj subpaĝoj pri nobla boleto, pseŭdoreĝa boleto, reĝa boleto kaj satana boleto - fakte la unuaj du de tiuj paĝoj estas plenplenaj per ruĝaj ligiloj: iu ŝajne volas perforti la esperantistajn redaktantojn fari nenion alian ol krei tekstojn pri unuopaj specioj de boletoj kaj de fungoj ĝenerale, ĝis kiam la monto forlaboriĝis. Sed tiel ne funkcias motivigi al kunlabora kampanjo en vikipedio. Se aliaj homoj simple aliajn temojn juĝas multe pli gravaj ol unuopajn artikoletojn pri fungetoj, tiam necesas akcepti tion. Eĉ se mi pensas ke mi iam ajn en mia vivo manĝis iun flavan boleton frititan - mi ne havus la ideon pri ĉiu afero kiun mi unufoje metis en mian buŝon tuj fari sciencan enciklopedian artikolon. Por mi artikolo boleto plene sufiĉas. Kun kreado de "somera trufo" estis noto "Kreita per traduko de la (pola) paĝo "Trufla letnia"" - kia traduko, se la paĝo komplete malplenas??? Povas esti ke la pollingva novulo ankoraŭ kreos artikolojn ene de la sekvaj kvin tagoj, kaj nur "preparis la grundon" jam farante malplenan paĝon la 29-an de januaro. Sed mi dubas pri tio. Ni vidos ene de la sekvaj kvin tagoj. ThomasPusch (diskuto) 18:08, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Fine de la semajno plej multajn "malplenajn paĝojn" eĉ ne necesos forĵeti. Almenaŭ flava kaj bruna boleto iĝu alidirektiloj al boleto, rusulo verda al ‎rusulo ktp. Forigeblas la paĝoj pri kiuj ne troveblas genra teksto. ThomasPusch (diskuto) 19:10, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
  Forte por: Tiuj malplenaj paĝoj nuntempe estas tujforigendaj laŭ la kriterioj VP:Ĝ1VP:A1, ĉar ili ne enhavas minimumajn informojn. Fakte ili enhavas nenion krom la titoloj. Kvankam se oni plibonigos almenaŭ iujn el tiuj malplenaj artikoloj, tiam ili povus esti restigitaj. Ĉar ni ankoraŭ ne havas artikolojn pri apartaj specoj de la fungoj, fari alidirektilojn estas tre bona kompromisa ideo. Tamen specoj kaj genroj ne estas la samaj aferoj. Ankaŭ mi ne estas specialisto pri fungoj, sed en enciklopedio tiaj aferoj estu distingiĝaj. Ili havas konsiderindajn distingojn: ekzemple nobla boleto estas manĝebla kaj satana boleto estas venena. --Hibirina (diskuto) 21:43, 2 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
  Por: Mi afiŝis averton en la diskutpaĝo de la kreinto kaj esprimis esperon ke li rapide korektos sian eraron kaj savos siajn kreaĵojn de la forigo. RG72 (diskuto) 06:44, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
  Komento: Pasis la semanjo, tie nenio metiĝis, kaj mi ŝanĝas la malplenajn paĝojn al alidirektiloj. @RG72: Dankon pro la kontaktigo al la novulo. Tamen estas nenio por savi, ankoraŭ nenio estis tie, kaj se iu ajm estonte volos ekkrei paĝojn, tion senprobleme eblas fari ekde la nunaj alidirektiloj. Do ĉiukaze neniu laboro perdiĝis. Male, dum la semajno la paĝoj boleto kaj nobla boleto ricevis iom da atento, kaj la paĝoj pri iuj fungologoj ankaŭ. Do estis eĉ pozitiva kromefiko... ThomasPusch (diskuto) 10:46, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Kaj kompreneble klaras ke genroj kaj specioj ne samas. Sed la senco ne alidirektilo ne nur estas ligi ekzakte samajn vortojn, sed ankaŭ gvidi la atenton de legantoj al iu loko kie jam estas informo pri la serĉata temo, ĉar serĉante pli bonas trovi iun informon ol tute ne. Tial la alidirektiloj tie ĉi tute enordas. Se iam krei paĝon, la demando ankoraŭ estos je kiu esperanta nomo, aŭ ĉu manke de bona esperanta nomo pli bone je latina. Sed pri tio oni nur okupiĝu kaze ke iam iu tiom entuziasmos pri tiuj specioj ke vere ekestos paĝoj. Kaj tiam ankoraŭ eblas flekseble adapti la titolojn. ThomasPusch (diskuto) 11:21, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Plia   Komento: Bedaŭrinde pri ‎Laktario sangosuka, Armilario miela kaj ‎Folioto ne funkcias mia propono, ĉar tie ne estas esperantaj artikoloj pri genro aŭ familio. Kaj ligi la titolojn al la artikoloj pri biologia ordo aŭ al la vorto "fungo" ne sencus, despli ke en tiu paĝoj tute ne menciiĝas konkretaj nomoj. Tial la titoloj Laktario sangosuka (Lactarius sanguifluus Fr.), Armilario miela (Armillaria mellea Vahl P. Kumm.) kaj Folioto (Pholiota squarrosa Vahl P. Kumm.) tamen devos esti komplete forigitaj. Sed ankaŭ tio ne bremsas novan kreon de artikolo. ThomasPusch (diskuto) 11:37, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]