Vikipedio:Forigendaj dosieroj/Arkivo/2013/Oktobro

Vikipedio:Forigendaj dosieroj - Arkivo pri la diskutoj finitaj en oktobro 2013:

du dosieroj redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 16:11
Artikoloj
Dosiero:Důl Odra.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Dosiero:Dnua-flandra-kgr.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
tute mankas kialo, ke ili estu publik-havaĵaj en Usono
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 16:21, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Ne forigitaj, nur ŝanĝitaj du dosieronomoj: vidu sube. ThomasPusch (diskuto) 14:21, 18 Okt. 2013 (UTC)

La kialo ĝustas: la unua dosiero estas el 1926, la dua de 1931, ambaŭ tro junaj por ke ili simple titoliĝus "publika havaĵo en Usono pro aĝo". Tamen la unua dosiero havas centran lokon en la koncerna artikolo Minejo Odra, kaj la dua, kiu laŭ mi pli bone nomiĝu "Dua Flandra Kongreso de Esperanto" ol "Dnua-flandra-kgr", samkiel cetere ankaŭ dosiero Dosiero:Unua-flandra-kgr de 1930 havas historian esperantlingvan signifon kaj gravan bildigan rolon en la teksto Flandra Ligo Esperantista. Forĵeto de la tri dosieroj lasus la du artikolojn sen ajna bildigo; tial mi forte proponas ŝanĝi la licencon al "justa uzo" kaj konservi la sume tri dosierojn. --ThomasPusch (diskuto) 21:13, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

  Farite: Mi ŝanĝis la dosieronomojn de Unua- kaj Dnua-flandra-kgr.jpg al Unua kaj Dua Flandra Kongreso de Esperanto, kaj aldonis pravigon pri la "justa uzo" de ili. Krome mi aldonis pravigon pri la "justa uzo" al dosiero Důl Odra.jpg. ThomasPusch (diskuto) 14:00, 18 Okt. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 17:24
Artikolo
Dosiero:FondoKKE.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
mankas kialo por publikhavaĵeco, se la bildo estas de 1951
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 17:08, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
  Ne forigita
Ne venis kontraŭa komento post la 6-a de aŭgusto 2013. ThomasPusch (diskuto) 14:16, 18 Okt. 2013 (UTC)
  1.   Kontraŭ: forigo: La bildo estas uzata en la artikolo Kultura Kooperativo de Esperantistoj kaj la forpreno rezultigus perdon je informo. Mi tial proponas ŝanĝon de la licenco al "justa uzo". --ThomasPusch (diskuto) 11:58, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
  Farite:Ĵus mi aldonis la pravigon pri "justa uzo" al la dosiero kaj forprenis la indikon ke ĝi estus "publika havaĵo". ThomasPusch (diskuto) 14:16, 18 Okt. 2013 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 1 aŭgusto 2013 17:22
Artikolo
Dosiero:429px-StriatedCaracaraScotland.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Licenco cc-by estas asertata en en:File:StriatedCaracaraScotland.jpg; tamen la tiea fontbildo ĉe flickr havas alian, por ni neakcepteblan, licencon.
Uzanto
darkweasel94 (diskuto) 17:25, 25 Jul. 2013 (UTC)
Rezulto
  Forigita
jam forigita el en: darkweasel94 14:42, 18 Okt. 2013 (UTC)
  Komento: La permesilo CC-BY-NC-SA estas neakceptebla en Komunejo, sed ne en Vikipedio, des pli ke ni akceptas justan uzon. Cetere, eblus ke la alŝutinto ĉe Flickr intertempe plistriktigis la permesilon, kion li fakte ne rajtas... --KuboF (diskuto) 12:43, 28 Jul. 2013 (UTC)
Tio ne ĝustas. Vidu wikimedia:Resolution:Licensing policy - neniu Vikipedio rajtas akcepti CC-BY-NC-SA, krom se temas pri justa uzo. Sed por justa uzo necesas, ke la foto estu neanstataŭigebla, kio estas evidente ne la kazo tie ĉi - ja eblus uzi ĉiun foton de tiu birdospecio por la sama eduka celo (kaj la artikolo mem havas plurajn). Kaj jes, eblas, ke iam validis cc-by, sed bedaŭrinde ni ne havas pruvon de tio, ke tiu licenco iam ajn validis, kaj kvankam en la Komunejo ekzistas sistemo, kie fidindaj uzantoj konfirmas Flickr-licencojn, en la anglalingva Vikipedio miascie ne, aŭ almenaŭ tion neniu faris ĉi-okaze. darkweasel94 12:57, 28 Jul. 2013 (UTC)
Dankon pro la aldonaj informoj, mi fakte mismemoris liberecon en Vikipedio (mi forgesis, ke nepras "Liber-kultura permesilo"). Mi subtenas forigon. --KuboF (diskuto) 15:00, 28 Jul. 2013 (UTC)
  Komento: Mi proponis por forigo ankaŭ la version en la anglalingva Vikipedio: en:Wikipedia:Possibly_unfree_files#File:StriatedCaracaraScotland.jpg - mi proponas atendi la tiean diskuton, ĉar ĝi eble kondukos al pruvo de libereco. darkweasel94 21:59, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
  Komento: Kio plu pri la temo? Mi ĵus tre mallonge provis trovi la koncernan diskuteron en la angla vikipedio. Evidente tie ĝi jam arkiviĝis post monato, sed mi unuarigarde ne trovis ĝin, kaj ne havis tempon pli profunde serĉi tie... Sed indus respuri la anglan diskuteron, kaj proksimiĝi al fino de la diskuto ĉi-tema... ThomasPusch (diskuto) 12:24, 9 Sep. 2013 (UTC)