Ĉi-sube troviĝas gazetarkomuniko, kiun la Vikipediistoj kune verkis okaze de la 50.000-a artikolo en la esperantlingva Vikipedio:

Esperantlingva Vikipedio atingis 50 000 artikolojn redakti

La 7-an de julio 2006 estis verkita la 50.000a artikolo en la esperantlingva Vikipedio. Tiu multlingva libera interreta enciklopedio estas verko de volontuloj kaj ĉies kunlaboro estas bonvena.

Vikipedio naskiĝis en 2001. Unue ekzistis nur anglalingva versio, sed la projekto rapide fariĝis plurlingva. Esperanto-versio aldoniĝis en 2002 kaj inter la fruaj artikoloj estis multaj kiujn Stefano Kalb preparis por la unua esperantlingva reta enciklopedio "La Enciklopedio Kalblanda". Ekde tiam la internacia lingvo daŭre okupas bonan pozicion inter la plej vaste uzataj lingvoj de la mondo. Jam en marto 2006 la anglalingva vikipedio atingis unu milionon da artikoloj. La germana, franca, pola, japana kaj nederlanda vikipedioj preterpasis ducent mil. Sekvas la sveda, itala, portugala kaj hispana kun pli ol cent mil. Atinginte kvindek mil artikolojn Esperanto eniras la klubon kun la ĉina, la rusa la norvega kaj la finna. Sekvas 12 lingvoj kun pli ol dudek mil, 12 aliaj kun pli ol dek mil. Entute la Vikipedio ekzistas jam en preskaŭ cent lingvoj, inter kiuj kelkaj estas nur ekĝermintaj projektoj.

Gravas do, ke en tiu ĉi multlingva projekto Esperanto aperu inter la plej gravaj lingvoj de la mondo, kvankam esperantoparolantoj estas malpli multnombraj ol parolantoj de la menciitaj aliaj lingvoj. Tion oni povas danki al konstantaj penoj de volontula multnacia redaktantaro: miloj da kontribuintoj, inter kiuj kelkdek tre aktivaj, laboris por ekkonstrui tiun ĉi vastan projekton, kies celo estas krei kiel eble plej kompletan fonton de scioj pri ĉiuj temoj.

En la Vikipedio ĉiu unuopa artikolo estas ligita al ĉiuj samtemaj artikoloj en ĉiuj aliaj lingvoj: sekve ĉiufoje kiam iu artikolo ekzistas en Esperanto, legantoj de la samtema artikolo en la aliaj lingvoj povas vidi ke ĝi ekzistas kaj povas rigardi ĝin tre facile per simpla alklako sur la vorto "Esperanto" kiu aperas en la flanka strio de la paĝo.

Ju pli valora estos la esperantlingva vikipedio, des pli indos por la estontaj generacioj lerni la lingvon, ĉar ili scios, ke ili povos trovi helpon en siaj studoj ĉi tie. La fenomeno jam funkcias por la plej disvolviĝintaj vikipedioj: lernantoj, studentoj, instruistoj kaj ĉiu ajn pli kaj pli aliras la vikipedion por tie trovi fidindajn respondojn al siaj demandoj. La retpaĝaro de la Vikipedio kaj de ties idaj projektoj (Vikivortaro, Vikicitaro, Vikispecioj, Vikinovaĵoj, Vikilibroj, ...) nun staras inter la plej vizitataj retpaĝaroj en la mondo.

La vikipedian miraklon ni devas danki al la vikitekniko, kiu ebligas al ĉiu ajn retvizitanto tuj fariĝi kunredaktanto per simpla alklako de la ligilo "redaktu", kiu aperas sur ĉiu paĝo. Jen tial tiu ĉi projekto tiom rapide kreskis kaj plu kreskas: dekoj da miloj da homoj kunlaboras aldonante, korektante, plibonigante, kunligante la pli kaj pli vastan artikolaron. La timo, ke libera ttt-ejo, kiun ĉiu ajn povas redakti, fariĝu ĥaoso, montriĝas senkaŭza: en la realo ĉiu intenca aŭ malintenca difekto de la komuna verko estas rapide korektita de atentemaj aliaj partoprenantoj.

Estas menciinde, ke la artikolo pri Esperanto ekzistas en 71 lingvoj de Vikipedio, el kiuj 7 estis elektitaj kiel elstaraj artikoloj, do, ili estas aparte bonkvalitaj kaj informoplenaj artikoloj. (Kompare esperanto.net, la Multlingva Informcentro pri Esperanto, ekzistas en 62 lingvoj).

Pro ĉiuj ĉi kaŭzoj la vikipedio povas signifoplene influi la impreson kaj ideon, kiun homoj ekhavas pri esperanto. Vikipedio helpas Esperanton: esperantistoj kunhelpu por ke la esperantlingva vikipedio ankoraŭ pliboniĝu kaj pliriĉiĝu.

Ligiloj redakti

Kie estos anoncote? redakti

Bonvolu listigi pliajn informilojn sube:

anoncite redakti

Vidu ankaŭ redakti