Vikipedio:Kial kaj kiel uzi kaj riĉigi Vikipedion

Ĝi estas resumo de parolado far Ahmad R. Mamduhi en la Irana Esperanto-Asocio (IREA) je la 1-a de januaro 2007

Enkonduko: ĉefaj motivoj por eklerni kaj uzi E-on redakti

Por pliproksimigi la finan venkon, ni E-istoj ja devas plimultigi kaj pliprofundigi la motivojn por la ekstera mondo eklerni kaj ekuzi nian lingvon. Eble la plej efikaj motivoj estus:

  1. Kontakto kun alilingvanoj tra la mondo pere de korespondado, vojaĝo, telefono, epoŝto, interreto, ...
  2. Akirado de diversspecaj informoj pere de amaskomunikiloj kiel gazetaro, radio, televidilo, interreto, ....
  3. Pliproksimigado de la homoj unu al la aliaj pere de la supre-menciitaj rimedoj.

Kio ĉi tie estas pridiskutota, estas parto rilata al la 2a kategorio de la supremenciitaj subdividoj: "akireblo de konfidindaj informoj en E-o pere de interreto", kaj pli precize: pere de libera kaj senpaga enciklopedio E-lingva en interreto nomata Vikipedio.

Interreto: plej efika dudirekta komunikilo redakti

Ĝis antaŭ la inventiĝo de interreto, plej multaj amaskomunikiloj estis unudirektaj kaj posedataj de ŝtataj kaj/aŭ grandaj novaĵ-agentejoj. Interreto estis la unua amaskomunikilo, kio en grandega skalo ebligis durirektan – kaj fakte plurdirektan – komunikadon eĉ inter ordinaraj civilaj individuoj. Probable la plej efika dudirekta amaskomunikilo ankoraŭ nuntempe restas la interreto. Pere de ĝi oni kapablas informi kaj informiĝi pri tre diversaj aferoj laŭelekte, relative malkare kaj tre rapide.

Vikipedio: ideala kunverko redakti

Vikipedio estante en Esperanto disponigas idealan medion por kunverkado de plej internacia trezoro scienc-kultura entenanta opiniojn de tre diversaj pensmanieroj pri ĉiu temo. Kaj Esperanton kaj viki-teknologion oni povas tre facile kaj rapide ellerni kaj ekkontribui al Vikipedio.

Diferencego inter la angla kaj alilingvaj versioj redakti

La granda diferenco inter la nombro de la artikoloj de la angla versio kaj la ali-lingvoj iel helpas al plifacila kaj plifrua antaŭenigo de la Esperanta versio. La nombro de la artikoloj en la Angla versio (1 450 669) estas pli ol trioble de tiu de la germana (458 513), kio okupas la duan rankon. Sekve, se ni povas okobligi la nombron de la artikoloj de la E-a versio, ni ekokupos la duan lokon en la 250-era listo de vikipediaj lingvo-versioj! Kaj feliĉe, kiam ni disponos la duan rangon, multege da homoj i.a. uzantoj allogiĝos al la E-a versio, kaj plu ne estos tiel malfacile ekprovi por la okupado de la unua rango!

Uzantoj de la Vikipedio: 1- Homoj redakti

Kaj homoj kaj robotoj nun kontribuas al la Vikipedio, kiel uzantoj. Uzantoj de la Vikipedio nun estas plejparte homoj, t.e. ĉ. 75-oble de la alispecaj uzantoj, nome la robotoj. Aliflanke, tre miriga estas la verkivo de E-istaj uzantoj relative al alilingvaj uzantoj. Tion ni povas konstati, kiam ni dividas la nombron de artikoloj per tiu de uzantoj por ĉiu versio de vikipedioj:

Verkivo de uzantoj

Lingvo Lingvo-kodo Vico Artikoloj Uzantoj Artikolo/uzanto
Angla en 1a 1 450 669 2 570 966 0.56
Germana de 2a 458 513 293 883 1.56
Esperanto eo 15a 60 234 2 432 24.70


La verkivo de uzantoj de la Vikipedio en Esperanto estas ĉ. 50-oble de la uzantoj de la angla versio – ekzemple.

Uzantoj de Vikipedio: 2- Robotoj redakti

Feliĉe robotoj jam helpas por progresigado de vikipedioj – ankaŭ en la E-a versio. Nuntempe 32 robotoj kontribuas al la E-a vikipedio. Roboto en Vikipedio estas komputila programo por plenumi certajn taskojn. (Iliaj nomoj – kiel uzantoj de Vikipedio – ĉiam finiĝas per "bot", kiel Escarbot, Maksim-bot kaj Rei-bot).

Kiel pliriĉigi la Vikipedion rapide redakti

Se ni povas okobligi la nombron de la uzantoj, ni facile povas atingi la duan rangon. Tamen plifacila rimedo eble estas alio: pliprogresinta ekuzo de robotoj kune kun la homaj uzantoj. Tiel, eble eĉ kun la nuna nombro de la homaj uzantoj, ni povos atingi nian celon.

Aldono de Vikipediisto:Crosstor redakti

  • Oni ofte kritikis geografiaĵojn pri Germanio kaj Italio (supozeble robote). Mi konstatis: komunumoj pri Hungario avaraĝe legeblas en 7 lingvoj. Nur la hungara kaj Esperanta teksto estas homa, la aliaj nur robotaj (slovaka, nederlanda ...).
  • Laŭ la nuna stato ni devas ŝanĝi la taktikon. Ni nun jam bezonas ankaŭ komencantojn, se ili estas bonintencaj. Kopiado de bildoj el la Komunejo, fari listojn, aranĝi kategoriojn kaj similajn ne bezonas altan lingvoscion. Cetere kontroli tekston estas pli facile, ol verki la tutan artikolon.

Homo + Roboto redakti

Pli progresinta utiligado de robotoj por pliriĉigo de la E-a versio estas ekuzo de robotoj por tradukado. Ekz-e se artikolo ekzistas en la angla versio – kaj ne en la E-a – oni povas maŝintraduki ĝin por la E-a versio. Feliĉe maŝina tradukado jam estas utiligebla senpage pere de interretaj servoj. Des pli feliĉe la maŝina tradukado inter Esperanto kaj aliaj lingvoj estas multe pli fidinda ol inter ali-paraj lingvoj. Ekz-e traduku.net tre bone tradukas inter la angla kaj Esperanto. Post elektado kaj tradukado de artikolo el la angla vikipedio, oni povas rapide ĝin redakti kaj enmeti en la E-an version de vikipedio – ĝi jam estas eĉ tajpita!

Potenciale, eĉ pere de nur tia tradukado – t.e. inter la angla kaj E-o - ni povos superi la anglan, tamen tre feliĉe ni E-istoj estas de ĉiuj lingvoj de la mondo, do ni povas utiligi ĉiujn 250 versiojn de la vikipedioj por nia celo – kondiĉe ke tiajn tradukilojn ni disponigos al ni inter niaj naciaj lingvoj kaj E-o.