Vikipedio:Kunigendaj artikoloj
Ĉi tiu paĝo enhavas liston de artikoloj, kiuj entenas enhavon pri la sama temo kaj estu tial kunigataj.
Pri la maniero de kunigo, vidu Helpo:Kunigi paĝojn.
Arkivo estas ĉi tie Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj/arkivo1.
Aŭtora portalo | |
|
Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.
Nuntempe estas 245 kunigendaj artikoloj
Se vi metas ĉi tie artikolojn, el kiuj almenaŭ unu ne povos resti pro lingve malĝusta titolo, tiam la proceduro estas iomete pli komplika. La artikola historio kaj enhavo de la forĵetinda artikolo devos esti savataj. Tion nur povas fari administrantoj, ĉar necesas provizora forigo.
Ŝablonoj kiuj havas samajn aspekton kaj celon. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
- Kontraŭ: Sed ili sufiĉe malsame funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 18:04, 1 mar. 2021 (UTC)
Artikoloj kiuj pritraktas la saman temon, kun titoloj, kiuj povas sinonimi. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)
- Por: Debuto estas ĝermeto sed ĝia titolo eble estas pli bona.--Salatonbv (diskuto) 07:54, 2 mar. 2021 (UTC)
- Kontraŭ: Prave ke la teksto Debuto estas mizera ĝermeto, sed ĝiaj du frazoj tamen bone sumigas ke baze temas pri io tute alia. Ĉar ambaŭ ideo iel ligiĝas al "komenco", mi komprenas ke fervoraj ŝakistoj emas uzi la vorton "debuto" analogie ankaŭ en ŝako, kion bonus klarigi en la teksto debuto, sed tamen la ideo de debuto estas io tute alia, nome socia ek-sinprezento en teatro, baleto, opero, iuspeca scenejo, nova medio, kariero, sed ankaŭ de adoleskaj infanoj de burĝoj en publika balo. ThomasPusch (diskuto) 06:26, 19 jul. 2022 (UTC)
- Kontraŭ: evidente rekte malsamaj temoj. Taylor 49 (diskuto) 22:58, 13 maj. 2023 (UTC)
kiuj kategorio kaj ĝiaj subkategorioj estas pli bonaj? Se "Fotomodeloj", bv donu sube {{por}}.
Kategorio:Geografio de Britaj transmaraj teritorioj kaj Kategorio:Geografio de la Britaj transmaraj teritoriojRedakti
Estas la samsignifaj kategorioj--Dario Aralezo (diskuto) 21:20, 7 jan. 2020 (UTC)
È== Kambarao aŭ Kandejo kaj Moquiniastrum polymorphum ==
Saluton. Mi ĵus vidis, ke novulo ĵus kreis per la vikia tradukilo la artikolon Kambarao aŭ Kandejo, kiu havas la saman temon kiel Moquiniastrum polymorphum. Ĉar la nova artikolo havas titolon sen fontindikoj, mi proponas, ke ni konservu la pli longan artikolon Moquiniastrum polymorphum. Ĉar alia novulo nokte fuŝis ĝin, mi provizore protektis la artikolon por neadministrantoj. Ĉu estas aliaj proponoj? Krome estas problemo pri la uzenda scienca nomo. Kiu scias detalon pri tio? Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:19, 6 feb. 2021 (UTC)
- Ĉar la titolo de la alidirektilo "Kambarao aŭ Kandejo" kun "aŭ" estis sufiĉe nekutima, mi ĵus ŝanĝis ĝin al Kambarao kaj poste kreis novan Kandejo. Mi esperas, ke tio estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 13:12, 13 feb. 2021 (UTC)
- Ĉu la afero ankoraŭ estu diskutata? Mi pensas, ke ne. Nun la enhavo ja estas en Moquiniastrum polymorphum. Eventualaj aldonoj laŭ la artikola historio de Kambarao plu eblas, se necese. --Tlustulimu (diskuto) 18:22, 22 feb. 2021 (UTC)
Prefere la unua nomo, Kategorio:Personoj de la Tridekjara Milito, ĉar temas pri la Tridekjara Milito, ne iu ajn tridek jarojn longa milito. - Moldur (diskuto) 17:53, 29 mar. 2021 (UTC)
Saluton. La du artikoloj traktas la saman temon.--DidCORN (diskuto) 16:45, 2 apr. 2021 (UTC)
- Por: . - Moldur (diskuto) 17:29, 2 apr. 2021 (UTC)
- Por: .--DidCORN (diskuto) 10:22, 5 apr. 2021 (UTC)
Farite Pasiono reverkita kiel apartigilo.--DidCORN (diskuto) 08:39, 10 apr. 2021 (UTC)
Du artikoloj pri la sama persono. - Moldur (diskuto) 18:46, 11 apr. 2021 (UTC)
- Komento: Ĉe kiu artikolo troviĝas la intervikiaj ligiloj? --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 11 apr. 2021 (UTC)
- Ĉe Irena Sendlerowa. - Moldur (diskuto) 04:46, 12 apr. 2021 (UTC)
- Farite--Salatonbv (diskuto) 17:08, 12 apr. 2021 (UTC)
- Tre bone! :-) Moldur (diskuto) 17:40, 12 apr. 2021 (UTC)
Artikoloj kiuj pritraktas la saman temon. —Iketsi (diskuto) 19:47, 12 apr. 2021 (UTC)
- Kontraŭ: ĉar sprinto estas ĝenerala termino de iu ajn sporto pri rapidaj maldaŭraj streĉoj, kaj respondas al la teksto de l'artikolo; estas la kialo, laŭ kiu mi ligis sprinton al apartigiloj de aliaj Vikipedioj. Mallongdistanca kuro rilatas nur al kuro en atletismo, la pruvo estas ĝia ligo al Vikipedioj kun sama temo.DidCORN (diskuto) 19:40, 21 maj. 2021 (UTC)
- Ne farite.--DidCORN (diskuto) 15:09, 26 maj. 2021 (UTC)
Saluton. Novulino hodiaŭ kreis la artikolon Altaro de Veit Stoß en Krakovo, sed sen intervikioj. Kiam mi volis helpi al ŝi meti intervikiojn, mi rimarkis, ke la pola artikolo, el kiu ŝi tradukis, jam estas ligata kun nia pli malnova Retablo de Krakovo. Ĉar du artikoloj ne povas esti ligataj Vikidatume kun la sama grupo de alilingvaj artikoloj, mi proponas kunigon. Ĉar la strukturo de ambaŭ artikoloj sufiĉe malsamas, ni post decido pri la konservota titolo devus ankaŭ cerbumi pri la detaloj de kunigo kaj rearanĝo de la enhavo. Ĉar la artikoloj priskribas temon, pri kiu mi scias relative malmulte, tion faru pli spertaj uzantoj. Kiu emas helpi? Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:28, 25 apr. 2021 (UTC)
- Por: .--DidCORN (diskuto) 16:32, 7 jan. 2022 (UTC)
- Farite Mi hezitis pri la du aliaj alternativaj titoloj: "Ĉefaltaro de Veit Stoß en Krakovo" aŭ "Retablo de Veit Stoß en Krakovo", se iu preferas unu el tiuj mi konsentos la alinomadon. Plie, mi ne sukcesis ligi la artikolon al ĉiuj aliaj Vikipedioj, kiuj traktas la saman temon; bonvenas tiu, kiu povos ripari tiun lakunon.--DidCORN (diskuto) 21:09, 9 jan. 2022 (UTC)
Kongo-kordofona lingvaro havas neniun ligilon kun iu ajn alia Vikipedio, dum ĝi estas kordofana lingvaro inkludita en Niĝerkonga lingvaro parolata kaj en Niĝero kaj en Kongo,--DidCORN (diskuto) 12:11, 21 maj. 2021 (UTC)
La tri termioj estas sinonimaj, do nur unu artikolo necesas. Sektoro serva indas esti alinomota al Triaranga sektoro kaj la nova artikolo ligota al la listo, kie troviĝas angla vikipedia artikolo Tertiary sector of the economy.--DidCORN (diskuto) 11:13, 25 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @DidCORN:. Kial vi komencas novan diskuton pri la artikoloj Servosektoro kaj Sektoro serva, kvankam jam estas diskuto ekde kelka tempo? --Tlustulimu (diskuto) 13:05, 25 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @Tlustulimu:. Mi vidis nenie tian proponon en tiu listo de Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Jes ja, la temo estas traktata en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj; sed tiu ĉi nuna estas alia propono kaj sekvas mian hieraŭan komenton, kie mi proponis kunigi la du artikolon--DidCORN (diskuto) 14:07, 25 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @DidCORN:. Jam ekde decembro 2020 estas propono kunigi Sektoro serva kaj Servosektoro. Ĉu vi vere ne vidis tion? Strange. --Tlustulimu (diskuto) 16:36, 27 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, @Tlustulimu:. Mi bedŭras, ke mi ne vidis ĝin.--DidCORN (diskuto) 16:42, 27 maj. 2021 (UTC)
- Saluton, supre jam Farite--Salatonbv (diskuto) 01:52, 3 jul. 2021 (UTC)
Du artikoloj pri la sama teatro. EwkaC (diskuto) 20:30, 4 jul. 2021 (UTC)
La du terminoj estas sinonimoj laŭ ReVo (Vd en [1]. Plie kosmoŝipo estas ligita al neniu alia Vikipedio.--DidCORN (diskuto) 16:58, 21 aŭg. 2021 (UTC)
Dum Detalisto estas ĝermo sen ligo al aliaj Vikipedioj, valoras kunigi ĝin kun Podetala komerco.--DidCORN (diskuto) 16:22, 21 okt. 2021 (UTC)
Dum Pograndisto estas ĝermo sen ligo al aliaj Vikipedioj, valoras kunigi ĝin kun Pogranda komerco.--DidCORN (diskuto) 16:22, 21 okt. 2021 (UTC)
Unu havas intervikiajn ligilojn al antaŭsokrataj filozofoj, alia al antaŭsokrata filozofio. Tion eblas kaj indas malĥaosigi. - Sincere, Moldur (diskuto) 19:00, 23 okt. 2021 (UTC)
- Kontraŭ: La du kategorioj aligatas al malsamaj aliaj Vikipedioj. Necesas do ne kunigi la du kategorioj, sed alinomi ilin, t.e. Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj al Kategorio:Antaŭsokrata filozofio kaj Kategorio:Presokrataj filozofoj al Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj. Tiuj du kategorioj endas esti diskutataj en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj.--DidCORN (diskuto) 18:21, 25 okt. 2021 (UTC)
- Por: finfine, ĉar la du kategorioj restas Kategorio:Antaŭsokrataj filozofoj kaj Kategorio:Antaŭsokrata filozofio kun ĉiu ligita al siaj bonaj aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 21:16, 5 jan. 2022 (UTC)
- Farite.--DidCORN (diskuto) 11:06, 6 jan. 2022 (UTC)
Ĉi tiuj artikoloj havas tre similajn temojn. Mi pensas, ke la plej natura solvo estas kunigo, ĉar estas malfacile disigi diskutadon pri konduto kaj diskutadon pri la emo al tiu konduto. Ankaŭ ĉe la hispana kaj franca artikoloj la distingo estas malklara, kaj la angla kaj germana vikipedioj havas po nur unu artikolo. Arbarulo (diskuto) 00:43, 27 nov. 2021 (UTC)
Hi, I'm very sorry to do this in English, but I found these duplicate articles trying to merge Wikidata items Q5803282 and Q12348986. I don't know what the more appropriate title to keep is, I'm hoping someone else can please pickup this task. Again, very sorry! -Furicorn (diskuto) 14:13, 29 nov. 2021 (UTC)
- La kunigo devas esti nepolemika. Kiel titolo mi konsideras Depresio Huankabamba preferinda.
- Furicorn, this should be done sometime next week at the latest. Arbarulo (diskuto) 22:13, 30 nov. 2021 (UTC)
- Thank you! Furicorn (diskuto) 22:48, 1 dec. 2021 (UTC)
- Farite, sub la nomo Depresio Huancabamba. Arbarulo (diskuto) 20:20, 9 dec. 2021 (UTC)
Kategorioj pri monaĥejojRedakti
Estas kelkaj samsignifaj kategorioj pri ne plu ekzistantaj monaĥejoj. Mi petas kunigi:
- Kategorio:Eksaj monaĥejoj kun Kategorio:Pereintaj monaĥejoj, kaj
- Kategorio:Pereintaj monaĥejoj en Germanio kun Kategorio:Iamaj monaĥejoj en Germanio, kaj ankaŭ
- Kategorio:Pereintaj monaĥejoj en Ĉeĥio kun Kategorio:Eksaj monaĥejoj en Ĉeĥio
Ĉu ni uzu "Eksaj" aŭ "Iamaj" aŭ "Malaperintaj" aŭ "Pereintaj" ??
La du artikoloj temas pri la sama temo, dum nur "Fundamento" estas agnoskata en NPIV pri geologio. Plie "Bazamento (geologio)" rilatas al aliaj Vikipedioj, kiuj estas apartigiloj, do al aliaj subjektoj.--DidCORN (diskuto) 10:37, 13 jan. 2022 (UTC)
Post detala rigardo, mi ekhavas la impreson ke tla "abateja" kategorio estas samsignifa kun sia superkategorio Kategorio:Cistercianaj monaĥejoj en Francio. Jen propono por "Kunigendaj artikoloj"... - Sincere, Moldur (diskuto) 17:16, 14 jan. 2022 (UTC)
- Laŭ mi, abatejo estas speciala tipo de monaĥejo. Ekzistas kaj Kategorio:Abatejoj kaj Kategorio:Monaĥejoj. Sed mi ne scias, ĉu povas ekzisti cistercinajn monaĥejojn kiujn ne estas cistercinajn abatejojn. LiMr (diskuto) 18:10, 14 jan. 2022 (UTC)
- Ankaŭ mi ne scias tion. Mi tamen rimarkis:
- Ĉiuj artikoloj en la "monaĥeja" kategorio nomiĝas fakte "abatejoj", kaj
- Neniu alilingva vikipedio havas du apartajn kategoriojn por tiuj du.
Treege probable temas pri la sama persono. Mi ne scias kiu literumo estas elektenda, eble iu dano povas helpi? Sincere, Moldur (diskuto) 18:01, 28 jan. 2022 (UTC)
Ĉar gramatiko kaj lingva strukturo estas pli-malpli la sama afero. Mi ankaŭ konsentas kun la komento de Kani ĉe Diskuto:Lingva strukturo de Esperanto, ke la enhavo de tiu artikolo bezonas enciklopediigon, kaj disponebligas min por iom fari tiurilate. Arbarulo (diskuto) 15:45, 5 mar. 2022 (UTC)
Ekspoziciejoj ne taŭgas, sed Kongresejoj tute kongruas kun la aliaj lingvoj.--DidCORN (diskuto) 12:29, 13 jul. 2022 (UTC)
Vidu la diskuton en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Kategorio:Ekspoziciejoj -> Kategorio:Kongresejoj. ThomasPusch (diskuto) 08:48, 19 jul. 2022 (UTC)
- Ne farite
Ili ambaŭ traktas la saman temon kaj unu el ili ne havas iun ajn ligilon al aliaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 16:19, 12 aŭg. 2022 (UTC)
Probable sama. - Moldur (diskuto) 15:53, 29 sep. 2022 (UTC)
Jen du evidente samtemaj artikoloj. La unua artikolo ne havas intervikiojn. Kiam mi provis serĉi ion rilatan per helpo de la rumana nomo, mi trovis la duan artikolon kun la intervikioj. - Krome la enkondukaj frazoj estas preskaŭ la samaj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 05:07, 30 sep. 2022 (UTC)
Por: Kaj temas ŝajne ne pri istmo, sed pri montpasejo. Arbarulo (diskuto) 13:49, 13 nov. 2022 (UTC)
Kategorioj pri episkopojRedakti
Kategorio:Hungaraj grekokatolikaj episkopoj kaj Kategorio:Hungaraj grek-katolikaj episkopoj. - Moldur (diskuto)
Por: Arbarulo (diskuto) 13:51, 13 nov. 2022 (UTC) Por: ThomasPusch (diskuto) 23:47, 3 feb. 2023 (UTC)
- Forte por: Super Nabla🪰 18:18, 12 maj. 2023 (UTC)
Balio estas insulo kaj provinco en Indonezio, preskaŭ samaj teritorie. La provinco inkludas ankaŭ kelkajn malgrandajn insulojn inter Balio kaj Lomboko, sed pli proksimajn al Balio, kies teritorio estas malpli ol 20-ono de la totalo.
Delonge ni havis ĝermon pri la insulo. Antaŭ du jaroj estis kreita ankaŭ ĝermeto pri la provinco. Poste estis aldonitaj informaj pri la administra divido de la provinco, sed ne al ties artikolo, sed al la artikolo pri la insulo. Ankaŭ la informkesto de la insula artikolo fakte priskribas la provincon. Ĉu ni kunigu aŭ pli klare distingu la artikolojn? Ambaŭ elektoj havas precedencon ĉe alilingvaj Vikipedioj. Arbarulo (diskuto) 13:59, 13 nov. 2022 (UTC)
- Kontraŭ: Mi fakte preferus havi malsamajn artikolojn (laŭ modelo ekz. de la franca vikipedio), sed ĝustas ke necesas pli klare distingi ilin kaj klare videbligi en la paĝo ke ekzistas la alia artikolo. La ĉapitro "Administra divido: La provinco estas dividita en ok distriktoj..." estis mia kontribuo de novembro 2021. Se ekzistas artikolo nur-geografia pri la insulo kaj artikolo administra pri la provinco, tiam tiu ĉapitro kompreneble apartenas al la (ankoraŭ) ĝermeto pri la provinco, kiu jam ekĝermis en februaro 2021, sed kiam mi metis la ĉapitron, mi neniel povis suspekti ke iel alie kaŝite en vikipedio ekĝermus dua artikolo! Mi metas mian ĉaptitron provizore al la teksto pri la provinco, kiu nun ankoraŭ estas mizere malgranda, sed se teksto havas la amplekson de artikola ĝermo, ĝi rajtas ekzisti kaj malrapide kreski. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 3 feb. 2023 (UTC)
- PS: Kompreneble, se tiel pensi, la insula artikolo devas havi la informkeston "insulo" kaj nur la provinca artikolo la informkeston "administra unuo". Mi ĵus instalis la informkeston "insulo". Fakte, se la situacio en diversaj lingvoj tiom neunuecas, estas multaj lingvoj kun du paĝoj, sed iuj grandaj nur kun unu, tiam ĉiam estas la risko, ke iam iu homo venas ekde la angla teksto, kie nur ekzistas artikolo pri la insulo, kaj ĉi tie metas tute nematuran tradukon de la angla teksto, se aspektas kvazaŭ en Esperanto ne ekzistus artikolo pri la insulo, aŭ alia homo venas ekde la germana teksto, kie nur ekzistas artikolo pri la provinco, kaj ĉi tie metas tute nematuran tradukon de la angla germano, se aspektas kvazaŭ en Esperanto ne ekzistus artikolo pri la provinco - pli bone havi ambaŭ, jam super la nivelo de ĝermo, klare indiki ke ekzistas du tekstoj, kaj videbli en ambaŭ vikidatumaj kestoj.
- Ne farite.--DidCORN (diskuto) 18:45, 15 feb. 2023 (UTC)
Temas pri la sama specio. - Moldur (diskuto) 20:32, 30 nov. 2022 (UTC)
- Por: .--DidCORN (diskuto) 20:15, 25 dec. 2022 (UTC)
- Por: Efektive, kaj la kunigita teksto estu sub ĝusta titolo "resuso" (PIV), kvankam la teksto nun nomata "rezuso" aspektas pli profesieca (sed la ideo de kunigo ja ĉiukaze estas enhave kunigi ambaŭ tekstojn, tiel ke neniu valora ero perdiĝas). ThomasPusch (diskuto) 22:14, 3 feb. 2023 (UTC)
- Por: Arbarulo (diskuto) 20:11, 26 feb. 2023 (UTC)
Dum Kategorio:Landformoj estas ligita al neniu alia Vikipedio kaj estas ne la korekta termino, necesas kunigi ĝin kun Kategorio:Terformoj.DidCORN (diskuto) 18:38, 11 dec. 2022 (UTC)
Ne necesas neologismo "korveo", se la saman koncepton jam esprimas establita vorto. - Moldur (diskuto) 21:24, 17 feb. 2023 (UTC)
- Komento: Estas du konceptoj. Mi proponas sekvi la difinojn de PIV, kopiitajn preskaŭ laŭvorte en Servuteco, kvankam ili ne estas tute logikaj. Tiel ni alinomus Korveo al Servuto kaj lasus Servuteco. Arbarulo (diskuto) 17:17, 23 apr. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: kunigi, sed Por la propono de Arbarulo, t.e. alinomi Korveo-n Servuto kaj konservi la titolon Serviteco, sed ŝanĝi ĝian difinon.-DidCORN (diskuto) 18:16, 6 maj. 2023 (UTC)
- Forte por: . Vidu ankaŭ la diskuton en VP:AA — Super Nabla🪰 16:00, 9 maj. 2023 (UTC)
Tiuj ĝermoj ŝajne temas pri la sama afero. Mi proponas transmeti la enhavon de Arbaristiko en Arbara mastrumado kaj anstataŭigi ĝin per nova artikolo pri Arbarkultivo, kongrua kun ĝiaj intervikioj. Arbarulo (diskuto) 17:17, 23 apr. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: Ċiu el la du artikoloj rilatas al iomete malsama temo kaj estas ligata al iu listo da aliaj taŭgaj Vikipedioj.--DidCORN (diskuto) 17:09, 6 maj. 2023 (UTC)
- Laŭ mia kompreno, la malsamo inter la anglalingvaj artikoloj estas ke Forestry ("Arbara mastrumado") temas pri ĉiacela mastrumado aŭ interveno en arbaroj, dum Silviculture ("Arbarkultivo"/"Arbaristiko") rilatas nur al la celo de ekonomia produktado. Povas esti ke ekzistas interlingvaj konfuzoj kaj la distingo en aliaj Vikipedioj ne estas la sama. Mi ne vidas tian distingon en la Esperantaj artikoloj, sed eble en tiel etaj ĝermoj ĝi ne estas klare esprimebla. Ĝi tute ne estas esprimata de la nunaj titoloj.
- Ĉiaokaze, mi volas alinomi Arbaristiko al Arbarkultivo kaj pliampleksigi ĝin per traduko el la angla artikolo. Ne tiom gravas ĉu la nuna ĝermeto estos fandita kun alia artikolo. Do mi transmetos mian proponon al Alinomendaj Artikoloj. Arbarulo (diskuto) 20:37, 8 maj. 2023 (UTC)
- Laǔ la ĉi-spura komento mi proponas ankaǔ la alinomadon de Arbara mastrumado al Arbarscienco en la Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj adaptado de la enhava teksto.--DidCORN (diskuto) 13:30, 28 maj. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: Mi kredas, ke arbaristiko estas nur unu el la sciencoj de arbara mastrumado. Eble la nuna artikolo pri arbaristiko estas tre mallonga, sed mi preferas restigi du diversajn artikolojn. — Super Nabla🪰 18:17, 12 maj. 2023 (UTC)
Elsendomasto kaj Telekomunika turo AntenturoRedakti
Du mallongaj artikoloj kun maklara enhava diferenco. Taylor 49 (diskuto) 21:14, 7 maj. 2023 (UTC)
- Ŝajnas ke la distingo estas, ĉu la konstruaĵo estas nur masto aŭ pli domeca. Mi akceptus ĉu kunigi, ĉu restigi (eventuale kun pli da detaloj pri la distingo kaj kiel ĝi gravas, se ĝi gravas). Arbarulo (diskuto) 20:45, 8 maj. 2023 (UTC)
- Sindetena: Se la artikoloj plilongiĝas, mi preferus restigi ilin ambaŭ. Laŭ mi, Telekomunika turo devus alinomiĝi kiel Televida turo (VP:AA). — Super Nabla🪰 18:21, 12 maj. 2023 (UTC)
- Kontraŭ: Ĉar tia masto estas specifa, dum antenturo estas pli ĝenerala. La du artikoloj havas ĉiu siajn proprajn intevikiojn.--DidCORN (diskuto) 20:54, 25 maj. 2023 (UTC)
Evidente sama koncepto. Taylor 49 (diskuto) 15:48, 12 maj. 2023 (UTC)
- Forte por: kaj Operacio (matematiko) estu la ĉefa paĝo. — Super Nabla🪰 18:14, 12 maj. 2023 (UTC)
- Por: Notindas ke jam ekzistas en Aritmetiko la ĉapitron "Aritmetikaj operacioj", do la artikolo operacioj per nombroj povus esti nuligota.User:DidCORN
- Por: Operacioj per nombroj (ĉu ne prefere "al" aŭ "de"?) ne estas la sama koncepto kun Operacio (matematiko), ĉar ne ĉiuj matematikaj aroj estas nombrosistemoj, nek kun aritmetiko, ĉar pluraj nombraj operacioj ne estas aritmetikaj. Tamen mi opinias ke ĝia enhavo estas pli bone klarigebla en tiuj artikoloj kaj aliaj rilataj ol en propra aparta. Arbarulo (diskuto) 17:40, 15 maj. 2023 (UTC)
Kialo: Sama temo. Mi ne komprenas la elekton de la vorto «ĝermolisto». — Super Nabla🪰 23:00, 24 maj. 2023 (UTC)
- Por: Sed necesas multe da laboro por ordigi la liston laŭ alfabeta ordo.--DidCORN (diskuto) 13:37, 28 maj. 2023 (UTC)
- Por: Kiel klarigite ĉe la supro de la "ĝermolisto", ĝi celas esti loko por informoj pri personoj, kiuj ne meritas apartan artikolon, dum la alia listo devas listigi sen informoj ĉiujn, inklude tiujn kiuj havas artikolon. Tamen laŭ mi estas pli bone havi nur unu liston. Arbarulo (diskuto) 02:56, 30 maj. 2023 (UTC)
La ŝablono de kunigpropono estis almetita en januaro, sed ŝajne nenio estis afiŝita ĉi tie. La kunigendo estas evidenta. Hezitoj eblas nur pri la uzenda nomo.
Mia prefero estas Eŭropa Media Agentejo. Mi scias kvar modernajn eŭropajn lingvojn (anglan, hispanan, germanan, francan) kaj ĉiuj uzas nomon tradukeblan tiel, do mi supozas ĝin plej taŭga. Tamen, se iu malsamopinias, ni diskutu.
La nomon proponitan de mi uzis almenaŭ unu artikolo en Monato [2] kaj la tre similan "Eŭropa Medi-Agentejo" uzis Brian Moon en traduko de oficiala gazetara komuniko [3]. "Eŭropa Medio-Organizaĵo" aperas en du artikoloj de Monato troveblaj en la Tekstaro. Mi ne facile trovas ekzemplon de "Eŭropa Vivmedia Agentejo" ekster Vikipedio. Arbarulo (diskuto) 02:56, 30 maj. 2023 (UTC)
"Spaca angulo" kaj "Solida angulo"Redakti
"Spaca angulo" kaj "Solida angulo", sama koncepto. Kaj komencu artikolon per klarigo, ne per integralo. Taylor 49 (diskuto) 03:32, 30 maj. 2023 (UTC)
- Por: kunigi sub la titolo Spaca angulo, kaj pli logika kaj PIV-a (ĉe "spaca"). Arbarulo (diskuto) 13:17, 30 maj. 2023 (UTC)
- Por: — Super Nabla🪰 14:59, 30 maj. 2023 (UTC)
- Por: DidCORN (diskuto) 14:08, 31 maj. 2023 (UTC)
Evidentas ke estas la sama plantspecio, dum Dolĉa grenadilo havas neniun intervikion.--DidCORN (diskuto) 17:56, 4 jun. 2023 (UTC)