Vikipedio:Laŭalfabetigo

Kiel laŭalfabetigi listojn redakti

En listoj kaj skemoj ofte utilas listigi la diversajn titolojn laŭalfabete, por faciligi la serĉadon kaj enordigon de novaj elementoj. En kategorioj la laŭalfabetigo okazas aŭtomate. Por ili ekzistas apartaj reguloj, vidu Vikipedio:Kategorioj#Ordigaj_ŝlosiloj.

En nia Esperanta vikipedio ni baze uzas la Esperantan alfabeton por laŭalfabetigi, laŭ ties tradicia liter-sinsekvo: abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz

Tamen, en latinlitera vikipedio proksimume ĉiaj varioj de la latinaj literoj akceptatas en nacilingvaj propraj nomoj, do necesas pliaj reguloj:

  1. Minusklo ĉiam antaŭas majusklon. Do kubo venas antaŭ Kubo, ECO post eco.
  2. Internaciaj ciferoj antaŭas literojn. Do K2 antaŭas kabo.
  3. Titoloj kiuj enhavas lig-streko(j)n (-), apostrofo(j)n ('), spaco(j)n, komo(j)n, punkto(j)n aŭ aliajn ligajn kaj paŭzajn signojn, kaj kiuj ne estas personaj nomoj, aperas kvazaŭ ili enhavus nur literojn, tamen post aliaj, nurliteraj titoloj. La diversaj signoj sekvas la supre menciitan listeton, do San-Francisko venus post Sanfrancisko sed antaŭ San Francisko. Ho, mia kor' venas post Homero sed antaŭ homilio. Artikoloj ne havu specialan traktadon: La Rolls sekvas je laringo.
  4. Titoloj kun kolizi-evitiga parentezaĵo (ekzemple Monako (lando)) aperas tuj post sia neparenteza eldono. Se ekzistas pluraj varioj, ili ordigatu laŭ la parentezaĵoj: Amazono - Amazono (arbaro) - Amazono (rivero) - Amazono (ŝtato) - amazonoj.
  5. Neesperantaj latinaj literoj kiuj videble estas ligaturoj, venas tuj post la kombinoj de siaj neligitaj eroj, senkonsidere ĉu oni en la naciaj lingvoj ilin taksas ligaturoj aŭ ne. Do æ aperas post ae, œ post oe.
  6. Literoj kun diakritoj (super-, tra-, kaj subsignoj) postas nediakritajn literojn. Diakritohavaj literoj estu ordigitaj laŭ la jena listo, ekzempligita per u: ú ù ü ű ů ũ ū ų ư û ǔ ŭ. Unupunkta e (ė) venas post la pli ofta ë, kaj do ż post ź ktp. Trastrekaj literoj aperas tuj post la superstrekaj, ekzemple ø post ō. Cedilaj literoj venas en la loko tuj post la "subbranĉaj" (ų k.s.), t. e. ç sekvas je ć kaj antaŭas ĉ. La ĉi-supra sinsekvo estas ellaborita por konkordi kun ĉiuj literoj kaj ne rompi kun la baza sistemo de Esperanto, laŭ kiu ŭ venas post u kaj ŝ post s. Notu ke sekve Turka neprononcata ğ lokiĝu sub ĝ, č sub ĉ kaj š sub ŝ. Ĉiuj laŭaspekte estas "ĉapelitaj", kaj jam ekzistas tradicio por intermiksi la du lastajn, ekzemple skribi PIĈ anstataŭ PIČ. - Kiam litero havas pli ol unu diakriton, ĝi estu ordigita laŭ la diakrito kiu estas plej proksima al la supra parto de la baza litero, t. e. estas ô kun akuto, estas ô kun subpunkto. Turka senpunkta minuskla ı aperas kiel la unua de ĉiuj i, dum Turka punktohava majuskla İ aperas tuj post I. Tio iomete nelogikas, sed almenaŭ konservas ĝustan sinsekvon inter minusklaj kaj majusklaj titoloj.
  7. Latinaj literoj ne troviĝantaj en la Esperanta aboco ordigatu jene:
    • w (se ne anstataŭigata per ŭ aŭ v),[1] x kaj y aperas pro sia internacieco (interalie kiel matematikaj simboloj en Esperanto) kiel memstaraj literoj en tiu ĉi sinsekvo inter v kaj z.
    • q aperas pro similaj kialoj memstare inter p kaj r.
    • þ aperas post t kaj ties diakritaj varioj.
    • ß, kiu majuskle kaj en la ortografio de Svislando estas "SS", aperas post ss.
    • ŋ aperas post n kaj ties diakritaj varioj.
  8. Logogramoj tre similaj al literoj povas esti ordigataj kaj sub la litero, al kiu ili similas, kaj laŭ siaj nomoj. Logogramoj ne similaj al literoj ordigatu laŭ siaj nomoj. Ekzemple @ povas aperi kaj sub a kaj laŭ la nomo "heliko". Aliflanke & povas aperi nur laŭ la nomo "kaj-signo".

Ampleksa listo de literoj kaj signoj en laŭalfabeta sinsekvo redakti

-0123456789 a A á Á à À ä Ä å Å ã Ã â Â ā Ā ą Ą ă Ă æ Æ b B c C ć Ć ċ Ċ ç Ç ĉ Ĉ č Č d D đ Đ ð Ð ď Ď e E é É è È ë Ë ė Ė ē Ē ę Ę ê Ê ě Ě ĕ Ĕ f F g G ġ Ġ ģ Ģ ĝ Ĝ ğ Ğ h H ħ Ħ ĥ Ĥ

Kiun nomon uzi por laŭalfabetigi redakti

  1. Kp. Sinjoro Woessink kaj lia edzino S-ino Ŭusink-Nagata