En la Vikipedio, ni uzas listojn por diversaj celoj. Kutime listoj entenas ligojn al diversaj artikoloj, kiuj iel rilatas unu al la alia. Ofte listoj estas strukturitaj.

Listoj povas esti apartaj artikoloj kun titolo "Listo de ...". Ankaŭ eblas enmeti listojn en normalaj artikoloj, ekz-e ĉe Esperanto-verkisto.

La ĉefaj celoj de listoj estas jenaj:

  1. Informoj: Ĉefe strukturitaj listoj povas doni informojn pri iu temo.
  2. Navigado: Listoj multe helpas al homoj trovi artikolojn. Ekzemple, se oni ne scias la precizan nomon de io, oni povas provi trovi ĝin en listo de la koncerna temo. Ekzemple, se oni ne scias kiel literumi Marjorie BOULTON, oni povas trovi ŝin en la listo Esperanto-verkisto aŭ en Britaj esperantistoj.
  3. Evoluigo: Listoj povas helpi al la evoluigo de la Vikipedio, ĉar oni facile vidas, kiuj artikoloj pri iu temo ankoraŭ mankas (ruĝaj ligoj en la listo).

Ni estas tre liberaj pri la kreado de listoj. Se iu listo plenumus unu el ĉi tiuj tri celoj, vi povas krei la liston. Krom se estas gravaj kialoj kontraŭ la ekzisto de tia listo, vi povas certi, ke oni ne forigos ĝin.