Meta-Vikio

komuna vikio por kunordigo kaj administro de la vikimediaj projektoj
(Alidirektita el Vikipedio:Meta)

Vikimedia Meta-Vikio, aŭ Meta, estas la Vikio uzata por kunordigi la projektojn de la Fondaĵo Vikimedio.

Meta-Vikio
Meta-Vikio
Meta-Vikio
Wikimedia special project • wiki with script conversion • multi-languoid Wikimedia site • multi-script Wikimedia site
Retadreso meta.wikimedia.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 1-a de novembro 2001
Stato aktiva
vdr

Starigita en novembro 2001 sub nomo "Meta-Wikipedia", Vikimedia Meta-Vikio fariĝis unu el la rimedoj kiujn uzas kunlaborantoj el diversaj projektoj de vikimedia fondaĵo en plej diversaj lingvoj por interdiskuti. Aliaj rimedoj estas retaj diskutlistoj, diskutpaĝoj ĉe ĉiuj unuopaj artikoloj, diskutpaĝoj de uzantoj kaj ĝeneralaj diskutejoj en ĉiu aparta projekto.

Multlingveco en Meta-Vikio redakti

Meta-Vikio iĝis diskutforumo multlingva, kiun uzas diversaj teamoj de Wikimedia dank’ al la sama teknologio MediaWiki, kiu funkciigas ĉiun lingvan Vikipedion. Multlingveco de Meta-Vikio estas tamen foje kritikata pro la troa signifo de la angla lingvo, kio rezultas keuzantoj el anglalingvaj landoj havas pli da influo al la decidoj farataj en Meta-Vikio.

Lingvaj problemoj ĉe Meta-Vikio kaj aliloke tra la projektoj de la Fondaĵo Wikimedia estis la ĉefa motivo dum kandidatiĝo de Arno Lagrange, administranto de Esperanta Vikipedio, al la estraro de la fondaĵo[1]. La voĉdono okazis septembre de la jaro 2006, kaj Lagrange ne estis elektita.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti