Vikipedio:Problemaj uzantoj

Ĉi tie venu atentigoj pri problemaj kontribuantoj ĉar ili fuŝas entenon de la artikoloj, ĉu ĉar ili malrespektas vikipediajn regulojn (pri kopirajto, pri neŭtrala vidpunkto, ...) ĉar ili montriĝas malĝentilaj al aliaj kontribuantoj.

Aldonu peton alklakante ĉi tie uzante la ŝablonon {{Problemulo}}


Uzanto:SjdhsdjkhdsjkRedakti

Li kreis plurajn sensencajn artikolojn, kiuj estas evidentaj vandalaĵoj. Do forbarenda.--RG72 (diskuto) 05:14, 21 Jan. 2015 (UTC)

La konto estis forbarita ĉiuvikie, mi forigis ĉiujn liajn lokajn redaktojn. Dankon pro la informo! --KuboF (diskuto) 14:41, 21 Jan. 2015 (UTC)

uzanto:Johnfromchina2015 -- Grava vandalismoRedakti

ŝovo el VP:D--Salatonbv (diskuto) 13:32, 25 Feb. 2015 (UTC)

Atentu -- Vandalismo -- iu uzanto "Johnfromchina2015" estas tradukanta anglen artikolojn pri Kanado. --Dominik (diskuto) 03:12, 10 Feb. 2015 (UTC)

Mi komencis ripari fuŝitajn artikolojn -- ĉi tiu uzanto "Johnfromchina2015" estas forpelenda. --Dominik (diskuto) 03:43, 10 Feb. 2015 (UTC)
@Dominik: Ĉar la uzanto ankaŭ fuŝis en la angla vikipedio, mi forbaros lin tuj. --Tlustulimu (diskuto) 08:17, 10 Feb. 2015 (UTC)
  Farite Mi tuj forbaris lin por ĉiam, ĉar li fuŝis ankaŭ en la angla vikipedio kaj tie jam estis avertita. --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 10 Feb. 2015 (UTC)

Vandalismo fare de IPulo 86.235.158.30Redakti

ŝovo el VP:D--Salatonbv (diskuto) 13:34, 25 Feb. 2015 (UTC)

Atentu!!! estas urĝe forbari IPulon 86.235.158.30 kiu jam vandalis plurajn artikolojn kaj uzanto-paĝojn. --Dominik (diskuto) 12:59, 25 Feb. 2015 (UTC)

  Farite forigita de Narvalo.--Salatonbv (diskuto) 13:35, 25 Feb. 2015 (UTC)

Vandalismo fare de RG72Redakti

Uzanto RG72 plurfoje forigas parton de Artiklo Aŭgusta puĉo sen kialo. Mi klarigis kialon de redakto, tamen li nur forigas redakton sen kialo. Li skribas "plenumus ĝin kiel soldato", kiu ne skribinta en orginala referenco: Sed li faras perveson de artiklo.

Vandalismo de 2620:18C:0:1000:0:0:0:1Redakti

Tiu ĉi uzanto fuŝis plurajn artikolojn per aldono de evidente neenciklopedia, foje ofenda enhavo, vidu KGB, Sekretario, Vomado. Temas pri agado konscia kaj sistema, do ne hazarda fuŝo. Post mia averto sur lia diskutpaĝo, la uzanto metis ofendas enhavon al mia diskut-paĝo kaj al la artikolo pri mi (ambaŭkaze temas pri latinskribitaj rusaj sakraĵoj), do mi forbaris lin kaj nun nuligos ĉiujn redaktojn de la vandalo.--RG72 (diskuto) 05:35, 23 sep. 2017 (UTC)Reply[respondi]

2C0F:F930:0:3:0:0:0:221Redakti

Mi forbaris tiun fuŝulon kaj forigis liajn fuŝojn.--RG72 (diskuto) 04:45, 7 dec. 2017 (UTC)Reply[respondi]

Els ous de P montRedakti

Bonvolu atenti, ke ĉi tiu fuŝulo estas eĉ tutvikie forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 5 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Euskal KakaRedakti

Bonvolu atenti, ke ĉi tiu fuŝulo estas eĉ tutvikie forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 5 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Uzanto:Kozyra uzas artikolojn pri antisemitismo kaj la Holokaŭsto por propagandi la opiniojn de la pola registaroRedakti

Saluton,

Kiel ĉiu scias, la pola registaro lastatempe faris leĝon por malpermesi ke oni parolas pri "polaj koncentrejoj." Mi ne volas komenti pri la saĝeco aŭ malsaĝeco de tia leĝo, sed ĉiukaze tiu disputo ne apartenas en Vikipedio. Tamen ĉi tiu uzanto tre pasie dediĉas sin al redaktado de ĉiaj artikoloj pri naziismo por ŝanĝi "nazioj" al "germanaj nazioj" aŭ "naziaj koncentrejoj" al "germannaziaj koncentrejoj." Tio estas infaneca kaj malutila al la projekto. Vikipedio ne estas ejo por disvastigi oniajn vidpunktojn, kaj la redaktoj servas nenian celon krom puŝi la vidpunkton, ke Germanio kaj nur Germanio kulpas pri la Holokaŭsto, kiam antaŭ la redaktoj, tiuj artikoloj puŝis nenian vidpunkton.

Vikipedio ne estas loko por tiaj disputoj kaj ne estu entirita en ilin. Finsternish (diskuto) 08:52, 9 mar. 2018 (UTC)Reply[respondi]

Bedaŭrinda afero. Ankaŭ mi konsideras sensenca tiajn ŝanĝojn, ja en realo en tiuj koncentrejoj laboris nazioj de pluraj etnoj, inkluzive polojn, ukrainojn, rusojn ktp. Alilingvaj vikipedioj ne faras tiun sensencan ĝustigon.--RG72 (diskuto) 10:03, 9 mar. 2018 (UTC)Reply[respondi]
Mi korektis la plej evidentajn fuŝojn en la artikoloj pri la naziaj koncentrejoj kaj iuj rekte rilataj al la temo. En aliaj vikipedioj ankaŭ mankas tia ĝustigo, ja ne ekzistis negermanaj naziaj koncentrejoj.--RG72 (diskuto) 11:06, 9 mar. 2018 (UTC)Reply[respondi]
Dankon. Finsternish (diskuto) 12:38, 9 mar. 2018 (UTC)Reply[respondi]

Vandalisto 3d-copierRedakti

Bonvolu rigardi la kontribua historio de User:3d-copier. El ties tri redaktoj:

Mi aldonis rektajn ligilojn al la malsamoj en ambaŭ redaktoj. פֿינצטערניש (diskuto) 11:24, 29 nov. 2018 (UTC)Reply[respondi]

Bonvolu atenti, ke ĉi tiu fuŝulo estas eĉ tutvikie forbarita. --Tlustulimu (diskuto) 08:37, 5 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Vandalado fare de IpuloRedakti

jam vandalis du artikolojn (Pritzker-premio, Metroo). --Dominik (diskuto) 09:27, 14 jan. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Mi blokis la fuŝulon. RG72 (diskuto) 13:31, 14 jan. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Vandalado fare de IpuloRedakti

jam vandalis tri artikolojn. --Dominik (diskuto) 09:39, 27 jan. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Mi forbaris la fuŝulon. RG72 (diskuto) 10:33, 27 jan. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Vandalado fare de IpuloRedakti

ripete vandalas artikolon Michel Sardou. --Dominik (diskuto) 07:44, 4 feb. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Mi forbaris la fuŝulon. RG72 (diskuto) 12:00, 4 feb. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Vandalado fare de IpuloRedakti

ripete vandalas artikolon Gronlando. --Dominik (diskuto) 16:29, 17 mar. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Farite. RG72 (diskuto) 07:43, 18 mar. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Vandalado fare de IpuloRedakti

vandalis artikolon Nuda okulo. --Dominik (diskuto) 06:15, 23 jul. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Blokita. RG72 (diskuto) 17:47, 23 jul. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Insultaj asertoj pri Donald Trump fare de IpuloRedakti

+

dufoje enmetis insultajn asertojn pri Donald Trump en artikolo Trodikiĝo. --Dominik (diskuto) 03:54, 24 jul. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Blokitaj. RG72 (diskuto) 12:12, 24 jul. 2020 (UTC)Reply[respondi]

Jen kelkaj ĝenemaj uzantoj kaj IPulojRedakti

Saluton. Jam ekde sufiĉe da tempo ĝenas nian vikipedion sufiĉe altruda, pli malpli malserioza, supozeble psike malstabila IPulo, kiu verŝajne foje redaktis sub unu el la jenaj "nomoj" aŭ almenaŭ ie alsalutis sub tia nomo

Bedaŭrinde temas pri kelkaj IP-blokoj, kiuj komenciĝas jene: "46.132.", "86.114.", "86.115.", "93.106.", "109.240.", "176.72.". Ĉu eble iu havas proponon, kiel ni povus forpeli la ulon? - Antaŭ kelkaj tagoj mi eĉ kreis misuzan filtrilon, kiu eĉ jam malhelpis du redaktojn pri "kalvulo"j.

Foje jam estis diversaj diskutoj en VP:DA. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:02, 8 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

La IPulo 109.240.9.91 (diskuto • kontribuoj • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) eĉ estis kaptita de la misuza filtrilo 5 kontraŭ "kalvulo", kiu fakte malhelpis al la uzanto aldoni frazon pri kalvulo. --Tlustulimu (diskuto) 15:43, 8 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Intertempe plia gantopupo Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kreis artikolojn, kies forigon mi jam proponis sur VP:FA. --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 9 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]
La menciita "novulo" eĉ provis aldoni ion pri "kalvulo", kiel mi ĵus povis vidi en protokolo de la misuza filtrilo 5, kaj tiel pruvis fakte, ke li estas gantopupo. Mi tial proponas forbaron. Ĉu bone? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:25, 11 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]
La menciita gantopupa uzanto Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) intertempe eĉ estis forbarita tutvikie. Ĉu mi tuj traktu la iel rilatan proponon je forigo? Sed kion ni faru pri la ŝanĝiĝemaj IPuloj, kies skemon mi menciis jam la 8-an de aprilo 2022? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:46, 13 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Jen denove redaktoj de IPuloj el Finnlando, supozeble elsalutinta gantopupo. Temas pri

Ĉu iu eble havas proponon kiel ni povus finfine forpeli lin por pli longa tempo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:24, 28 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Kial malbonigas Vikipedion, ke estas en Vikipedio rakontita pri kalveco? 86.114.251.162 01:38, 10 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Hodiaŭ nova gantopupo aperis, nome Wikipedian sääntöjen ainoa tarkoitus on se, että niitä rikotaan (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Pro la signifo "La sola celo de la reguloj de Vikipedio estas malobservi ilin" mi proponas porĉiaman forbaron inklude de la ceteraj gantopupoj kaj la rilataj IParoj. --Tlustulimu (diskuto) 05:13, 27 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Ĵus aperis nova gantopupo, nome Siistiä on ilkivaltaa tehdä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Laŭ la gugla tradukilo la uzantonomo signifas "Estas mojose fari petolojn". Ĉar tio sekvas la kutiman skemon, mi proponas la kutiman traktadon. --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 18 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Ŝajnas al mi, ke la ulo emas daŭrigi sian petoladon kreinte la uzanton Wikipedian säännöistä piittaamaton vuonna 1989 syntynyt käyttäjä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). La uzantonomo laŭ la gugla tradukilo signifas "Uzanto naskita en 1989, kiu malatentas la regulojn de Vikipedio". Do, ni devus trakti tion kiel antaŭe menciita. --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 20 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Mi opinias, ke ne valoras ĉi tie demandi, kion fari. Se aperas evidentaj agoj de la forbarito Nenoniel (ĉu pri kalvuloj, ĉu pri alio) vi kiel administranto malfaru la agojn kaj tuj forbaru la uzanton aŭ ties ip-numeron (vastagame) aŭ faru ke neregistritoj aŭ freŝaj novuloj ne povu redakti la koncernan artikolon- La forbaroj validu por longa tempo. Laŭ mi jam sufiĉas iometo da suspekto por fari tion. Tiel oni sukcesis en la Finna Vikipedio iom post iom bridi lin. Kiam ĉi-jare estis vaste blokitaj liaj ip-numeraroj en la Esperanta Vikipedio, li silentis kelkan tempon kaj provis ekaktivi en la Sveda, Germana kaj Angla Vikipedioj (en ĉiu li trafis, sekzemple, ties artikolon pri Juice Leskinen). kiuj sufiĉe severe traktis liajn provojn. Kiel ĉiuj ruzaj vandaloj, li ofte faras sensignifajn aŭ (kvazaŭ)utilajn ŝanĝojn aŭ eĉ kreas ne malbonajn artikol(ĝerm)ojn. Surfo 10:36, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Mi ĵus forbaris la tri gantopupojn Wikipedian sääntöjen ainoa tarkoitus on se, että niitä rikotaan (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), Siistiä on ilkivaltaa tehdä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj Wikipedian säännöistä piittaamaton vuonna 1989 syntynyt käyttäjä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 10:44, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Mi ĵus forbaris gantopupon Suomalainen nettihäirikkö (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 16:27, 10 okt. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Ĉiuj estas forbaritaj   Farite

Tutvike forbarita uzanto, gantopupo de "Nenoniel"Redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke oni eĉ tutvikie forbaris Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Mi proponas, ke ni forigu ĉiujn de li kreitajn artikolojn kaj kategoriojn. Ĉu bone? - Se dum la sekvontaj tagoj neniu kontraŭas mian proponon, mi plenumos ĝin. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 12 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

  Farite Ĉar neniu ion ajn komentis nek kontraŭis mian proponon, mi ĵus plenumis ĝin, precipe ĉar ja ekzistas propono je forigo en VP:FA. Sed kiel ni evitu reaperon de la ulo? - Ĉu iu havas ideon? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:07, 16 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Jen nova gantopupo de "Nenoniel", nome Jaakkoil (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĵus kaptita de la misuza filtrilo 5. Do, li denove provis demandi alian uzanton pri kalvulo. Sed bonŝance la filtrilo malhelpis al li konservi la mesaĝon. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:36, 29 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Simple forbari lin estas la solvo. Ke li redaktis la artikolon pri Juice Leskinen realdonante ties kalvulecon, estas por mi sufiĉa pruvo pri la identeco de Nenoniel kaj Jaakkoil. Nenoniel estis forbarita ĝis la ĉi-jara Oktobro. Same forbarendas Uzanto:Wikipedian säännöt_on_tehty_rikottaviksi kaj eble aliaj. Surfo 14:07, 2 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Saluton, @Surfo:. Nia loka, do ĉivikipedia protokolo montras nur, ke Neniel estas forbarita ĝis oktobro 2022. Sed mi ĵus vidis iel, ke li estas eĉ tutvikie forbarita. Ĉu mi eble esploru la daŭron de la tutvikia forbaro? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 06:20, 10 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]
(+) Mi ĵus vidis en la SUL-listo de Jaakkoil (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), ke li estas jam forbarita por ĉiam en la finna Vikipedio. Pro la ovumado pri kalvuloj kaj aliaj malseriozaj aferoj mi proponas fari same. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 06:59, 10 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Mi ĵus forbaris Jaakkoil (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) por ses monatoj, ĉar li denove provis altrudi sian neenciklopediecan rubon pri kalveco kaj kalvuloj. En kazo de nova gantopupo kaj sama aktiveco mi proponas forbari la uzantojn por ĉiam, kiel jam faris aliaj vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 05:11, 27 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Estas globale forbarita   Farite

"LTA pakkoruotsi" + kalvulojRedakti

Pruvoj: [1] [2] [3] [4]
Taylor 49 (diskuto) 22:47, 3 dec. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Ĉasado daŭras ĉe aliaj vikioj eowikt kaj svwikt. Taylor 49 (diskuto) 19:05, 5 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Mi havas Asperger-Sindromon, kaj iam, kiam mi parolis kun virino, kiun mi ne konis ĉe bushaltejo, kaj rakontis al ŝi pri ĝi, ŝi diris, ke ĝi reflektiĝis en mia tuta estaĵo.

Tre multaj malfarojRedakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke sufiĉe multe da redaktoj de Dironto56 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) devis esti malfarataj. Supozeble la uzanto havas kelkfoje alian rilaton al nia lingvo ol la ĉitiea majoritato. Ĉu tio estas nur mia impreso? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:37, 27 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Plejparte neutilaj, kelkfoje eĉ malutilaj. Iomete strange... - Moldur (diskuto) 10:24, 27 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Rusa IPuloRedakti

Saluton. Mi ĵus malfaris ĉiujn redaktojn de 178.141.223.78 (diskuto • kontribuoj • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) parte manke de neŭtraleco parte manke de fontoj resp. referencoj. Kiel ni traktu plu la uzanton? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 28 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Jam antaŭ kelkaj tagoj simila IPulo 178.141.20.224 (diskuto • kontribuoj • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) fuŝis simile kelkajn artikolojn, parte eĉ la samajn kiel hodiaŭ. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 28 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Ili provas atribui militkrimojn al Ukrainio, kaj malatribui ilin al Rusio; ne aldonas fontindikojn, eĉ forigas ilin. Do unuflanke por-rusia propagando, nepre forigenda. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:13, 30 apr. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Jen denove nekonvenaj redaktoj de 178.141.53.12 (diskuto • kontribuoj • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 09:20, 30 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Jen aĉa kalumnia propagando, kiu senbaze asertas ke ukrainaj regantoj estus "naziaj", kaj aliaj falsaĵoj. Nepre forigenda. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:43, 30 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Mi ĵus kaŝis la versiojn de la IPuloj en Mariupolo, Ukrainio kaj Donecka baseno, por malhelpi reaperigon. Ĉu eble plia artikolo enhavas ion tian? --Tlustulimu (diskuto) 11:54, 30 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Vidu redaktojn de la unuaj du supre menciitaj IPuloj. Iuj estas ankoraŭ nekaŝitaj en la artikola historio. - Sincere, Moldur (diskuto) 17:52, 30 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Mi forbaris ĉiujn tri adresojn por unu monato pro malneŭtrala vidpunkto kaj neenciklopedia stilo. La enciklopedio ne estas loko por propagando. RG72 (diskuto) 04:32, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Dankon, RG72. Espereble la IPulo ne reaperos por denove fari siajn falsaĵojn. Alikaze ni ja devus forbari tutan IP-blokon. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]
Ne dankinde. Tiukaze mi petos vin fari tion, ĉar blokado de blokoj estas iom tro por mi kiel humanitario. RG72 (diskuto) 11:47, 31 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Nordinramzi22Redakti

Saluton. Mi malfaris ŝanĝon de la ĉisekve menciita uzanto, kiu en la norvega Vikipedio eĉ jam estis forbarita.

. --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 29 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Sufiĉe ĝena IPuloRedakti

Jen denove IPulo

fivortumis en la diskutopaĝo de alia uzanto. Mi jam kaŝis la fivortan version kaj forbaris la uzanton por unu semajno. Se li revenos poste, ni plilongigu la fobaron. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:14, 30 maj. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Wikipedian säännöt on tehty rikottaviksiRedakti

Jen supozeble nova gantopupo de Nenoniel (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL):

, kies uzantonomo laŭ la gugla tradukilo signifas "La reguloj de Vikipedio estas malobservitaj". Do, li nenion lernis el la forbaroj. --Tlustulimu (diskuto) 08:01, 1 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Uzanto:Regno di ArendelleRedakti

Jen pli uzanto, kies redaktoj supozeble ne celas krei enciklopedion. Temas pri

, eĉ jam forbarita en unu Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:53, 2 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]

Neniu redakto ekde oktobro 2022, kaj la lastaj redaktetoj ŝajnis provoj kontribui al enciklopedio, kvankam eble ne tre lertaj. Unu unu subpaĝo de lia propra prezentopaĝo dubindas kaj plene neenciklopedias. Temas nur pri vira kaj virina nomoj kaj granda koro inter ili. Tio estas nivelo de skribaĵoj sur paperetoj en elementa lernejo. Sed se neniu protestas, la "subpaĝo" tiom malgravas ke eĉ ne valoras la energio forigi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 12:02, 27 jan. 2023 (UTC)Reply[respondi]

Uzanto:Reguloj ekzistas nur por ke oni rompu ilinRedakti

Jen plia sufiĉe superflua gantopupo de jam konata ulo.

Tlustulimu (diskuto) 07:04, 18 jun. 2022 (UTC)Reply[respondi]

  Farite blokita por ĉiam ekde la 10-a de oktobro 2022 per Tlustulimu -- ThomasPusch

Nova kontoRedakti

Bonvolu noti jenan "novan" kontribuanton: https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/2001:999:404:F5F6:C0C7:D476:3FAC:B76F Klare videble nova konto de malnove konata forbarito. - Moldur (diskuto) 12:57, 10 nov. 2022 (UTC)Reply[respondi]

  Farite blokita por ĉiam nur ekde la 21-a de januaro 2023 -- ThomasPusch

Plia fuŝuloRedakti

jen.

Indas bloki la ulon. Mi jam malfaris la stultaĵojn. - Moldur (diskuto) 10:16, 19 nov. 2022 (UTC)Reply[respondi]

  Farite blokita por unu jaro ekde la 23-a de novembro 2022 -- ThomasPusch