Vikipedio:Promeso verki po 3 artikolojn tage

Uzante la novan esperantlingvan promesbankon PledgeBank, Antono VASILJEV la 10-an de decembro 2005 promesis skribi po 3 artikolojn tage en Vikipedio.org sed nur se 10 aliaj lokaj personoj promesas fari same. En la priskribo li aldonis facilan kalkulon, kiu asertas ke: Se 10 personoj kontribuos po 3 artikoloj tage, do ni povos kune kontribui po 900 artikolojn monate... kaj po 10800 jare!. Ĝis la fermdato de la 1-a de februaro 2006 subskribis tiun promeson 11 aliaj homoj (do eĉ je unu pli ol estis la celo) kaj sekve ĝi sukcesis. Sube troviĝas listoj de la subskribintoj kaj de vikipediiaj artikoloj, kiuj ekestis pro tiu promeso.

Subskribintoj redakti

La subskribintoj de la promeso estas jenaj:

Antono VASILJEV, la promeskreinto, kune kun:

Se via nomo troviĝas inter la subskribintoj, sed ĝi ankoraŭ ne estas ligita al via vikipediista uzantonomo, bv. aldoni ĝin ĉi tien. Se vi ankoraŭ ne havas vikipediistan uzantonomon, vi povas registriĝi.

Organizado redakti

Por efektive plenumi la promeson, havi superrigardon pri ĝiaj rezultoj kaj plu entuziasmigi unu la alian rigardante la verkojn de aliaj kaj anoncante ĉi tie la siajn, oni starigis ĉi tiun paĝon. Se vi kreas novan artikolon, bv. aldoni ligilon al ĝi post vian nomon ĉe la koncerna dato. Notu, ke vi promesis verki po 3 artikolojn tage, sed tio tamen ne nepre signifas, ke devas esti ekzakte 3 artikoloj en unu tago. Ekzemple, se vi dum unu tago ne havas tempon kaj pro tio kreas en ĝi nur 2 artikolojn, la sekvan tagon vi povas rekompenci tion verkante 4 novajn artikolojn. Se vi jam forgesis kiujn artikolojn vi kreis, kaj tial ne scias, kion enskribi, vi povas rigardi liston de viaj kontribuoj (ligilo "miaj kontribuoj" tute supre kaj dekstre). Ankaŭ la listo de novaj paĝoj en la tuta Esperanto-Vikipedio povas helpi.

Konsiloj redakti

Se vi ankoraŭ ne scias kiel funkcias la Vikipedio kaj kiel vi povas komenci verki artikolojn, aŭ se vi ne certas pri iu konkreta funkcio, vi povas legi pri ĉio ĉi ĉe Vikipedio:Helpo, aŭ vi povas demandi al homo en la diskutpaĝo de ĉiu tiu artikolo. Tie pli spertaj vikipediistoj pretas helpi al vi, kaj samtempe tie oni povas trovi ankaŭ ajnajn novaĵojn rilate al la kunlaboro rilata al tiu ĉi promeso. Se vi volas ion testi kaj vidi, ĉu tio bone funkcias, sentu vin libera uzi la Testejon.

Se vi ne havas ideon pri kio skribi novan artikolon, vi havas plurajn eblecojn:

  • rigardu la liston de dezirataj artikoloj kaj elektu temon, pri kiu jam iu antaŭe sugestis, ke oni pri ĝi verku artikolon
  • kelkfoje alklaku la ligilon Hazarda paĝo (ĉi tie aŭ ĉi-flanke en la maldekstra menuo) por trovi interesan "ruĝan ligilon" (signifas ke mankas ankoraŭ tia artikolo) en iu paĝo
  • vizitu vian nacilingvan Vikipedion (aŭ Vikipedion en iu alia lingvo, kiun vi scipovas - ekzemple la anglalingvan), tie trovu bonan artikolon kaj se ĝi ankoraŭ ne ekzistas en Esperanto (kutime vi rekonas tion laŭ tio, ke mankas ligilo "Esperanto" en la tabeleto "aliaj lingvoj" en la maldekstra menuo), kreu artikolon pri la sama temo en la Esperanto-vikipedio, eble tradukante en Esperanton el tiu alilingva artikolo (ne nepre la tutan artikolon, eblas ankaŭ ekzemple nur la unuan plej gravan alineon de la komenco); se vi kreas artikolon traduke, estas bone enmeti poste ligilon al la esperanta artikolo en la originalan artikolon, por ke la legantoj eksciu, ke ekzistas nun jam ankaŭ versio en Esperanto
  • rigardu la aŭtomate generatan liston de mankantaj artikoloj, t.e. artikoloj, al kiuj en multaj paĝoj estas ligiloj, sed tiuj artikoloj tamen ankoraŭ ne ekzistas (tamen pro la aŭtomata generado la listo estas iomete fuŝa, tial bv. ignori la ligilojn, kiuj tromultiĝis pro tio, ke ili troviĝas en diversaj vaste uzataj ŝablonoj - kiel unuopaj jaroj el kalendaraj ŝablonoj aŭ ripetiĝantaj nomoj de urboj el distriktaj ŝablonoj)

Se vi tradukas artikolon el la angla, vi povas tre konvene utiligi la maŝintradukilon Elitrad, kiu produktas tre bonajn esperantigojn de anglalinvaj tekstoj, kio ŝparas multe da tempo al tradukisto. Tamen ne enmetu en ĝi la adreson de la originala anglalingva artikolo, sed anstataŭe enmetu en la grandan tekstan kampon la viki-tekston (videblan post alklako de "edit this page") de la anglalingva artikolo - ĉar tiel poste multe pli facilos ĝisfari ĝin en formon de esperantlingva vikipedia artikolo (ekzemple ne forgesu korekti, se la tradukilo fuŝos ligilojn aŭ bildojn, tradukos "Image:" kiel "Bildo:" anstataŭ la bezonata "Dosiero:" ktp.).

Laste, oni neniel limigas vin pri la longeco de la artikoloj, kiujn vi kreas. Eble via artikolo post helpo de aliaj redaktantoj fariĝos eĉ Artikolo de la semajno, eble pri la temo ne estas multe skribebla kaj via artikolo tial restos nur mallonga. Tamen, se vi verkas nur mallongan artikolon (kiun ni ĉi tie nomas "ĝermo"), bonvolu enmeti en la finon de la artikolo sur apartan linion teksteton {{gxermo}} – tiel vi sciigas pri la artikolo aliajn redaktantojn, kiuj poste povos pli facile trovi ĝin kaj helpi al vi kreskigi ĝin.

Listo de artikoloj redakti

Ĝis la 31-a de januaro 2006 vi povas libere priesplori la Vikipedion kaj eksperimenti kun ĝi, kaj laŭ viaj volo kaj bezono aŭ jam komenci verki artikolojn por ekentuziasmigi la aliajn, aŭ ankoraŭ lerni pri kiel oni la Vikipedion uzas, se vi ankoraŭ ne bone spertas pri ĝi. Ekde la 1-a de februaro 2006 ni ĉiu eku verki po 3 artikolojn tage. Se ni ĝuste plenumos nian promeson, en 12 homoj (la promeskreinto plus 11 kunpromesintoj) jam post unu monato ni havos 28x12x3 = 1008 novajn artikolojn!

Arĥivo redakti

En la arĥivo oni povas vidi liston de artikoloj verkitaj dum la antaŭaj tagoj kaj statistikojn por ĉiuj semajno kaj monato kaj laŭ la unuopaj vikipediistoj. En ĉi tiu paĝo pro koncizeco ĉiam troviĝas nur enskriboj pri la unuopaj tagoj de la aktuala semajno.

2006-02-06 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): 13 (36%)

2006-02-07 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): 9 (25%)

2006-02-08 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): 48 (133%)

2006-02-09 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): 4 (N/A%)

2006-02-10 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): 7 (N/A%)

2006-02-11 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): N/A (N/A%)

2006-02-12 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): N/A (N/A%)

2006-02-17 redakti

Sume artikoloj kreitaj dum tiu ĉi tago (el 36 promesitaj): 43 (N/A%)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti