Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Protokolo (malakceptitaj)
Enhavo
- 1 Silva Kaputikjan
- 2 Kapan
- 3 Vanadzor
- 4 Diliĝano
- 5 Armena Respubliko (1918-1920)
- 6 Armena Soveta Socialisma Respubliko
- 7 Oŝakan
- 8 Metroo de Erevano
- 9 Rusa Armenio
- 10 Katedralo de Anio
- 11 David Anhaght
- 12 Katedralo de Eĉmiadzin
- 13 Monaĥejo Goŝavank
- 14 Monaĥejo Noravank
- 15 Monaĥejo Tatev
- 16 Monaĥejo Gandzasar
- 17 Eĉmiadzin
- 18 Monaĥejo Aĥtala
- 19 Gregorio de Narek
- 20 Armena kvartalo en Jerusalemo
- 21 Matenadarano
- 22 Vsevolod Mejerhold
- 23 Grandduklando Flandrensis
- 24 Katedralo de Essen
- 25 Pedofilia movado
- 26 Pedofilia movado
- 27 Asociación Deportivo Cali
- 28 Sándor Petőfi
- 29 Pécs
- 30 Ŝanhajo
- 31 Nicolas Boileau
- 32 Selena
- 33 La Silenta Vojo
- 34 Litertabulo
- 35 Legoscio
- 36 Sufiismo
- 37 Landoj
- 38 Junulara E-Semajno
- 39 Fryderyk Chopin
- 40 Ramon Lullo
- 41 Lluís Maria Xirinacs
- 42 Proklamoj de Baha'u'llah
Silva Kaputikjan redakti
Silva Kaputikjan, konsiderata unu el la plej gravaj poetinoj de la armena literaturo. --AndyHM (diskuto) 11:07, 25 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Forte kontraŭ: La artikolo malhavas plurajn esencajn informojn. Kvankam la biografio priskribas «la ĉefa[n] poetino[n] de Armenio», la artikolon ne priskribas nek analizas la stilon de ŝiaj verkoj, kaj nur pritraktas sian politikan envolviĝon. (Kriterio 1) — Super Nabla🪰 17:10, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Kapan redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Kapan, ĉefurbo de la provinco Sjuniko de Armenio --AndyHM (diskuto) 22:32, 22 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por: --kani (diskuto) 23:39, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La artikolo ŝajnas ĝenerale bona, sed malhavas plurajn fontojn kaj esencajn sekciojn kaj ne estas sufiĉe ampleksa por iĝi elstara. Mi proponas diskuti la legindecon (VP:PLA) de la artikolo, post solvi la jenajn problemojn. La artikolo en aliaj lingvoj havas datumojn pri temperaturoj dum la jaro, sed nia artikolo ne. (Kriterio 1) Pluraj sekcioj kiel ekzemple «Historio» estas sen referencoj. Mankas la literaturo. (Kriterio 2) La stilo uzita por la titoloj de sekcioj ne estas «ekzemplodona» ĉar ne konformas al Helpo:KVBA (Kriterio 3). Mankas la eksteraj ligiloj. La kategorioj malmultas. (Kriterio 6). — Super Nabla🪰 17:00, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 16:00, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Vanadzor redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Tria urbo de Armenio laŭ loĝantaro. --AndyHM (diskuto) 17:25, 22 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Forte kontraŭ: La artikolo nuntempe estas tre sub la nivelo de legindeco ĉar preskaŭ la tuta teksto malhavas referencojn. Mankas literaturo: ĉu vere neniu libro ekzistas pri la temo? (Kriterio 2) En la sekcio «Referencoj» indas uzi la ŝablonon {{Referencoj}}. (Vidu Helpo:KVBA; Kriterio 3). Mankas eksteraj ligiloj: ĉu vere neniu retejo ekzistas pri la temo? Mankas «vidu ankaŭ»: ĉu vere neniu rilata paĝo ekzistas? La kategorioj malmultas. (Kriterio 6) — Super Nabla🪰 16:53, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:58, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Diliĝano redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Eta armena urbo, grava el turisma, eduka kaj financa vidpunktoj. --AndyHM (diskuto) 17:19, 22 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Forte kontraŭ: La artikolo ankoraŭ estas sub la nivelo de legindeco. Pluraj sekcioj, kiel ekzemple «Etimologio» estas sen referencoj. La tabelo pri temperaturoj indikas kiel fonto «Monda Meteologia Organizo» sed tio ne kontroleblas: ĉu oni povas hav ligilon al la fonto? La tabelo pri loĝantoj estas entute sen fontoj kaj uzas erare la komon kiel apartigilo. Neniu literaturo: ĉu vere neniu libro aŭ ĉapitro parolas pri ĉi tiu urbeto? (Kriterio 2). Neniu ekstera ligilo: mi kredas tamen ke almenaŭ unu ekster ligilo devas ekzisti: ĉu la loka administro ne havas retejon, ekzemple? Estus utile enmeti kromajn kategoriojn (Kriterio 6). — Super Nabla🪰 16:47, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:54, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Armena Respubliko (1918-1920) redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Artikolo pri mallongdaŭra Armena respubliko, ĉiuj ligiloj bluaj, pluraj referencoj. --AndyHM (diskuto) 13:20, 22 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Mi pensas ke la artikolo estas ege tro malampleksa por la temo; eble oni povas legindigi ĝin, sed ne elstarigi. En kelka alia VP la sama artikolo estas pli ampleksa kaj eĉ ne estas leginda (Kriterio 1). La tabelo en la sekcio titole «Problemo pri rifuĝintoj» havas problemon pri aranĝo de nombroj, ĉar oni ne povas uzi la komon (,) por apartigi ciferojn; kontrolu tion ankaŭ en la cetero de la teksto. La stilo (titoloj, enhavo, ordo) de la lastaj sekcioj ne konformas al Helpo:KVBA. (Kriterio 3) Mankas eksteraj ligiloj: ĉu vere neniu interesa retejo ekzistas pri la temo? (Kriterio 6). — Super Nabla🪰 16:40, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:52, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Armena Soveta Socialisma Respubliko redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Surbaze de jam elstara artikolo en la angla kaj hispana lingvoj. --AndyHM (diskuto) 7:00, 20 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La artikolo estas tre bonkvalita sed havas kelkajn problemojn. La referencoj ne indikas la lingvon (Kriterio 2). La nomoj de la lastaj sekcioj ne konformas al Helpo:KVBA, do la stilo ne estas «ekzemplodona» (Kriterio 3). Mankas eksteraj ligiloj: ĉu vere neniu interesa paĝo interrete ekzistas pri la temo? Eble la ligiloj en «Vidu ankaŭ» estas tro ĝeneralaj, kaj ne proksime rilataj al la temo: ĉu pli rilataj artikoloj ekzistas? (Kriterio 6). — Super Nabla🪰 16:33, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:50, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Oŝakan redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Eta vilaĝo, kun la tombo-preĝejo de la inventino de la armena alfabeto. --AndyHM (diskuto) 21:41, 18 Okt. 2020(UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Forte kontraŭ: Pluraj sekcioj estas entute sen referencoj kaj siaj informoj ne estas kontroleblaj. La fontoj ne montras la lingvon, kvankam ili ne estas en Esperanto (Kriterio 2). La titoloj de la sekcioj ne konformas al Helpo:KVBA, do la stilo ne estas «ekzemplodona» (Kriterio 3). — Super Nabla🪰 16:28, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:49, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Metroo de Erevano redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Eta artikolo kompare kun aliaj, sed la metroo malgrandas. La informoj estas sufiĉe kompletaj. Kun aldono de propraj fotoj miaj. --AndyHM (diskuto) 20:49, 18 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por: --Dominik (diskuto) 08:30, 20 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La artikolo estas bonkvalita kaj ampleksa. Kelkaj sekcioj estas sen referencoj. Krome, la referencoj en la angla devus montri «angle» (lingva kodo: en) (Kriterio 2) Aliaj komentoj: Mi ne komprenas kiel la titolo de la sekcio «Biletoj» estas kursiva. — Super Nabla🪰 16:25, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:47, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Rusa Armenio redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Grava parto en la historio de Armenio. Ĉiuj ligiloj bluaj, jam elstara en la hispana lingvo. --AndyHM (diskuto) 11:28, 18 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La sekcioj «Fono» estas entute sen referencoj. Ankaŭ en kelkaj aliaj partoj de la teksto ŝajnas ke kontroleblaj referencoj iom mankas. Por la referencoj en la franca videblas «france», sed por la referencoj en la angla ne videblas «angle». (Kriterio 2) Neniu ekstera ligilo: ĉu vere interesaj eksteraj ligiloj ne ekzistas? Neniu libro aŭ ĉapitro: ĉu vere neniu interesa literaturo ekzistas? (Kriterio 6) Bonvolu anstataŭ
{{en}} {{citaĵo el la reto|url=...
uzu{{citaĵo el la reto|lingvo=en|url=...
. Por ke la stilo estu «ekzemplodona», vidu la ordo de sekcioj en Helpo:KVBA. Estus utile traduki la bildojn en Esperanton. (Kriterio 3). — Super Nabla🪰 16:13, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi] - Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:45, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Katedralo de Anio redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Unu el la plej gravaj katedraloj de armena arkitekturo. Monda heredaĵo de Unesko. Nuntempe situanta en Turkio. Artikolo el la angla, jam elstara.--AndyHM (diskuto) 17:59, 16 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La artikolo bezonas sekcion titole «Vidu ankaŭ» kun vikiligiloj al rilataj paĝoj (ekzemple, aliaj preĝejoj de la regiono). Mankas eksteraj ligiloj: ĉu vere neniu interesa ligilo ekzistas pri la temo? [Kriterio 6] La frazo kiu ekas per «... interne ĝi havas la ŝajnon de gotika katedralo [...]» estas citaĵo: ĝi estas enmetinda en ŝablonojn kiel {{citaĵo}}. [Kriterio 3] Mankas la literaturo: ĉu vere neniu interesa libro aŭ ĉapitro ekzistas pri la temo? La referencoj ne estas en Esperanto: en kiu lingvo ili estas? [Kriterio 2] Estus interese havi bildon pri la eno de la katedralo; ekzemple:
Dosiero:Ani_Inside_Cathedral.JPG
[Kriterio 5'] Aliaj komentoj: neniu priskribo en Vikidatumoj — Super Nabla🪰 23:12, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi] - Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:43, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
David Anhaght redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Artikolo pri fama kaj grava armena filozofo novplatonisma.--AndyHM (diskuto) 11:50, 15 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Forte kontraŭ: Pluraj sekcioj estas entute sen referencoj, do la enhavo ne kontroleblas (ĉi tiu estas la plej grava problemo). Mankas la literaturo: ĉu vere neniu interesa libro eldoniĝis pri la temo? [Kriterio 2]. Mankas eksteraj ligiloj: ĉu vere neniu inetersa ligilo ekzistas? Mankas «Vidu ankaŭ»: ĉu vere neniu rilata paĝo ekzistas? [Kriterio 6] — Super Nabla🪰 22:55, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:40, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Katedralo de Eĉmiadzin redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Ampleksa artikolo kun multaj referencoj. La plej grava katedralo de la armenoj, koro de la Armena Apostola Eklezio. Akceptita kiel la plej malnova katedralo el la mondo kaj Monda heredaĵo de Unesko. --AndyHM (diskuto) 10:07, 14 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La referencoj ne specifas la lingvon; tamen ili ne estas en Esperanto. [Kriterio 2]. La titoloj de la sekcioj ne konformas al Helpo:KVBA, do la stilo ne estas ekzemplodona. [Kriterio 3] La paĝo malhavas eksterajn ligilojn. Ĉu oni vere certas ke neniu interesa ligilo ekzistas? Eble la sekcio «Vidu ankaŭ» devus ligi ankaŭ al kelkaj aliaj preĝejoj de la regiono. [Kriterio 6] Aliaj komentoj: La paĝo ne havas priskribon en Vikidatumoj. — Super Nabla🪰 22:50, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:38, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Monaĥejo Goŝavank redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Jen grava monaĥejo en Armenio. Esperantigo de la franclingva artikolo (jam elstara) kun aldono de kelkaj fotoj miaj.--AndyHM (diskuto) 17:45, 04 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Mankas la informkesto; vidu: {{informkesto religia konstruaĵo}}. En la referencoj anstataŭ skribi
{{en}} {{citaĵo el la reto|url=...
, indas skribi{{citaĵo el la reto|lingvo=en|url=...
. Proksime al la vorto «Nova Getik» estas troa parentezo. [Kriterio 3] La paĝo devas havi sekcion nome «vidu ankaŭ» kiu ligas al aliaj monakejoj de la regiono. La paĝo malhavas eksterajn ligilojn; tamen, intersaj ligiloj certe ekzistas interrete, kiel ekzemplehttp://www.armenica.org/cgi-bin/armenica.cgi?490876818615110=2=ba=1====baz0016===
. Eble indas aldoni pli kategoriojn. [Kriterio 6] Aliaj komentoj: indas krei la alinomon Monakejo Goŝavank. La paĝo ne havas priskribon en Vikidatumoj. — Super Nabla🪰 22:42, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi] - Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:22, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Monaĥejo Noravank redakti
Jen grava monaĥejo en Armenio. Esperantigo de la franclingva artikolo (jam elstara) kun kelkaj aldonoj de la anglalingva versio kaj aldono de kelkaj fotoj miaj.--AndyHM (diskuto) 13:35, 04 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Mi opinias ke indas uzi la ŝablonon {{informkesto religia konstruaĵo}}. La bildo File:Zakarid Armenia 1200 map-fr.svg estas en la franca, sed ĝi estas tre facile tradukebla al Esperanto [se vi ne scias kiel fari, vi povas peti al mi]. En la referencoj anstataŭ skribi
{{en}} {{citaĵo el la reto| ...
indas skribi{{citaĵo el la reto|lingvo=en|...
. (Kriterio 3). Mi opinias ke la eksteraj ligiloj devus montri la lingvon kaj la eldoninton/retejon, alirdaton, daton, ktp. (Kriterio 2) La artikolo devas havi sekcion nome «Vidu ankaŭ» kun vikiligiloj al aliaj monakejoj de la regiono. Eble, estus bona ideo aldoni kromajn kategoriojn (Kriterio 6). Aliaj komentoj: La alidirekto Monakejo Noravank ne ekzistas. La paĝo ne havas priskribon en Vikidatumoj. La bibliografio estas erare en la sekcio «Bildaro». La ordo de la sekcioj malkonformas al Helpo:KVBA. — Super Nabla🪰 22:30, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Monaĥejo Tatev redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Grava universitata centro en mezepoka Armenio. Nuntempe grava ankaŭ el turisma vindpunkto en suda Armenio. Kun aldono de kelkaj foroj miaj--AndyHM (diskuto) 13:26, 04 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: (Miaj plej gravaj komentoj havas substrekon) La artikolo estas bonkvalita sed ne preta. La teksto havas problemojn kun nenecesaj spacoj antaŭ ol punktoj (.) kaj komoj (,). La ordo de la lasta sekcioj ne konformas al Helpo:KVBA. La referencoj ne specifas la lingvon, kvankam ili ne estas en Esperanto. Mi opinias ke indas uzi la ŝablonon {{informkesto religia konstruaĵo}} (aŭ alian informkeston). La frazo «Tatev gastigis ĉirkaŭ 1,000 monaĥojn» estas gramatike erara ĉar 1,000 signifas unu en Esperanto: por skribi mil indas forigi la komon kaj skribi 1000; se oni havas dubojn, oni povas uzi la ŝablonon {{nombro}} (Kriterio 3). Unu bildo malhavas apudskribon, do la legonto ne povas scii kion la bildo portretas. La sekcio «Restarigo de Monaĥejo Tatev» estas sen referencoj. (Kriterio 2). La paĝo estas en la kategorio Aperis en 895, sed tiu kategorio ne ekzistas. La paĝo malhavas la sekcion «Vidu ankaŭ» kiu devus ligi al aliaj monakejoj de la regiono. (Kriterio 6). Aliaj komentoj: La bildoj en la bildaro ne estas bone aranĝataj, ĉar en granda ekrano tri bildoj aperas en unu vico, kaj nur la lasta aperas en la lasta vico: mi sugestas malgrandigis ilin por ke ili iru enen de unu vico. Ĝenerale, laŭ mia gusto kelkaj bildoj (ekzemple, la sonorilo) estas tro grandaj. Oni necesas krei la alidirekton Monakejo Tatev, kiu ankoraŭ ruĝas. — Super Nabla🪰 16:34, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:20, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Monaĥejo Gandzasar redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Plej grava mezepoka armena monaĥejo en la memproklamita Arcaĥa Respubliko. Kun aldono de kelkaj propraj fotoj. --AndyHM (diskuto) 10:28, 04 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Multaj bildoj similas, do estas seninformaj (Kriterio 5). La artikolo enhavas troon da bildoj, kaj ili ne havas apudskribon: oni ne povas scii kion tiuj bildoj portretas. La referencoj ne specifas la lingvon, kvankam ili ne estas en Esperanto (Kriterio 2). La artikolo ne proponas eksterajn ligilojn; tamen interesaj ligiloj certe ekzistas interrete; ekzemple: www
.gandzasar .com. (Kriterio 6) — Super Nabla🪰 22:08, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi] - Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:18, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Eĉmiadzin redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Eĉmiadzin estas la religia ĉefurbo de Armenio kaj la kvara plej granda laŭ loĝantaro. --AndyHM (diskuto) 10:24, 04 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La titoloj kaj la ordo de la sekcioj ne konformas al Helpo:KVBA (Kriterio 3). La artikolo malhavas eksterajn ligilojn; tamen utilaj ligiloj ekzistas interrete, kiel ekzemple artsandculture
.google .com /story /8gWxbYlGi65CWw. Malsame al aliaj lingvoj, la artikolo en Esperanto ne montras la tabelon de la temperaturoj. Mi (iom) dubas pri la menciindeco de la sekcio «Elstaraj eĉmiadzinanoj» ĉar neniu el la menciitaj homoj havas paĝon en Vikipedio (Kriterio 2). Aliaj komentoj: mi eble preferus forigi la ligilon en la titolo de subsekcioj kiel «Preĝejo Sankta Ripsime», nigrigi la titolojn, kaj poste aldoni la ŝablonon {{ĉefartikolo}}. — Super Nabla🪰 22:01, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi] - Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:15, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Monaĥejo Aĥtala redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Grava monaĥejo el mezepoka Armenio kun unikaj bizancaj murpentraĵoj. Pilgrima celo de armenoj, kartveloj kaj grekoj. Elstara en la anglalingva kaj franclingva vikipedioj, kun aldono de miaj propraj bildoj en la esperanta vikipedio. --AndyHM (diskuto) 12:46, 02 Okt. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La artikolo bezonas iom da redaktoj antaŭ iĝi elstara. La titoloj de la sekcioj ne konformas al Helpo:KVBA; Por la literaturo estus bona ideo uzi citŝablonojn (ekzemple, {{citaĵo el libro}}) anstataŭ ol simpla teksto. Estas du sekcioj nomataj «Galerio» kaj tio ne sencas; ĉar la bildoj rilatas al la antaŭa teksto, oni povas simple forigi la titolon «Galerio». (Kriterio 3). Neniu ekstera ligilo: ću vere neniu interesa ligilo ekzistas pri la temo? Aro da bildoj malhavas apudskribon/klarigeton (Kriterio 2). Aliaj komentoj: Notu, ke la artikoloj en la angla kaj en la azerbajĝana havas kelkajn informhavajn bildojn kiujn ni povas kopii. — Super Nabla🪰 21:52, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 15:14, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Gregorio de Narek redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Artikolo pri mezepoka elstara mistika monaĥo. Verkisto. Doktoro de la Universala Eklezio.--AndyHM (diskuto) 21:34, 28 Sep. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La paĝo estas bonkvalita sed mi sugestas etajn ŝanĝojn antaŭ ke ĝi iĝos elstara. Ĝi neniun havas eksteran ligilon. Ĉu vere neniu menciinda ekstera ligilo ekzistas? (Kriterio 2). La spacoj antaŭ kaj malantaŭ la parentezoj ( ) aspektas nekutimaj. (Kriterio 3). Aliaj komentoj: mi sugestas uzi la ŝablonon {{lang-hy}} por enmeti la nomon en la armena. — Super Nabla🪰 21:45, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 14:41, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Armena kvartalo en Jerusalemo redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Ampleksa artikolo pri unu el la historiaj kvartaloj de malnova Jerusalemo. Jam elstara en la angla, kies ĉefa fonto ĝi estas. --AndyHM (diskuto) 18:22, 26 Sep. 2020 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: (Mi povus ŝanĝi ideon se la jenaj problemoj solviĝos) La artikolo estas bonkvalita sed ankoraŭ plibonigenda. La referencoj ŝajne ne estas en Esperanto; en kiu lingvo ili estis? Ŝajnas, ke la referenco «The Rough Guide to Jerusalem» ne bone funkcias. La bildaro malhavas priskribon de la bildoj: estus ankaŭ utile traduki la krokodilaĵojn en la bildoj (Kriterio 2). Kelkfoje la numeraloj estas en la formo 1-a, 2-a, 3-a, ... kaj aliajn fojojn en la formo 1a, 2a, 3a, ... Por enmeti «ĉ.» estas uzinda la ŝablono {{ĉirkaŭ}} (Kriterio 3). Aliaj sugestoj:
- La literaturo erare troviĝas en la sekcio «Referencoj» (vidu: Helpo:KVBA).
- Eble, por faciligi la legadon de datumoj pri elcentoj de etnoj/lingvoj oni povas uzi la ŝablonon {{Tortdiagramo}} aŭ similaj/alternativoj. — Super Nabla🪰 21:42, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: --kani (diskuto) 14:38, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Matenadarano redakti
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Ampleksigita artikolo pri unu el la plej gravaj manuskriptejo de la tuta mondo. --AndyHM (diskuto) 19:49, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: (Mia povus voĉdoni «pore» se la jenaj problemoj solviĝos) Bela artikolo: ĝi estas bonkvalita. Mi konsentas kun Uzanto:JabieroKubo ke kelkaj etaj plibonigoj estas necesaj. La artikolo ne havas literaturon: Ĉu vere neniu interesa libro aŭ ĉapitro ekzistas pri la temo? Almenaŭ unu ligilo rompiĝis: ĉu oni povas trovi similan ligilon por anstataŭi ĝin (po ke la informoj estu kontroleblaj)? (Kriterio 2) — Super Nabla🪰 08:37, 11 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento: La artikolo estas tre interesa kaj meritas poluradon por starigo!!! Sed estas amaso da redaktaj kaj stilaj problemetoj:
- Spacojn post "« " kaj antaŭ " »"
- tre strangaj ".[1]։" ".[2]։" ".[36]," ks. aŭ . aŭ : sed laŭ mi ne ambaŭ.
- Strangaj punktoj inter referencoj [11].[9]
- Pluraj referencoj antaŭ la komoj "...[13]," (laŭ mi pli bonus post ĝi)
- fojaj vikikodoj "junio 2009..</ref>"
- Subtitoloj kaj subsubtitoloj kiel === Malnova konstruaĵo: === kun nebezonataj dupunktoj
- Piednotoj devus esti == Referencoj == kaj forigi la strangan noton [9] (mislokigita)
- Meti kune sub la sama subtitolo: {{portalo Kaŭkazio}} kaj {{projektoj}} aliel ĝi aspektas strange
- Esperantigi la kodojn: [[Image:Մատենադարան համայնապատկեր.jpg|center|thumb|1000px|Մատենադարանի հին շենքի համայնապատկերը]] al Bildo, eta ka.
- Reordigi al:
== Referencoj ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==
Temas pri stilo sed ĝenerale ĝi estas tre interesa, detala kaj ampleksa, se tempo permesas kaj korektoj estas farendaj mi povus prilabori ĝin, iom da helpo estas tre bonvena! Ĉefe francparolanto ĉar ĝi estas elstara en la franca!
JabieroKubo (diskuto) 18:05, 17 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 0
- Komento: 1, nefavora ankoraŭ al elstarigo
La artikolo ne estis elektita kiel elstara.--kani (diskuto) 14:28, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Vsevolod Mejerhold redakti
Interesa figuro de la rusa kulturo kaj bedaŭrinda fino sub stalinisma teroro. Multaj bluaj ligiloj. Se ne elstara, ĉu leginda?.--kani (diskuto) 19:55, 11 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: --RG72 (diskuto) 16:01, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
Komento: Kun ege malmultaj referencoj kaj tro konciza por elstarigo. Eble leginda, sed ne pli.--RG72 (diskuto) 16:01, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
- Mi ankaŭ ŝatus vidi pliajn referencojn. ~★ nmaia d 12:45, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --Lingveno (diskuto) 06:28, 5 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Grandduklando Flandrensis redakti
La artikolo estas tute plena kaj ne havas ruĝajn ligilojn. Skribita bone. --Ochilov (diskuto) 13:25, 7 Jan. 2016 (UTC)
Por redakti
- Por: --Ochilov (diskuto) 13:25, 7 Jan. 2016 (UTC)
- Por: Ilja Drakonov (diskuto) 07:39, 9 Jan. 2016 (UTC).
- Por: --Taken by ocean (diskuto) 08:24, 16 Mar. 2016 (UTC)
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La artikolo estas bone skribita kaj, ankaŭ pro mia propra intensa kunredaktado, ne plu havas ruĝajn ligilojn. Tial mi konsideras ke ĝi prave havas la statuson esti "leginda". Sed la temo estas tiom absurda, pseŭdoenciklopedia, ke oni preskaŭ povus kompreni ĝin parodio de vera enciklopedia landoartikolo, ke mi ne ankoraŭ pliakcentigus la farson per atribuo de "elstara" statuso. Mi skribas tion kiel unu el la kontribuintoj al la artikolo. Ĉu mia argumentado bone kompreneblas? ThomasPusch (diskuto) 19:36, 7 Jan. 2016 (UTC)
- Jes, mi komprenas vian argumentadon. Ĉu bone skribi artikolon tial do unu povas kompreni simple ke estas mikronacio kaj ne vere lando, ThomasPusch? --Ochilov (diskuto) 04:48, 8 Jan. 2016 (UTC)
- Flandrensis estas klubo, klubo kiu ludas "landoludon". Kaj nia artikolo kunludas tiun ludon, priskribas la kluban estraron, la klubajn emblemojn, per sama dezajno kaj samaj informkestoj kvazaŭ temus pri ŝtato. Tiu ludo aspektas al mi tute amuza kaj sendanĝera, sed ŝajnas al mi ke la vikipedia artikolo "kunkreas tiun realon", pri kiu ĝi skribas, ne ke ĝi plenumus mian komprenon de elstara statuso: ke ĝi tiom elstare priskribas eksteran fenomenon, kies priskribo estas tiom montrinda al alilingvaj vikipediaj branĉoj ke ili se eble traduku kaj kopiu el ĝi al sia propra lingvo. Tial mi ne konvinkatas pri elstarigo de la artikolo, pri "duobla honorigo", kaj ne forgesas ke ĝi ja jam estas honorigata per statuso "leginda", kiun mi ne taksas "maltro valora". ThomasPusch (diskuto) 08:37, 8 Jan. 2016 (UTC)
- @ThomasPusch:, sed mi pensas ke tio estas via opinio nur pri la temo de la artikolo kaj ne rilatas al la artikolo pri la temo. Mi ne pensas ke ĝi estas serioza kialo por esti kontraŭ, ĉu ne? :) --Ochilov (diskuto) 13:20, 8 Jan. 2016 (UTC)
- Kontraŭ: Konvinkis min la argumento de Thomas Pusch. Eble elstareco rilatu ankaŭ al la reala graveco de la temo. Tiaj artikoloj estas ja amuzaj beletraĵoj, sed ne imitinde elstaraj artikoloj de ĝenerala enciklopedio. --Dirk Bindmann (diskuto) 00:48, 23 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
- @Dirk Bindmann:, bv legu Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj. Kie estas skribita ke la artikolo devas esti "grava"? La artikolo plenumas ĉiujn kriteriojn. KuboF, Tlustulimu, kion vi pensas? --Ochilov (diskuto) 10:04, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
- En tiu paĝo same ne estas skribita, ke ĉiuj akceptu la skribitajn kriteriojn aŭ limigu sin al tiuj sep kriterioj. Mi ne kontraŭas tiujn kriteriojn, sed mi prijuĝas laŭ propra imago pri elstareco. --Dirk Bindmann (diskuto) 12:12, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
- @Dirk Bindmann:, bv legu Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj. Kie estas skribita ke la artikolo devas esti "grava"? La artikolo plenumas ĉiujn kriteriojn. KuboF, Tlustulimu, kion vi pensas? --Ochilov (diskuto) 10:04, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
- Kontraŭ: Mi ne emas ripeti kion Thomas jam skribis. Krome estus bone eĉ ŝanĝi la informkeston tiel ke tuj videblas, ke ne temas pri vera lando. --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
- Tlustulimu, ĉu vi povas krei informkeston por mikronacioj? --Ochilov (diskuto) 06:01, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
Sindetena: per s-ro Thomas Pusch| --Taken by ocean (diskuto) 12:02, 8 Jan. 2016 (UTC)
Komentoj redakti
Komento:
Rezulto redakti
- Por: 3
- Kontraŭ: 3
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --Ochilov (diskuto) 06:14, 1 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Katedralo de Essen redakti
La artikolo estas traduko de la elstara artikolo el la germanlingva vikipedio.--Longharulo (diskuto) 17:10, 6 Aŭg. 2014 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ:
Detenas redakti
- Sindetena: La artikolo ŝajnas esti bona sed nur 3 foje uzas entekstajn referencojn. Ja estas listo de literaturo, sed de elstara artikolo mi atendas pli klaran staton "kiu aserto estas de kiu fonto". --KuboF (diskuto) 20:16, 22 Okt. 2014 (UTC)
Komentoj redakti
Komento: Klarigeto pri la termino otida de otida konstruaĵo ankoraŭ pli bonigus la artikolon. --DidCORN la 9-a de septembro 2014, 10:45 (UTC)
- Mi iomete ŝanĝis la koncernan frazon kun ligilo al Liudolfidoj, la dinastio ankaŭ nomata "otidoj", ĉar el ĝi originis tri imperiestroj kun la nomo Oto.--Longharulo (diskuto) 07:17, 22 Sep. 2014 (UTC)
- Dankon, estas pli klare nun. Sed kial meti plurfoje mencion "Butono al Enhavo", estas komplikaĵo sen evidenta utileco?--DidCORN la 22-a de septembro 2014, 08:45 (UTC)
Komento: Mi samopinias kun DidCORN ke la ŝablono "Butono al Enhavo" ne nepras, ke ĝi pro sia bunteco tro altiras la atenton for de la enhavo kaj ke oni prefere rezignu pri ĝi. Krome mi dezirus ke la artikolo havus almenaŭ tradukojn de la menciitaj alilingvaj vortumoj, ekzemple pri orgenregistroj, nomoj de sonoriloj kaj enskribaĵoj, se ne eĉ pli bone uzi esperantlingvajn terminojn kaj meti nacilingvajn nomformojn post tio inter krampoj. Krome la teksto ja havas multajn detalajn informojn kaj estas diligente farita. ThomasPusch (diskuto) 16:43, 22 Okt. 2014 (UTC)
- Mi forigis la ŝablonon "Butono al enhavo", mi supozas, ke ĝenerale en artikoloj ĝi estas maltaŭga. --KuboF (diskuto) 20:16, 22 Okt. 2014 (UTC)
Komento: Jes, tiu artikolo multe valoras. Estu domaĝe ne klasi ĝin nur pro la neesperantigitaj orgenregistroj. Mi proponas, ke iu alligis tiun artikolon al nova artikolo, kun, ekzemple, tia titolo "listo de orgenregistroj de la katedralo de Essen". Tielmaniere, fakulo havos tempon traduki la terminojn, sen malfruigi la klasadon de la ĝenerala artikolo kiel elstara. --DidCORN la 11-a de novembro 2014, 18:25 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 0
- Sindetena: 1
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --KuboF (diskuto) 03:04, 12 Nov. 2014 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Pedofilia movado redakti
Uzanto:Pangea reproponas sian artikolon, kiun li antaŭ kelkaj tagoj retiris. --KuboF (diskuto) 11:06, 28 Maj. 2013 (UTC) Origina propono-priskribo estis:
Mi volas proponi ĉi tiun artikolon kiel elstaran. Malgraŭ tio, ke la pritraktata temo estas polemika, mi klopodis, ke ĝi estu maksimume neŭtrala kaj referencita. Ĝi necesas ankoraŭ lingvan plibonigon.--Pangea (diskuto) 11:45, 14 Maj. 2013 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Kraŭs (diskuto) 15:46, 28 Maj. 2013 (UTC). Mi kredas ke la lingvonivelo de la artikolo estas malbona. Oni nomu ĝin kiel ion pli esperantlingvecan, kiel ekzemple "Movado por akcepti seksumadon inter plenkreskuloj kaj geknaboj". Kraŭs (diskuto) 09:43, 15 Jun. 2013 (UTC)
Detenas redakti
- Sindetena: La artikolo sensube estas tre kvalita, la sola konsidero ne elekti ĝin kiel ADSL estas la nerekta propagando de pedofilio pere de tio. Pro tio mi ne povas vere min decidi kaj restas sendecida. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 12:24, 29 Maj. 2013 (UTC)
- Sindetena: Mi dume kontrolis nur parton de la artikolo kaj ĝi ŝajnas al mi bona kaj (mirige) neŭtrala (kio, laŭ mi, ĉe tia temo certe estas unu el la plej grandaj problemoj por publiko). Pro la tikleco de la temo mi ne kuraĝas voĉdoni por ĝis kontrolo ĝis fino. --KuboF (diskuto) 21:08, 13 Jun. 2013 (UTC)
- Sindetena: La artikolo estas sufiĉe ampleksa, sed ĉagrenige estas la uzado de multaj nefundamentaj vortoj. Pro tio mia sindeteno.--Longharulo (diskuto) 14:41, 15 Jun. 2013 (UTC)
Komentoj redakti
- nenio bezonata Kraŭs (diskuto) 15:47, 28 Maj. 2013 (UTC)
- Kara Kraŭs, mi ne tre bone komprenas kio laŭ vi ne estas bezonata, ĉu vi povus esti pli preciza? Ni ja ne voĉdonas pri temo de artikolo sed pri ĝia kvalito. --KuboF (diskuto) 23:30, 29 Maj. 2013 (UTC)
- Pardonu. Mi kredas ke la lingvonivelo de la artikolo estas malbona. Ĝi plilaŭiĝu la bonan lingvon; oni do nomu ĝin "Movado por akcepti seksumadon de infanoj"
- Kara Kraŭs, mi ne tre bone komprenas kio laŭ vi ne estas bezonata, ĉu vi povus esti pli preciza? Ni ja ne voĉdonas pri temo de artikolo sed pri ĝia kvalito. --KuboF (diskuto) 23:30, 29 Maj. 2013 (UTC)
Rilate al lingvo mi ne certas pri (tro?)uzado de la difina artikolo; mi ne kuraĝas "korekti". --KuboF (diskuto) 21:08, 13 Jun. 2013 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 3
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --KuboF (diskuto) 22:27, 29 Jun. 2013 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Pedofilia movado redakti
Mi volas proponi ĉi tiun artikolon kiel elstaran. Malgraŭ tio, ke la pritraktata temo estas polemika, mi klopodis, ke ĝi estu maksimume neŭtrala kaj referencita. Ĝi necesas ankoraŭ lingvan plibonigon.--Pangea (diskuto) 11:45, 14 Maj. 2013 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ:
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
- Komento:
Rezulto redakti
- Por:
- Kontraŭ:
- Sindetena:
La proponinto retiris sian proponon kun komento: "Mi retiras la proponon ĝis engava kompletigo kaj lingva polurado de la artikolo.", vidu [1] --KuboF (diskuto) 10:41, 25 Maj. 2013 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Asociación Deportivo Cali redakti
Mi pensas ke ĉi tiu artikolo plenumas la kriteriojn pri elstareco, kaj estas tre bone referencata. Ĝi estas la plej bona artikolo pri futbalteamo aŭ rilata al sportaj aferoj kiu nun ekzistas ĉe Vikipedio. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:13, 21 Dec. 2012 (UTC)
Por redakti
- Por: -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:13, 21 Dec. 2012 (UTC)
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Kelkaj ĉapitroj enhavas nur listojn, kvankam kombino kun tekstoj eble estas pli bonaj. La tekstoj klarigu la enhavon de la tabeloj. --Tlustulimu (diskuto) 10:27, 21 Dec. 2012 (UTC)
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
- Komento: Eble leginda, tamen ne elstara, ĝi ankoraŭ ne atingas la nivelon de la hispana artikolo. --Dominik (diskuto) 10:53, 21 Dec. 2012 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --KuboF (diskuto) 14:51, 2 Feb. 2013 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Sándor Petőfi redakti
Petis min Crosstor kandidatigi tiun ĉi artikolon. darkweasel94 (diskuto) 19:57, 15 Okt. 2012 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Sen fontoj. --KuboF (diskuto) 20:09, 15 Okt. 2012 (UTC)
- Kontraŭ: La artikolo ne havas fontojn.--Frglz (diskuto) 21:01, 15 Okt. 2012 (UTC)
- Kontraŭ: La artikolo pri poeto/verkisto devintus havi ankaŭ ĉapitron pri ĝenerala karakterizo de lia verkaro, ne nur liston de verkoj. --Uzanto:Pavla Dvořáková 9:34, 18 Okt. 2012 (UTC)
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
- Komento: Tamen, mi vidas ke la artikolo mencias kiel fonton la hungaran Vikipedio (maltaŭgmaniere, tamen mencias). Bone, fonto por traduko tio povas esti, sed artikolo bezonas fontojn por siaj informoj ĉi-Vikipedie por povi esti elstara. --KuboF (diskuto) 20:23, 15 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 3
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. KuboF (diskuto) 12:38, 25 Nov. 2012 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Pécs redakti
Petis min Crosstor kandidatigi tiun ĉi artikolon. darkweasel94 (diskuto) 19:57, 15 Okt. 2012 (UTC)
Por redakti
- Por:
Kontraŭ redakti
Detenas redakti
- Sindetena:
Komentoj redakti
- Komento: Tamen, mi vidas ke la artikolo mencias kiel fonton la hungaran Vikipedio (maltaŭgmaniere, tamen mencias). Bone, fonto por traduko tio povas esti, sed artikolo bezonas fontojn por siaj informoj ĉi-Vikipedie por por povi esti elstara. --KuboF (diskuto) 20:22, 15 Okt. 2012 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. KuboF (diskuto) 12:37, 25 Nov. 2012 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Ŝanhajo redakti
estis proponita de Pejno Simono (?) por ADLS en la malnova sistemo. darkweasel94 (diskuto) 21:23, 21 Sep. 2012 (UTC)
Por redakti
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Mi iom polurigis la artikolon sed multo restis. Antaŭe ĝi estis eĉ parte alilingva. --KuboF (diskuto) 18:50, 22 Sep. 2012 (UTC)
Detenas redakti
- Sindetena: Unuflanke estas tre ampleksa artikolo pri grava urbego, bone ilustrita per bildoj. Aliaflanke la lingvaj malglataĵoj kaj la multaj ruĝaj ligiloj detenas min de plenanima porado.--Longharulo (diskuto) 17:39, 24 Sep. 2012 (UTC)
Komentoj redakti
- Komento: Se mi bone memoras, jam estis plurfoje diskutata ĉu "ruĝaj ligiloj" estu kriterio de kvalito de koncerna artikolo. Kaj laŭ mia memoro oni ĉiam konstatis ke ili estas kriterio de kvalito de aliaj partoj de Vikipedio, ne de la artikolo. --KuboF (diskuto) 14:33, 25 Sep. 2012 (UTC)
- Mi konsentas. Tamen, kiam la artikolo mem iĝas parte nekomprenebla pro la ruĝaj ligiloj, eble indas iom klarigi la aferon en la artikolo mem por klerigi la leganton. Jen io tute ĝenerala, mi ne parolas specife pri la kandidata artikolo. darkweasel94 (diskuto) 14:41, 25 Sep. 2012 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 1
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --KuboF (diskuto) 12:08, 3 Nov. 2012 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Nicolas Boileau redakti
estis proponita de Pejno Simono por ADLS en la malnova sistemo. darkweasel94 (diskuto) 21:18, 21 Sep. 2012 (UTC)
Por redakti
- Por: --Dominik (diskuto) 15:39, 23 Sep. 2012 (UTC)
- Por: --Longharulo (diskuto) 17:12, 24 Sep. 2012 (UTC)
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Krom la fakto, ke tiuj poeziaj tradukoj, ĉar neniam antaŭe publikigitaj, estas laŭ mi originala esplorado (laŭvortaj tradukoj estus tamen certe akcepteblaj) mi vidas plurajn neneŭtralajn frazerojn en la artikolo (iomete acida spritaĵo kaj tiaj aĵoj); se oni uzas tiajn, oni menciu la fonton, de kiu venas tiu subjektiva priskribo. Vortelektoj kiel Por Esperantistoj estas eble interese, ke ... same ne plenumas la regulon pri neŭtrala vidpunkto. Ĝenerale, kvankam la artikolo ja mencias fontojn, ĝi diras klare per referencoj, de kiu fonto estas kiuj informoj, nur por malmultaj informoj. Granda parto de la artikolo konsistas el poeziaĵoj, listoj de verkoj kaj galerioj - speciale listoj de verkoj estas tie en tro granda proporcio kompare al la resto de la artikolo, ilin indus ŝovi al aparta "listo de verkoj de Nicolas Boileau". Mi menciu, ke fakan scion pri tiu persono mi tute ne havas, sed jen tute supraĵa kritiko de sensciulo, kiel ilin celas la artikolo. darkweasel94 (diskuto) 20:08, 22 Sep. 2012 (UTC)
- Kontraŭ: La artikolo vere bezonas almenaŭ ioman stilan neŭtraligon. --KuboF (diskuto) 20:42, 22 Sep. 2012 (UTC)
Detenas redakti
Komentoj redakti
- Komento: Mi ne tre certas ĉu taŭgas por artikolo multaj poemoj, tiuj estu prefere ligitaj en eksteraj ligiloj. Mi uzis sufiĉan tempon por plikutimigi la artikolon, tamen mi ne certas. --KuboF (diskuto) 19:25, 22 Sep. 2012 (UTC)
- Komento: ↑ Oni ne povas kompreni la vivon, la problemojn kaj la socian situacion de tiu ĉi verkisto, ne povante legi almenaŭ kelkajn eltiraĵojn el liaj verkoj. Kaj traduki liajn versojn nur proze, kiel iu proponis, ne sufiĉus por montri ties spritan kaj parte tre mokecan stilon. Aldone, mi atentigas, ke priskribi verkiston kaj liajn verkojn estas iomete alia tasko, ol senemocie kaj faktfidinde dokumenti la Metroon de Vieno. Aldone mi menciu, ke tiu Esperanta artikolo entenas pli da teksto kaj datumoj, ol ĉiuj etnolingvaj versioj entenas, inklude la Francan. Do oni ne povas skribi pli da priskriba teksto, ĉar simple vere ĉio, kio estas konata pri la bonulo, jem menciiĝas. Do simple ne eblas skribi pli. Evidente pri liaj verkoj oni povus skribi multe pli, sed ne pri la homo Nicolas Boileau mem. -- PEJNO Simono Diskuto 19:43, 23 Sep. 2012 (UTC)
- Komento: Legi artikolon pri poeto kaj lia verko sen prezentado de poemo estas same tede kiel legi artikolon pri muzikpeco sen aŭdaj aŭ notaciaj ekzemploj. Tial mi trovis vere agrable, legi kelkajn poemojn kun iliaj tradukoj. Ĝuste por ni esperantistoj, kiuj ne nepre scipovus la francan, tio estas bona aliro al fremdlingva teksto.--Longharulo (diskuto) 17:22, 24 Sep. 2012 (UTC)
- Komento:
↑ Post atentigo de Dominik pri mistraduko, mi ŝanĝis la tradukon de la fragmento el Kanto I de Versarto. Cetere, mi tute ne komprenas, kial laŭvorta traduko estu akceptebla, sed poezia ne. Ĉu eble nur mizereco rilate tradukadon estas tie ĉi akceptebla? Ĉi-okaze la fuŝa elmeto de la Gugla tradukilo estus eĉ pli akceptebla, do bonvenega kaj vere ideala. Aldone, neniu povus poste riproĉi, ke la traduko estas la propra verko de la artikola praaŭtoro. Cetere, ankaŭ proza traduko estas neniom malpli propra verko de aŭtoro. Ĉiu artikolo, ĉu tradukita aŭ ne, ĉu proza aŭ ne, ĉu eĉ nur listo, kiun iu ajn aŭ iuj ajn skribas tie ĉi, estas verko. Tiu ĉi naiva kredo pri la neverkeco de tiaĵoj estas miaopinie nur memtrompa mito. -- PEJNO Simono Diskuto 16:32, 25 Sep. 2012 (UTC)
- Nu, laŭeble (!) laŭvortaj tradukoj estas relative facile kontroleblaj de homo sperta en ambaŭ lingvoj. Ankaŭ ne estas problemo adapti ion al la stilo kaj la bonsoneco de la cela lingvo, sed oni tamen penu ne perdi signifon. Sed anstataŭigi maron per rivero, kiel jam en la unua poemo, estas elpensaĵo de iu Vikipediisto, evidente kreita nur por ke estu rimo. Vikipediistoj tamen penu nenion mem elpensi, sed prezenti tion, kio estis jam antaŭe publikigita kaj establita, simple ĉar alie Vikipedio ne estas fidinda. Vikipedio estas fonto de scio, ne ejo por publikigi laŭeble belajn tradukojn. La kandidata artikolo supozigas la leganton, ke tiuj tradukoj estas vere tio, kio estas skribita en la franclingva originalo - trompa supozigo.
- Cetere, pri "verkoj" neniu parolis - evidente estas necese revortigi aferojn el fontoj per propraj vortoj, alie ni rompus kopirajton. Estas kopirajte grava diferenco inter ideo kaj ĝia esprimo - la ideoj estu ĉe ni la samaj kiel en ekzistantaj fidindaj fontoj, sed la esprimoj ne. darkweasel94 (diskuto) 06:01, 26 Sep. 2012 (UTC)
- ↑ Iel vi ne komprenas la kvintesencon de poezio. Poezio ne estas tradukebla laŭvorte, kaj mi per tiu esprimo tute ne celas iujn ŝanĝojn por atingi iujn rimajn necesojn. Cetere, ofte prozo ne estas tradukebla. Ekzemple, kiel vi volus traduki — "Ich habe hier die Schnauze gestrichen voll!"?. Do jen simpla tasketo por vi — prozon al prozo. Kaj ja ne verku ion novan aŭ substituu rivero al maro aŭ simile. Aldone revortigi ion per propraj vortoj estas jam ne plu tradukado, ĉu ne? Do temas pri propra reverko, ĉar ĝi ne redonas vortfidele la tekston de iuj fontoj. Do via tuta argumentado limas absurdon. Laŭ vi oni ja NE verku, sed tamen ja RE-verku. Cetere, eble vi legu http://www.bokorlang.com/journal/33copyright.htm. Se temas pri literaturo kopirajto rilatas ne rekte al specifa ideo, sed al specifa ideo prezentita en specifa formo. Mi kredas vi konfuzas la aferojn iomete. Se ne estus tiel, Vikipedio tute ne rajtus ekzisti. La reformulado de informoj troveblaj ĉe diversaj fontoj estas ja krei novan verkon. Nur pro tio oni ne rompas la kopirajton de la praverko. Aparte de tio, oni rajtas, ĝis specifa grado, citi, do tiam uzante la precizan envortigon de la originalo kaj ĉe tio informante pri la fonto. Do ĉiu artikolo tie ĉi estas malgranda novverko. Do havas vere nulan sencon voli riproĉi al iu, ke li ene de verko verkis ion. -- PEJNO Simono Diskuto 09:13, 26 Sep. 2012 (UTC)
- Koncerne kopirajton, ni ŝajnas konsenti, ja mi diris precize la saman aferon. Estas prave, ke idiomojn (kiel en via ekzemplo) ne eblas traduki laŭvorte, sed pri tio ne temas tie ĉi; la priparolataj tradukoj eĉ ne estas laŭsencaj. Temas pri tio, ĉu pli gravas informi, kion la verkinto de iu originala poeziaĵo vere skribis, aŭ konservi la poeziecon. Kaj tiu demando estas simple respondebla per tio, ke Vikipedio estas fonto de informoj, kaj do ni informu kaj ne "distru" konservante la poeziecon. Io alia estus, se jam ekzistus antaŭe publikigita, sufiĉe disvastiĝinta traduko al Esperanto, ĉar tiam ni povus informi pri tiu traduko.
- Mi ne estas spertulo pri poezio, kaj tial mi lasas la artikolon mem en paco - temas al mi nur pri tio, ke tio estas manko, kiu ne taŭgas por elstara artikolo. Mi mem do ne plu diskutos tion ĉi, tiajn kritikojn bonvolu akcepti. darkweasel94 (diskuto) 14:24, 26 Sep. 2012 (UTC)
- ↑ Alivorte, la artikolo laŭ vi ne povos iĝi elstara pro la poezieco de la tradukoj de la orignallingve citata poezio. Do, se mi forigus ĉiujn poeziaĵojn, ne plu estus problemo, ĉu ne? Ĝuste pro tiu ĉi jam plurfoje prezentita dogmemo mi estas jam ĉesinta kontribui artikolojn. Simple ne havas sencon, ĉar mia sento pri kvalito simple ne kongruas kun tio, kion ekzemple nun vi postulas. Proza laŭvorta traduko de poezio — plene ridinda! Kaj precizecon oni tute ne atingas tiel, ĉar jam la diverĝantaj signifokampoj aŭ aplikaj situacioj de la unuopaj vortoj plej ofte malhelpas tion. Specife okaze de poezio. Kaj ankaŭ proze ne estas pli bone. En la etnaj lingvoj idiomaĵoj (idiomoj???) abundegas. Se ankaŭ vi ne kapablas traduki nur unusolan Germanan frazon, sen verki, tja, tiam via tuta argumentada linio iel kolapsas, ĉu ne? Sciu, por mi estas la intelekta enhavo de artikolo kaj ties utilo por la legantoj pli gravaj, ol la formo postulata eble de iu tre rigidosta korseto eĉ betonkape aplikata. -- PEJNO Simono Diskuto 15:42, 27 Sep. 2012 (UTC)
- Interesa parolado Pejno, kiel ĉiam... Pri poemoj ne ne parolos (ĉion mi skribis supre). Ĉiam ni, vikipediistoj, devas memori pri Vikipedio:Ne_faru_originalan_esploradon, pro tio ankaŭ mi kontraŭas tiun poeziecan tradukadon fare de vikipediisto kaj ankaŭ mi konsentas pri ebla enigo de jam sufiĉe disvastiĝinta poezia traduko. Eble ĉio. --KuboF (diskuto) 17:08, 27 Sep. 2012 (UTC)
- (redakta konflikto kun KuboF, jen kiel longe mi bezonis por tiu ĉi diskutero) Mi nun iom esploris, kiel aliaj Vikipedioj solvas similajn kazojn. Mi simple serĉis kelkajn hazardajn poemojn, kaj fakte estis ne tre facile eĉ entute trovi artikolojn, kiuj citas plenajn poemojn ...
- en:Der Erlkönig enhavas kaj laŭvortan kaj poezian tradukojn. La poezia traduko ŝajnas tamen ne esti elpensaĵo de Vikipediisto, sed - kvankam la artikolo tion ne mencias, kio estas certe ankaŭ kvalitmanko, do mi ne diras, ke ĉio estas perfekta en aliaj Vikipedioj - laŭ rapida Google-esploro traduko de Edgar Alfred Bowring en 1853. La koresponda franclingva artikolo enhavas du establitajn poeziajn tradukojn.
- Kvankam mi ne scias la svedan, nek la tradukoj en en:Herr Mannelig nek en de:Herr Mannelig ŝajnas al mi poeziaj tradukoj.
- en:Wanderer's Nightsong havas poeziajn tradukojn jam antaŭe ie publikigitajn.
- en:O lieb, so lang du lieben kannst havas laŭvortajn tradukojn.
- Ankaŭ en:Die Lösung restas fidela al la originalo (jen pli preciza esprimo ol laŭvorta por tio, kion mi celas).
- Same en:Elfenlied.
- Mi ne emas serĉi plu, ĉar tutsimple nur malmultaj poemaj artikoloj (kaj speciale ne artikoloj pri iliaj verkistoj) citas la tutan poemon kaj la kategoriaj arboj estas ne tre superrigardeblaj. Tamen mi ne trovis ekzemplon, kie Vikipediisto mem tradukis poezie (t.e. ne fidele al la originalo) por Vikipedio. Vikipedio:Ne faru originalan esploradon bonkiale estas unu el la bazaj principoj de Vikipedio. Evidente tamen ni havas malsamajn imagojn pri tio, kiel perfekte aspektus Vikipedio. Mi opinias, ke ĝiaj bazaj principoj, kiuj kontribuis al ĝia sukceso almenaŭ en aliaj lingvoj, estas gravaj kaj sekvindaj. Vi certe pravas, ke fojfoje povas esti bone ignori regulojn (do ne regas tie ĉi dogmemo, kvankam ni ankaŭ ne estas anarĥio), se tio helpas al la ĝenerala celo de Vikipedio, tamen oni tion faru nur - nu, se tio plibonigas Vikipedion.
- Ĉiuokaze mia kritiko enhavis pli ol nur tion, pri kio ni diskutas nun. Cetere, dankon pro la atentigo pri idiomo kaj idiomaĵo, mi rekontrolis en vortaro kaj de nun ne plu faros tiun lingvan eraron. darkweasel94 (diskuto) 17:29, 27 Sep. 2012 (UTC)
- (redakta konflikto kun KuboF, jen kiel longe mi bezonis por tiu ĉi diskutero) Mi nun iom esploris, kiel aliaj Vikipedioj solvas similajn kazojn. Mi simple serĉis kelkajn hazardajn poemojn, kaj fakte estis ne tre facile eĉ entute trovi artikolojn, kiuj citas plenajn poemojn ...
- ↑ Nu fakte rilate al Erlkönig ankaŭ mi donas la tradukon de alia kaj informas pri la libro, en kiu ĝi publikiĝis. Pri la cetero mi opinias simple, ke ĉio, kio en artikolo utilas al la komprenado de la artikola temo, estas bona. Evidente, nur kondiĉe, ke ĝi samtempe estas vera kaj laŭeble dokumentebla. -- PEJNO Simono Diskuto 07:14, 28 Sep. 2012 (UTC)
-
↑ Vi skribas: en:O lieb, so lang du lieben kannst havas laŭvortajn tradukojn. Ho ve, ho ve, jen traduko plene malĝusta!
Jen la tipa kvalito, kiun oni laŭŝajne ankaŭ tie ĉi laŭvorte alstrebas. Evidente, plene regulkonforma. -- PEJNO Simono Diskuto 07:36, 28 Sep. 2012 (UTC)1. magst ne estas may, ĝi estu want aŭ like. 2. klagst ne estas weep, ĝi estu wail, lament aŭ eble mourn.
-
↑ Vi skribas: en:O lieb, so lang du lieben kannst havas laŭvortajn tradukojn. Ho ve, ho ve, jen traduko plene malĝusta!
Rezulto redakti
- Por: 2
- Kontraŭ: 2
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --KuboF (diskuto) 12:08, 3 Nov. 2012 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Selena redakti
Por redakti
Detenas redakti
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Lingvaĵo plene nesufiĉa. Harstarigaj eraroj. -- PEJNO Simono Diskuto 08:17, 12 Sep. 2012 (UTC)
Komentoj redakti
- Komento: Mi ne povas ankoraŭ pori. Jes, la artikolo estas detalriĉa, sed restas ankoraŭ poluro. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝo • Diskutpaĝo • Nouormand) 19:37, 13 Jul. 2012 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 1
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elektita kiel elstara. --KuboF (diskuto) 20:21, 12 Sep. 2012 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
La Silenta Vojo redakti
Proponita de Axel584 (diskuto) 08:24, 22 Mar. 2012 (UTC)
Por redakti
- Por:
Detenas redakti
- Sindetena:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Artikolo sen fontoj kaj/aŭ referencoj estas absolute neakceptebla! --CubeF (diskuto) 10:22, 22 Mar. 2012 (UTC)
- Kontraŭ: Nek enhave, nek lingvaĵe, nek reference, akceptebla! Proponi tiun povas nur esti ŝerco.
- Kontraŭ: Mi pensas same kiel miaj antaŭuloj. --Tlustulimu (diskuto) 11:16, 27 Mar. 2012 (UTC)
# Kontraŭ: --Dominik (diskuto) 12:40, 19 Maj. 2012 (UTC) --Dominik (diskuto) 23:33, 1 Jul. 2012 (UTC)
Komentoj redakti
- Komento:
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 3
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elstarigita. --KuboF (diskuto) 11:08, 7 Sep. 2012 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Litertabulo redakti
Proponita de Marcos 15:55, 17. Sep 2010 (UTC)
Por redakti
- Por:
Detenas redakti
- Sindetena:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La artikolo baziĝas sur malmultaj fontoj, ĉefe nur unu libro. --★ → Airon 21:16, 17. Sep 2010 (UTC)
- Kontraŭ: Nu, la artikolo ŝajnas al mi mallonga, tamen se ĝi estas elstara en la gernama vikio ĝi ŝajne estas kompleta. Mi kontraŭas nur pro iuj stilaj eraroj kaj lingvaj nekutimaĵoj, post plibonigo de ili mi voĉdonos por elstarigo. --CubeF 20:12, 17 Jan. 2012 (UTC)
- Kontraŭ: Inter 23000 (ĉi tiu artikolo) kaj 90000 bitokoj (Historio de matematiko), la artikolo "Historio de matematiko" meritas iĝi elstara artikolo. Por resumi, estas mallonga artikolo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:37, 22 Apr. 2012 (UTC)
# Kontraŭ: --Dominik (diskuto) 12:40, 19 Maj. 2012 (UTC) --Dominik (diskuto) 23:33, 1 Jul. 2012 (UTC)
Komentoj redakti
- Komento: Temas pri bona traduko de artikolo, kiu estas elstara en la germana Vikipedio. Ĉar la kriterioj pri elstareco en la germana Vikipedio estas pli rigoraj ol ĉe ni, ĝi do estas bona kondidato por elstareco ankaŭ ĉe ni. Marcos 15:57, 17. Sep 2010 (UTC)
Rezulto redakti
- Por: 0
- Kontraŭ: 3
- Sindetena: 0
La artikolo ne estis elstarigita. --KuboF (diskuto) 11:21, 7 Sep. 2012 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Legoscio redakti
Proponita de Kaja 15:00, 22. Aprilo 2010 (GMT+10)
Por redakti
- Por:
Detenas redakti
- Sindetena:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: --Ssire 08:59, 21. Maj 2010 (UTC)
Komentoj redakti
- Komento: Mi voĉdonas kontraŭ pro du ĉefaj motivoj
- Ilustrado : La "junulino leganta" estas tipe ŝtopeca bildo, sen ajna intereso. (Tion mi skribis en la diskut-paĝo)
- Lingvo: Stilo kaj sintakso ŝajne ne estas senpekaj (ezemple: "ulo legoscia estis unu, kiu sciis..."/"Legoscianto estis iu, kiu sciis"; "Estas tre grava"/"Estas tre grave"; en "pedagogio" uzado de "bebo" por paroli pri infanoj, kiuj evidente ne plu estas beboj... "Dum la beboj kreskas kaj evoluas iom da lingvo scio", "se ili mem evoluas intereson" : evolui-ntr!/kreskigi; "po tage"/"potage"; "La legoscio statistikoj varias"/"La legosciostatistikoj varias" aŭ "La prilegosciaj statistikoj varias"; same "La legoscio gradoj inter viroj") ktp. Verŝajne mi ne vidis ĉiujn, precipe ke mi ne legis la tuton.
- Evidente, oni povas riproĉi min, ke mi kritikis anstataŭ rekte korekti, tamen ŝajnas al mi preferinde nur substreki la problemon, tiel ke homoj pli kompetantaj ol mi (mi ja ne certas pri miaj kritikoj !) zorgu pri pli kompleta polurado. Evidentas ke mi ŝanĝos mian voĉdonon se la artikolo evoluas (plikreskigas sian elstarecan nivelon)--Ssire 08:59, 21. Maj 2010 (UTC)
- Komento: Germana proverbo diras: "Unu bildo diras pli ol mil vortoj". Laŭ mia kompreno bildo, kiu prezentas leganton antaŭ bone ekipita librobretaro taŭge ilustras la titolon de la artikolo "legoscio" (Cetere: anstataŭ "kompetanta" bv. uzi la vorton "kompetenta")--Longharulo 20:20, 6. Feb 2011 (UTC)
Sufiismo redakti
Por redakti
- Por: --Pavla Dvořáková 16:36, 24. June 2010 (UTC)
- Por: ~ Iketsi 04:13, 19 Nov. 2011 (UTC)
Detenas redakti
- Sindetena:
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: La temo ne estas sufiĉe disvolvita, mankas informoj pri gravaj sufiistoj, pri sufiismo en populara kulturo, eblus doni pliajn bildojn, necesas pliaj referencoj, parto "Historio" estas malbone legebla kaj bezonas ordigon, ktp, ktp. --CubeF 22:16, 19 Dec. 2011 (UTC)
Komentoj redakti
- Komento:
Landoj redakti
Mi proponas Armenion, Kartvelion, Butanon, Slovenion, kaj Kamboĝon por elstaraj artikoloj. Kaj eble aliaj (Laoso kaj Libano) Andy
- Armenio kaj Kartvelio bezonas ankoraŭ fontindikojn. Krom tio ili jam plenumas la kriteriojn por elstareco.
- Butano, Slovenio, kaj Kamboĝo estas bonaj kandidatoj por legindaj artikoloj. Por elstareco ankoraŭ necesas pliampleksigo kaj fontindikoj.
- Laoso kaj Libano eĉ por legindeco ankoraŭ bezonus ioman plibonigon. Marcos 12:35, 8. Apr 2009 (UTC)
Fermita je la 14:16, 20 Aŭg. 2009 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 14:48, 16 Okt. 2012 (UTC)
Proponita de LukiZ 13:53, 05. Feb 2009 (UTC).
- Por:
- Detenas:
- Kontraŭ:
- Kontraŭ: Marcos 20:56, 5. Feb 2009 (UTC)
- Komentoj:
- En sia nuna stato la artikolo povas esti nur markita kiel "leginda". Kiam estos okazinta la unua JES, kaj eblos pli multe skribi en tiu artikolo, tiam oni povas plialtigi la statuson al elstara (se iu vere bone faras tiun pliampleksigon de la artikolo).
- Mi do nun proponas la artikolon sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Marcos 20:56, 5. Feb 2009 (UTC)
Fermita je la 14:16, 20 Aŭg. 2009 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 14:48, 16 Okt. 2012 (UTC)
Proponita de --Divi leschi genus amo 15:27, 6. Mar 2008 (UTC).
- Por:
- Detenas:
- Kontraŭ:
- Kontraŭ: La artikolo ankoraŭ povas esti pliampleksigata, precipe la sekcio pri lia stilo kaj liaj verkoj; komparu ekzemple la versiojn francan, hispanan aŭ germanan de la artikolo. Sed ĝi certe jam taŭgas kiel kandidato por legindeco. Marcos 00:55, 7. Mar 2008 (UTC)
- Komentoj:
La voĉdonado estis fermita je la 22:18, 2 Maj. 2008 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 15:09, 16 Okt. 2012 (UTC)
proponita de Pep Pou ( je 2007-09-22 08h56 UTC ).
- Kontraŭ: Ĝi povas ankoraŭ konsiderinde plilongiĝi (komparu la hispanan version); tute mankas fontindikoj; kaj la lingva stilo ne estas tute enciklopedia: uzo de as-tempo por pasintaĵoj estas inda stilo en beletro, sed prefere ne uzinda en enciklopedio. Marcos 17:39, 2. Mar 2008 (UTC)
- (neŭtrala) Ĝi certe estas leginda! Tre bela, sed eble kun polurado kaj listigo de fontoj ĝi estos elstara. -- Yekrats 14:23, 22. Mar 2008 (UTC)
La voĉdonado estis fermita je la 13:00, 23 Mar. 2008 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 15:12, 16 Okt. 2012 (UTC)
proponita de Pep Pou ( je 2007-09-05 07h40 UTC ).
- Kontraŭ
- Kontraŭ: La artikolo estas ne sufiĉe ampleksa por fariĝi elstara, kaj miaopinie pli taŭgus kiel leginda artikolo. Thomas Guibal 11:35, 8. Sep 2007 (UTC)
La voĉdonado estis fermita je la 18:44, 2 Mar. 2008 fare de Marcos. --KuboF (diskuto) 15:15, 16 Okt. 2012 (UTC)
proponita de Eric Coffinet ( je 2007-04-17 06h40 UTC ) pri la historio kaj la signifo de la proklamoj de la fondinto de la Bahaa Kredo dum la 2-a parto de la 19-a jarcento
- Por:
- Detenas:
- Bill O'Ryan ☺ ₪ 15:16, 24. Apr 2007 (UTC)
- Kontraŭ:
# Kontraŭ: Miajn komentojn mi lasis ĉe Diskuto:Proklamoj de Baha'u'llah, ĉar ili tro longas por traktiĝi ĉi tie. Tamen mi kredas ke la temo havas sufican potencialon. O'RyanW (☺ ₪) 05:51, 19. Apr 2007 (UTC)
- Komence mia reago rilatis al legebleco. La artikolo nun estas multe pli legebla. Pri la cetero, opinioj diversas. Mi ŝanĝas al sindeteno. Esperinde, aliaj legos la artikolon kaj formos sendependan opinion. Dume, estus laŭ mi utile proponi ĝin kiel "legindan artikolon", por allogi pli da konstruema kritiko. Bill O'Ryan ☺ ₪ 15:16, 24. Apr 2007 (UTC)
- Komentoj:
La voĉdonado estis fermita je la 08:36, 27 Okt. 2007 fare de Thomas Guibal. --KuboF (diskuto) 15:24, 16 Okt. 2012 (UTC)