Vikipedio:Referencoj

(Alidirektita el Vikipedio:REF)

Tiu ĉi paĝo kunigas principojn pri kiel en artikoloj en la Esperanta Vikipedio estu uzataj referencoj por citi fontojn kaj kiaj fontoj estu plej bone citataj. Kvankam en ĝenerala senco la vorto referenco estas uzata por ĉiuj mencioj de fontoj en artikolo / verko; en Vikipedio praktike ĉiam la vorto referenco signifas enteksta referenco. Tiel ekz. listo de fontoj fine de artikolo ne estas konsiderata kiel referenco kaj ne sufiĉas por plenumi citbezonojn.

Vikipedio baziĝas sur kelkaj bazaj principoj, inter ili ankaŭ la regulo pri neniu propra esplorado. Laŭ tiu regulo estas permesataj neniuj unuagradaj informoj kaj sekve artikoloj estu konstruitaj sur pluraj diversaj, sendependaj fontoj. Tiujn fontojn indas en artikolo citi pro diversaj kialoj:

  • por plenumi postulojn de etiketo, leĝoj pri aŭtoraj rajtoj kaj similaj normoj,
  • por ke la artikolo estu fidinda kaj kontrolebla,
  • por ke leganto povu facile akiri pliajn informojn de fidindaj fontoj.

Averto-ŝablonoj redakti

Se estas en artikolo problemo(j) pri fontoj eblas ĝin marki per avertoŝablonoj

Por tuta artikolo
se eĉ ne unu fonto estas citita
se iuj fontoj enestas, sed por artikolo tio ne sufiĉas
se estas fontoj nur listigitaj sed mankas entekstaj referencoj
Por frazo
se konkreta citita aserto ne havas fonton
se konkreta dubinda aserto ne havas fonton
se la citaĵo estas probable vera, sed bezonas specifecon, aŭ por citaĵoj malhavantaj referencojn
por peti al aliaj redaktontoj klarigi la aŭtoron.

Sekcio "Referencoj" redakti

La sekcio en kiuj estas listigitaj referencoj nomiĝu "Referencoj". Antaŭe estis uzata ankaŭ "Notoj kaj referencoj", kiu estas nun malrekomendata! Notoj, kiuj servas por alia celo ol referencoj, apartenas al la sekcio Notoj.

Ĉiuj eblaj finaj sekcioj estas tiuj kaj en tiu ĉi vicordo:

== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

Specoj de fontoj laŭ formo de publikigo redakti

Fontoj estas dispecigitaj en tri bazajn specojn laŭ maniero de ilia publikigo:

  • Presitaj - en artikolo estas en la sekcio Literaturo. Se neniu enteksta referenco citas ilin, ili estas konsiderataj nur kiel fontoj kaj ne sufiĉas por citado en artikolo.
  • Interretaj - eksteraj interretaj fontoj, kiuj estis uzitaj por verki artikolon aŭ kiuj enhavas la menciitajn informojn. Interretaj fontoj estu laŭeble disponeblaj.
  • Alilingva Vikipedio aŭ alia projekto de la Fondaĵo Vikimedio - ne temas pri taŭga fonto, ne estas uzabla por citi fonton de aserto en artikolo (sed en iuj specifaj okazoj eblas ĝin citi, precipe en privikipediaj helpopaĝoj). Estas konsilinda en traduko de alilingva Vikipedio mencii la fonton (plejbone per la ŝablono {{Tradukita}}) por ebligi trovon de la aŭtoro de la origina teksto. Tio estas postulata de ĝenerala etiko kaj aparte de liberaj permesiloj CC-BY-SA kaj GFDL, kiuj estas uzataj en Vikipedio.

Specoj de fontoj laŭ celo redakti

Ne ĉiuj fontoj estas "sendependaj fidindaj netrivialaj fontoj" en la senco de difino de enciklopedia menciindeco.

Ofte estas fontoj citataj ekzemple por:

  • pliprecizigi difinon (ekz. post nomo de institucio estas ligilo al ĝia retejo),
  • ilustri aserton,
  • montri aŭtentajn fontojn devenantaj rekte de la subjekto de la artikolo.

De referenco klaru kial ĝi estas en artikolo uzita. Tial estas foje taŭga al "bibliografiaj datumoj" aldoni koncizan resumon aŭ mallongan precizan citaĵon de la fonto.

Gravas konscii ke citado de fonto fakte ne estas konfirmo de valideco de la aserto, sed nur pruvo de ĝia deveno kaj aŭtenteco.

Tutartikolaj fontoj kaj entekstaj referencoj redakti

Referencoj ĉiam rilatas al konkreta aserto. Tio validas ankaŭ se tiu fonto estis uzita por kreo de tuta artikolo.

Referencojn enigu per etikedo <ref>Teksto de referenco</ref>. En la fino de la artikolo, en la sekcio Referencoj enigu la ŝablonon {{Referencoj}}. Pro teknikaj kialoj nepras meti la sekcion Referencoj post la eventuala sekcio Notoj! Ĉiuj eblaj finaj sekcioj estas tiuj ĉi kaj en tiu ĉi vicordo:

== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

Se indas en unu artikolo plurfoje uzi unu la saman referencon, anstataŭ plurfoja enigado de referenco pli taŭgas nomi ĝin kaj poste uzadi nur ties nomon. Dum unua uzo vi skribu plenan referencon kaj en formo <ref name="nomo">teksto de referenco</ref> sed por ĉiuj pliaj uzoj nur skribu <ref name="nomo" />. En listo de referencoj tiel ne kreiĝas kelkaj samaj referencoj sed unu plurobla. Tia referenco ligas al teksto per distingaj nombroj. Nomoj de referencoj bezonas esti unikaj por la tuta artikolo. Ekzemplon vi vidu en Vikipedio:Notoj.

Por citi libron, gazeton, retan artikolon aŭ simile estas rekomendata uzo de citŝablonoj, ĉar ili aŭtomate kreas rekomendatan citformon kaj danke al eksplicita listo de parametroj instigas al plenigo de multaj utilaj informoj.

Kion citi redakti

Principe estas bezonata citado per referenco de precipe tiuj aferoj:

  1. Malfavoraj asertoj pri vivantaj aŭ ne de antaŭlonge mortintaj homoj
    • „En la jaro 2010 li estis en konflikto pro uzado de drogoj.“
  2. Malfavoraj asertoj pri homgrupoj, organizaĵoj, ktp.
  3. Disputeblaj kaj minoritataj opinioj, inkluzive de ajnaj informoj, kiujn en bona kredo dubigis iu vikipediisto.
    • „Laŭ iuj aŭtoroj la homo neniam surluniĝis kaj ĉiuj videoj kun kosmonaŭtoj estis filmitaj en filma studio.“
  4. Majoritataj opinioj per kiuj estas kondamnataj minoritataj aŭ dubaj opinioj.
    • „La scienco asertas, ke geopatogenaj zonoj estas sensencaĵo.“
  5. Laŭvortaj citaĵoj de aliaj aŭtoroj.
    • „Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.“
  6. Precizaj numeraj kaj statistikaj datumoj.
    • „En la jaro 2001 estis en la urbo 23 456 loĝantoj.“
  7. Leĝoj, preskribo, reguloj ks., eĉ se ne temas pri laŭvorta citado.
    • „Kiel plenkreska persono estas konsiderata persono aĝanta almenaŭ 18 jarojn en la tago de efektiviĝo.“
  8. Partoj de teksto kiuj estas koncipitaj laŭ unu ekstera fonto, do parafrazado aŭ resumo de aliaj aŭtoroj (ekz. se iu alineo de artikolo baziĝas ekskluzive sur unu ĉapitro de libro, tiam estas necese tiun libron citi fine de la alineo)
  9. Taksado - arta, morala, kvalita ks.
    • „Dürer estis sendube majstro de plej alta rango, li kiel neniu alia pontis mezepokon al renesanco.“
  10. Aliaj tekstaj partoj, ĉe kiuj povas taŭga citaĵo helpi profundigi kaj kontroli scion de tiu temaro (ekz. citante monografion aŭ universitatan lernolibron pri la temaro)

Klarigaj piednotoj:

  • La punkto 1 devas esti plenumita en ĉiuj tekstoj de Vikipedio. Se ĝi ne estas plenumita, koncernaj tekstopartoj estas rapide forigitaj (minaco de akuzo pro kalumniado).
  • Aldone la punktoj 2 ĝis 4 devas esti plenumitaj en ĉiuj enciklopediaj artikoloj; aliokaze ĝi estas markita per {{Sen fontoj}}
  • Ĉiuj punktoj devas esti plenumitaj en Elstaraj artikoloj.

Vidu ankaŭ redakti