Vikipedio:Regularo pri forbaro

(Alidirektita el Vikipedio:RF)
Aŭtora portalo
vdr

Post multaj diskutoj pri unuopaj kazoj kreiĝis tiu ĉi regularo pri forbaro por eviti arbitrecon. La sperto montras, ke eĉ mallonga forbaro povas komplete detrui la entuziasmon de uzanto pri vikipedia kunlaboro - tial necesas esti tre singarda pri forbaro.

Forbari uzanton povas administranto; aliaj personoj povas peti forbaron ĉe administranto. Prefere tio kaj la diskuto okazu sur la diskutpaĝo de la uzanto; ĉi-sube estu ligilo al tiu diskutpaĝo.

Bonvolu enmeti novajn forbaro-proponojn supren en la liston de "Diskutoj pri ebla forbaro".

Diskutoj pri ebla aŭ okazinta forbaro redakti

Se vi volas forbari iun uzanton, bonvolu diskuti ĉi tie.

Regularo pri forbaro redakti

Diskutpaĝo pri forbaro redakti

Ĉiu kazo de forbaro kaj propono de forbaro aperu supre sur tiu ĉi paĝo, simile kiel sur la diskutpaĝo por forigo. Kelkajn semajnojn post la fino de la diskuto la teksto migru suben al la "pasintaj kazoj". En la kazo de registritaj uzantoj la diskuto mem prefere okazu sur ties diskutpaĝo; estu ligilo al tiu diskutpaĝo en ĉi tiu forbaropaĝo. La diskutpaĝo de uzanto estas la sola paĝo, sur kiu uzanto povas skribi dum forbaro.

En la forbarprotokolo kutime enestas nur kelkaj vortoj pri ĉiu kazo; krome ekzistas la listo de aktuale Forbaritaj IP-adresoj kaj salutnomoj. Almenaŭ por la kazoj de homoj, kiuj efektive kaj senchave kontribuis al la vikipedio, necesas pli detala prezento, prefere sur ties diskutpaĝo.

Ĉu eviti plian ŝanĝon/damaĝon - aŭ puni? redakti

Forbari uzanton havas du funkciojn. Unuflanke kelkfoje necesas haltigi homon, kiu malutilas al la vikipedio; tio ofte estas urĝa afero. Aliflanke forbaro povas esti speco de puno pro malbona ago; tiuj kazoj ne estas urĝaj.

Urĝeco redakti

Kriterioj por urĝeco estas, se iu persono

  • enmetas plurajn insultojn aŭ kontraŭleĝajn tekstojn aŭ
  • sisteme vundas kopirajtojn kaj tiel jure endanĝerigas vikipedion aŭ
  • faras vandalismon, do forviŝas paĝojn sen indiki kompreneblan kaŭzon aŭ
  • plurfoje aldonas trudvarbaĵon, komercajn eksterajn ligilojn, aŭ tekstojn en alia lingvo ol Esperanto en artikolojn. (Por prepari tradukon oni uzu komenton.)

En tiuj kazoj administranto rajtas senaverte forbari IP-numerojn por tri tagoj. La samo validas por mallongdaŭraj uzantoj, kiuj ne faris pozitivajn kontribuojn al vikipedio. (Kp. la kontribuojn de ĵus antaŭe registritaj uzantoj kiel Comcast King, 22 feb 2009, Rtuwen, 9 maj 2009, aŭ Rubdis Hagrid, 18 jul 2009.)

Se la persono estas registrita uzanto ekde iom da tempo, kiu jam faris pozitivajn kontribuojn, tiam eĉ en okazo de urĝeco uzanto aŭ administranto devas unue enmeti averton sur la diskutpaĝon de la persono. Necesas klare indiki, ke oni konsideras forbari la personon aŭ peti forbaron ĉe administranto, kaj informi pri la kaŭzo kun ligo al ĉi tiu paĝo pri forbarado. La averton pri mesaĝo sur la propra diskutpaĝo la persono vidos sur ĉiuj vikipedio-paĝoj okaze de siaj venontaj agoj. La persono devas haltigi siajn ŝanĝojn; li aŭ ŝi povas prezenti sian starpunkton sub la averto. Mencion de la kazo kun ligilo al la diskutpaĝo la proponanto devas meti sur ĉi tiun paĝon ĉe Diskutoj. Nur post rezulto de tiu diskuto la persono rajtas daŭrigi la ŝanĝojn, se la plimulto de la diskutantoj konsentis pri la starpunkto de la koncerna persono.

Se la persono daŭrigos sian antaŭan eble kontraŭvikipedian agon pli ol unu fojon, administranto rajtas forbari la personon por du horoj; tio ne estas puno, sed nur evito de eventuala damaĝo aŭ granda ŝanĝo de la vikipedio. Ene de tiu tempo la administranto prezentu kaj diskutu la kazon sur la diskutpaĝo pri forbaroj kaj informu aliajn administrantojn.

La forbarita persono ĉiam ankoraŭ povas defendi sin, sendante tekston per la interna vikipedia poŝto (ligilo maldekstre de la diskutpaĝo) al la forbarinta aŭ al iu ajn administranto. Tiu devas publikigi tiun defendon en la diskutpaĝo de la koncernato. La forbarito laŭ pluraj informoj dum la forbarado povas redakti sian propran diskutpaĝon; tie li aŭ ŝi povas prezenti sian starpunkton. Se tio ne eblas, la persono povas defendi sin, sendante tekston per la interna vikipedia poŝto (ligilo maldekstre de la diskutpaĝo) aŭ normala retpoŝto al la forbarinta aŭ al iu ajn administranto. Tiu devas publikigi tiun defendon en la diskutpaĝo de la koncernato.

Se laŭ la reago (aŭ nereago) de la persono estas danĝero de plua kontraŭvikipedia ago, du administrantoj povas komune decidi pri pli longa forbaro; se malgraŭ serĉado ne atingeblas dua administranto, ankaŭ unu sola administranto povas fari tion.

Ne-urĝaj kazoj: Forbaro kiel puno aŭ por eviti pluan damaĝon redakti

Ĉiuj aliaj kazoj ne estas urĝaj, ĉar ne temas pri aktuala danĝero por la vikipedio. Tiukaze la forbaro povas okazi nur post publika admono en la ĝenerala diskutejo aŭ supre ĉe diskutoj pri forbaro. La koncerna persono devas esti informita almenaŭ 3 tagojn antaŭ la forbarpeto sur sia propra diskutpaĝo (se tiu ekzistas) kaj havi la eblecon esprimi sin.

Kriterioj por forbaro redakti

Kelkaj el la subaj misagoj estas ankaŭ kaŭzo por urĝa forbaro, aliaj ne.

  • Ofendoj (insultojkalumnioj): Senemocia, objektiva kaj ĝusta raportado pri faktoj ne estas ofendo. Ofendo tamen estas eldiroj kiel "idioto", "stultulo", "frenezulo" ktp. kontraŭ aliaj vikipediistoj aŭ pliaj personoj.
  • Vandalismo: Intenca kaj sistema enmetado de falsaj asertoj, disvastigo de subjektivaj politikaj kaj religiaj konceptoj (kiam ne temas pri objektiva enciklopedia informo pri tiuj konceptoj),
  • Trudvarbado: Tio estas sistema aldono de eksteraj ligiloj por komercaj celoj. (Ne temas pri trudvarbado, kiam en artikolo pri entrepreno aperas la ligilo al la retejo de la koncerna entrepreno.)
  • Enmeto de artikoloj en la nomspacon en aliaj lingvoj ol Esperanto. (Se oni preparas tradukadon, oni enmetu la tradukendan tekston kiel komenton.)
  • Sistema malobeo al decidoj de la vikipediista komunumo malgraŭ admonoj
  • Ago kontraŭ tiu ĉi regularo, la regularo pri forigoj aŭ alia grava vikipedia regulo flanke de administranto
  • Ŝanĝo de la vikipedio, dum oni ankoraŭ diskutas, kiel procedi (ekzemple rilate al sistema alinomado de artikoloj, forigo de artikoloj aŭ rearanĝado de ŝablonoj resp. kategorioj)
  • Malobeo de kopirajtoj (malobeo de kopirajtoj povas eventuale havi jure negativajn konsekvencojn por vikipedio ligitajn al kostoj).

Daŭro de forbaro redakti

Administranto teknike povas elekti la jenajn forbarperiodojn: 2 horoj, 1 aŭ 3 tagoj, 1 aŭ 2 semajnoj, 1, 2 aŭ 6 monatoj, 1 aŭ 3 jaroj, por ĉiam. Krome eblas ajna periodo, se oni tajpas ĝin en la angla en la kadron "alia daŭro"; la softvaro ne komprenas ĝin en esperanto.

Ĝisnunaj kutimoj redakti

En la daŭro de la forbaradoj de la lasta jaro oni povas vidi iom da sistemo:

Forbarado de esperantistoj redakti
  • Pro nerespektado de regularo: 2 horoj
  • Pro nerespektado de regularo, post pluraj admonoj: 1 tago
  • Pro enmetado de sensencaĵoj, ensalutinto: 1 tago
  • Pro enmetado de sensencaĵoj, IP-ulo: 3 tagoj
Forbarado de ne-esperantistoj redakti
  • La forbarperiodoj tre varias, inter neniom kaj eterne. Propono estas 6 monatoj kiel baza daŭro.
Forbarado de malfermaj prokuriloj redakti
  • 1 ĝis 3 jaroj. Kutime temas pri sekureca truo en servilo; povas daŭri, ĝis kiam tiu estas riparita.
Dua forbaro redakti

Neniu ŝajne estis forbarita pli ol unu fojon. Ekzistas nur averto de unu administranto, ke post 1-taga forbaro povos sekvi eterna forbaro, se la koncernato ripetos sian agadon.

Dumnokta forbarado redakti

La forbarado povas konsideri la aktualan tempon: Se forbarado okazas ekzemple noktomeze (laŭ la tempo de la forbaranto), eblas forbari la personon ĝis la venonta mateno por povi kontroli, ĉu la persono tiam daŭrigos sian ne-observon de regularo.

Kiam ne okazu forbaro? redakti

Ne estas kialo por forbaro

  • la kreado de malperfektaj tekstoj fare de komencantoj, same ne la kreado de artikoloj, kiuj eventuale ne plenumas minimumajn kondiĉojn por ĝermoj - precipe ne, se temas pri komencantoj aŭ novuloj;
  • la aldono de malĝustaj informoj, se tiu aldono okazas en la sincera kredo, ke la informo aldonita estas ĝusta;
  • la aldono de informoj sen fontoj. Tio estas kialo por forigo de la aldonita informo, se la aldonanto aŭ alia persono ne povas kredige aserti la ĝustecon de la informo.

Diskutado pri unuopaj kazoj redakti

Protokoloj kaj listoj redakti