Vikipedio:Redaktomilito

Tio ne estas solvo por redaktomilito!

Redaktomilito (angle edit war) okazas kiam du aŭ pluraj vikipediistoj ne konsentas pri la enhavo de paĝo kaj tial re- kaj re-redaktas ĝin, por maligi la redaktojn de la aliulo.

Ekzemplo redakti

Ekzemple vikipediisto A skribis en la artikolon pri Zamenhof ke Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro. Jen vikipediisto B opinias ke la dato estis la 3-a de decembro kaj ŝanĝas tion. A vidas la redakton, opinias ĝin erara kaj denove enmetas la 15-an de decembro. B, kolere, "malfaras" tion kaj skribas denove "3-a de decembro". Kaj tiel plu.

Kial redaktomilito estas malŝatata? redakti

Redaktomilito estas tre negativa okazo, ĉar:

  • Labortempo estas malŝparata.
  • Redaktomilito donas malbonan impreson pri la militantoj.
  • Aliaj vikipediistoj malfacile povas redakti la paĝon.
  • La historio de la paĝo fariĝas longa kaj malfacile superrigardebla.
  • Ĉiu unuopa versio de paĝo kostas retspacon (ĉe longaj artikoloj tio estas surprize multe!).

Kiel oni evitas aŭ solvas redaktomiliton? redakti

 
Tio estas solvo: Havu fakan literaturon kaj konsultu, kio estas enhave ĝusta.
  • Konsultu kun la "oponanto" per la diskutpaĝo aŭ per retpoŝto.
  • Konsultu fakliteraturon.
  • Petu aliajn vikipediistojn pri komento.
  • Lasu la paĝon dum kelke da tempo, kaj poste revenu kun pli da trankvilo.

Bonŝance, en Vikipedio en Esperanto redaktomilitoj estas maloftaj.

Vidu ankaŭ redakti