Vikipedio:Regularo pri tuja forigado

Resumo de tiu ĉi paĝo
En tre klaraj kazoj eblas paĝon forigi rapide (sen oficiala diskutado). Tiu ĉi regulo difinas tiajn kazojn.

Ĉi tiu paĝo klarigas la kriteriojn pri tuja forigado. La vorto "tuja" ne signifas, ke petita paĝo estos precize tuj forigita, sed implicas pli facilan forig-procezon (sen la bezono peti forigon en Vikipedio:Forigendaj artikoloj). Paĝoj, kiuj ne plenumas kritieriojn por tuja forigado, povas esti forigitaj laŭ Vikipedio:Reguloj pri forigado.

Dum ligado al konkreta kriterio oni povas uzi mallongigon de koncerna kategorio kaj ĝian vicordon. Mallongigoj estas jenaj:

  • Ĝ por ĝeneralaj
  • A por artikoloj
  • R por alidirektiloj (laŭ sinonimo redirektilo)
  • D por dosieroj
  • K por kategorioj
  • U por uzanto-paĝoj

Kriterioj

Paĝoj povos esti tuj forigitaj (sen peto en Vikipedio:Forigendaj artikoloj), se ili plenumas almenaŭ unu el tiuj kriterioj:

Ĝeneralaj

Tiuj ĉi kriterioj validas por ĉiuj nomspacoj.

Ĝ1 Sensencaĵo.
Malplena paĝo, evidente sensenca aro da literoj ("qwer").
Ĝ2 Testa paĝo.
Escepte de Vikipedio:Provejo, Ŝablono:Provejo, alia provejo de ŝablono kaj eventuala provejo en la nomspaco Uzanto.
Ĝ3 Evidenta vandalaĵo.
Inklude de evidentaj, okulfrapaj misinformoj kaj alidirektiloj faritaj dum vandalado.
Ĝ4 Reenmeto de laŭregule forigita enhavo.
Reenmeto de praktike sama enhavo antaŭe laŭregule forigita, ne gravas ĉu antaŭe ĝi estis forigita tuj aŭ post diskuto kaj baloto.
  • Ne validas por enhavo, kiu estis post forigo laŭregule restarigita.
  • Eble refoja enmetado indikas, ke pli bonus atendi ioman tempon, ĉu la paĝo iĝos taŭga por Vikipedio aŭ pli longe diskuti pri ĝia forigo.
Ĝ6 Teĥnika forigo.
Nekontroversa forigo dum bontenado, ekz dum alinomado aŭ kunigado de artikoloj.
Ĝ8 Orfa diskuto aŭ subpaĝo.
Diskuto aŭ subpaĝo de jam forigita paĝo, escepte se ĝi enhavas informojn iel utilajn por la projekto aŭ informojn pri forigo. Ne eblas forigi uzanto-diskuton nur pro tio, ke tiu uzanto ne kreis uzanto-paĝon.
Ĝ9 Ofica ago.
Forigo fare de oficisto de la Fondaĵo Vikimedio en esceptaj okazoj. Tiuj forigoj devas ne esti malfaritaj sen permeso de la Fondaĵo Vikimedio.
Ĝ10 Misinforma, aĉiga aŭ ofenda enhavo.
Artikoloj neniom similaj al kutima enciklopedia akceptebla enhavo. Varias elde simplaj ofendoj ("Volapuko estas volapukaĵo!") ĝis forte unuvidpunktaj kaj/aŭ malneŭtralaj artikoloj sen cititaj fontoj (ekz. biografioj, precipe de vivantaj homoj) ("Janko Mrkviĉka estas knabo de montara vilaĝo. Li ŝatas knabojn.") en okazoj, kiam ne eblas restarigi pli neŭtralan version aŭ prilaboro al akceptebla versio estus tro malfacila.
  • Se paĝo estas ne tre malfacile korektebla al neŭtrala versio, oni prefere uzu la ŝablonon {{Malneŭtraleco}}.
Ĝ11 Evidenta reklamo.
Paĝoj servantaj por evidenta reklamo aŭ propagado en okazoj, kiam ne eblas restarigi pli neŭtralan version aŭ prilaboro al akceptebla versio estus tro malfacila.
  • Artikoloj pri komercaj temoj, pri firmaoj aŭ ties produktoj ne estas ĝenerale forigindaj, se ili laŭas regulojn.
Ĝ13 Duobla paĝo.
Paĝo kun sama enhavo kiel jam ekzistanta paĝo, kun malĝusta titolo, neligata de aliaj paĝoj.
  • Ne validas por alidirektiloj de oftegaj eraroj, ĝenerale konataj (sed malĝustaj) nomoj, historiaj nomoj ks.
  • Se la dosiero aŭ ŝablono ankoraŭ estas uzata, oni unue anstataŭigu ties uzadon kaj nur poste ĝin forigu. Se ĝi estas multe uzata, kaj tamen foriginda, oni povas peti roboton.

Artikoloj

A1 Mankanta kunteksto.
Tre mallongegaj artikoloj sen kunteksto, kiu ebligus identigon kaj sekvan plilongigon, ekz. "Li estas bona ulo, posedas firmaon. Lia edzino ankaŭ estas fajna."
  • Se artikolo superas kadron de vortara difino aŭ enhavas plenigitan informkeston, tiam ĝi ne plenumas tiun ĉi kriterion. Oni prefere aldonu {{Ĝermeto}}.
A2 Alilingva enhavo.
Enhavo en alia lingvo ol Esperanto, inklude nekompreneblajn maŝintradukojn.
  • Se eblas transigi tian materialon al alilingva Vikipedio (aŭ alia Viki-projekto), kie ankoraŭ ne troviĝas komparebla materialo, oni unue transigu ĝin.
A3 Senenhava artikolo.
Artikolo konsistanta nur el teĥnikaj aferoj (kategorioj, interlingvaj ligiloj, sekcititoloj sen enhavo en sekcio...) aŭ nur el aldonaj informoj (bildoj, sekcioj Vidu ankaŭ, Eksteraj ligiloj, Literaturo).
A5 Aliprojektigita enhavo.
Ne taŭga enhavo postrestinta post ŝovo al alia viki-projekto, ekz. al Vikivortaro.
A11 Evidenta neenciklopediaĵo.
Artikolo evidente provizanta neniun informon, ekz. alvokoj, nuraj senfontaj opinioj, informoj komunikataj al koncerna persono aŭ grupo, ks.
A12 Hoakso.
Artikolo, kiu estas traktata en la maksimume du lastaj tagoj en alilingvaj Vikipedioj kiel hoakso.

Alidirektiloj (redirektiloj)

Se al ĝi ligas nenio, ĝi ne havas iel utilan historion, en ĝi aŭ en ĝia diskuto ne estas sufiĉa argumento por lasi ĝin kaj ĝi samtempe plenumas iun de tiuj kriterioj:

R1 Alidirektilo al neekzistanta enhavo.
R2 Alidirektilo de la artikola nomspaco al alia nomspaco.
  • Se oni volas uzi mallongigilon al projekta paĝo oni uzu {{Mallongigo}}
R3 Alidirektilo elde malĝusta nomo.
Kaŭzita pro mistajpo, eraro, vandalaĵo...
  • Ne validas por alidirektiloj de oftegaj eraroj, ĝenerale konataj (sed malĝustaj) nomoj, historiaj nomoj ks.

Dosieroj, bildoj, plurmediaĵoj

D1 Duobla orfa dosiero.
Ekzakte sama aŭ nur malpli granda dosiero kiel jam estas en la Vikipedio aŭ Komunejo, inklude liberajn dosierojn ŝovitajn al Komunejo. Ne temas pri nur similaj dosieroj.
  • En specifaj okazoj estas tiaj dosieroj permesitaj, tiam prefere estu specifeco de la okazo klare priskribita (sekurkopio por montro surĉefpaĝe; malpli granda distingivo...).
  • Se la dosiero ankoraŭ estas uzata, oni ne rajtas ĝin forigi. Necesas unue anstataŭigi ĝian uzadon kaj nur poste ĝin forigi. Se la dosiero estas multe uzata, kaj tamen foriginda, oni povas peti roboton.
D2 Difektita aŭ malplena dosiero.
D3 Dosiero kun malsufiĉaj informoj
Dosiero, al kiu mankas informoj pri aŭtorrajtoj, licenco, aŭtoro kaj/aŭ fonto dum sep tagoj ekde kiam la ŝablono {{Nekonata}} estas metita kaj mesaĝo estas sendita al la alŝutinto.
D4 Dosiero forigita el aliaj projektoj
Dosiero, kiu estis forigita el aliaj projektoj, inkluzive de la Komunejo, pro kopirajtaj kialoj, krom se estas verŝajne, ke ni povas tamen konservi ĝin aŭ la alia projekto faris eraron.

Kategorioj

K1 Malplenaj kategorioj.
Kategorioj sen paĝoj, sen subkategorioj kaj sen averto pri neforigenda kategorio.
  • Se kategorio estis kreita antaŭnelonge kaj probable estos postnelonge uzita oni prefere atendu ĉ. 24 horojn.
  • Kategorio kun averto pri neforigendeco povas esti forigita se ĝi jam poreterne restus malplena, ekz. Kategorio:Senfontaj artikoloj ekde Majo 2010.

Uzanto-paĝoj

U1 Peto de koncerna uzanto.
Paĝoj kaj subpaĝoj en la nomspaco "Uzanto", kies forigon petas la uzanto mem.
U2 Paĝoj de neekzistanta uzanto.
Escepte de alidirektiloj postlasitaj post alinomo de uzanto, okaze se tiun forigon ne petas la alinomita uzanto mem.

Vidu ankaŭ