Vikipedio:Etiko de Vikipedio

(Alidirektita el Vikipedio:Vikietiko)
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Etiko de Vikipedio rilatas al la maniero, kiel vikipediistoj kondutu al aliaj homoj.

Klopodi pri vero redakti

Homoj, kiuj legas Vikipedion, kutime emas kredi al ĝi. Tial aŭtoro de Vikipedio nepre devas klopodi pri vereco de la tekstoj.

Verki pri homoj redakti

Precipe kiam temas pri vivantaj homoj, vi aparte respektu la privatecon. Ke iu persono havas malbonan konduton ĉe vizitoj, estas dika, ne estas fidela ktp. estas - unue - ne enhavo grava por enciklopedio, estas - due - kutime ne pruvebla, kontraŭas - trie - al ĝenerala respekto de privateco (kiun oni deziras ankaŭ por si mem) kaj - kvare - alportas nenecesan kverelumadon en Vikipedion.

Ekzemple, ke homo balbutas aŭ balbutis ne estas menciinda en biografia artikolo en Vikipedio. Sed se tiu homo iam balbutis sed supervenkis tion kaj nun estas estrarano de asocio pri balbutado, tiam la estrareneco estas menciinda. La iama propra balbutado estas menciinda, se ĝi havas rektan rilaton al la estraraneco kaj se estas evidente ke la persono ne kaŝas ĝin antaŭ la publiko (mem parolis pri tio publike, ekzemple).

Memoru ke estu artikoloj nur pri gravaj homoj. Ĉar la Esperantlingva Vikipedio ankaŭ estas grava kolekto de materialo pri la Esperanto-movado, ni ĉe Esperantistoj estas ofte malpli rigoraj pri kiom grava oni devas esti por havi artikolon (sufiĉas se oni estas grava nur por Esperantujo, kvankam tute malgrava por la ekstera mondo). Tamen, en la kazo de ne tre gravaj Esperantistoj, ni devas forigi la artikolojn, se la koncernuloj mem tion petas. Ĉar artikoloj pri Esperantistoj ofte estas verkataj de homoj, kiuj persone konas ilin, necesas ĉi-kaze aparte emfazi, ke la artikoloj prezentu nur publikan scion: Prefere indiku fontojn de ĉiuj asertoj faritaj en la artikolo, por montri ke vi ne uzis privatan konon de la koncernulo.

Konduto en diskutoj redakti

Homoj laborantaj en Vikipedio havas diversajn karakterojn, opiniojn kaj devenas de diversaj kulturaj regionoj. Tial de tempo al tempo ekestas konfliktoj inter la vikipediistoj. Sube priskribitaj principoj estis notitaj tial, por ke solvado de tiuj ĉi konfliktoj okazadu en facila, rapida kaj civilizita maniero.

Supozu bonajn intencojn de la alia partio: La plej multaj homoj deziras pozitive kontribui. La homo, kun kiu vi diskutas, supozeble agas en bona kredo. Tamen, ankaŭ la alia devas respekti la regulojn.

Antaŭ ol vi ion prikritikos, laŭdu: La diskuto komenciĝu laŭeble per laŭdo de tio, kio estas bona. Tio helpas al la kritikito ĝuste taksi la kritikon (kaj akcepti ĝin).

Evitu ĝeneralaĵojn: En diskuto kutime ne helpas aserti ke iu "ĉiam" ion faras, ekzemple: "Vi ĉiam havas tiajn stultajn ideojn." Pli bone estas atentigi kaj argumenti rilate al la koncerna kazo. Tamen, eblas ke vi vidas iun ĝeneralan problemon ĉe la alia diskutanto (ĝeneralan agresemon, ekzemple). Sed tion priparolu prefere ne en publika diskutpaĝo, sed sendu personan retmesaĝon, se eblas kaj se vi kredas ke tio povas helpi.

Prezentu vian opinion kiel opinion: Ofte eblas havi pli ol unu opinion pri iu afero. Tial prezentu vian opinion konforme al tio, anstataŭ prezenti ĝin kiel fakton neŝanĝeblan. Tamen, se vere temas pri fakto ("Luther mortis en 1546, ne 1564"), tiam atentigu pri tio indikante al koncerna verko.

Nepre evitu vulgarismojn: Se vi nomas la alian diskutanton ekzemple "idioto", tio damaĝos nur al vi mem. Ne rebatu vulgarismon per alia vulgarismo, sed ĝentile postulu, ke la krudulo petu pardonon. Se li ne faras, vi rajtas ignori lin aŭ atentigi administranton pri la kazo.

Petu aliajn opiniojn: Tria opinio aŭ prijuĝo ofte helpas, do demandu al aliaj homoj, kion ili opinias pri la kazo.

Vidu ankaŭ redakti