Vikipedio:WikiTrans

Tiu ĉi artikolo temas pri maŝinaj tradukiloj por la Esperanta Vikipedio. Vidu ankaŭ la ĉefartikolon WikiTrans, aŭ la projektpaĝon pri kiel efekive utiligi WikiTrans-on, Projekto:WikiTrans
Logobildo de la firmao Gramtrans

WikiTrans estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS, realigita de Eckhard Bick, kunlabore kun Syddansk Universitet (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.

Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 4 milionoj da artikoloj - en Esperanto, kaj poste en la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la relative pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 180.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj.

Ĉar eĉ multaj originalaj Vikipedio-artikoloj en malgrandaj lingvoj kreiĝas parte per tradukoj aŭ almenaŭ inspiriĝas per artikoloj en pli granda lingvo, aŭtomata tradukado ankaŭ povas faciligi la laboron de originalaj Vikipedio-aŭtoroj kiuj strebas mallarĝigi la kvantan kaj kvalitan distancon inter siaj lingvoj kaj la angla "ĉef"-Vikipedio.

La tradukilo de WikiTrans redakti

WikiTrans-tradukoj estas altkvalitaj maŝintradukoj, uzantaj regul-bazitan sistemon, GramTrans, kiu kombinas profundan lingvistikan analizon (Constraint Grammar) kun kontekstdependaj tradukreguloj. Kaj la daŭra evoluigo de la MT-teknologio kaj la fakto ke Vikipedio-artikoloj konstante estas aktualigataj, necesigas laborplanon kun regulaj ĝisdatigoj. Tion prizorgas t.n. plurkomputilo (grupkomputilo), konsistanta el 40 procezilokernoj en 11 individuaj komputiloj, 8 el kiuj estis donacitaj de Esperantic Studies Foundation. Tiu plurkomputilo tradukas novajn artikolojn kiel eble baldaŭ post apero, kaj ĉiusemajne la sistemo retradukas tiujn artikolojn en kiuj estis ŝangoj en la angla originalo. Krome eĉ netuŝitaj artikoloj estas retradukitaj meze ĉiun duonan jaron, por plibonigi la kvaliton de la traduko, eluzante teknikajn aŭ lingvistikajn plibonigojn en la GramTrans tradukilo.

Serĉinterfaco por maŝintradukita Vikipedio redakti

En la tradukita materialo de la WikiTrans-retejo (do epo.wikitrans.net por Esperanto), eblas paralele serĉi kaj la esperantan kaj la anglan kapvortojn. Aldone, la Lucene-bazita serĉinterfaco kapablas trovi - kaj ordigi - plentekstajn trafojn, ilustrante ilin per teksteroj. Disambiguado de plurobla kapvorto estas kromefiko de tio, kaj ne necesas plusendo-paĝoj por sekundaraj aŭ sinonimaj esprimoj, kiujn plejparte facile trovas kaj religas jam la normala serĉilo.

Interago de la WikiTrans-maŝintradukilo kun homa revizianto redakti

Sen reviziado aŭ reverkado, WikiTrans-artikoloj kompreneble simple restas tradukoj, kaj kvankam ili ne estas citaĵoj en la strikta senco de la vorto, ili retenas la saman enhavon kaj aŭtoreco-historion kiel la origina angla Wikipedia artikolo. Tial, bone-malbone, WikiTrans-artikolo elmontras la samajn fortojn kaj malfortojn, kvalitojn kaj erarojn kiel la originalo. Ankaŭ necesas atentigi, ke la tradukoprocezo mem foje enkondukas kelkajn ambiguaĵojn aŭ eĉ erarojn. Vi povas mem redakti/korekti WikiTrans-tradukojn kaj enigi ilin en la originalan Esperanto-Vikipedion per speciala redakt-interfaco (gramtrans.com/editor/). Detalan manualon pri kiel uzi la redaktinterfacon vi trovas en la artikolo pri WikiTrans mem.

La vortaroj de la WikiTrans-tradukilo redakti

WikiTrans uzas la vortarojn de la GramTrans-tradukilo, kaj vortara laboro estas granda parto de la projekto. La ĉefa angla-esperanta vortaro nun havas 210.000 kapvortojn, multaj el ili kun pli ol unu traduko, kaj kuntekstaj reguloj por kiel elekti la ĝustan tradukon. Krome GramTrans kapablas krei novajn kunmetaĵojn el anglaj vortĉenoj, traduki certajn tipojn de nomoj kaj heŭristike traduki latin-grekajn sciencajn terminojn. Eblas sekvi kaj influi la vortaran laboron publike, en speciala vortaro-interfaco (xl.wikitrans.net/), kiu administras i.a. datumbazon de 400.000 anglaj plurvortaĵoj. La sistemo proponas 10 hazardajn vortojn al vi kaj petos vin kontroli la proponitan tradukon, aŭ aldoni propran, novan. Alternative oni povas mem serĉi aŭ proponi vortojn.

Diskuteroj redakti

Mi iom foliumadis tra la WikiTrans kaj estas ŝokita (pozitive) pro la atingo. La projekto realigis kontentige kvaroblon da tio, kion la tuta movado dum unu jardeko. Ĝi enhavas aron da eraroj, sed diference de ĉiuj aliaj aŭtomataj tradukoj ĝi preskaŭ ne havas frazojn kiujn oni povus miskompreni. Estas enormega laboro nur tralegi tiun amason da materialo kaj klopodi senerarigi. Mi trovis multajn artikolojn pri aferoj kiujn ne eblas trovi en la nuna E-vikipedio kaj ankaŭ ne en lingvoj kiujn mi bone regas (kroata kaj slovena). Mi kredas ke simple oni devus aŭ amase reklami tiun WikiTrans inter esperantistoj aŭ simple aldoni tiun materialegon en la E-vikipedion kun iu apuda signo apud ĉiu WikiTrans-artikolo ke ĝin necesas ankoraŭ korekti, tamen uzi eblas ilin. Per tiu simpla faro la E-vikipedio havus 600.000 artikolojn kaj iĝus unu el 5 plej grandaj entute. Intertempe la projekto verŝajne daŭre amase kreskigos la nombron da artikoloj ĝis unu miliono, kio signifas ke la E-vikipedio atingus la duan lokon kaj pro tio iĝus monda fenomeno. Tio subite metus Esperanton en interesfokuson de multegaj homoj. La dana versio verŝajne ne povos tre baldaŭ esti publike aperigita pro verŝajneco pri esence pli da eraroj kaj nekomprenebleco.

Kiun necesus demandi por fari tion? Aldoni la Wiki-Trans artikolojn en la nuna nekorektita fazo al e-vikipedio?

—Zlatko Tiŝlar, 11/05/2010

Ankaŭ mi opinias, ke necesas tre singarde uzi tiun ilon kaj ĉiukaze fari tion individue, ĉar alie ni povas egaliĝi al volapuk-vikio, kiu dum longa tempo eĉ superadis eo-vikion laŭ la kvanto de artikoloj, sed konstante estis kritikata pro ilia aŭtomata verkado (ĝis la minaco de plena forbaro kaj neniigo). Vikipedio estas apenaŭ ne unua eo-retpaĝo, kiun vizitadas komencantoj kaj ĝi havas grandan instruistan signifon kiel fakte lernejo por progresantoj, kie ili lernas verki, legi ktp. Do tekstoj ĉi tie - fakte sur la fasado de nia lingvo - devas esti kiel eble pli bonkvalitaj, almenaŭ lingvonivele.

Stanislavo Belov, 11/05/2010

Wikilingue redakti

Simila al projekto WikiTrans estas projekto Wikilingue (Wikilingue.com Beta, 2010) kiu proponas kolekton da vikipediaj artikoloj aŭtomate tradukitaj de kelkaj iberiaj lingvoj kaj el la franca al la samaj kaj al Esperanto. La aŭtomata tradukado lasas multajn erarojn: vikisintaksaĵoj ne tradukitaj aŭ senutile tradukitaj, vortoj netradukitaj aŭ fuŝtradukitaj, ktp. La retejo provizas informojn nek pri celoj, nek pri aŭtoroj. Laŭ ĉefpaĝo estas troveblaj artikoloj en jenaj lingvoj :

deirlingvo kataluna hispana franca galega portugala
Miloj da detradukitaj artikoloj 160+ 360+ 900+ 80+ 400+
Cellingvoj -
-
hispana
franca
-
-
kataluna
esperanta
-
franca
galega
portugala
kataluna
-
hispana
-
-
-
-
-
hispana
-
-
portugala
kataluna
-
hispana
-
galega
portugala

Ŝajnas ke la projekto estas ligita kun wikilingua, projekto provizi "la plej ampleksan katalunlingvan enciklopedion en la mondo", per aŭtomata traduko al la kataluna el vikipediaj artikoloj en diversaj lingvoj.

WikiLingua.net redakti

esperantigita el wikilingua

Kio estas WikiLingua.net? redakti

  • Ĝi estas la plej granda enciklopedio en la kataluna en la mondo
    • Bazita sur la vikipedioj en diversaj lingvoj kaj sur propra teĥnologio ĝi iterative (?) adaptas la enhavon plibonigante ĝin ĉiufoje. Ĝi proponas entenon en la kataluna, per tradukoj korektaj je 95%, garantiante tute kompreneblan kaj komfortan legadon.
  • Ĝi estas bona informfonto alikaze ne alirebla kaj pli bona ol la konvenciaj tradukiloj.
    • Ĝi proponas informojn ne troveblajn per iu ajn serĉilo. Aliflanke ĝi estas bazita sur potencega tradukilo malfacile alirebla al la publiko, kaj bazita sur homa decido pri kio estas plej bona traduko kaj kio estas nekomprenebla teksto.
  • Ĝi estas rapida
    • Ne necesas atendi ke malrapidaj programoj faru la laboron en la momento, kaj tamen la aliro estas same tuja kiel al ajna alia retpaĝo.

Kio NE estas WikiLingua.net? redakti

  • Ĝi ne estas klono de Vikipedio
    • La enteno kiun vi tie trovas estas bazita sur malsamaj vikipedioj, sed ĝi ne estas trovebla en la Vikipedio kaj ankaŭ ne en la kataluna
  • Ĝi ne estas mallerta traduko
    • La tradukita enteno havas altan trafnivelon, ĝi enkalkulas la apartecojn de la deir- kaj cel-lingvoj, kaj de ties parolantoj. La homa ago kaj lingvistika kono estas necesaj por vidi kiam traduko estas akurata aŭ ne
  • Ĝi ne estas anstataŭanto de Vikipedio
    • Loĝike Vikipedio en la kataluna devus eventuale enteni ĉiun korekte adaptitan entenon. WikiLingua.net simple proponas antaŭguston de kio povos iam fariĝi la vikipedio en la kataluna.
  • Ĝi ne estas kontraŭleĝa
    • Evidente la permesilo estas GPL same kiel postulas Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Diskutoj pri WikiTrans redakti