Viktória Herencsár

Viktória Herencsár [herenĉAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herencsár Viktória estas hungara zimbalonisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto.

Viktória Herencsár
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1953 (1953-03-05) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Loĝloko Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikinstruisto • zimbalonisto • muzikisto • universitata instruisto
vdr

Viktória Herencsár[1] naskiĝis la 5-an de marto 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Viktória Herencsár aĝis 4, kiam ŝi komencis zimbalonadi. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1974. Ŝia majstro estis Ida Tarjáni Tóth. Post la diplomo ĝis 1982 ŝi instruis en bazlernejo, inter 1993-1998 en muziklernejo. En 1975 ŝi iĝis zimbalonisto de orkestro de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed ekde 1973 ŝi estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. En 1991 ŝi aranĝis la unuan mondkongreson pri zimbalonistoj, ŝi daŭre estas ties prezidanto. Ekde 1997 ŝi ekinstruis en Arta Akademio de Banská Bystrica, kie ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2011 kaj en la sekva jaro docentiĝis. Pli frue en 2004 ŝi akiris plian diplomon en Universitato de Pécs. Ekde 2005 ŝi instruas ankaŭ en muzikakademio de Pekino. En tiu longa instrua periodo ŝi kelkfoje komponadis, pli ofte koncertis sola aŭ kun orkestro. Ŝi ricevis premiojn inter 1983 – 2017.

Ŝia libro redakti

  • „Cimbalmos ősök nyomában” (2001; pri Géza Allaga kaj hungara historio pri la zimbalono)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-06. Alirita 2019-08-06.