ARADI Viktor Erdélyi estis hungara geologo, verkisto, redaktoro kaj sociologo naskiĝinta en Pankota la 22-an de februaro 1883 kaj mortinta en Sovetunio en 1937.

Viktor Aradi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1883 (1883-02-22)
en Pâncota
Morto 1-an de januaro 1937 (1937-01-01) (53-jaraĝa)
en Sovetunio
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Kariero redakti

Aradi studis geologion en Budapeŝto kaj li aliĝis al la agado de Társadalomtudományi Társaság (1902–1905). Li publikis geologitemajn verkojn ekde 1905 en la Bányászati és Kohászati Lapok. Li esploris la geologian strukturon de la valo Prahova (Rumanujo). En 1909 li translokiĝis en Budapeŝton kaj publikis en revuo Huszadik Század. Lin interesis ĉefe la pasinteco kaj la prezento de la nacia problemo. Kiel ĵurnalisto li ĉeestis en la rutena skismoproceso (1913) kaj verkis multe da artikoloj je la favoro de akuzitoj. En aŭtuno 1919 li venis en Kluĵon kaj esploris la problemon de nacimalplimultoj en Rumanujo. En 1925 li aperigis socisciencan kaj socipolitikan revuon titolitan A Jövő Társadalma (La socio de estonteco), kiu aperis ĝis majo 1930. En 1933 li elmigris en Sovetunion, kie en 1937 perdiĝis iu ajna signo pri li.

Verkoj redakti

  • Caterina, doamna noastra (Bp., 1913);
  • A rutén skizmapör (Bp., 1914);
  • A nemzeti kisebbségek kérdése Nagyromániában (Torda, 1922);
  • A Nagy Pör (Kolozsvár, 1928);
  • Mócok földjén (selektitaj verkoj, bibliografio, Bukarest, 1974).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon