Viktor Glondys

Viktor GLONDYS (naskiĝinta la 7-an de decembro 1882 en Bielsko-Biała, mortinta la 28-an de oktobro 1949 en Sibiu) estis aŭstra teologo protestantisma kaj episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio.

Viktor Glondys
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1882 (1882-12-07)
en Bielsko-Biała
Morto 28-an de oktobro 1949 (1949-10-28) (66-jara)
en Sibiu
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Graz
Okupo
Okupo teologo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Glondys estis la filo de la katolika bakisto Joseph Glondys havante kvar gefratrojn. Post frekvento de la bazlernejo en Biała li estis lernanto ĉe la humanisma gimnazio de Bielsko inter 1894 kaj 1901. Poste li studis filozofion ĉe la Universitato de Graz. Li pli kaj pli fremdiĝis de la Katolika Eklezio malkovrante la luteran interpreton de pravigo. Sekve li konvertiĝis en 1930 kaj ekstudis protestantisman teologion ĉe la Universitato de Vieno kaj ĉe la Universitato de Marburg. Ekzameniĝo lia estis en Vieno. En 1907 li iĝis vikario en Prisaca Dornei (Distrikto Suceava), kie li devis helpi la paroĥestron de Iacobeni.[1] En 1909 li iĝis persona vikario en Ĉernivco kaj samloke en 1911 urba ĉefpastoro. Krome li doktoriĝis en 1917 en Graz kaj habilitiĝis en Ĉernivco en 1919. En 1922 li iĝis urba ĉefpastro en Brașov, en 1930 episkopa vikario kaj en novembro 1932 episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Jam en 1931 dumpredike (temis pri la parabolo de la bona samariano) li atakis la rasismajn teoriojn de kelkaj teologoj protestantismaj kaj diversaj saksoj transilvaniaj. Ĉar la universala karitata ordono de Jesu validus por ĉiuj, "kaj por ĉinoj kaj por nigruloj kaj por judoj kaj por okcidentanoj, kiel dum la tempo de Jesuo tiel hodiaŭ ankaŭ kaj por ĉiam."[2]

Dum lia deĵorado Glondys devis defendi sin ofte kontraŭ akraj naciemegaj kaj antisemitismaj riproĉantoj. Unu el la plej fanatikaj nazioj inter la klerikaro estis la paroĥestro de Petelea, Friedrich Benesch. En 1936/37 estis proceso pri demisiigo kontraŭ Benesch pro ties politikaj agoj. En 1939 Benesch laŭforme postulis membrecon ĉe SS[3] Benesch poste malaniĝis de sia eklezio iĝante antropozofo kaj sacerdoto-instruisto de La Komunumo de Kristanoj.

Simpatiantoj de la nazia ideologio ene de la eklezio pensiuligis Glondys en februaro 1941; li tamen kontinuigis la teologian laboron ĉe la Lutera akademio sibia. Kiam la situacio internpolitika kun la ribelo de malfaŝistoj kontraŭ la Antonescu-reĝimo ŝanĝiĝis radike, li revenis en la 23.8.1944 je la episkopa trono. En 1945 li retiriĝis kaj komencis prelegi. Li reprezentis sian eklezion ĉe Tutmonda asocio luterana kaj ĉe la pordiaspora societo Gustav-Adolf-Werk. Li fondis kaj gvidis la Laborrondon de germanaj-evangeliaj eklezioj en Sudorienta Eŭropo estante senatano de Luter-akademio en Sondershausen.

Viktor Glondys estis kuedza nuptinta Alice Mayer kun kiu li havis unu filon nome Kurt.

SkribitaĵojRedakti

  • Über Komponenten und Projektionen der Empfindung. Memeldono, Ĉernivco 1919.
  • Einführung in die Erkenntnistheorie. W. Braumüller, Wien 1923.
  • Unser Weihnachtsglaube. Honterus-Buchdruckerei und Verlagsanstalt der evangelischen Landeskirche A.B. in Rumänien, Sibiu
  • Zur Problematik des christlichen Gottesglaubens. Ein Versuch zur Überwindung intellektueller Glaubenshemmungen. Krafft & Drotleff, Sibiu 1929.
  • Euckens „Wahrheitsgehalt der Religion“ und die gegenwärtige Krise der evangelischen Theologie. In: Die Tatwelt, Jg. 6 (1930), Heft 1, p. 11–16.
  • Religionsverlust und Volksverfall. 1930.
  • Das Problem des religiösen Determinismus. Honterus-Buchdruckerei und Verlagsanstalt der evangelischen Landeskirche A. B. in Rumänien, Sibiu [ĉ. 1930].
  • Der Lehrgehalt des Augsburgischen Bekenntnisses. Honterus-Buchdruckerei und Verlagsanstalt der evangelischen Landeskirche A. B. in Rumänien, Sibiu [ĉ. 1930].
  • Was verdanken die Siebenbürger Sachsen ihrer Kirche? [ĉ. 1931].
  • Volksmissionarische Aufgaben unserer Kirche. Honterus-Buchdruckerei und Verlagsanstalt der evangelischen Landeskirche A.B. in Rumänien, Sibiu 1931.
  • Auf ewigem Grunde. Krafft & Drotleff, Sibiu 1933.
  • Antrittspredigt aus Anlaß seiner feierlichen Einführung am 29. Mai 1933. Honterus-Buchdruckerei und Verlagsanstalt der evangelischen Landeskirche A.B. in Rumänien, Sibiu 1933.
  • Aufgaben des Weltprotestantismus. 2 Referate, gehalten auf der Tagung des Protestantischen Weltverbandes und des Internationalen Verbandes für Innere Mission und Diakonie in Podiebrady 1936. Sibiu 1936.
  • Aufgaben unseres volkskirchlichen Aufbaues. Honterus-Buchdruckerei und Verlagsanstalt der evangelischen Landeskirche A. B. in Rumänien, Sibiu [ĉ. 1936].
  • "Eröffnungsansprache zur 36. Landeskirchenversammlung". Ĉe: Kirchliche Blätter, Sibiu, Jg. 1938, Nr. 27.
  • Offenbarung und Weltanschauung (Reihe Protestantismus. Zeugnisse der Gegenwart). Evangelischer Bund, Berlin 1939.
  • Der geschichtliche und der religiöse Anspruch der paulinischen Botschaft von Christi Tod und Auferstehung. Töpelmann, Berlin 1939.
  • Tagebuch. Aufzeichnungen von 1933 bis 1949. Herausgegeben von Johann Böhm und Dieter Braeg, bearbeitet von Johann Böhm. Verlag des Arbeitskreises für Geschichte und Kultur der Deutschen Siedlungsgebiete im Südosten Europas (AGK-Verlag), Dinklage 1997, ISBN 3-928389-12-2.

HonorojRedakti

En 1930 li iĝis honora doktoro ĉe la teologia fakultato de la Universitato de Vroclavo.

LiteraturoRedakti

  • Abschied von Bischof D. Dr. Viktor Glondys. Honterus-Buchdruckerei und Verlagsanstalt der evangelischen Landeskirche A. B. in Rumänien, Sibiu 1941
  • Religion in Geschichte und Gegenwart (RGG), 3. Aufl., Bd. 2: D – G, 1958, Sp. 1627.
  • Hans-Georg Nußbächer: Glondys, Viktor. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 6, Duncker & Humblot, Berlin 1964, ISBN 3-428-00187-7, S. 464 (Digitalisat).
  • Johann Böhm: "D. Dr. Viktor Glondys (1882–1949). Sein Wirken als Bischof der evangelischen Landeskirche A.B. in Rumänien von 1932 bis 1941". Ĉe: Kirchengeschichte in Lebensbildern. Lebenszeugnisse aus den evangelischen Kirchen im östlichen Europa des 20. Jahrhunderts (= Beiträge zur ostdeutschen Kirchengeschichte, Bd. 7). Verein für Ostdeutsche Kirchengeschichte, Münster 2005, S. 147–175.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Renate Gschwendtner: Geschichte Eisenaus
  2. Originala citaĵo: ... ebenso für Chinesen und Neger wie für Juden und Abendländer, ebenso zur Zeit Jesu wie heute und zu allen Zeiten. Laŭ: Andreas Möckel: "Der politische Skandal um die Honterusschule im Jahre 1933. Ĉe: Zeitschrift für Siebenbürgische Landeskunde (33/2011), kajero 1, p. 51–62.
  3. Hans Werner Schroeder: Friedrich Benesch. Leben und Werk 1907–1991, 2007, p. 421–430