Viktor Győző Schreyer

Viktor Győző SCHREYER [ŝrejer] estis rumania hungara poeto, redaktoro. Li naskiĝis en Nagyszentmiklós la 4-an de septembro 1846 kaj mortis samloke la 31-a de majo 1937.

Viktor Győző Schreyer
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1846 (1846-09-04)
en Sânnicolau Mare
Morto 31-an de majo 1937 (1937-05-31) (90-jaraĝa)
en Sânnicolau Mare
Alma mater Piarist grammar school Dugonics András vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkisto • hejmlanda esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Viktor Győző Schreyer pristudis juron en Budapeŝto kaj Vieno. De 1871 li estis advokato en sia naskiĝurbo. Li estis prezidanto de ekonomia societo de la urbo (Nagyszentmiklósi Gazdasági Egylet), direktoro de Lingvodisvatiganta Societo de Torontál, fondanto de Publikkultura Societo de Dél­magyarország, fondanto, redaktoro kaj eldonisto de gazetoj Nagyszentmiklós (1879-1918), kaj de Nagyszentmiklósi Közlöny. Lin ligis amikaj sentoj al patro de Béla Bartók, li estis la baptopatro de la komponisto.

Volumoj redakti

  • Derűs képek (rakontoj, Igló é. n.); Kedves emlékek (rakontoj, Dicsőszentmárton 1911); Nagyszentmiklós tradicionális monográfiája (Nagyszentmiklós 1913); Szent kötelmek (romano, samloke 1913); Mythológiai mesék (sl. 1914); Hattyúdalok (poemoj, sl. 1926); Napsugarak (poemoj, uo. 1936).

Fonto redakti