KOSINSZKY Viktor (pro. kroŝinski) estis hungara vinberkulturisto, universitata profesoro naskita en Arado la 15-an de junio 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de septembro 1954.

Biografio redakti

Viktor Kosinszky doktoriĝis en la ekonomikuniversitato de Budapeŝto en 1932. De 1933 li laboris en la esplorinstituto de Szőlészeti Kutatóintézet, de 1941 li estis preleginto de fakultato pri ekonomiko. En 1943 oni komisiis lin kiel eksterordinara profesoro por organizi la katedron pri vinberkulturo en la Kertészeti és Szőlészeti Főiskola. De 1947 li estis publika ordinara profesoro de la fakultato pri ĝarden- kaj vinberkulturo de Agrártudományi Egyetem. De 1950 li denove laboris en la Szőlészeti Kutató Intézet.

Verko redakti

  • A gyakorlati szőlőtermesztés (Bp., 1937);
  • Szőlőfajtaismeret (Bp., 1941);
  • Szőlőművelés (Bp., 1948):
  • A szőlőtermesztés kiskönyve (Bp., 1948);
  • Szőlőgazdaságunk sorskérdései (Bp., 1948);
  • A szőlőművelés üzemi kérdései (Bp., 1949).

Fonto redakti