Viktor Muravlenko (ruse Виктор Иванович Муравленко; naskiĝis la 12-an de decembro[jul.]/ 25-an de decembro 1912[greg.], vilaĝo Nezamajevskaja, Pavlovska distrikto, Kubana provinco, la Rusia imperio, mortis la 15-a de julio 1977, Moskvo, Sovetunio) estis petrola inĝeniero, estro de Ĉeftjumennaftogaso (1965-1977), la plej granda nafta konzerno en Sovetunio, unu el la ĉefaj kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso. Heroo de Socialisma Laboro, laŭreato de la Ŝtata kaj Lenin-premioj. Patro de la altranga naftisto Sergej Muravlenko.

Viktor Muravlenko
ruse Виктор Иванович Муравленко
Memortabulo sur la ĉefsidejo de Ĉeftjumennaftogaso (Tjumeno)
Memortabulo sur la ĉefsidejo de Ĉeftjumennaftogaso (Tjumeno)
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1912 (1912-12-25)
en vilaĝo Nezamajevskaja, Pavlovska distrikto, Kubana provinco, la Rusia imperio
Morto 15-an de julio 1977 (1977-07-15) (64-jaraĝa)
en Moskvo, Sovetunio
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Grozny State Oil Technical University
Okupo
Okupo petrola inĝeniero
Politika partio KPSU
vdr

Biografio redakti

Viktor Muravlenko naskiĝis la 25-an de decembro 1912 en vilaĝo Nezamajevskaja, Kubana provinco, en suda parto de la Rusia imperio. Lia patro estis sukuristo en loka malsanulejo. En 1930 ili transloĝiĝis al Grozno (Ĉeĉena-Inguŝa ASSR), kie li eklaboris kiel motoristo en Groznonaftoprospektorado (ruse Грознефтеразведка) kaj aŭtune 1931 enmatrikuliĝis je la Nafta Instituto, kiun li finis en 1936 kiel inĝeniero pri borado de naftaj kaj gasaj putoj kaj eklaboris kiel boristo de la Lokbatana bora kontoro (Azerbajĝana SSR). En 1936-1937 li estis kursanto de kavaleria lernejo de la Ruĝa Armeo en Leninakano. En 1937-1938 li laboris kiel estro de borinstalaĵo en la Sizrana kontoro pri borado — en la regiono tiutempe nomata la Dua Bakuo. En 1938-1940 li estis direktoro de la borada kontoro de la trusto Sizrannafto. En 1940 li iĝis ano de la komunisma partio[1]. En 1940-1943 Viktor Muravlenko estis estro de naftoprospektora organizo en Saĥaleno. En 1944-1945 li laboris kiel ĉefinĝeniero en la trusto Fororientnaftoprospektorado (ruse Дальнефтеразведка) en la urbo Oĥa. En 1945-1946 li estis estro de sekcio pri elminigado kaj borado de la kompanio Fororientnaftokombinato (ruse Дальнефтекомбинат) en Ĥabarovsko. En 1946-1948 li estis direktoro de la borada kontoro de la trusto Stavropolnafto (ruse Ставропольнефть) kaj en 1948-1950 — la estro de tiu ĉi trusto. En 1950-1960 li estis estro de la kompanio Kujbiŝevnafto (ruse Куйбышевнефть) en la urbo Kujbiŝev. En 1960-1962 li laboris kiel vic-prezidanto de Kujbiŝeva sovnarĥozo. En 1962-1965 li estis estro de la administracio de nafta industrio de Mezvolga sovnarĥozo (same en Kujbiŝev).

En septembro 1965 Viktor Muravlenko estis nomumita la estro de la ĉefa Tjumena Industria Administracio pri nafta kaj gasa industrioj de Sovnarĥozo de RSFSR, do Ĉeftjumennaftogaso. Sub lia estrado la organizaĵo transformiĝis je plej granda nafta firmao en la mondo. Antaŭ lia alveno, en 1964, Ĉeftjumennaftogaso elminis 0,2 milionojn da tunoj da nafto. En 1977, kiam li lasis la postenon, elminado atingis 211 milionojn da tunoj (maksimumo estis pli ol 400 milionoj da tunoj). En 1964 la konzerno boris 11 mil metrojn, en 1977 — 7 milionojn da metroj[2].

Li estis elektita kiel ano de la Tjumena provinca komitato de KPSU, delegito de tri kongresoj de KPSU, deputito de la Supera Soveto de Sovetunio. Post la morto de la ministro pri naftoindustrio Valentin Ŝaŝin oni proponis tiun postenon al Muravlenko, sed li rifuzis reference al sia malforta sano[3].

Li mortis la 15-an de julio 1977 en Moskvo.

Pri lia morto ekzistas diversaj versioj. La naftisto Aleksandr Filimonov, kiu renkontiĝis kun Muravlenko en tiu tago, opinias ke fatalan rolon ludis konversacio de Viktor Muravlenko kun la nova ministro pri nafta industrio Nikolaj Malcev, kun kiu li havis ne tre bonajn rilatojn. La ministro vokis lin por unu horo, sed la konversacio daŭris pli ol du kaj el la oficejo Viktor Muravlenko eliris jam subtenata de du junaj viroj. Oni proponis al li iom ripozi sur divano en la akceptejo, sed li rifuzis kaj petis revenigi lin al la hotelo "Rossija" (Rusio). Estis varmege, oni ne tuj trovis lian aŭton Volga, ĉar lia ŝoforo forveturis iom for, serĉante ombron, do konata al li tradukisto transportis lin al la hotelo en sia Ĵiguli. Kiam Filimonov fine atingis la hotelon, la korpo de Muravlenko jam kuŝis en okcidenta alo sur brankardo, kovrita je litotuko[4]. Ankaŭ la partiestro de Ĉeftjumennaftogaso Viktor Birjukov atestas streĉitajn rilatojn inter Muravlenko kaj la nova ministro, kiun li konsideras krudulo kaj kompleta antipodo de la inteligenta Valentin Ŝaŝin[5].

La korpo estis transportita al Tjumeno kaj eksponita en ĉerko en la kulturdomo Naftisto por ke ĉiuj povu adiaŭi lin[6]. La 18-an de junio 1977 li estis sepultita ĉe la Ĉerviŝeva tombejo apud Tjumeno.

Teknika kaj sociala politikoj redakti

Origine oni planis rapide elpumpi la okcidentsiberian nafton kaj forlasi la minejojn. Pro tio oni ne planis konstrui vilaĝojn kaj urbojn kaj postulis apliki nur intensajn elminigajn metodojn. Oni diris ke la minado okazos ĉefe forme de fontana tipo, kiam nafto elfluas supren pelata de alta subtera premo. Do ne necesos pumpiloj, nek riparejoj. "Vi devos nur de tempo al tempo fiŝi la fontanajn aparatojn" diris teoriistoj al la naftistoj[7]. Tamen Viktor Muravlenko insistis, ke ne ĉiuj naftistoj povas labori forme de alternaj deĵoraj skipoj, iuj devas konstante troviĝi apud minejo, do loĝi en apudaj loĝlokoj. Kiel ekzemplon li nomis estron de borinstalaĵo, tiun de minejo ks, argumentante ke la minejo ne povas havi du alternajn estrojn. Samtempe li konsentis, ke ordinaraj laboristoj, seruristoj, riparistoj, boristoj ktp devas deĵori alterne. Pro tio unu deĵoro de borista skipo daŭris 15 tagojn, kio sufiĉis por bori unu puton[8]. Li postulis kaj atingis ke ĉiuj akompanaj industrioj kaj servoj (fervojo, energetiko, vojkonstruantoj, riparistoj, konstruistoj ktp) laboris ne nur en plej oportunaj sezonoj, kiel tio okazis kutime, sed tutjare. Tio ebligis draste altigi tempon de prikonstruado de la minejoj[9].

Ĉiama postulado de ekstreme granda elpumpado de nafto kaj gaso alfrontis reziston de la profesiuloj, kiuj atentigis ke tiom intensa ekspluatado de la minejoj elĉerpos iliajn rezervojn antaŭtempe, damaĝos ilin kaj malebligos preni ĉiujn naftorezervojn, parto de kiuj por ĉiam restos subteregita en rompitaj naftokuŝejoj. Tamen la sovetia kaj partia estraro malakceptis tiajn argumentojn kaj baptis ĉiujn kontraŭulojn "pesimistoj" dum sin mem konsideris "optimistoj". Viktor Muravlenko estis inter malmultaj profesiuloj, kies sobra pozicio ne estis rekte nomata "pesimisma" pro lia granda aŭtoritato. Tamen iom post iom oni komencis izoli lin, atakante liajn teamanojn kiel "pesimistojn"[10]. Li atentigis, ke en torĉoj sur naftominejoj ĉiujare estas bruligataj po 12 miliardoj da kubaj metroj da naftogaso, kio egalas al duobla elminigado en Tomska provinco. Tamen li konfliktis pro tio kun la provinca partiestro Gennadij Bogomjakov kaj plendis pri ties necedemo[11].

En Okcidenta Siberio naftistoj kaj gasistoj unuafoje alfrontis neceson konstrui minejojn sur teritorio plejparte marĉa, preskaŭ tute senhoma, ĉe tre malaltaj temperaturoj kaj kompleta manko de iu ajn infrastrukturo en la regiono. Konstruado de kutimaj asfaltaj aŭ betonaj vojoj en tiaj kondiĉoj estus longdaŭra kaj ege multekosta. Do li helpe de siaj teamanoj trovis alian manieron, konstruante glaciajn vojojn, en kiuj glacio estis uzata kiel firma fundamento. Somere oni kovris ĝin per torfo aŭ ligneroj por ke ĝi ne degelu. Anstataŭ konstrui reton da borputoj, kovrantan tutan minejon, oni komencis konstrui borfaskojn sur malmultaj firmaj insuletoj por de tie atingi naftajn kaj gasajn kuŝejojn per oblikvaj putoj[12]. Li proponis starigi borinstalaĵojn sur fervojajn ĉaretojn kaj movi ilin laŭ reloj. Tio ebligis bori eĉ kiam akvonivelo atingis unu metron, do la tuta minejo estis subakvigita[13]. Por ŝanĝi boristan skipon venis helikoptero, kiu pendis super loĝvagoneto kaj de sur ties tegmento homoj eliris kaj eniris[14]. Li ankaŭ malpermesis konstrui borinstalaĵojn kun unu pumpilo, kio altigis rapidecon de la borado[15].

Tiutempe oni planis konstrui ĉe rivero Obo aron de hidroelektraj centraloj, sekve de kio Okcident-Siberia malaltebenaĵo estus grandparte subakvigita. Iuj sciencistoj proponis konstrui kanalojn, laŭ kiuj navedus platformoj kun borinstalaĵoj kaj aliaj teknikaĵoj[16].

Viktor Muravlenko jam en 1974 prognozis ke sub la gigantaj gasminejoj la Urengoja kaj Medveĵje troviĝas grandaj rezervoj de nafto. "Profunda geologia skoltado prognozas promesplenajn perspektivojn" diris li[17].

Iuj liaj ideoj ne estis aprobitaj. Ekzemple en 1974 li proponis uzi por transportado aerŝipojn.

 
 Helikopteroj kaj aviadiloj jam ne kontentigas nin. Ofte aera transportado kostas pli ol kargo mem. Nevole oni kun espero rigardas al aerŝipo. Strange, kial neniu ĝis nun deziras fari tiun ĉi "aeran gruon"? Oni diras ke stumbloŝtono estas heliumo. Sed en nia tergaso haveblas sufiĉe da heliumo! 
— Viktor Muravlenko (1974)[18].

Viktor Muravlenko estis profesoro de la Tjumena Industria Instituto kaj planis prezenti doktoran disertacion. Sed tempo por verki klasikan disertacion tute mankis al li, do li planis fari tion forme de raporto, kuniganta rezultojn de pli ol 30 liaj studaĵoj[19].

Personaj trajtoj redakti

La kolegoj rememoris, ke Viktor Muravlenko havis altan aŭtoritaton ne nur inter la naftistoj, sed ankaŭ ĉe plej superaj partiaj instancoj, inkluzive de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio. Li evitis altigi la voĉon, ĉiam dirante: "Krio aferojn ne helpos"[20]. Tamen oni memoras lin kiel homon severan kaj postuleman. Li havis forte evoluintan memestimon, sed malamegis flatulojn[21]. Li estis modesta en ordinara vivo kaj eĉ malpermesis al sia edzino vizitadi stokejojn de Ĉeftjumennaftogaso serĉante deficitajn varojn[22]. La ĉefo de la Administracio pri borado (do lia subulo) rememoris ke la ukazon pri premio per la ordeno de la Heroo de Socialisma Laboro Viktor Muravlenko festis en la modesta restoracio "Azerbajĝano" (Moskvo) kun dudeko de kolegoj, inkluzive de la ministro pri nafta industrio Valentin Ŝaŝin. Li diris ankaŭ, ke Muravlenko vivis tre modeste, rande de malriĉo, ĉar lia salajro estis nur iom pli alta ol salajro de li kiel estro de la administracio pri borado kaj li siavice havis salajron malpli altan ol ordinara boristo[23].

Li klopodis bremsi multiĝon de personaro kaj burokrataj proceduroj kaj responde al petoj dungi pliajn kunlaborantojn diris al sekciestroj: "Por kio vi bezonas plian homon? Li nur malhelpos al vi. Li komencos demandi, starigi problemojn. Por malŝarĝi vin kaj regi la situacion, petu malpli da informoj de sur lokoj, pli ofte mem vizitu minejojn"[24].

Li estis maltolerema al trompuloj, eĉ se temis pri malgravaĵoj. Samtempe li estis tre diplomatia kaj sciis trakti altrangulojn[25]. Li ofte renkontiĝis kun la prezidanto de la Konsilio de Ministroj Aleksej Kosigin kaj aliaj pintaj estraranoj por rekte priparoli problemojn de la nafta industrio — eĉ sen perado de la ministerio pri nafta industrio. Resursoj por Ĉeftjumennaftogaso estis rezervataj en la ŝtata buĝeto je aparta kategorio, ekster tiu de la ministerio[26].

Li ŝatis la karikaturiston Herluf Bidstrup, kies libron donacis al li lia sekretariino[27]. Muravlenko mem estis ŝercemulo kaj plurfoje mistifikis kolegojn[28].

Foje, se aperis grandaj problemoj, li vokis ĉiujn viculojn kaj sekciestrojn kaj ili kune veturis eksterurben por en kamparo rasti ŝaŝlikoj kaj priparoli la problemojn, sen konsumi alkoholaĵojn[29]. Li mem ĉiam drinkis nur iom da seka vino aŭ du glasetojn da konjako, ĉesis fumi pro sanproblemoj[30][31].

Li havis elstaran memorkapablon kaj memoris nomojn de miloj da homoj kaj centojn da telefonoj en Tjumeno, Moskvo kaj aliaj urboj[32].

Li havis astmon, do dum streĉaj diskutoj foje komencis anheli kaj devis preni kuracilon Asthmopent[33]. Post la pereo de lia filo, sanstato de Muravlenko malboniĝis, li spertis kelkajn mikroinfarktojn[34].

La partiestro de la Ĉeftjumennaftogaso Viktor Birjukov rememoris, ke dum privataj konversacioj Muravlenko ofte kritikis gloradon de Leonid Breĵnev, liajn sennombrajn ordenojn kaj marŝalan rangon, ricevitan dum paca tempo. Li kun bedaŭro referencis al anekdotoj, kiuj mokis la ĝeneralan sekretarion de KPSU kaj agnoskis ke Politburoo transformiĝis je kadukulejo. Li kun granda interesiĝo legis malpermesitajn librojn de Aleksandr Solĵenicin, Zbigniew Brzeziński, Abdurahman Avtorhanov, aĉetitajn en la provinca partia komitato[35]. Li kritikis grandajn militajn elspezojn en la paca tempo, militismon en la ekonomio, konsumantan kolosajn materialajn kaj homajn resursojn. La sovetian servoindustrion li nomis aĉe organizita kaj diris, ke sola solvo estas privatigi ĝin[36].

Kiam ekonomikisto de Ĉeftjumennaftogaso Aleksandr Ganjuŝkin estis arestita de KGB pro verkado kaj dissendado de kontraŭregistaraj alvokoj, li promociis lian edzinon kaj donis al ŝi financan helpon, argumentante ke ŝi restis sola kun tri infanoj. Post liberigo de la arestito li denove dungis lin kiel ekonomikiston[37].

Familio redakti

Li edziĝis al Klavdija Zaĥarovna Muravlenko kaj ili havis du filojn — Valerij kaj Sergej.

Premioj kaj honorigoj redakti

Li havis plurajn ŝtatajn premiojn: Heroo de Socialisma Laboro (1966), kvar ordenoj de Lenin (1949, 1959, 1966, 1976), ordeno de la Oktobra revolucio (1971), signo Elstarulo de la nafta industrio de Sovetunio (1966), diversaj medaloj. Honora naftisto (1970).

Kune kun grupo de naftistoj en 1966 li ricevis Lenin-premion pro ellaborado de metodo de rapida naftoelminigado. En 1972 li estis premiita je la Ŝtata premio de Sovetunio pro "ellaborado kaj praktika aplikado de komplekso de teknologiaj kaj organizaj solvoj, ebligintaj en malfacilaj klimataj kondiĉoj krei novan naftoelminigan regionon".

Memoro redakti

Omaĝe al Viktor Muravlenko estis nomitaj:

  • la urbo Muravlenko en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio);
  • la scienc-esplora instituto Giprotjumennaftogaso (Tjumeno);
  • mezlernejo en vilaĝo Parfjonovo (Tjumena provinco);
  • montpasejo tra montokresto Suntar-Ĥajat;
  • stratoj en Tjumeno kaj Ĵigulovsk (antaŭe Nagornaja, alinomita en 1986)[38];
  • la Domo de kulturo "Naftisto" (Tjumeno);
  • borŝipo;
  • Muravlenko-minejo Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio);
  • naftoputo en Nord-Kaĉkara minejo (Tjumena provinco; decembro 2007);
  • la aviadilo Tu-154M de la flugkompanio UTair (numero RA-85796; 2007);
  • la aviadilo Boeing 737—800 de la flugkompanio UTair (numero VQ-BJF);
  • la flughaveno de Niĵnevartovsko (2009).

Monumentoj al Viktor Muravlenko staras en la urbo Muravlenko kaj vilaĝo Nezamajevskaja. En Tjumeno antaŭ la scienc-esplora instituto Giprotjumennaftogaso staras lia busto sur piedestalo.

Memortabuloj al Viktor Muravlenko estas instalitaj ĉe:

  • sidejo de kompanio Muravlenkovsknafto (Muravlenko, 2007);
  • domo N 65 en strato Lenin, kie li loĝis (Tjumeno, 1998);
  • la ĉefsidejo de Tjumennaftogaso en strato Lenin, N 67 (Tjumeno, 1998);
  • la Domo de kulturo "Naftisto" (Tjumeno);
  • la Jura universitato de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio (Tjumeno);
  • polikliniko "Naftisto" (Tjumeno);
  • hotelo "Naftisto" (Tjumeno).

Ĉe la Rusia Ŝtata Universitato de Ivan Gubkin ekzistas subvencio de Viktor Muravlenko, kiun ricevas plej bonaj studentoj.

Literaturo redakti

  • Копылов В. Е. Профессор бурения. // Копылов В. Е. Окрик памяти (История Тюменского края глазами инженера). Кн. 2. — Тюмень, 2001. — С. 204—207. — ISBN 5-93030-035-6 (о преподавательской деятельности В. И. Муравленко в Тюменском индустриальном институте)
  • Грозова Н. В. Виктор Муравленко: запомните меня таким. — М.: Олма-Пресс, 2002. — 224 с : фото. — ISBN 5-224-04038-8
  • Соратники: Поколение Виктора Муравленко/Сост. С. Великопольский и Ю. Переплеткин. — Тюмень, 2002. — 400 с. + ил. 16 с. — ISBN 5-93020-118-2
  • Трапезников А. А. Виктор Муравленко. — М.: Молодая гвардия, 2007. — 317 с. — (Жизнь замечательных людей) — ISBN 978-5-235-03101-2

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 19–20. ISBN = 5-93020-118-2.
  2. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 16. ISBN = 5-93020-118-2.
  3. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 123. ISBN = 5930200351.
  4. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 16–17. ISBN = 5-93020-118-2.
  5. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 473. ISBN = 5-93020-083-1.
  6. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 200. ISBN = 5-93020-118-2.
  7. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 7. ISBN = 5-93020-118-2.
  8. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 7. ISBN = 5-93020-118-2.
  9. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 15. ISBN = 5-93020-118-2.
  10. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 8. ISBN = 5-93020-118-2.
  11. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 478. ISBN = 5-93020-083-1.
  12. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 10. ISBN = 5-93020-118-2.
  13. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 188. ISBN = 5-93020-135-8.
  14. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 189. ISBN = 5-93020-135-8.
  15. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 188. ISBN = 5-93020-135-8.
  16. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 6. ISBN = 5-93020-118-2.
  17. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 10. ISBN = 5-93020-118-2.
  18. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 12. ISBN = 5-93020-118-2.
  19. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 18. ISBN = 5-93020-118-2.
  20. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 6. ISBN = 5-93020-118-2.
  21. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 170. ISBN = 5-93020-118-2.
  22. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 169. ISBN = 5-93020-118-2.
  23. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 179. ISBN = 5-93020-118-2.
  24. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 436. ISBN = 5-93020-083-1.
  25. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 170. ISBN = 5-93020-118-2.
  26. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 296. ISBN = 5-93020-118-2.
  27. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 171. ISBN = 5-93020-118-2.
  28. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 190. ISBN = 5-93020-135-8.
  29. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 169. ISBN = 5-93020-118-2.
  30. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 187. ISBN = 5-93020-135-8.
  31. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 444. ISBN = 5-93020-083-1.
  32. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 371. ISBN = 5-93020-118-2.
  33. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 346. ISBN = 5-93020-118-2.
  34. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 446. ISBN = 5-93020-083-1.
  35. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 441. ISBN = 5-93020-083-1.
  36. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 474–475. ISBN = 5-93020-083-1.
  37. Бирюков, В. П.. (2000) Годы и люди земли тюменской: Книга в трех частях (ruse), p. 444. ISBN = 5-93020-083-1.
  38. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 21. ISBN = 5-93020-118-2.