Viktor Orbán

ORBÁN Viktor (naskiĝis la 31-an de marto 1963 en Székesfehérvár) estas hungara juristo kaj politikisto, gvidanto de la nacia konservisma, moderece eŭroskeptikisma politika partio Fidesz kaj la ĉefministro inter 1998-2002 kaj ekde 2010. Homo de la Jaro 2016 de Ekonomia Forumo de Krynica

Viktor Orbán
Persona informo
Orbán Viktor
Naskonomo Orbán Viktor Mihály
Naskiĝo 31-an de majo 1963 (1963-05-31) (60-jaraĝa)
en Székesfehérvár,  Hungara Popola Respubliko
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Teleki Blanka high school and junior high school • Universitato Eötvös Loránd • Kolegio Pembroke vd
Partio Fidesz vd
Subskribo Viktor Orbán
Familio
Patro Győző Bálint Orbán vd
Patrino Erzsébet Sípos vd
Gefratoj Győző Orbán • Áron Orbán vd
Edz(in)o Anikó Lévai vd
Infanoj Ráhel Orbán • Gáspár Orbán • Sára Orbán • Róza Orbán • Flóra Orbán vd
Profesio
Okupo juristo • futbalisto • advokatopolitikisto vd
Laborkampo politikojuro vd
Aktiva en Budapeŝto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Viktor Orbán
Viktor Orbán 2016-02-17

Vivo redakti

Li studis juron en ELTE (hungara universitato) inter 1982-1987, verkis magistran disertaĵon Socia movado ene de politika sistemo – ekzemplo de Pollando. Dumtempe li estis en 1983 kunfondinto de la fakstudejo Bibó, en 1988 kunfondinto de la politika partio Fidesz, ano de ĝia gvidantaro. En la jaroj 1989–1990 studis britan politikan filozofion en Universitato de Oksfordo kiel stipendiisto de la Fondaĵo de George Soros. La 16-an de junio 1989 dum funebra ceremonio de la herooj de la hungara revolucio de 1956 - interalie solena entombigo de Imre Nagy, murdita de komunistoj - li publike parolis sur la Placo de Herooj, en kiu postulis retirigon de Ruĝa Armeo kaj liberan baloton. Post dekkelkaj tagoj mortis komunista gvidanto János Kádár, kiu marĝenigis la hungaran opozicion. Ekde 1990 Viktor Orbán iĝis parlamentano kaj en 1993 prezidanto de la partio Fidesz. Li estis la vicprezidanto de Liberala Internacio (en septembro de 1992) kaj la Eŭropa Popola Partio (oktobro de 2002).

Post malvenko de la liberala partio Fidesz en la parlamenta balotado en 1994, li ŝanĝis la ideologion de la partio de liberalismo al nacia konservativismo. Tio helpis lin kaj lian partion venki en la parlamenta balotado en 1998 kaj li elektiĝis ĉefministro.

Li regis la partion, registaron aŭtoritarisme kaj ankaŭ tio antaŭhelpis la malvenkon de la konservativa flanko en 2002. Ekde tiam li penadis unuigi la konservativajn partiojn en unu partion sub sia gvido kun multe da sukceso. Lia partio kaj interligita partio (KDNP) akiris pli ol 68% el la parlamentaj sidejoj en 2010. Oni tiam elektis lin denove ĉefministro de Hungario.

La 21-an de januaro 2012 en la ĉefurbo de Hungario okazis porregistara manifestacio, kies nombreco estis pli ol 100 mil personoj, sed laŭ organizantoj partoprenis ĝin ĉ. 250 mil.

En 2014 gvidata de li koalicio venkis laŭvican parlamentan baloton akirante en Nacia Asembleo 2/3 da mandatojn. La 6-an de junio 2014 ekfunkciis la tria registaro de Viktor Orbán.

Libroj redakti

  • 2003: A történelem főutcáján: Magyarország, 1998–2002 ("En la ĉefstrato de la historio: Hungario inter 1998 kaj 2002")
  • 2006: 20 év: beszédek, írások, interjúk 1986–2006 ("20 jaroj: paroloj, skribaĵoj, intervjuoj inter 1986 kaj 2006")
  • 2007: Egy az ország (pole: Ojczyzna jest jedna, 2009) ("Patrio estas unu")
  • 2010: Rengéshullámok: beszédek, írások, 2009–2010 ("Ondoj de tertremo: paroloj, skribaĵoj inter 2009 kaj 2010")

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Nuntempaj naciaj ĉefministroj