Viktoria Insulo (Niĝerio)

Viktoria InsuloVictoria Island (VI) estas riĉa areo kiu enhavas iaman insulon de samnoma kvartalo Lagosa Insulo, Ikoyi kaj la Lekki Duoninsulon ĉe la Lagosa Laguno. Ĝi estas la ĉefa negoca kaj financa centro de Lagoso en Lagosa Ŝtato, Niĝerio. La Viktoria Insulo estas unu el la plej multekostaj areoj por loĝi en Lagoso. La urbo kaj la insulo kuŝas ene de la limoj de la Eti-Osa "Local Government Area" (LGA).[1][2]

Viktoria Insulo.
Sidejo de Oando en Viktoria Insulo

Viktoria Insulo kun siaj apudaĵoj estas sude de la Lagosa Insulo.[3] Ĝi havas multekostajn konstruaĵojn kaj pro tiu tialo, multaj novaj luksaj kunloĝejoj kaj apartamentoj estas pliiĝantaj ĉie. Kun Ikoyi, Viktoria Insulo okupas grandan areon en Lagoso kiu enhavas kelkajn grandajn distriktojn de vendejoj. Sur ties marbordo laŭlonge de Atlantiko, estas medie rekonstruita Bar Strando.

Fotaro redakti

Notoj redakti

  1. Victoria Island
  2. "Victoria Island, Nigeria | Cummins Africa". africa.cummins.com. Alirita la 21an de Marto 2021.
  3. All Africa Media Research Conference (PPT).[rompita ligilo] Pan African Media Research Organisation. Alirita 4a Aprilo 2012.