La Viktoria krucoViktorina kruco estas la plej grava distingo de la britaj armeaj fortoj, donata pro elstara kuraĝeco kontraŭ la malamikoj. La distingon fondis en 1856 reĝino Viktoria je peto de ŝia edzo princo Alberto. Oni disdonis la unuajn krucojn en la krimea milito. Teorie iu ajn povas ricevi ĝin el iu ajn britaj armeaj fortoj, sed ĝis nun oni ne distingis virinon.

Viktoria kruco
militista honorigo • milita honorigo pro kuraĝo • kruco
Organizanto monarko de Unuiĝinta Reĝlando
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita de Viktoria de Britio vd
Fondita en 29-a de januaro 1856
vdr

La Viktoria kruco havas treege grandan prestiĝon en Britio, ĝi staras super ĉiu insigno, distingo. Oni disdonis ekde la fondo 1355 krucojn.

Ĝi portas la surskribon For Valour (Por la kuraĝeco), estas el bronzo (originale el rusaj kanonoj, kaperitaj en la krimea milito). Ĝi figurigas leonon sur krono, dorse aperas datumo de la kuraĝa ago, nomo, rango, regimento.