Viktorio (mitologio)

En la romia mitologio Viktorio estas la diino de la venko (latine victoria), la diino protektanta la romian imperiestron kaj la virga gardantino de la imperio. Ŝi paralelas la helenan diinon Niko, kies nomo same signifas "venko". Oni ofte bildigis ŝin fluganta per flugiloj.

Statuo de Viktorio sur la triumfa kolono en Berlino.

Vidu ankaŭRedakti