Viktoro Polgár

franca esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Viktoro POLGÁR aŭ hungare POLGÁR Viktor, ankaŭ Victor POLGAR-POLITZER (13-a de januaro 18779-a de julio 1933) estis franca esperantisto el hungara deveno kaj presisto. Li naskiĝis 1877 en Temesvár, kaj mortis 1933 en Verrières-le-Buisson, apud Parizo[1][2].

Viktoro Polgár
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1877 (1877-01-13)
en Timișoara
Morto 9-an de julio 1933 (1933-07-09) (56-jaraĝa)
en Verrières-le-Buisson
Lingvoj Esperantohungarafrancagermana
Ŝtataneco FrancioHungario
Okupo
Okupo esperantisto • presisto • eldonisto
vdr

Li laboris unue kiel kompostisto dum ok jaroj, iris al Parizo en 1904, kie li estis dungita kiel laborestro de la Presa Societo Esperantista, kies posedanto li fariĝis en 1908. Tre aktiva propagandisto, fervora defendanto de la netuŝebleco de la Fundamento de Esperanto. Polgár gvidis Esperanto-kursojn dum 10 jaroj en Parizaj lernejoj. Kiam Théophile Cart batalis por fondi SFPE, li trovis la helpon de s-ro Polgár, kiu, tiam tute malriĉa, eldonis je siaj propraj kostoj du aŭ tri unuajn jarlibrojn de tiu naskiĝinta societo kaj tiel ebligis ĝian kreadon[3].

Referencoj redakti