Viktoro la Maŭro

romia soldato kaj kristana martiro

Viktoro la MaŭroViktoro de Milano estas martiro kaj sanktulo de la Katolika kaj la Orienta Ortodoksa Eklezio. Linaskiĝis komence de la 3-a jarcento en la romia provinco Mauretania Caesariensis kaj mortis martire 8-an de majo 303 en Lodi Vecchio, Lombardio.

Sankta
Viktoro la Maŭro
martiro, sanktulo
Persona informo
Naskiĝo 3-a jarcento
en la romia provinco Mauretania Caesariensis
Morto la 8-an de majo 303
en Lodi Vecchio
Mortis per senkapigo vd
Profesio
Okupo soldato vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika kaj Orienta ortodoksa eklezio
Festotago 8-a de majo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Torturo de St Victor (nekonata flandra majstro, 1490)

Vivo kaj legendo redakti

Viktoro naskiĝis en kristana romia familio kaj estis kiel membro de la Pretora Gvardio soldato en Milano en la tempo de la imperiestroj Diokleciano kaj Maksimiano. Baldaŭ post la komenco de la Diokleciana persekutado de kristanoj, li estis arestita en maljuna aĝo pro laŭdira detruo de iuj altaroj de romiaj dioj kaj alportita antaŭ Maksimiano, kiu estis en Milano tiutempe. Antaŭ la imperiestro, li konfesis sian kristanan kredon. Ĉar li estis bezonata kiel soldato, li ne estis mortigita sed malliberigita. La ricevis preman admonon, en malliberejo pli bone pripensi sian sintenon.

Ĉe la fino de la semajno, Viktoro estis alportita antaŭ la imperiestro denove. Maksimiano provis ĉiurimede malinstigi lin de kristanismo. Ĉar Victor rifuzis, la imperiestro ordonis batadi lin. Soldato daŭre kriis al Viktoro fari oferojn al la dioj. La ekzekutistoj ne devus ĉesi ĝis li ŝanĝus sian opinion. Ĉar tio ne okazis, la torturo daŭris ĝis la ekzekutistoj laciĝis. Li denove estis arestita.

Viktoro restis en malliberejo ĝis liaj vundoj resaniĝis. Tiam alia provo estis farita por ŝanĝi lian opinion kun promesoj, minacoj kaj torturo. Torturo inkludis verŝi fanditan plumbon super li. Ĉar ankaŭ tio ne funkciis, Victor estis juĝita al morto per senkapigo iom da tempo poste. La kondamno estis plenumita la 8-an de majo 303 publike ĉe la pordegoj de Lodi.

Vidu ankaŭ redakti