Monda heredaĵo de UNESKO

Vilao Tugendhat en Brno estas konsiderata unika laboraĵo de la germana arĥitekto Ludwig Mies van der Rohe, kiu planis kaj konstruigis ĝin fine de la 1920-aj jaroj por la geedzoj Fritz kaj Greta Tugendhat. Baldaŭ poste ĝi fariĝis ikono de moderna arĥitekturo.

Vilao Tugendhat
Villa Tugendhat
muzea konstruaĵo • vilao
Lando Ĉeĥio vd
Situo Brno-nordo
Adreso Černopolní 237/45
Situanta sur Černopolní
Posedanto Fritz Tugendhat vd
Konstrustilo(j) funkciismo vd
Arkitekto(j) Ludwig Mies van der Rohe • Lilly Reich vd
Estiĝo 1930
Koordinatoj 49° 12′ 26″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo)49.20722222222216.615833333333Koordinatoj: 49° 12′ 26″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo)
Vilao Tugendhat (Brno)
Vilao Tugendhat (Brno)
DEC
Vilao Tugendhat
Vilao Tugendhat
Situo de Vilao Tugendhat
Map
Vilao Tugendhat
Retpaĝo https://www.tugendhat.eu
Monda heredaĵo

Vilao Tugendhat, rigardo el la ĝardeno
Lando  Ĉeĥio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 1052
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 49° 12′ 26″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo)49.20716666666716.615861111111
Registra historio
Registrado 2001  (25-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Enirejo al la familiaj ĉambroj (maldekstre). Ŝtuparo ĉe la dekstra flanko de la konstruaĵo direktas en la loĝoĉambron.
Rigardo el la strato.
Rigardo al la maldekstra flanko el la strato.

Oni nomas la vilaon konstruaĵo, kiu difinis novajn mezurilojn de moderna loĝado kaj apartenas al la esencaj verkoj de monda moderna arĥitekturo - funkcionalismo. Aparte konata estas la vitra ĉefa enloĝata spaco kun vintra ĝardeno. La domo fariĝis en sia epoko revolucia pro kelkaj kialoj:

  • pro la vitraj vandoj enloĝeblas neinterrompita spaco
  • iujn fenestrojn oni povis komplete enkonstrui en la plankon, kaj la kunfandiĝo de la interiero kun naturo en la ĝardeno aspektis tre ĉarme
  • la konstruaĵo konsistas el ŝtala skeleto kaj la plafonoj de la etaĝoj ne estas subtenataj de la vandoj, sed nure de ĥromumitaj pilastroj.

La konstruaĵon oni opinias la plej signifa verko de Mies antaŭ la dua mondmilito. La aŭtoro estas konsiderata patro de la moderna arĥitekturo de la 20-a jarcento. Sub la minaco de naziismo la kreinto translokiĝis al Usono, kie de li originas ekzemple pluraj signifaj konstruaĵoj en Ĉikago. Vilao Tugendhat estas kune kun la germana pavilono en Barcelono de 1929 konsiderata la plej konataj ekzempleroj de la verkaro de tiu ĉi germana arĥitekto.

La geedzoj Tugendhat enloĝadis la vilaon nure ĝis la jaro 1938, kiam ili, estante judoj, estis devigitaj forlasi sub la minaco de germana ekspansio la Ĉeĥoslovakan respublikon.

Eĉ la konstruaĵo mem ne estis maltrafita de la germanaj okupaciantoj. Aŭtune de 1939 ĝin konfiskis Gestapo kaj tri jarojn poste ĝi eĉ enskribiĝis kiel posedaĵo de la Grandgermana regno.

Malgraŭ tio ĝi ne sukcesis eviti la dummilitan detruadon – en 1945 ĝin ekokupis la Ruĝa armeo kaj la vilao servis por enloĝigo de sovetiaj soldatoj; en ĝia teretaĝo troviĝis ĉevalejo.

Bonŝance la teĥnika strukturo de la konstruaĵo tamen restis konservita. Ekde la kvindekaj jaroj oni uzadis ĝin por rehabilitacio de infanoj.

Ekde la komenco de la 90-aj jaroj ĝis la jaro 1994 la konstruaĵo servis por komercaj celoj. Decide de la urbestraro de la urbo Brno ĝi tiam estis transdonita al la Muzeo de la urbo Brno, kiu ĝin ekde la unua de julio de la menciita jaro alirebligis kiel monumenton de la moderna arĥitekturo.

En la jaro 2002 vilao Tugendhat enskribiĝis en la listo de mondheredaĵoj de UNESKO.

La 6-an de marto 2012 la vilao estis denove malfermita por la publiko post dujara renovigado.

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti