Vilhelmo-Ernesto-gimnazio

La Vilhelmo-Ernesto-gimnazio (germane: Wilhelm-Ernst-Gymnasium, latine: Wilhelminum Ernestinum) ĉe Herder-placo nr. 14 en Vajmaro, Germanujo, fondite en 1712 fare de duko Vilhelmo Ernesto, estas la plej malnova instruada ejo en Vajmaro. Tie ĉi instruis i.a. la verkistoj Johann Gottfried Herder, Johann Heinrich Voß, Friedrich Wilhelm Riemer kaj Johann Karl August Musäus. Temas pri memstara monumento kaj pri unu el la malmultaj konserviĝintaj sekularaj ejoj antaŭklasikismaj en Vajmaro. Ĝi situas ĉe urboplanade eminenta loko en la urbokerno. Estante unu el tri Herder-lokoj vajmaraj ĝi apartenis al la ensemblo Klassisches Weimar de la UNESKO-monda heredaĵo.

Suda aspekto, 2014

HistorioRedakti

 
Skermadmajstro Weischner de la vajmara gimnazio prezentas sin kun lernanto por bildo en skermosportlernolibro de 1765

Ti ĉi lernejo fonditis en 1712 laŭ ordono de duko Vilhelmo Ernesto por anstataŭigi la malnovan Urban kaj landan lernejon de 1561, aparte por talentitoj. Ĝia nomo estis Wilhelminum Ernestinum. Inter la instruistaro menciindas i.a. Johann Heinrich Voß, Friedrich Wilhelm Riemer kaj Johann Karl August Musäus. Post pluraj jaroj da lerneja uzo transprenis en 1776 la Vajmaron vokita generalsuperintendanto Johann Gottfried Herder la deĵoron de lernejestreco havante paralele la rajton kaj devon ĉefinspekti ĉiujn lernejojn de la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ekde 1784 grandduko Karlo Aŭgusto cedis la festsalonegon al la kalvinistoj por diservoj. Ĉ. la jaro 1800 alvenis ĝis tiam ege dezirita propra biblioteko el kiu partoj venis c. 1950 en la posedon de la urba arĥivo. Dum la 19-a jarcento la konstruaĵo daŭre estis humanisma gimnazio. Kreskanta nombro da lernantoj necesigis alilokigon, kaj sevke komenciĝis en la 10.10.1887 instruado en moderna ejo ĉe Amalien-strato nr 4. Ties nuna nomo estas (ekde septembro 1991) Goethegymnasium Weimar. La malnova ejo servis ekde 1910 al la Grandduka-saksia konstrumetiista lernejo. La nomo gimnazio malaperis post eko de la komunisma diktaturo en 1945. En 1953 enstalitis surloke muzeo pri naturscienco; krome ekgastis politeknika centro de la vajmara lernej-aro kun specialaj praktikaj klasoj kaj produktejoj.

KonstruaĵoRedakti

 
Herder-placo de suodoriento ĉ. 1840; dekstre la gimnazio kun libera ŝtuparo, gravuraĵo de L. Oeder
 
Suda enirejo kun la Herder-puto de Coudray

La domo lerneja en barokstilo kun la enskribaĵo "Soli Deo gloria" (Gloron por Dio nur) starigitis en la jaroj 1712 ĝis 1716 ĝuste apud la Herder-kirko sub la gvidado de ĉekonstruisto landa Christian Richter. Temas pri trietaĝa domo kun alta, pluaranĝita mansarda tegmento kaj tegmentdometo. La fasadon pligravigas triaksa meza antaŭsaltanta ero kiun kronas duetaĝa lukarna ejo. Antaŭ la fronto estas granda libera ŝtuparo ĉefanta sur la antaŭplaco. Nordflanke elsaltas alkonstruita ŝtupara areo tra kiu ĉiuj etaĝoj alireblas. Iama verŝajna ŝtona ŝtuparo anstataŭigits en 1860 per ligna. En 1976 vestiblo iam ege ampleksa, kiu unuigis la teretaĝon kun la supera etaĝo (pro havigi unu pluan ĉambron) fermitis kaj masiva ŝtupara kerno kiel ŝtalaĵo kun betonŝtupoj alvenis. La ejo havas teretaĝe kaj en la 1-a supra etaĝo ses grandajn klasĉambrojn kaj salonegon kies stuka plafono ankoraŭ originale admireblas. Sur la dua supra etaĝo kaj en la subtegmenta troviĝis loĝejoj por instruistoj. Kelkaj originalaj du-alaj pordoj kaj fenestroj ankoraŭ ekzistas. Dum GDR-tempo munitis ĉe la enireja zono komunismogloriga vandbildo kahela.

Herder-putoRedakti

Antaŭ la libera ŝtuparo staras en la direkto de Herder-placo ekde 1832 puto gisfera farita laŭ la planoj de Clemens Wenzeslaus Coudray; ĝi nomiĝis laŭ Herder. Ĝiaj partoj gisitis en frankonia fabriko proksimde de Koburgo kaj aspekto ĝia similas al la unua gisfera puto vajmara, nome la Goeto-puto (1822) sur la Mario-placo antaŭ Goeto-domo. Ankaŭ tie ĉi videblas la enfluo enputen tra obelisko kun kronanta kratero kiun dekoracias delfenoj. La gargojlo havas diablan fivizaĝon. Serpento stiligita unu platon meze ornamas dume la plataj randoj havas meandran dekoracion. La soklaj ŝtonoj kaj la hundtrinkigilo estas el travertino.[1][2]

Uzo nunaRedakti

Inter 1999 kaj 2008 la libera civitana radistacio Radio Lotte gastis kiel ankaŭ kelkan tempon la popolaltlernejo. Por restaŭrado de ĉiuj Unesko-mondheredaj Herder-aĵoj (gimnazio, Herder-kirko, Herder-domo) pretigitis monsumo de 5,4 milionoj da eŭroj. En 2018 la ofico pri civila stato okupis la eksan gimnazion de ĉe Herder-placo nr 14.[3]

LernejestrojRedakti

Gvidantaj lernejestrooj kaj viclernejestroj (laŭ deĵortempo):

  • Johann Matthias Gesner (1691–1761), klasika filologo kaj bibliotekisto – adjunkta lernejestro de 1715 ĝis 1729
  • Jakob Carpov (1699–1768), filozofo, teologo kaj matematikisto, lernejestro ekde 1737, lernejestro inter 1745 kaj 1768
  • Johann Michael Heinze (1717–1790), filologo, lernejestro
  • Johann Friedrich Hirt (1719–1783), teologo, orientalisto, filozofo – lernejestro adjunkta inter 1748 kaj 1758
  • Johann Gottfried Herder (1744–1803), poeto, tradukisto, teologo, filozofo etc. – lernejestro de 1776 ĝis 1791
  • Karl August Böttiger (1760–1835), filologo, arĥeologia fakverkisto – lernejestro de 1791 ĝis 1806
  • August Gotthilf Gernhard (1771–1845), filologo – lernejestro de 1819 ĝis 1845
  • Johann Friedrich Röhr (1777–1848), teologo, verkisto, funebra parolfaranto dum la entombigo de Goeto, inspektisto ekde 1820
  • Hermann Sauppe (1809–1893), klasika filologo, pedagogo kaj epigrafo – lernejestro de 1845 ĝis 1856
  • Gustav Weiland, lernejestro de 1856 ĝis 1860
  • Hermann Rassow (1819–1907), helenisto kaj fakulo pri Aristotelo – lernejestro de 1860 ĝis 1881
  • Hugo Ilberg (1828–1883), elstara gimnazipedagogo – lernejestro adjunkta de 1861 ĝis 1862
  • Ludwig Weniger (1841–1926), lernejestro inter 1881 kaj 1908
  • Paul Koetschau (1857–1939), lernejestro inter 1908 kaj 1923
  • Carl Theil (1886–1945), lernejestro de 1923 ĝis 1924
  • Emil Herfurth (1887–1951), lernejestro de 1932 ĝis 1945, politikisto (DNVP, NSDAP)

InstruistojRedakti

Ordigo laŭ instruadotempo

  • Johann Karl August Musäus (1735–1787), verkisto, filologo, fabelkolektisto – ekde 1769 profesoro pri malnovaj lingvoj kaj historio
  • Johann Traugott Leberecht Danz (1769–1851), eklezihistoriisto kaj teologo – ĝis 1798 instruisto
  • Heinrich Voß (1779–1822), klasika filologo – inter 1804 kaj 1806 profesoro pri latina kaj helena lingvoj
  • Franz Passow (1786–1833), klasika filologo – inter 1807 kaj 1810 profesoro pri la helena
  • Ferdinand Gotthelf Hand (1786–1851), klasika filologo – ekde 1810 profesoro pri filozofio kaj helena literaturo
  • Johannes Schulze (1786–1869), prusia teologo, filologo, pedagogo kaj kulturoficisto – de 1808 ĝis 1812 profesoro
  • Friedrich Wilhelm Riemer (1774–1845), filologo, verkisto, bibliotekisto, goeta sekretario – inter 1812 kaj 1821 profesoro
  • Heinrich Graefe (1802–1868), pedagogo – animzorganta instruisto de la gimnazio
  • Christian Gottlob Tröbst (1811–1888), teologo, filozofo kaj matematikisto – ekde 1847 profesoro
  • Gustav Lothholz (1822–1903), klassischer filologo – inter 1848 kaj 1861 profesoro
  • Otto Apelt (1845–1932), klasika filologo kaj tradukisto – inter 1869 kaj 1898 supera instruisto respektive profesoro
  • Hermann Rassow (1819–1907), klasika filologo, lernejestro 1860–1881, supera lernejkonsilisto en la duklando S.V.E.
  • Rudolf Menge (1845–1912), klasika filologo kaj instruisto – de 1867 ĝis 1876 Lehrer des Gymnasiums

LernintojRedakti

Konataj lernintoj (ordigo laŭ naskiĝjaro):

LiteraturoRedakti

  • Walter, Karl: Herders Typus lectionum für das Wilhelm-Ernst Gymnasium in Weimar. Hof-Buchdruckerei, 1905.
  • Walter, Karl: Herder und Heinze: aus der Geschichte des weimarischen Gymnasiumŝ'. B.G. Teubner, Leipzig 1908.
  • Francke, Otto: Geschichte des Wilhelm-Ernst-Gymnasiums in Weimar. H. Böhlau, Weimar 1916.
  • Dempe, Hellmuth: Das Wilhelm-Ernst-Gymnasium in Weimar um 1820 und sein Ephorus Johann Friedrich Röhr. Dietrich Pfaehler, Bad Neustadt 1982.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Artikolo Herderbrunnen, ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 199.
  2. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismuŝ', Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 374.
  3. "Standesamt zieht an den Herderplatz 14", municipa porgazetara anonco, 8.8.2018

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Ernst Gymnasium Weimar en la germana Vikipedio.

50.98139111.329769