Vilhelmo Lutermano

Vilhelmo LUTERMANO (germane Johann Heinrich Friedrich Wilhelm Luttermann) estas germandevena esperantisto, kiu aktive tradukas al Esperanto kaj aktivas en la maldekstra Esperanto-movado (MAS kaj SAT). Li estas la ĉefredaktisto de la Esperanto-versio de Le Monde diplomatique, (Le Monde diplomatique en Esperanto).

Vilhelmo Lutermano
Vilhelmo Lutermano en majo 2008, en Vilno ĉe la Konferenco de Esperantistaj Ĵurnalistoj.
Vilhelmo Lutermano en majo 2008, en Vilno ĉe la Konferenco de Esperantistaj Ĵurnalistoj.
Persona informo
Naskonomo Wilhelm Luttermann
Naskiĝo 1-an de januaro 1936 (1936-01-01) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermanafranca
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo tradukistoesperantistolingvisto
vdr

Nomo redakti

La gepatra lingvo de Lutermano estas la platdiĉa, kaj en tiu lingvo li nomiĝas Willem [vílem]. Tamen oficiale li havas kvar antaŭnomojn: Johann Heinrich Friedrich Wilhelm, el kiuj la lasta - Wilhelm [vílhelm] - estas la ĉefa. En Francujo: Guillaume [gijóm]. En Okcitanio, kie li sufiĉe longe vivis: Guilhem [gijén]. En Kubo, kie li nun loĝas: Guillermo [gijérmo]. Kaj en Esperanto: Vilhelmo – nun ankaŭ oficiale, laŭ lia pasporto: "Vilhelmo Lutermano".

Vivo redakti

Lutermano naskiĝis en 1936 en Offensen apud Celle, norda Germanio. Li studis germanistikon kaj romanistikon en Göttingen, Freiburg im Breisgau (Friburgo), Vieno, Munkeno kaj Berlino. De 1967-1988 gimnazia instruisto pri germana kaj franca lingvoj, krome pri konkursa biciklado kaj pri stenografio en (la tiam Okcidenta) Berlino. En tiu tempo, 7-jara proceso kontraŭ li kun la celo de profesimalpermeso, pro aneco en la komunista partio de Okcidenta Berlino; fina rezulto (1981): liberigo.

Post loĝado en Francio (de 1990 ĝis 2002) li loĝas en Kubo, unue en Pedro Betancourt, de 2012 en Havano, kun sia edzino Maria Julia Cárdenas Cápiro kaj siaj geinfanoj Marla kaj Karlo.

Post jardekoj da aktiveco kontraŭ Esperanto, li ŝanĝis sian sintenon kaj esperantistiĝis en 1987, kion atestas la teksto en kiu li mem priskribas kialojn kaj manierojn de tiu ŝanĝiĝo: "Mi estis aktivulo kontraŭ Esperanto". Pro akcidento en 1987 grava malsano kun antaŭtempa pensiiĝo. Ekde tiam:

Li aktivis dum kelkaj jaroj en IKEK = internacia komunista Esperanto kolektivo, partopreninte konferencojn k verkis artikolojn por la organo "Internaciisto".

Li fondis skisman movadon KOLESKO = kolektivo de Esperantistaj komunistoj kaj poste aktivis en la Komunista Frakcio de SAT kaj instigis reaktivigi la iaman IKEK.

Esperantigo de germana literaturo redakti

(tiu kaj ĉiuj sekvaj tradukoj, kiuj ne estas libroforme eldonitaj, troveblas sub http://vlutermano.free.fr/

Tradukado el la franca redakti

  • Catherine Millet (Katrin' Mije'): La seksa vivo de K.M., 1-a ĉapitro (La vie sexuelle de C.M.)

Kuntradukado el la hispana redakti

La sekvaj tradukoj alireblas jene: redakti

Vidu ankaŭ: http://membres.lycos.fr/vilhelmo/

  • Patrick Süskind (Patriko Ziskindo): La parfumo ("Das Parfüm") [parta traduko, la cetera en resumoj], MAS, 2015, 98 paĝoj, isbn 978-2-36960-023-7 (= MAS-libro n-ro 119)

kaj, elfrancigitaj,

Li estas redaktisto de la Esperanta eldono de Le Monde diplomatique, konsultebla en [2] .

Li tradukis, precipe el la germana, plurajn verkojn de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso: redakti

Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭ­paro­lo de Frederiko Engelso, MAS, 2009, 44 p., ISBN 978-2-918300-03-8 (2-a eld.: 978-2-918300-21-2)

kaj de diversaj marksistoj (tradukado aŭ redaktado): redakti

Li tradukis kaj publikigis libroforme i.a. artikolojn de marksismaj analizoj de nuntempaj okazaĵoj, videblaj jene: [3][rompita ligilo]

Li estas ankaŭ fondomembro de la Monda Asembleo Socia (MAS) kaj aktivas en ĝi.


Intervjuoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti