Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vilhelmo la 1-a |
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Vilhelmo la 1-a (Nederlando). |
Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau (nederlande: Willem I van Oranje-Nassau; naskiĝis la 24-an de aprilo 1533, mortis la 10-an de julio 1584) estis iniciatinto kaj gvidanto de la nederlanda ribelo kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio. Li estis nomata ankaŭ "Vilhelmo la Silentulo", kaj "patro de la patrujo".
Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo de Oranĝo | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Willem van Oranje-Nassau | |||||
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1533 en Dillenburg, Hispana Nederlando, ![]() | ||||
Morto | 10-an de julio 1584 (51-jara) en Delft, ![]() | ||||
Mortis pro | hommortigo [#] | ||||
Mortigita de | Balthasar Gérard [#] | ||||
Tombo | Nova Preĝejo en Delft [#] | ||||
Religio | luteranismo [#] | ||||
Lingvoj | nederlanda • germana [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Oranĝo-Nasaŭo [#] | ||||
Patro | William I, Count of Nassau-Siegen [#] | ||||
Patrino | Juliana of Stolberg [#] | ||||
Gefratoj | Anna of Nassau-Dillenburg • Magdalena of Nassau-Dillenburg • Maria of Nassau • Catherine of Hanau, Countess of Wied • Catharine of Nassau-Dillenburg • Juliana of Nassau-Dillenburg • Elisabeth of Nassau-Dillenburg • John VI, Count of Nassau-Siegen • Adolf of Nassau • Louis of Nassau • Henry of Nassau-Dillenburg • Philip III, Count of Hanau-Münzenberg • Juliana van Hanau-Münzenbergen • Hermanna of Nassau-Siegen [#] | ||||
Edz(in)o | Anna van Egmont • Anna of Saxony • Charlotte of Bourbon • Louise de Coligny [#] | ||||
Infanoj | Filipo Vilhelmo Princo de Oranĝo • Countess Maria of Nassau • Countess Anna of Nassau • Maŭrico de Nasaŭo • Countess Emilia of Nassau • Countess Louise Juliana of Nassau • Countess Elisabeth of Nassau • Countess Catharina Belgica of Nassau • Countess Charlotte Flandrina of Nassau • Countess Charlotte Brabantina of Nassau • Countess Emilia Antwerpiana of Nassau • Frederiko Henriko de Oranje-Nassau • Justinus van Nassau • Q17428891 [#] | ||||
Parencoj | Johann Moritz von Nassau-Siegen • Amalia of Solms-Braunfels • Elisabeth of Nassau-Siegen • Magdalene of Nassau-Siegen [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Willem de Zwijger • el Taciturno • le Taciturne [#] | ||||
Okupo | politikisto • militisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
Stadhouder de Holando kaj Zelando ![]() | |||||
Dum | 1572-1584 | ||||
Princo de Oranĝo ![]() | |||||
Dum | 1544-1584 | ||||
Antaŭulo | Renato de Châlon / de Oranje-Nassau, antaŭ tiu Filiberto de Ŝalono | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La ribelo estas historie konata kiel la okdekjara milito kaj rezultigis sendependan Nederlandon. Kronikoj el la 16-a jarcento foje nomas ĝin "la ribelo". Nuntempa historia literaturo kutime parolas pri la okdekjara milito aŭ pri "la nederlanda ribelo".
Unu el la plej konataj eldiroj de Vilhelmo de Oranje estis: "Mi ne povas aprobi, ke princoj regu la konsciencon de siaj subuloj kaj forprenas de ili la liberecon de fido kaj diservo." Tion ĉi li eldiris je la 31-a de decembro 1564 en la nederlanda ŝtata konsilio Raad van State. Ili igis la konflikton kun la hispania reĝo (Filipo la 2-a) eksplicita.
La (franclingva) moto de la princo estis Je maintiendrai (= Mi firmtenos aŭ Mi konservos). Fine de sia vivo la princo uzis tiun moton kun aldono: Je maintiendrai l'honneur, la foy, la loi de Dieu, du Roy, de mes amis et moy. ("Mi konservos la honoron, la fidon, la leĝon de Dio, de la reĝo, de miaj amikoj kaj mian.")
Vilhelmon oni juĝas diverse. La konata historiisto Jan Romein kalkulas lin inter la heredigantojn de la civilizo. Kiel ajn, Vilhelmo de Oranje staras ĉe la bazo de la nederlanda nacio.
La 10-an de julio 1584 la franco Balthasar Gerards murdis Vilhelmon per pistolpafoj en la Prinsenhof en Delft.
Vidu ankaŭRedakti
- 12151 Oranje-Nassau, asteroido kun lia nomo
- Wilhelmus, la nederlanda nacia himno