Vilho Setälä

finna redaktoro kaj fotografisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vilho Suonio SETÄLÄ (setele), kelkfoje nur Vilho Suonio (naskiĝis la 4-an de aprilo 1892 en Helsinko, Finnlando, mortis la 11-an de aprilo 1985 en Espoo, Finnlando) estis finna ĵournalisto, redaktoro, aŭtoro, fotografisto, ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando, kaj kultura influulo. Li estis membro de la Akademio de Esperanto, delegito de Universala Esperanto-Asocio kaj prezidanto de la Esperanto-Asocio de Finnlando kaj direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando. Li estis pioniro de fotografa arto en Finnlando.

Vilho Setälä
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1892 (1892-04-04)
en Helsinko
Morto 11-an de aprilo 1985 (1985-04-11) (93-jaraĝa)
en Espoo
Lingvoj Esperantofinna
Ŝtataneco Finnlando
Subskribo Vilho Setälä
Familio
Edz(in)o Marke Setälä
Okupo
Okupo fotistoĵurnalistosciencistoverkistoesperantisto
vdr
Medalo honore al V. Setälä. Skulptisto Heikki Varja, 1979

Profesia vivo redakti

La gepatroj de Setälä estis la ŝtatkonsilanto profesoro doktoro E. N. Setälä kaj la verkistino Helmi Krohn. Setälä fariĝis filozofia magistro en 1922 en la fakoj fiziko, kemio kaj matematiko. Li eniris en la servon de Eldona Akcia Societo Otava en 1922, kaj redaktis interalie praktikan enciklopedion de hejma tekniko kaj arto, krome verkis manlibron de fotoartisto.

Esperanta agado redakti

Setälä esperantistiĝis en 1907 kaj aktive aliĝis al la movado en 1911. Li gvidis multajn kursojn kaj prelegojn. Depost 1917 li iĝis ĉefa gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando. Li estis sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando 1918–1922 kaj prezidanto de ĝi 1955–1965. Li ankaŭ estis delegito de Universala Esperanto-Asocio de 1912, en 1934 komitatano. Membro de la Akademio de Esperanto. Direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando (EIF) de ĝia fondo en 1920. Ĝenerala sekretario de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta en 1922.

Ĉe la lasta domo de Vilho Setälä en Iirislahti de Espoo troviĝas la sola strato laŭ nomo Esperanto en Finnlando, Esperantotie (Esperanto-vojo).

Lia Esperanto-finna vortaro de 1919 estis reviziite reeldonita en 1922 kaj 1934 kaj la ĉefa tiuspeca konsultverko de la intermilita periodo kaj ankoraŭ longe post 1945. Lia alidirekta Plena vortaro Finna-Esperanta kun ĉirkaŭ 32 000 kapvortoj de 1923 daŭre restas pli ampleksa ol la samspeca de Joel Vilkki de 1963 (ĉ. 17 000 kapvortoj).

Verkoj redakti

  • Esperanta legolibro, 1917 (aperis kvar eldonoj en 18 800 ekzempleroj)
  • Klariga Vortaro por Finnoj, 1917
  • Lernogvidanto de Esperanto, 1919
  • Batalo pri la domo Heikkilä, 1919 – traduko de novelo de Johannes Linnankoski
  • Esperanto-Finna Vortaro, 1919, 156, [4] p. (16×12 cm)
dua reviziita eldono 1922, 235 p.
tria reviziita kaj plilarĝigita eldono 1934, 246, [2] p. (16×8 cm)

La eldonnombro de liaj finnaj lerniloj entute estas 56 200 ekzempleroj.

Tradukoj redakti

Li ankaŭ tradukis novelon de Johannes Linnankoski Batalo pri la domo Heikkilä, aperinta en 1919.

Recenzoj redakti

Pri Esperanta legolibro

 
 Kolekto de 79 Esperantaj poeziaĵoj kaj prozaĵoj laŭgrade ordigitaj tiele ke ĝi povas esti uzata en kurso de komencantoj por konduki la lernantojn ĝis plena ellerno de nia lingvo. La libro estas rekomendinda kaj uzebla en Esperanto-kursoj de ĉiuj landoj. La unua eldono de tiu libro (3000 ekzempleroj) estis vendita en la daŭro de unu jaro! Tiu fakto plej klare montras la kreskantan intereson, kiun Esperanto ĝuas en Finnlando. 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

Pri Esperanto-kurso

 
 Tiu malgranda legolibro jam estas tre ŝatata tiel en Svedujo kiel en Finnlando, kie estas antaŭ unu jaro eldonita finna eldono — la originala. Precipe ĝi estas bona por kursoj, la legaĵoj estas tre facilaj, precipe en la komenco, kelkaj el ili estas ilustritaj. 
— Belga esperantisto n155 (jan 1928)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti