Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Viliam BÚR, nomata Vilo (naskiĝis la 1-an de marto 1976 en Komárno), estas slovaka esperantisto, unu el la aktivaj membroj de Slovakia Esperanta Junularo.

Viliam Búr
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1976 (1976-03-01) (48-jaraĝa)
en Slovaka socialisma respubliko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ekde 1982 li vivas en Bratislavo, kie li studis informadikon, pedagogion kaj psiĥologion ĉe la Komenia Universitato kaj poste dum tri jaroj instruis kiel gimnazia instruisto. Nuntempe li laboras kiel programisto. Viliam Búr estas ankaŭ fondinto de la slovaklingva versio de la Vikipedio kaj ĉefprogramisto de la DVD Esperanto Elektronike.

Li estas ankaŭ aktiva kiel verkisto de sciencfikcia literaturo. Aliaj liaj hobioj estas psiĥologio kaj homaj rajtoj. Lia esperanto-aktivado konsistas precipe el prelegoj ĉe konferencoj kaj seminarioj – li jam prelegis interalie ĉe IS, KAEST kaj kelkaj seminarioj de E@I kaj SKEJ. Li aparte famiĝis pro sia prelego pri internaciigo de komputilaj programoj.

Eksteraj ligiloj redakti