Villa Nueva (Gvatemalo)

Villa Nueva (Nova Vilaĝo) estas metropolo kaj municipo en Gvatemalo. Ĝi apartenas al urbaro de Gvatemalurbo.

Villa Nueva
Fotomontaĵo
municipo de Gvatemalo • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01064
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 492 480  (2023) [+]
Loĝdenso 4 320 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 32′ N, 90° 36′ U (mapo)14.5314-90.5964Koordinatoj: 14° 32′ N, 90° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 330 m [+]
Areo 114 km² (11 400 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Villa Nueva (Gvatemalo)
Villa Nueva (Gvatemalo)
DEC
Villa Nueva
Villa Nueva
Situo de Villa Nueva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villa Nueva (Guatemala) [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Villa Nueva situas en la meza kaj suda landparto de Gvatemalo en valo. Gvatemalurbo kaj Mixco troviĝas po 12 km.

Historio redakti

Villa Nueva estis fondita en 1763. Post jardeko tertremo okazis, poste alvenis multe da familioj. En la 1950-aj jaroj komencis la industria disvolviĝo de la komunumo.

Ekonomio redakti

Villa Nueva havas fabrikojn, kiuj produktas teksaĵojn, metalurgiajn varojn kaj plastojn. La agrikulturaj produktoj de la areo inkludas rizojn, laktaĵojn, fruktojn kaj legomojn.

Klimato redakti

Villa Nueva situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 18-24 C. La varmo kulminas en majo, la malvarmo kulminas en januaro. La precipitaĵoj jare estas po 1115 mm. Inter majo-oktobro ofte pluvas, en la ceteraj monatoj preskaŭ ne pluvas.

Trafiko redakti

El Villa Nueva kuras ĉefvojoj al Gvatemalurbo kaj Pacifiko.

Fontoj redakti