Villabuena del Puente

Villabuena del Puente estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Villabuena del Puente estas tradukebla etimologie al Bona Vilaĝo de la Ponto kio videblas en la blazono.

Villabuena del Puente
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49820
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 603  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 5° 24′ U (mapo)41.380833333333-5.4066666666667Koordinatoj: 41° 23′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 697 m [+]
Areo 26,07 km² (2 607 ha) [+]
Villabuena del Puente (Provinco Zamoro)
Villabuena del Puente (Provinco Zamoro)
DEC
Villabuena del Puente
Villabuena del Puente
Situo de Villabuena del Puente
Villabuena del Puente (Hispanio)
Villabuena del Puente (Hispanio)
DEC
Villabuena del Puente
Villabuena del Puente
Situo de Villabuena del Puente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villabuena del Puente [+]
vdr
Restaĵoj de la Bronzepoko de sonorilformaj pokaloj. Nun en Museo de Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 26,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 623 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kaj okcidente kun Toro, sude kun La Bóveda de Toro kaj oriente kun Castronuño de la provinco Valladolid.

Estas restaĵoj de la Bronzepoko ekzemple de sonorilformaj pokaloj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti