Villaconejos de Trabaque

Villaconejos de Trabaque [biĝakoNEĥos detraBAke] (Vilaĝo de kunikloj (aperas unu en la blazono) de T.) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villaconejos de Trabaque
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16860
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Mayordomo (PP)
Demografio
Loĝantaro 366  (2016)
Loĝdenso 11,57 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 2° 19′ U (mapo)40.4-2.3183333333333Koordinatoj: 40° 24′ N, 2° 19′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 31,64 km² (3 164 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaconejos de Trabaque (Provinco Kvenko)
Villaconejos de Trabaque (Provinco Kvenko)
DEC
Villaconejos de Trabaque
Villaconejos de Trabaque
Situo de Villaconejos de Trabaque
Villaconejos de Trabaque (Hispanio)
Villaconejos de Trabaque (Hispanio)
DEC
Villaconejos de Trabaque
Villaconejos de Trabaque
Situo de Villaconejos de Trabaque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaconejos de Trabaque [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas villaconejero [biĝakoneĤEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 366 loĝantoj kaj la denseco estas de 11,57 loĝ/km².

Situo redakti

Villaconejos de Trabaque estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 840 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 31,64 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°24′00″N 2°19′06″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 49 km de la provinca ĉefurbo Kvenko, kaj je 175 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.

Historio redakti

Villaconejos de Trabaque ekis kiel la nuna setlejo en la 16a jarcento, post la divido de Albalate Bombarrá en du sendependaj setlejoj, nome Albalate de las Nogueras kaj Villaconejos de Trabaque, kvanjam jam antikve la areo estis loĝata fare de komunumo de la Ferepoko, probable de la etna grupo de olkadoj. Poste estis romianoj, visigotoj kaj araboj. Ekzistas en la areo multij restaĵoj de la vivo de tiuj civilizoj, el kiuj kelkaj en la setlejo mem, en lokoj kiaj Los Villares, La Perejila, La Fuente de los Baños, inter aliaj.

Estas multaj grotaj vinkeloj, el kiuj kelkaj datas el la epoko de visigotoj kaj estis uzataj en la Mezepoko kiel rifuĝejoj en tempo de militoj inter kristanoj kaj islamanoj. Poste nur kiel vinproduktejoj tradiciaj ĝis nun, kiam estas ankoraŭ 190 el ili.

Villaconejos de Trabaque havis 459 loĝantojn laŭ la censo de 2008. Se kompari la informon de Villaconejos de Trabaque kun tiuj de la provinco Kvenka oni konstatas ke ĝi okupas la 74an rangon el la 238 municipoj de la provinco, kio konsistigas 0,2112 % de la totala loĝantaro de tiu. Je landa nivelo, Villaconejos de Trabaque okupas la 4.456an ragon el la 8.110 municipoj kiuj estas en Hispanio kio estas 0,0010 % de la totala loĝantaro de la ŝtato.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villaconejos de Trabaque kun preskaŭ milo da loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Villaconejos de Trabaque kie oni alvenis al la nunaj 366.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (cerealoj, ĉefe hordeo) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Indistrio el vimeno. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti