Villademor de la Vega

Villademor de la Vega [biljadeMOR delaBEga] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Vega de Toral. Villademor de la Vega estas komprenebla etimologie kiel Vilaĝo de Amor de la Valo, kie Amor povus esti iama loĝanto (ankaŭ Maŭro) kaj Valo aŭ Vega estas aludo al historia areo Vega de Toral.

Villademor de la Vega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24237
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 284  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 5° 34′ U (mapo)42.270277777778-5.5688888888889Koordinatoj: 42° 16′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 16,63 km² (1 663 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villademor de la Vega (Provinco Leono)
Villademor de la Vega (Provinco Leono)
DEC
Villademor de la Vega
Villademor de la Vega
Situo de Villademor de la Vega
Villademor de la Vega (Hispanio)
Villademor de la Vega (Hispanio)
DEC
Villademor de la Vega
Villademor de la Vega
Situo de Villademor de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villademor de la Vega [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Pilorio iam indikis rajton al propra juro. Ĝi aperas simbole en la blazono.
Preĝejturo kaj domo de tradicia arkitekturo per brikoj kaj adobo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 299 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 650 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 38 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rivero Esla. Ĝi limas kun San Millán de los Caballeros, Valencia de Don Juan, Laguna de Negrillos kaj Toral de los Guzmanes.

Historio redakti

Estas atestiloj el antaŭromia epoko kaj en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. Fruaj mencioj estis jenaj: Villam de Amor (926), Villa de Maure (1060), Villa Mauro (1186), Villadamor (1237), Villademor (1264), Villa de Amor (1586), Villa de Mor (1591) kaj Villademor de la Vega (1757). En mapo de fino de la 18-a jarcento aperas la nomo Villamor del Agua. Ĝi foje apartenis parte al la Ordeno de Santiago aŭ al la Graflando de Valencia de Don Juan. En 1879 la lokanino María Antonia Cid de la Fuente denuncis sian edzon pro batado kaj sukcesis en posta juĝo, kio estis unu el la plej fruaj dokumentitaj kazoj de maĉisma perforto plendita ĉe justico en la provinco Leono.​

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vinproduktado kaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado) krom forstado de poploj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti